Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ŝejĥo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Ŝejĥo
honoriga titolo • prefikso
Informoj
Eble samaahund • Mulao • Shaykh • Q2804057
Religioislamo
vdr
Klasika bildo de ŝejĥo: aspekto de ŝejĥo Sattam de Haddadin el Palmira de rusa pentristo Aleksandro Jakovlev (1887–1938)

Ŝejĥoŝejko (arabe شیخ,ŝajĥ) estasaraba respekta alparolo, titolo; ĝia ĝusta signifo estasestiminda altaĝulo (pli maljuna ol 50). Oni uzis tiun ĉi honortitolon jam en la antaŭislama epoko, hodiaŭ ĝi estas titolo de gvidantoj de religiaj ordenoj kaj altlernejoj (ekz. ĉeUniversitato Al-Azhar enKairo), aŭ tribestroj, gvidantoj de vilaĝoj, urbokvartaloj. La titolon rajtas uzi ankaŭ la alte edukitaj homoj, precipeulemoj, kaj ĉiuj, kiuj kapablas parkere citi tekstojn de la Korano.

La ina formo de la titolo estasŝejĥino;ŝejĥedzino estasedzino de ŝejĥo.

La nomoŝajĥ al-ĝabal („Ŝejĥo de la Montoj”) estis ĝenerala nomumo de gvidanto deasasina sekto, kiun la krucmilitistoj mistradukis kiel „oldulo de la Monto”.

La plej grava titolo estis laŝajĥ al-islamo, per kiu oni honortitoligis ekde la11-a jarcento la elstarajn teologojn kaj mistikulojn, kaj ekde la15-a jarcento ĉiun elstaranmuftion (religijuran scienciston).Sulejmano la 1-a (regis152066) permesis tiun ĉi titolon nur por muftio deIstanbulo, kiu havis la saman rangon kun lagranda veziro kaj rajtis eldoni devigajnfatvojn, tiel li havis grandan potencon enmane. La modernaTurka Respubliko ĉesigis tiun titolon en1924.


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ŝejĥo&oldid=9180248"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp