Ŝako estas ludata surŝaktabulo, la kvadrata tabulo dividita en 8 × 8 kvadratojn, alterne nigraj kaj blankaj. Komence de la ludo ĉiu el la du ludantoj havas sume dek ses pecojn de ses specoj:reĝon,damon, po duturojn,kurierojn kajĉevalojn kaj okpeonojn. La ludantoj, markataj per "blanko" kaj "nigro" laŭ la koloro de pecoj (kelkfoje ankaŭ nomataj "helo" kaj "malhelo"), per kiuj ili ludas, alterne movas la pecojn el unu ĉelo al alia.
La celo de la ludo estasŝakmato, tia atako de la reĝo de larivalo, kiu estas nerefutebla. En praktiko, aliflanke, unuopa ludo inter spertaj ŝakludantoj ofte finiĝas per kapitulaco de unu el la ludantoj aŭ per ilia interkonsento, ke neniu povos venki.
La ŝako ne enhavas elementon dehazardo; la ludon decidas kapabloj kaj scioj de la ludantoj.
Grava komponanto de la ŝakokulturo estasŝaka teorio, kiu havas karakteron de scienco. Enkompozicia ŝako ni renkontiĝas kun arta aspekto de la ŝako. La lernado kaj ludado de ŝako estas rekomendata kiel maniero plibonigi kvaliton de pensado kaj disvolvi favorajn trajtojn de karaktero. La ŝako estas unu el la plej popularaj ludoj de la mondo. Ŝakon ludas milionoj da homoj kiel neformale poramuzo, tiel ankaŭ en konkura,sporta aspekto. Ŝakmatĉoj kajŝakturniroj estas organizataj ekde la komenco de tiu ĉi ludo kaj signifa evoluo de la ŝaka sporta vivo okazas ekde la lasta kvarono de la19-a jarcento. La unua oficialaŝakmondĉampiono,Wilhelm Steinitz, gajnis sian titolon en la jaro1886; lia hodiaŭa sekvanto estas laBarataŝaka grandmajstroGukesh D (Listo de mondĉampionoj pri ŝako).
En la dua duono de la20-a jarcento komencis esti uzatajkomputiloj; en la komenco de evoluo de komputila tekniko kreo de ŝaka programo estis konsiderata kiel bona testo pri kapablo de komputiloj imiti homan pensadon. Komence neperfektaj, tiaj programoj iom post iom pliboniĝis kaj en la jaro1997 speciala ŝakkomputilo de firmaoIBM gajnis matĉon kontraŭ la tiama mondĉampiono -Garry Kasparov. La komputiloj en la rolo desekundantoj ebligis ankaŭ plibonigon de preparado de ŝakistoj kajinterreto alportis kun si ankaŭ kreskon de populareco de ŝakludo trans la reto.
La ŝakservico estas kreata elŝakluda tabulo kaj du servicoj da pecoj - blankaj kaj nigraj. La ŝakluda tabulo estaskvadrata tabulo kun grandeco 8x8 ĉeloj, alterne malhelaj (markataj kiel nigraj ĉeloj) kaj helaj (blankaj ĉeloj), kiuj dum la ludo kuŝas inter la ludantoj sur tablo tiel, ke ĉiu havas en angulo ĉe sia dekstra mano la blankan ĉelon.
Antaŭ la komenco deŝakludo oni difinas, kiu el la ludantoj ludos per blankaj pecoj. Tiu ĉi ludanto estas markata kielblanko kaj lia rivalo kielnigro. La pecojn ili starigas eneliran pozicion. La blanko komencas la ludon, kaj poste la ludantoj alternas en la movoj, neniu povas rezigni pri sia movo. La movo de ĉiu ludanto konsistas el transmovo de unu peco en koncepto kun la reguloj (escepto estasaroko, dum kiu estas samtempe transmovitaj la reĝo kaj turo). Oni ne rajtas movi pecon sur ĉelon, sur kiu estas alia peco de la sama koloro. Se la movo estas farita sur ĉelon, sur kiu estas peco de la rivalo, tio nomiĝasprenado; la pecon de la rivalo per tia movo oni forigas de la ŝakluda tabulo kaj ĝi ne plu partoprenas la reston de la ludo.
La unuopaj specoj de pecoj diferenciĝas en maniero, per kia ili moviĝas sur la ŝakluda tabulo:
De maldekstre: reĝo, damo, kuriero, turo, ĉevalo, peono
Reĝo moviĝas je unu ĉelo en libervola direkto, tio signifas al libervola el la najbaraj kampoj (inkluzive de la kampoj najbarantaj surdiagonalo). La alia maniero de la movo de reĝo estas la t.n.aroko: la reĝo estas transmovita el sia baza kampo je du kampoj direkte al turo kaj la turo estas poste transmovita trans la reĝo sur la ĉelon, kiun la reĝo ĝuste transiris. Nek la reĝo nek la partoprenanta turo en la ludo ankoraŭ devis ekmoviĝi, la tuta linio da ĉeloj inter la reĝo kaj la turo devas esti libera, la reĝo devas ne stari arokonte en ŝako kaj ĝi devas ne transiri la ĉelon endanĝerigita de la rivalo. Per nenia sia movo, eĉ ne per aroko, la reĝo devas veni sur endanĝerigitan ĉelon, t.e. sur la ĉelon, sur kiun en la venonta movo povus transmoviĝi peco de la rivalo kaj per tio preni la reĝon.
Damo moviĝas en kolumnoj, vicoj aŭ diagonaloj je libervola nombro de ĉeloj. Dum sia movo ĝi devas transsalti nenian pecon, kiu starus en ĝia vojo.
a
b
c
d
e
f
g
h
8
8
7
7
6
6
5
5
4
4
3
3
2
2
1
1
a
b
c
d
e
f
g
h
La elira pozicio
Turo moviĝas en vicoj kaj kolumnoj. El la donita ĉelo ĝi povas transmoviĝi al tia ĉelo, kiu estas aŭ en la sama vico aŭ en la sama kolumno. Sed dum tio ĝi devas transsalti nenian pecon, kiu starus en la vojo (escepte dearoko, dum kiu ĝi transsaltos la reĝon).
Ĉevalo moviĝas per saltoj en la formo de la litero "L" (du ĉeloj rekten kaj unu flanken, respektive unu rekten kaj du flanken). Ĝi povas dum tio transsalti la siajn kaj pecojn de la rivalo. Ĉevalo dum ĉiu sia salto ŝanĝos la koloron de ĉelo, sur kiu ĝi staras. El blanka ĉelo ĝi venos dum sia movo ĉiam al nigra ĉelo kaj male.
Kuriero moviĝas laŭlonge de diagonaloj. El la donita ĉelo ĝi povas transmoviĝi laŭlonge de unu el du diagonaloj, sur kiuj ĝi staras. La kuriero devas dum sia movo transsalti nenian pecon, kiu starus en la vojo. La kuriero dum la ludo neniam ŝanĝas la koloron de ĉelo, sur kiu ĝi staras. Tial eblas marki ĝin kiel kurieron aŭblankaĉelan aŭnigraĉelan.
Peono povas transmoviĝi je unu ĉelo antaŭen, se tiu ĉi ĉelo estas vaka (se la peono estas ankoraŭ en la baza pozicio, ĝi povas transmoviĝi je du ĉeloj antaŭen, se ambaŭ ĉeloj estas vakaj). Plie ĝi povas preni pecon de la rivalo, kiu estas sur diagonale najbara ĉelo antaŭ la peono. Se peono endanĝerigas ĉelon, kiun peono de la rivalo transsaltis per tio, ke el la baza pozicio ĝi antaŭenpaŝis je du ĉeloj, tuj poste la peono povas preni tiun ĉi peonon de la rivalo, kvazaŭ tiu estus antaŭenpaŝinta je nur unu ĉelo. Tiun ĉi movon, nomatapreterpasa preno (aŭen passant), eblas efektivigi nur tuj post kiam la rivalo tiel ĉi movis sian peonon.
La peono, kiu moviĝis al la lasta ĉelo de la ŝakluda tabulo (al la oka respektive al la unua vico), estas en la sama movo forigita el la tabulo kaj anstataŭita sur tiu ĉi kampo per damo, turo, kuriero aŭ ĉevalo laŭ momenta elekto de la ludanto. Tiu ĉi speco de movo nomiĝasŝanĝo. La efektiveco de la ŝanĝita ŝtono estas tuja, tio signifas, ke ĝi povas ŝaki aŭ partopreni enmatado.
La reĝoj, la damoj, la turoj, la kurieroj kaj la ĉevaloj estas markataj per la vortofiguroj. Per la nociopezaj figuroj kompreniĝas la damoj kaj la turoj, dum la ĉevaloj kaj la kurieroj nomiĝasmalpezaj figuroj.
Se la ludanto per iu movo atakos la reĝon de rivalo, tio signifas, ke li movas tiel, ke en la venonta movo li povus preni la reĝon, ni diras, keŝakigis la rivalon. Se tia situacio okazos, la rivalo devas ludi tiel, por ke li repuŝu tiun ĉi minacon. Sed se ekzistas neniu tia movo, kiu repuŝus la minacon de prenado de la reĝo, tio signifasŝakmaton, finon de la ludo, la venkon de la ludanto, kiu tiel ĉi atakis la reĝon de rivalo. La ludo finiĝas per venko ankaŭ okaze, ke la alia ludanto rezignos.Sendecidan rezulton eblas atingi aŭ per interkonsento de la ludantoj (unu proponos la sendecidan rezulton kaj la alia akceptos ĝin), kaj plu en la situacio depato (la ludanto ne estas en ŝako, sed li havas je dispozicio nenian permesitan movon), per tri ripetadoj de la sama pozicio, redukto de nombro de pecoj tiel, ke per la restintaj pecoj jam ne eblas atingi maton, kaj fine se ambaŭ ludantoj faris 50 sinsekvajn movojn eĉ ne preninte dum tio pecon de la rivalo aŭ movinte peonon.
En konkursa ŝako la ludo estas limigita pertempo, por kies mezurado estas uzataŝakhorloĝo. Tiu mezuras al ĉiu el la ludantoj tempon memstare en la tempo, kiam li estas movonta kaj pripensas. La ludanto, kiu ne plenumis la difinitan tempon, malvenkas la ludon, se la rivalo tiutempe ankoraŭ ne superis la tempon kaj havas sur la ŝakluda tabulo sufiĉe da fortoj ebligantaj matigi la rivalon dum la plej malbona ebla ludo de la rivalo. La tempoj por konkursa ludo kutime estadas en vico de horoj, sed ekzistas ankaŭ la t.n.rapida ŝako (15 ĝis 60 minutoj por la ludo por ĉiu ludanto) kajfulma ŝako (malpli ol 15 minutoj por la ludo por unu ludanto, tipe 5 minutoj).
Aparta sekcio estaskoresponda ŝako, kiu estas ludata longdistance helpe depoŝto,telegrafo aŭretpoŝto. Al la ludantoj estas donita tempo en vico de tagoj, ili povas uzi literaturon, komputilon kaj konsilojn de geamikoj.
Kompozicia ŝako (ankaŭarta ŝako,problema ŝako aŭkonsistiga ŝako) konsistas en kreado deŝakaj kompozicioj (ankaŭ ŝakaj problemoj aŭ kompozicioj), kio estas artefarite kreitaj pozicioj, al kiuj apartenas certa propono (ekz. "blanko movos kaj matigos post tri movoj"). La konsistado de ŝakaj problemoj estas konsiderata kiel arto, kiu direktas sin per vico de reguloj. En kelkaj taskoj aperas netipaj pecoj eventuale neordinaraj proponoj aŭ neordinaraj aldonaj reguloj ks. Tiaj ĉi taskoj estas sume markataj kielekzoŝako (antaŭe ankaŭ "fabela ŝako"). La kompozicia ŝako estas samtempe sporta fako, konkursi eblas kaj en konsistado de taskoj kaj ankaŭ en iliaj solvadoj.
Malfermo estas la komenca fazo kun varia daŭro de ca 20 movoj. Malfermoj estas listigitaj kaj funde trastuditaj. Ofte ludantoj sekvas konatan skemon anstataŭ analizi situacion.
Du reĝoj kaj du damoj de la ŝakaj figuretoj de Lewis, Brita Muzeo
Kiel lulilo de ŝako proklamas sin kelke da diversaj landoj. Nuntempe oni metas pradevenon de ŝaka ludo plej ofte enBaraton, ĉar araba, persa kaj turka markigo de la ŝako estas derivita elsanskritaĉaturango, t.e. "kvar partoj de soldataro", infanterio, rajdistaro, elefantoj kaj militveturiloj, antaŭbildoj de hodiaŭaj ŝakaj peonoj, ĉevaloj, kurieroj kaj turoj.
EnPersio, kie la ludo estis modifikita kaj alinomita jeŝatranĝo, ni trovas la unuan mencion pri ĝi ĉirkaŭ la jaro600. La plej malnovaj dokumentitaj ŝakaj figuretoj estas el lasepa jarcento post Kristo. Ĉirkaŭ la jaro800 la ludo venis enĈinion kaj tie ĝi estas kun iom ŝanĝitaj reguloj ludata sub nomosiang-ĉĥi, kiu siavice generis la popularan japanan ŝatranĝidonŝogio/shogi. Post tio, kiam Persio estis en duono de la sepa jarcento konkerita fare demuslimoj, la ŝatranĝo disvastiĝis en la tutan musliman mondon. Komence de lanaŭa jarcento la ludo komencis aperadi en Eŭropo kiel el sudo tra la muslimaj landoj, tiel el oriento traRusio. Ĉirkaŭ la jaro1000 ĉi tie ĝi jam estis ĝenerale konata. La plej malnova eŭropa ŝaka teksto, latina poemoVersus de scachis, estas datita ĉirkaŭ la jaro997 (al ŝatranĝo oni tiam diris ankaŭ ŝako - pli posta ŝanĝo de reguloj por la moderna ŝako ne signifis ŝanĝon de la nomo). Iam tiutempe ankaŭ estiĝis hodiaŭa ŝakluda tabulo, do kutimo kolorigi la kampojn de la ludtabulo alterne per malhela kaj hela koloroj. SurIberio, kien alportis la ludonmaŭroj en ladeka jarcento, estiĝis en la13-a jarcento sub regado deAlfonso la 10-a fama manuskriptoLibro de los juegos (Libro de ludoj), kiu apudtriktrako kajĵetkuboj priskribas ankaŭ ŝatranĝon.
Alia teorio metas la estiĝon de ŝako en Ĉinion de la2-a jarcento a.K. kaj asertas, ke la okcidenta ŝako evoluis elsiang-ĉĥi aŭ el iu antaŭulo de tiu ĉi ludo.
Kelkaj pecoj en ŝatranĝo havis multe pli limigitajn eblecojn de movo ol havas iliaj modernaj sekvantoj.Alfil, la antaŭulo de kuriero, saltis sole je du kampoj tra diagonalo kaj antaŭulo de damoveziro moviĝis je unu kampo diagonale. La peonoj ne rajtis dupaŝon el la elira pozicio kaj sur la lasta vico ili rajtis ŝanĝiĝi sole en vezirojn, do en tre malfortajn figuretojn. Estis ankaŭ aliaj diferencoj, ekzemple ne ekzistis aroko.
Ĉirkaŭ la jaro1200 tiuj ĉi reguloj enItalio komencis ŝanĝiĝi, nur ĉirkaŭ la jaro1475 post kelke da grandaj ŝanĝoj la ludo ricevis fakte tiun ĉi aspekton, en kiu ĝi estas konata hodiaŭ. La plej okulfrapa ŝanĝo estis en principo plialtigita batalkapablo de damo, la reĝino, kaj tial oni do tiam diris al nia ŝako por diferencigi ŝatranĝon "ŝako de reĝino" aŭ "ŝako de freneza reĝino". La novaj reguloj rapide disvastiĝis tra la tuta Okcidento. En principo ili jam kongruis kun la hodiaŭaj reguloj escepte de difinoj pri la fino kaj pato, kiu diferenciĝis de loko al loko kaj ili estis fiksitaj nur komence de la19-a jarcento.
En la18-a jarcento la pezcentro de la eŭropa ŝaka vivo transŝoviĝis el sudeŭropaj landoj enFrancion. Du la plej gravaj francaj ŝakaj majstroj estis muzika komponistoFrançois-André Danican Philidor, kiu malkovris la gravecon de peonoj por la ŝaka strategio, kaj pli posteLouis-Charles Mahé de La Bourdonnais, la venkinto de fama serio de luktoj kontraŭAlexander McDonnell elIrlando, la plej forta britia majstro de tiu tempo, farita en la jaro1834.[2] Centrejoj de la ŝaka vivo de tiu tempo estis kafejoj en grandaj eŭropaj urboj kielCafé de la Régence enParizo kajSimpson's Divan enLondono.[3]
Dum la19-a jarcento rapide disvolviĝis organizaĵo de la ŝaka vivo. Estiĝis kvanto da ŝakaj kluboj, libroj kaj ĵurnaloj. Okazis korespondaj luktoj inter unuopaj kluboj, ekz. en la jaro1824 ludis londona ŝaka klubo kontraŭedinburga.[4] Ŝakaj problemoj fariĝis regula parto de periodikaĵoj de la 19-a jarcento; inter iliaj signifaj kreintoj tiutempe estis kalkulatajBernhard Horwitz,Josef Kling kajSamuel Loyd. En1843 aperis la unua el multaj eldonoj de la plej malnova suma manlibro de ŝaka teorio,Handbuch des Schachspiels (Manlibroj de ludo ŝaka), kreitaj fare de germanaj ŝakaj majstrojPaul Rudolf von Bilguer kajTassilo von Heydebrand und der Lasa.
La unua modernaŝakturniro okazis enLondono en la jaro1851 kaj surprize gajnis ĝin ĝis tiu tempo malmulte konata germanoAdolf Anderssen. Anderssen estis solenigata kiel la plej bona ŝakisto de sia tempo kaj lia plaĉema, energia - sed el hodiaŭa vidpunkto strategie malprofunda - atakema stilo estis abunde similigata.[5] Sparkemaj kombinoj, kiajn enhavasSenmorta ludo de Anderssen aŭOpera ludo dePaul Morphy - ambaŭ mallongaj amikaj ludoj kun multaj oferoj - estis konsiderataj kiel la plej alta ebla kulmino de la ŝaka arto.
Pli profunda vido en karakteron de la ŝako venis kun du pli junaj ludantoj. UsonanoPaul Morphy, escepta ŝaka mirakla infano, dum sia mallonga kariero inter la jaroj1857 kaj1863 venkis super ĉiuj gravaj konkurenculoj inkluzive de Anderssen. La sukceso de Morphy estis fondita en kombino de brila atakema arto kaj sana strategio; li komprenis intue, kiel li ĝuste preparu atakon. Tiu ĉi metodo estis denove pli poste malkovrita kaj priskribita de alia forta majstro kaj teoriulo, fare de la praga naskiĝintoWilhelm Steinitz.
Apud siaj teoriaj sukcesoj Steinitz fondis ankaŭ pluan gravan tradicion: lia triumfo en matĉo kontraŭ gvidanta germana majstroJohannes Zukertort en la jaro1886 estas konsiderata kiel launua oficiala Monda Ŝaka Ĉampionumo kaj Steinitz kiel la unua majstro de la mondo. Steinitz perdis sian kronon en1894 Ĉampionumo kontraŭ multe pli juna ludanto, germana matematikistoEmanuel Lasker, kiu poste retenis la titolon dum 27 jaroj.
"Mirakla infano elKubo",José Raúl Capablanca (majstro de la mondo1921 -1927), kiu finigis la dominadon de germane parolantaj ŝakaj majstroj, preferis simplajn poziciojn kaj finaĵojn; dum ok jaroj daŭrantaj ĝis la jaro1924 troviĝis neniu, kiu kapablus venkigi lin en grava ludo. Lia sekvanto estis rusia-franca grandmajstroAleksandro Aleĥin (ruse Александр Александрович Алехин), la forta atakanto, kiu mortis en la jaro1946 kiel unusola majstro de la mondo, kiu konservis la titolon ĝis sia morto. Sed li perdis ĝin por mallonga tempo de du jaroj1935 -1937 utile al nederlandanoMax Euwe, en reluda matĉo li venkis Euweon kaj li akiris reen la titolon.
Inter la mondaj militoj la ŝaka teorio trairis tra revolucio de la t.n.hipermodernismo, protektata de majstroj kiel estisAaron Nimcoviĉ aŭRichard Réti. Hipermodernistoj neis simplajn principojn de la klasika pozicia lernejo de Steinitz kajTarrasch: anstataŭ rekta okupigado de la centro de ŝakluda tabulo per peonoj ili rekomendis batali pri la centro prefere helpe de ties atakado per figuroj de malproksime, kio ebligos pli facile ekataki kontraŭ la peonoj de la rivalo en la centro.
Ekde fino de la19-a jarcento rapide kreskis nombro de ĉiujare okazataj majstraj turniroj kaj matĉoj. En1914 rusia caroNikolao la 2-a unuafoje formale donis titolon ŝakagrandmajstro, kaj nome al kvin finalistoj de turniro enPeterburgo (Lasker, Capablanca, Aljechin, Tarrasch aMarshall). Al tiu ĉi tradicio pli poste ligisInternacia ŝaka federacio (Fédération Internationale des Échecs, mallongigo FIDE), fondita en la jaro1924 en Parizo. En la jaro1927 estis fondita titolomajstrino de la mondo eksplicite por virinoj: ties unua tenantino fariĝis ĉeĥo-angla ŝakistinoVěra Menčíková.[6]
Post la morto de Aljechin la nova majstro estis difinita en turniro de elitaj ŝakistoj organizita fare de internacia ŝaka federacio FIDE, kiu ekde tiu tempo gvidis la luktadon je la titolo de majstro de la mondo. La venkinto de tiu ĉi turniro okazita en la jaro1948,Miĥail Botvinnik, komencis eraon desoveta superforto en la ŝaka mondo. Ĝis la pereo deSovetunio la majstro fariĝis sole unusola nesoveta ŝakisto, usonanoBobby Fischer (en la jaroj1972 -1975).
La antaŭmilita neformala sistemo de bataloj je la ŝaka trono signifis, ke la majstro de la mondo mem decidis, kontraŭ kiu li ludos kaj la vokito estis devigita certigi organizajn kostojn kaj prezan fonduson. FIDE kreis novan sistemon de kvalifikaj turniroj kaj matĉoj. La plej fortaj ŝakistoj de la mondo estis aktivigitaj eninterzonajn turnirojn, kie ili renkontiĝis kun venkintoj dezonaj turniroj. Tiuj, kiuj lokiĝis en antaŭaj lokoj en la interzonaj turniroj, poste antaŭenpaŝis enturniron de kandidatoj, kio estadis unue duronda turniro ĉiu kontraŭ ĉiu, pli poste vico de matĉoj ludataj per eliminiga sistemo. La venkinto de la turniro de kandidatoj poste akiris rajton elvoki la majstron de la mondo por matĉi je la titolo. Se la majstro de la mondo estis malvenkita, li de komence havadis rajton de reludo je unu jaro pli poste. La tuta sistemo funkciis kun trijara ciklo.
Botvinnik partoprenis en matĉoj je la titolo de la majstro de la mondo 15 jarojn. Li defendis sian titolon en la jaroj1951 kaj1954. En1957 li malvenkis kontraŭVasilij Smyslov, sed post unu jaro li reakiris reen la titolon en reludo. Denove li perdis la titolon en1960, kiam venkis lalitova genioMiĥail Tal, la fenomena taktikisto kaj atakanto. Sed Botvinnik kapablis je unu jaro pli poste malvenkigi Talon en reludo.
Poste FIDE la rajton de reludo nuligis kaj venonta majstro de la mondo,armenoTigran Petrosjan, la genio de defendo kaj la forta pozicia ludanto, retenis ĝin dum tempo de du cikloj, en1963 -1969. Lia sekvanto,rusoBoris Spasskij (majstro de la mondo en1969 -1972) estis universala ŝakisto kapabla venkadi kiel pure pozicie tiel helpe de akra taktika stilo.
La venonta majstreco de la mondo en la jaro1972 estis atestinto de prezento de la unua nesoveta finalisto ekde la fino de la milito, usonanoBobby Fischer, kiu erigis siajn oponentojn en turniro de kandidatoj per neaŭdata diferenco kaj klare li gajnis eĉ la titolon de la majstro de la mondo. Sed en1975 Fischer rifuzis defendi sian titolon kontraŭ elvokinto, la juna soveta grandmajstroAnatolij Karpov, ĉar FIDE rifuzis plenumi liajn postulojn, kaj Karpov estis proklamita kiel la majstro de la mondo senbatale. Karpov defendis sian titolon dufoje kontraŭViktor Korĉnoj kaj ĝis duono de la80-aj jaroj de la20-a jarcento li dominis al la ŝaka vivo per serio de brilaj turniraj venkoj.
La superregado de Karpov fine finis en la jaro1985 utile al la alia soveta ludanto,Garry Kasparov. Karpov kaj Kasparov komune inter la jaroj1984 kaj1990 elbatalis sume kvin matĉojn je la titolo, dum kio Kasparov ĉiam defendis sian titolon. Kasparov estis poste la plej sukcesa monda ŝakisto ĝis la finigo de sia konkursa kariero en2005; li estas tenanto derekordo kiel en Elo tiel en nombro de periodo, kiam li estis unuo de la monda ŝtupetaro.[7]
En1993 Garry Kasparov kajNigel Short disiris kun FIDE, ili organizis sian propran matĉon kaj fondis konkurencanAsocion de ŝakaj profesiuloj (Professional Chess Association, mallongigo PCA). Ĝis la jaro2006 poste ekzistis paralele du majstroj de la mondo kaj du ĉampionecoj. Lamajstro de la mondo de PCA (aŭ "klasika" majstro de la mondo), daŭriganto de la tradicio de Steinitz, en kiu la majstro de la mondo ludas kontraŭ vokito matĉon (vicon de multaj ŝakaj ludoj), kajmajstro de la mondo de FIDE, kiu akiradis sian titolon enkadre de la nova formato de turniroj. Kasparov perdis sian klasikan titolon en la jaro2000, kiam malvenkigis lin en matĉo rusoVladimir Kramnik.
La unuiĝo de ambaŭ titoloj okazis en la jaro2006, kiam Kramnik en lukto okazata sub patronado de FIDE malvenkigis tiaman majstron de la mondo de FIDEVeselin Topalov-on kaj li fariĝis unusola kaj nesendubigebla majstro de la mondo en ŝako.[8]En septembro de2007, Kramnik perdis sian titolon alViswanathan Anand ĉe la FIDE Monda Ŝaka Ĉampioneco 2007.
La unua mencio pri la ŝako surĉeĥa teritorio estas enlatine skribitasvatovojtěšská legenda (sanktvojteĥa legendo) el duono de la12-a jarcento, la unuaĉeĥe skribita verko pri la ŝako estasKniežky o šašiech deTomáš Štítný, kiu kaptas tiamajn konojn pri la historio de ŝako kaj klarigas movojn de unuopaj figuroj kaj ilian simbolecon.
La moderna ŝaka vivo sur la ĉeĥa teritorio estiĝis en duono de la19-a jarcento, unueŝaka komponaĵo; taskistoj ĉi tie en la80-aj jaroj de la 19-a jarcento kreis la t.n.ĉeĥan lernejon taskan, stile diferencan demalnovgermana lernejo. La unua ŝaka asocio estispragaPrager Schachklub (1867), la unua kunveno de ŝakistoj okazis en la jaro1872 enPrago kaj la unua pli signifa ĉeĥa klubo,Český spolek šachovní (Ĉeĥa asocio ŝaka), estiĝis en1884, kiam ankaŭ por mallonga tempo komencis aperi la unua ĉeĥa ŝaka ĵurnaloŠach-Mat (Ŝaĥ-Mat). La plej bona ĉeĥa ŝakisto antaŭ launua mondmilito estisOldřich Duras, kiu estis pli poste nomita kiel la unua ĉeĥo grandmajstro.Ústřední jednota českých šachistů (Centra unueco de ĉeĥaj ŝakistoj), unue unuiganta kvin klubojn kun 200 membroj, estiĝis en1905. La unuaj grandaj internaciaj turniroj sur teritorio de la hodiaŭaĈeĥio komencis aranĝi en la unua dekjaro de la20-a jarcento (Karlovy Vary -1907 kaj1911, Prago en1908).
Post la unua mondmilito la ŝaka vivo plu evoluis. Estis aranĝita vico de grandaj turniroj,Ĉeĥoslovakion reprezentis ekzempleRichard Réti aŭSalo Flohr.Ústřední jednota českých šachistů en la jaro1924 fariĝis fondanta membro de Internacia ŝaka federacioFIDE. La ĉeĥoslovaka trupo gajnis la unuajn, ankoraŭ neoficialajnŝakajn olimpiajn ludojn enParizo en1924, la duan lokon en la olimpiaj ludoj ĝi akiris en la jaroj1933 kaj1982, la trian ĝi estis en1931, kiam la olimpiaj ludoj okazis en Prago.Věra Menčíková fariĝis la unua kaj la longjara virina majstrino de la mondo. Ekde la jaro1927 aperas ĵurnaloČeskoslovenský šach (Ĉeĥoslovaka ŝako) (dum la milito sub nomoŠach).
Ladua mondmilito kaj la sekvatranspreno de potenco fare de komunistoj ja ne signifis por ŝakistoj plenan katastrofon, eĉ plu okazis multaj interesaj turniroj kaj matĉoj kaj la ĉeĥoslovaka ŝako tenis altan nivelon. Sed malgraŭ tio multaj ĉeĥaj ŝakistoj pereis sekve de la milito (Věra Menčíková), estis murditaj fare de nazioj (Karel Treybal) aŭ elmigris (Luděk Pachman,Vlastimil Hort). Post la milito la ĉeĥoslovaka trupo dufoje ekbatalis titolon de altlernejaj majstroj de la mondo (1954 kaj1963) kaj la ĉeĥaj korespondaj ŝakistoj dufoje gajnis sian ŝakajn olimpiajn ludojn (1955 kaj1968).Miroslav Filip dufoje partoprenis en turniro de kandidatoj je la titolo de la majstro de la mondo.
Ŝako kaj ties malpli rapida antaŭulo ŝatranĝo (sed kiun oni en Eŭropo nomis ŝako) estis enmezepoko kajrenesanco parto de nobela kulturo; ĝi estis uzataj por instruado de milita strategio kaj nomata "reĝa ludo". Inter la nobelaro ĝi estis konsiderata kiel unu el sep artoj, kiun devus priregi ĉiu plenkreskantakavaliro (apudnaĝado,versado, ĉevalrajdado, pafado elbalisto,skermado kaj ĉasado). Belegaj ŝakservicoj uzataj de aristokrataro de tiu tempo estas plimulte jam perditaj, sed kelkaj el la restantaj pecoj, kiel estasŝakfiguroj de Lewis el la12-a jarcento, montras altan artan valoron.
Samtempe la ŝako estis tiutempe ofte uzata kiel bazo de predikado pri moralo. Ekzemplo estasLiber de moribus hominum et officiis nobilium sive super ludo scacchorum (Libro de homaj moroj kaj devoj de nobelaro aŭ libro pri ŝako), verkita de italadominikanoJacob de Cessolis ĉirkaŭ la jaro1300. Tiu ĉi populara verko, unuafoje prese eldonita jam en la jaro1473 enUtrecht, estis ankaŭ tradukita aŭ adaptita en multajn aliajn lingvojn. Krom alia ĝi influisTomáš Štítný-on, kiu sur ties fundamento verkis siajnKniežky o šašiech. Cessolis kaj liaj sekvantoj uzas ŝakajn figurojn kiel metaforon por diversaj tavoloj de la homa socio kaj derivas iliajn devojn el la reguloj de la ŝaka ludo aŭ el vidaspekto de la figuroj.
Sed en alia flanko multloke politikaj kaj religiaj aŭtoritatoj malpermesis la ŝakon kiel aperon de malmoralo aŭ ludanta pasio. Ekzemple MajstroJan Hus onidire ŝakludis en tempo de sia junaĝo, sed pli poste li fariĝis ties rifuzanto, ĉar li konjektis, ke per tio vanigos multon da tempo, kiun oni alie povus pasigi en pacienca laboro aŭ preĝado; same ĝenis lin, ke la ŝako povas kaŭzi malbonajn sentojn rilate al la kontraŭulo. La ŝakludadon, sed precipe de kartludadon kritikis ankaŭPetr Chelčický.
En la mezepoko la ŝako estis konata ankaŭ en rondoj de klerikuloj, studentoj kaj komercistoj, kaj tiel ĝi enpaŝis en tiaman popolan literaturon. Ekzemplo estas la 209-a kanto de kolektaro enCarmina Burana el la13-a jarcento, komencanta de la nomoj de ŝakfigurojRoch, pedites, regina...[10]
De antaŭ longe la ŝakaj elementoj estas uzataj pro sia dekoracieco ankaŭ enbelarta kajaplikita arto. Ekzemplo povas esti ŝakumita aglino surmoravia landa blazono. Pri ĝenerala ŝatateco de la ŝako en la mezepoko atestas ankaŭ fakto, ke jam en la15-a jarcento transiris signifoŝakumita kiel modelo de ŝtofo en teksan terminologion.
Alkleristoj la ŝako aperis precipe kiel maniero, kiel evoluigi sin mem.Benjamin Franklin skribis en sia artikoloThe Morals of Chess (La moraloj de ŝako, 1750) la jenon:[11]
„ La ŝakludo ne estas sole amuzo de mallaboruloj; per ties helpo eblas akiri aŭ plifortigi kelke da valoraj kapabloj de menso, kiuj poste fariĝos kutimoj uzeblaj dum ĉiu okazo. Ja la vivo estas speco de ŝako, en kiu no ofte devas akiri poentojn, rivali kontraŭ konkurenculoj kaj kontraŭuloj kaj en kiu okazas larĝa spektro de bonaj kaj malbonaj eventoj, kiuj estas en certa mezuro sekvoj de la homa prudento aŭ ties manko. Per la ŝakludado ni povas do lerni:
Antaŭvidemon, kiu rigardas en la proksiman estontecon kaj prikonsideras sekvojn, kiajn povas alporti iu agado...
Atentemon, kiu esploras la tutan ŝakludan tabulon aŭ la scenejon de la agado: reciprokan rilaton de kelke da figuroj kaj ilian situacion...
Singardemon, ne fari la movojn haste... ”
Kun tiuj ĉi aŭ similaj esperoj hodiaŭ lernas al la ŝako infanoj en lernejoj de la tuta mondo kaj ili estas uzataj en armeoj kiel mentala trejnado porkadetoj kaj oficiroj.[12]
La ŝako estas plie ofte bildigata de artistoj, ekzemple kielmetaforo de batalo de du flankoj, kiel simbolo de malvarmalogiko aŭ - en spirito de mezepokaj moralistoj - kielalegorio de vivo de la socio. Signifaj verkoj, en kiu la ŝako rolas ĉefan rolon, tuŝas ekdeMalantaŭ spegulo deLewis Carroll ĝisŜaknovelo[13] deStefan Zweig aŭDefendo de Luĵin deVladimir Nabokov.
La ŝako ofte aperas ankaŭ en nuntempa populara kulturo. EkzempleHarry Potter deJ. K. Rowling ludassorĉistan ŝakon, dum herooj de serioStar Trek preferastridimensian ŝakon kaj ŝakon kontraŭ komputilo oni ludas ankaŭ sur ferdeko de kosmoŝipo vojaĝanta al Jupitero en filmo2001: Kosma odiseo deStanley Kubrick.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloŜaknotacio.
Algebra ŝaknotado: la nomo de ĉelo konsistas el la nomo de kolumno kaj la nomo de vico
En la pasinteco oni uzis kelke da manieroj, kiel registri pason de la ŝaka ludo, sed hodiaŭ oni uzas preskaŭ eksplicite (mallonga)Algebra notado, kiun en Eŭropo disvastigis lasiria ŝaka teoriistoPhilipp Stamma en la18-a jarcento. La ĉelo en la ŝakluda tabulo estas indikata en ĝi helpe de sekca punkto dekolumno (markata per literoja ĝish) kajvico (markata per numeroj1 ĝis8).
Priskribo de unu movo konsistas el la laŭvica numero de la movo, markigo de la tipo de peco, kiu estis movita, kaj la ĉelo, kien la peco estis movita. La movoj estas numeritaj ekde la unua tiel, ke la sama numero markas la movon de blanko kaj la sekvanta movo de nigro. La ĉelo, el kiu la peco movis, ne estas indikata. Sole okaze, ke ne eblus unusignife difini ĝin, oni malantaŭ markigo de la speco de peco skribos markigo de elira kolumno aŭ vico. La figuroj estas markataj per komenca litero: R estas reĝo, D estas damo, T estas turo, K estas kuriero kaj Ĉ estas ĉevalo. Sed ĉe la peonoj oni ne skribas la markigon, sole se, ekz. en komentario aŭ priskribo de la pozicio necesas marki peonon, estas uzata la minusklo p. Anstataŭ la komencaj literoj eblas uzi ankaŭ grafikajn simbolojn de la figuroj.
Ĉe la preno oni metas inter la markigo de figuro kaj la cela ĉelo la simbolon x; se prenas peono, anstataŭ la simbolo x oni uzos markigon de kolumno, en kiu la peono staris prenonte.Aroko estas markata per la simbolo 0-0 (la t.n.malgranda aroko, aroko per turo h1 aŭ h8) aŭ 0-0-0 (la tiel nomatagranda aroko, aroko per turo a1 aŭ a8). Dumpreterpasa preno oni uzos kiel la celan ĉelon tiun, sur kiun la peono vere transmoviĝis; kiel movo eblas alskribie. p. (en passant). Se la movo ŝakigas la reĝon de la rivalo, oni aldonas malantaŭ ĝin la simbolon +. Se la movo estas samtempe mato, estas uzata la simbolo ++ aŭ #. Propono de sendecida rezulto iam estas markata per la simbolo =. La rezulton de ludo oni enskribas kiel 1-0 (venkis la blanko), ½–½ (sendecida rezulto), 0-1 (venkis la nigro) aŭ * (nekonata aŭ nedifinita).
La tiel nomata "ŝafista mato"
La registro rajtas enhavi ankaŭ komentariojn, ofte esprimataj per enkondukitaj markoj kaj simboloj. Plej ofte estas uzataj la markoj:! por forta movo,!! por tre forta movo,? por malforta movo,?? por granda eraro,?! por dubinda aŭ!? por surpriziga, sed riska movo ks. Sed la ludanto registranta sian turniran ludon ne rajtas alskribi la komentariojn al la movoj dum la ludo.
Ekzemplo de registro de simpla kaptomaŝo nomata "ŝafista mato", kiu estas montrita en la animeo dekstre.
La ŝakastrategio signifas difinadon kaj atingadon de longtempaj celoj dum la ludo - ekzemple kiel lokigi la unuopajn pecojn - dumetaktiko koncentriĝas al senperaj manovroj. Sed ambaŭ flankojn de la ŝaka pensado ne eblas tute apartigi unu de la alia, ĉar oni atingas la strategiajn celojn plimulte helpe de taktikaj manovroj kaj male taktikaj okazoj estas preparataj per la antaŭa ĝusta strategio de la ludo.
Surbaze de la diferencaj strategiaj kaj taktikaj karakteristikoj ni dividas la ŝakan ludo en tri fazojn:Komenco, kutime la unuaj 10 ĝis 25 movoj, dum kiu la ludantoj disstarigas siajn armeojn preparigante scenon de la sekvanta batalo;meza ludo, la disvolvigita fazo de la ludo; kajfinaĵo, kiam jam malaperis plimulto de pecoj el laŝakluda tabulo kaj la reĝoj aktive komencas batali.
La ŝaka strategio okupiĝas per taksado de ŝakaj pozicioj kaj difinado de celoj kaj longtempaj planoj de la estonta ludo. Kiam la ludanto taksas la pozicion, li devas konsideri la valoron de figuroj sur la ŝakluda tabulo, la peonaj strukturon de la pozicio, la sekurecon de reĝoj, la priregadon de spaco de la ŝakluda tabulo kaj precipe priregadon de ĉefaj kampoj kaj grupoj de kampoj (ekz. diagonaloj, malfermitaj kolumnoj, la nigraj aŭ la blankaj kampoj).
a
b
c
d
e
f
g
h
8
8
7
7
6
6
5
5
4
4
3
3
2
2
1
1
a
b
c
d
e
f
g
h
Ŝaka pozicio (Tarrasch–Euwe, 1922)...
a
b
c
d
e
f
g
h
8
8
7
7
6
6
5
5
4
4
3
3
2
2
1
1
a
b
c
d
e
f
g
h
... kaj ties peona strukturo ("formacio de Rauzer")
La plej baza tasko estas kalkuli la suman valoron de la pecoj en ambaŭ flankoj. La poentaj valoroj uzataj al tiu ĉi celo estas fonditaj en sperto; kutime la peonoj kalkulas po unu poento, kurieroj kaj ĉevaloj po tri poentoj, turoj po kvin (diferenco de valoroj inter la turo kaj la kuriero aŭ ĉevalo estas markata kielkvalito) kaj damo ĉirkaŭ naŭ poentoj. La batalvaloro de reĝo en la finaĵo egalas proksimume al kvar poentoj. Tiuj ĉi bazaj poentoj estas poste modifitaj per pluaj faktoroj, kiel estaslokigo de la pecoj (ekzemple la antaŭenpaŝintaj peonoj estas kutime pli valoraj ol la peonoj en la elira pozicio),koordinado inter la pecoj (ekzemple duopo de kurieroj koordinas kutime pli bone ol duopo - kuriero kaj ĉevalo) aŭtipo de la pozicio (ĉevaloj estas kutime pli bonaj en fermitaj pozicioj kun multaj peonoj, dume kurieroj pli bone validiĝos en malfermitaj pozicioj).
Plua grava faktoro dum decidado de la ŝaka pozicio estas tiespeona strukturo (iam nomatapeona skeleto), aŭ konfiguro de la peonoj sur la ŝakluda tabulo. Ĉar la peonoj estas malplej moviĝemaj pecoj sur la ŝakluda tabulo, la peona strukturo estas proporcie stabila kaj karakterize ĝi antaŭdifinas strategian karakteron de la pozicio. Malfortaĵoj en la peona strukturo, kiel estasizolita peonoj (sen peonoj de la propra koloro en la najbaraj kolumnoj),duumitaj peonoj (du peonoj de la sama koloro en unu kolumno) aŭmalfruiĝintaj peonoj (malrapidantaj post la ceteraj peonoj en la najbaraj kolumnoj) havadas kutime longtempan aŭ eĉ daŭran karakteron. Tial estas bezone defendi al iliaj kreiĝoj, se ili ne estas kompensitaj de alia avantaĝo, ekzemple de ebleco komenci atakon.
La ŝaka taktiko kutime koncentriĝas por mallongtempaj agadoj - tiel mallongtempaj, ke ili povas esti anticipe trakalkulitaj de la homa ludanto aŭ per komputilo. Sed la ebla profundaĵo de la kalkulado dependas de kapabloj de la ludanto aŭ rapideco deprocesoro, sed ankaŭ de karaktero de la pozicio: en trankvilaj pozicioj kun multaj eblecoj en ambaŭ flankoj ne estas pli profunda kalkulo ebla, dume "taktikaj" pozicioj kun limigita nombro de eldevigitaj variantoj ebligas trakalkuli tre longajn sukcedojn de la movoj.
La simplaj unumovaj aŭ dumovaj taktikaj agadoj, kiel minacoj, interŝanĝoj de materialo, duspecaj atakoj ktp., povas esti kombinitaj en pli komplikajnvariantojn, taktikajn manovrojn, ofte el unu aŭ ambaŭ flankoj eldevigitaj. Teoriistoj priskribis multe da elementaj taktikaj metodoj kaj tipaj manovroj, ekzempleligon (limigo de movo de peco de la rivalo tiel, ke lia fortiro signifus endanĝerigon de alia peco de la rivalo),forkon (duspeca atako, kiam unu figuro kreas samtempe du minacojn, dum kio ne eblas repuŝi ambaŭ samtempe),oferon (movo, per kiu la ludanto konscie proponas al la rivalo eblecon akiri materialan avantaĝon, dum kio li volas por la oferita materialo akiri avantaĝon de alia speco, ekzemple atakon) kaj alian.
La eldevigita varianto kunigita kun la ofero kaj kutime kondukanta en palpeblan profiton nomiĝaskombino. Interesaj kaj surprizigaj kombinoj - kiel estas tiu elsenmorta ludo - estas perceptataj kiel belaj kaj ili estas objekto de studado kaj admiron de ŝakistoj. Serĉado de kombinoj estas ankaŭ kutima tipo de ŝaka tasko celita al evoluo de kapabloj de la ludanto.
En la mondo konas la regulojn de ŝako takse 605 milionoj da homoj, el kiuj 7,5 milionoj estas membroj de naciaj ŝakaj federacioj, ekzistantaj en 160 landoj de la mondo. La ŝako tiel apartenas inter la plej popularaj sportoj entute.[15]
La nuntempa ŝako estas organizita sporto kun internaciaj kaj naciaj konkursoj de unuopuloj kaj trupoj, amatoraj kaj profesiaj. Plimulto da landoj havas siajn naciajn ŝakajn organizaĵojn kaj tiuj asociiĝas enInternacian ŝakan federacion FIDE. FIDE krom alia aprobas oficialajn regulojn de la ŝako, retenas internaciajn ŝtupetarojn de ludantoj, donas internaciajn ŝakajn titolojn, garantias matĉojn por la titolo deMondĉampiono pri ŝako kaj organizasŜakolimpikojn.
Por konsisti ŝtupetaron de ludantoj en la ŝako estas uzata la tiel nomataElo-nombro, kies aŭtoro estisÁrpád Élő. Temas pri statistika sistemo eliranta el supozo, ke la rezulto de ludo estashazarda variablo, dependanta de proporcio de fortoj inter la rivaloj. Elo proponis manieron, kiel el la rezultoj de ludoj en turniroj ree taksi forton de la ludantoj, kaj lia sistemo estis en1960 akceptita de Ŝaka federacio de Usono. Ĉar ĝi estis pli justa kaj pli preciza ol la ĝisnunaj sistemoj, ĝi rapide disvastiĝis kaj en la jaro1970 komencis uzi ĝin FIDE[16] Hodiaŭ ĝi estas uzata ankaŭ por aliaj sportoj ol la ŝako.
Al la plej bonaj ŝakistoj Internacia ŝaka federacio donas dumvivajntitolojn[17] La plej prestiĝa titolo estasinternacia grandmajstro (mallongigite grandmajstro (GM), aŭ laŭ la angla IGM aŭ GM laŭInternational Grandmaster), donita al ludantoj, kiuj atingis bezonatan nombron de eminentaj faroj en la internaciaj turniroj (tiel nomite ili "plenumis normojn") kaj plie ili atingis koeficienton Elo almenaŭ 2500. Pluaj titoloj kun malpli pretendemaj kondiĉoj estasinternacia majstro,majstro de FIDE kajkandidato de majstro. Ekzistas ankaŭ paralelaj virinaj titoloj, ekzemplevirina internacia grandmajstrino (WGM). La naciaj ŝakaj federacioj plie povas al siaj membroj doni ankaŭ pluajn honorajn titolojn kaj efikecajn klasojn laŭ lokaj kutimoj.
La ŝako estas interesa ankaŭ el vidpunkto de matematiko. Jam centoj de jaroj estas konataj multajkombinatorikaj kajtopologia problemoj kunigitaj kun ili.Ernst Zermelo uzis ilin en la jaro1913 kiel apogon de sia teorio de ludaj strategioj, kiu estas konsiderata kiel unu el antaŭuloj de modernateorio de ludoj.[18]
Nombro de validaj pozicioj en la ŝako estas taksataj inter 1043 kaj 1050, dum kio la komplikeco de la luda arbo estas proksimume 10123, , la valoro markata kiel numero de Shannon.[19] En tipa ludpozicio estas je dispozicio tridek ĝis kvardek eblaj movoj, sed ankaŭ bezonas ekzisti neniu (okaze de pato aŭ mato) kaj maksimume povas esti da ili preskaŭ 218.
La plej grava matematika problemo de la ŝako estis kreigo de algoritmo de la ludanta ŝakisto. La ideo de maŝino de la ludanta ŝakisto estiĝis jam en la18-a jarcento; ĉirkaŭ la jaro1769 famiĝis aŭtomata maŝino ludanta la ŝakon nomataTurko, sed kiu estis pli poste malkovrita kiel trompo.
La unua vera aŭtomata maŝino kiu kapablis ludi ŝakon estisEl Ajedrecista, konstruita de la hispana inĝenieroLeonardo Torres Quevedo[20], kiu cetere estis esperantisto[21]. Ĝi estis tre simpla, nur tuto kaj reĝo kontraŭ reĝo, sed sufiĉe avangarda, ĉar ĝi vere kapablis ludi ĝis mato.
Ekde la estiĝo de diĝitaj komputiloj en la50-aj jaroj de la20-a jarcento la ŝakaj entuziasmuloj kaj sciencistoj kreadis senĉese pli perfektajn ŝakajn programojn kaj ŝakajn maŝinojn. Roma artikolo pri komputila ŝakoProgramming a Computer for Playing Chess (Programado de komputiloj ludantaj ŝakon) publikigis en la jaro1950Claude Shannon. Li skribas en ĝi:[22]
Estas ideale komenci kun ŝaka maŝino, ĉar (1) problemo estas klare difinebla kiel kaj kio en permesitajn operacojn (movojn), tiel kaj en finan celon (maton); (2) ĝi estas nek tiel simpla, por ke ĝi estu triviala nek tro komplika por kontentiga solvo; (3) ĝenerale oni konsideras, ke la ŝako postulas "pensadon" por bona ludo; (4) diskreta strukturo de la ŝako bone respondas al diĝita karaktero de la modernaj komputiloj.
Ŝaka komputilo el la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento
La usona Asocio por komputila teknikoangleAssociation for Computing Machinery (ACM) aranĝis en septembro de1970 la unuan grandan ŝakan turniron por komputiloj, en kiu venkisCHESS 3.0, la ŝaka programo el Northwestern University. Dum unue la ŝakaj programoj estis konsiderataj kiel nuraj kuriozaĵoj, nun ili estas el ili la plej bonaj, ekzempleRybka aŭHydra, eksterordinare fortaj ludantoj. Jam en la jaro1997 malvenkisGarry Kasparov, tiam la unua ludanto de la monda ŝaka ŝtupetaro, matĉon kontraŭ ŝaka komputilo de firmaoIBM, neformale nomataDeeper Blue. Sed el vidpunkto de teorio de arta inteligencio la ŝakaj programoj estas relative simplaj: principe ili traesploras grandegajn kvantojn de potencialaj estontaj movoj de ambaŭ ludantoj kaj al estiĝantaj pozicioj ili aplikas konvenan taksigan funkcion (helpe de algoritmominimumo-maksimumo).
La komputiloj kun sia grandegadatumaro de majstraj ludoj kaj eksterordinara analiza kapablo hodiaŭ helpas homajn ludantojn lerni ŝakon kaj prepariĝi por matĉoj. Interretaj ŝakaj serviloj ebligas al homoj trovi kunulojn el la tuta mondo kaj ludi kontraŭ ili. La ĉeesto de komputiloj kaj la modernaj komunikaj rimedoj ankaŭ donis danĝeron de trompado dum la ludo, la analogia danĝero dedopado en aliaj sportoj. Konata ekzemplo estis kontraŭversio dum majstreco de la mondo en2006, kiam estis elparolita suspekto, ke unu el la ludantoj uzas nepermesitan elektronikan subtenon en necesejo.[23]
LaEsperanta Ŝak-Ligo Internacia (EŜLI) estis fondita en1958; la unua prezidanto estisTorston Lindberg elSvedio. La ligo havis en la 1970-aj jaroj 700 adresojn el 42 landoj (Eventoj, decembro 1993). Oni aranĝis konkurojn, koresponde.
Oficiala eldono: Esperanta Ŝako
En Esperanto aperis: Ŝaka Ilustrita Vortaro,Kalocsa,1978
Dum laCOVID-19 la esperantistoj komencis ludi ĉe la retejoLichess, en kiu ĉiu semajne okazas e-turniroj. En la retejo estas plurdeko da esperantistoj kaj ĝi estistradukita al Esperanto.[24] Kontribuis al la esperanta traduko plurdeko da esperantistoj kaj ĝi estas tradukita je pli ol 70%. En la retejo estas teamoj de esperantistoj kaj ofte okazas turniroj organizitaj de ili.[25]
Ĉi tiu teksto estas prenita el laEnciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin pervikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablononEdE en la artikolon.
Ŝako. La ŝakludo estas unu el la fenomenoj, kiuj proksimigas inter si la homojn kaj naciojn same kiel la lingvo. Ĝi havis jam en la antikvaj epokoj grandan signifon en la int. sociaj rilatoj. Ĝi estis la unua amuza okupado, per kiu kuraĝadis la ŝakludantoj migri en fremdajn landojn, por mezuri siajn fortojn laŭ la sama maniero de la nuntempaj sportistoj. Historiaj verkoj aludas multofte pri tial okazintaĵoj. Th. Hyde raportas en sia verko (1694), ke la jugoslavoj eĉ koresponde ludadis kun la komercistoj Veneciaj.
Al la ŝako dediĉis sian atenton jam Z, kiu en 1892 aperigis en „La E-isto“ kelke da ŝakproblemoj. Same okupis sin pri la ŝako en 1910 la „German-Aŭstria E-isto“, kies ŝakfakon gvidis S. Steiner. En la plej nova tempo estis HDE kaj „La Sulo“, kiuj okupis sin per la ŝakaĵoj. Gravan atenton por tiu ĉi ludo montris UEA per fondo de modela ŝakangulo en 1921 en sia oficiala organo. Ĉi tiu ŝakangulo estis seninterrompe daŭrigata ĝis 1927. Ĝin red. per sia ŝakarto jam konata faka verkisto Fr. Hájek el Praha. La angulo reproduktis ne nur la kutiman materialon, sed alportis ankaŭ sufiĉe da originalaj problemoj de alta arta nivelo. Aktive partoprenis en ĝi 170 s-anoj, apartenantaj al 35 nacioj.
Al la III-a kongreso de la tutmonda organizaĵo de la ŝakistoj, 1926 en Budapest, estis proponite de P. Balkányi kaj Fr. Hájek uzi E-n por la organizaj aferoj. La propono ne estis por la nuna tempo akceptita, sed la organo de la federacio klarigis sin preta akcepti kunlaboraĵojn presotajn en E.
E montris ankaŭ novan vojon al la ŝaka problemarto, ebligante la kunlaboron de diversaj problemskoloj. Tion oni povas vidi ekz. ĉe Bailey kaj Hájek. Apude estas reproduktata karakteriza speco de simila problemo de tiuj aŭtoroj. Postulata estas sinmato per la 5-a movo. Al la motivo de B. donis H. la surprizigan ŝlosilon kaj pliriĉigis la ludpovon de la nigra peono. La solvo estas jena: 1. Td4-d8, e7:f6, 2. eb-e7, f6-f5, 3. e7- e8D, f5:e4, 4. Kh5-f3, e4:f3, 5. De8- b5, f3-f2m.; 3. . . f5-f4, 4. De8-f7, f4:e3, 5. Df7-f2ŝ, e3:f2m; 4... f4-f3; 5. Df7-c4, f3-f2m. - E aplikas la algebran sistemon de ŝaka notado pro ĝia ĝenerala int. komprenebleco.
Koncerne la terminaron estu notite, ke estas plejparte obeataj la spertoj de la miljara historio de sinsekva evoluo de la ludo. Tiel estis baldaŭ forlasita la maniero, devenanta el la frua tempo de E, laŭ kiu oni insistis traduki veran aŭ supozatan enhavon de la fakaj esprimoj. Tiuj esprimoj devenas plejparte el la oriento, kaj ili estas kvazaŭ la simbola tradicio de la ŝakludo. Tial ne perdiĝis la antikvaj radikoj el la vorto ono (rememoras la antikvan pedon), kuriero, damo (ne reĝino), kampo, aroko (rememoras roĥ aŭ rocco), pado (S. Franz, patt), mato aŭ smato (Paluzie proponis ŝmato, kiu estas plimallongigo de ŝakmato. Hájek uzas smato, ĉar la radiko „mat“ signifas nian „mort“, kiu ofte transiras en la naciaj lingvoj en „smert“. Per la sammaniera antaŭmeto de la litero „s“ estas celata diferencigo inter la du konataj samsonantaj vortoj.)
Per originalaj laboroj el la sfero de la ŝaka problemo reprezentis sin el la E-istaj vicoj H. T. Baile , W. Chmellarz, J. Paluzie, Fr. Hájek, J. Smutný.
Ŝaka literaturo en E: Paluzie: Sesdek ŝakproblemoj, kun bona faka vortaro kvinlingva, kompilita helpe de F. Pujula Vallès, Barcelona 1909. „Un artista en Ajedrez“, hispanlingva biografio de la ŝakproblemisto V. Marin, kun traduko E-a, Barcelona, 1913. - „The Chess Review“, Manchester, 1907, enhavis specialan ŝakfakon en E, red. de alia bona ŝakverkisto kaj E-isto E. T. Blanshard. (La cititaj verkoj mankas el BIL) FR. HÁJEK
Noto de M. C. Butler. „Mato“ ŝajnas pli bona, ol „ŝmato.“
Fulmoŝako (blitz-ŝako, germaneblitz) estas ŝako-varianto, en kiu ŝakisto havas malpli da tempo ol en klasika tempa regado. Laŭ FIDE, en fulmoŝako ĉiu ludanto havas 10 minutojn aŭ malpli.
↑Zermelo, Ernst (1913), Uber eine Anwendung der Mengenlehre auf die Theorie des Schachspiels, Proceedings of the Fifth International Congress of Mathematicians 2, 501-4. Citita el Eichhorn, Christoph: Der Beginn der Formalen Spieltheorie: Zermelo (1913),http://www.mathematik.uni-muenchen.de/~spielth/artikel/Zermelo.pdf. Ludigita la 23-an de marto2007.
↑ChessMathworld.Wolfram.com. Ludigita la 5-an de decembro2006.
Sesdek ŝakproblemoj deJozefo Paluzíe Lucena, la unua libro pri ŝako (kun ŝakvortareto) verkita en Esperanto. Ĝi aperis en 1909. Reeldonita en 2021 de eldonejo Kratero.
Malpermeso de ŝako En hispana: artikolo pri tialoj de radikala islama saudarabia muftio por malpermesi ŝakon, kiel verko de la diablo, kiu instigas al milito, perdigas la tempon, montras homajn bildojn ktp.
Elstara artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je lanekonata dato akceptita en la liston deelstaraj artikoloj.