Saluton. Mi ĵus aldonis du pliajn parametrojn al la ŝablono, nome
La dua estas eĉ jam menciita en la dokumentado, ĉar ĝi ekzistis en la malnova {{informkesto verkisto}}. Ial ĝi estis forgesita dum la kunigo. Mi aldonis ilin laŭ la ŝablono {{informkesto urbo}}.Tlustulimu (diskuto)15:12, 30 jun. 2022 (UTC)Reply
- Dankon. -Moldur (diskuto)15:18, 30 jun. 2022 (UTC)Reply
- Ne dankinde. Krome
plia nomo estas jam uzata enQin Shihuangdi.Tlustulimu (diskuto)15:21, 30 jun. 2022 (UTC)Reply- Ĉu eble la du novaj parametroj estu aldonataj al ĉiuj informkestoj, kiuj baziĝas sur {{Informkesto reganto}}? --Tlustulimu (diskuto)15:37, 30 jun. 2022 (UTC)Reply
Farite aldono. --Tlustulimu (diskuto)15:57, 30 jun. 2022 (UTC)Reply
@Tlustulimu: Mi trovas iom malfacile diveni ke linion kiu videblos per vorto "tombo" necesas peti per parametro "loko de sepulto". La vortoj sinonimas, sed kiu divenus ke tiel devas esti vortumita la parametro... Tial mi petus eblecon uzi tutsimplan parametron "tombo" alternative al la parametro "loko de sepulto". Mi ĵus provis mem enigi ĝin, ankaŭ sukcesis pri tio, sed ekaperis ĝena teksteto antaŭ la artikola teksto. Tial mi malfaris ĉiun mian teston, kaj petus ke iu pli sperta faru la adapton, prefere vi. Ĉu vi povus? AntaŭdankeThomasPusch (diskuto)17:57, 2 dec. 2023 (UTC)Reply
- @User:ThomasPusch Mi ŝanĝis la linion al "Loko de sepulto". Krom tio mi trovis du aldonajn problemojn:
- Taylor 49 (diskuto)18:30, 2 dec. 2023 (UTC)Reply
@Taylor 49:
- pri la rompita parametrosepultita=: Ŝajnas ke vi pravas. Provu forigi ĝin. Se tio malbonigas ion (kion mi ne povus imagi), oni ĉiukaze povas restarigi ĝin.
- Vi pravas keŜablono:Informkesto persono estus pli saĝa nomo. Mi imagas ke Tlustulimu hezitis ĝeneraligi la nomon post kiam li ne uzis ĝin nur por regantoj, sed ankaŭ por verkistoj kaj eble aliaj grupoj (kvankam ŝajne ankoraŭ estas apartaj informkestoj ekzemple por papoj kaj katolikaj episkopoj, kiuj probable bezonas aliajn parametrojn ol normalaj homoj), ĉar li timis konfuzon kun la pli simpla {{informkesto homo}}. Sed keAstrid Lindgren aŭAlbert Uderzo uzas "informkeston reganto", kvankam oni ne tuj vidas tion en la artikolo, kie notiĝas "informkesto reganto", estas vere iom stranga. Eble oni povus eviti konfuzon inter nova nomo "informkesto persono" kaj la plej ĝenerala "informkesto homo", se oni notus la novan nomon "informkesto gravulo". Sed se oni faras kiel ĝis nun, ke "informkesto verkisto" (kaj estonte ankaŭ "informkesto reganto") notiĝas en la artikolo, sed ili pludirektiĝas al "informkesto gravulo", tiam la nomigo de la informesto ankaŭ ne tro gravas.
- Sed pri mia peto de parametro "tombo" vi miskomprenis min: Mi ne volis buĉi la vorton "tombo" en la informkesto (la vorto "tombo" estas multe pli ofta vorto ol komplika "loko de sepulto"), sed mi volis peti, ke en la redakta modo oni povus ŝanĝi la norman enprenon de vikidatuma informo (ankaŭ) per meto de simpla parametro " | tombo = ", anstataŭ kiel ĝis nun " | loko de sepulto = ", ĉar oni antaŭsupozas parametron "tombo", se tekste ankaŭ aperos vorto "tombo".ThomasPusch (diskuto)18:53, 2 dec. 2023 (UTC)Reply
- Mi bone komprenis vian peton ... tamen sxangxo de la linio estas multe pli facile atingebla, kaj eble iomete utila.Taylor 49 (diskuto)19:04, 2 dec. 2023 (UTC)Reply
- Tamen mia origina propono restas, ke bonas lasi la nomon "tombo" en videbla informkesto, kiel ĝi estis ĝis 2023-12-02, kaj utilos havi ankaŭ eblecon uzi parametron "tombo" anstataŭ la antaŭe proponita "loko de sepulto". Se necesas, oni povus komenci diskuton ke ĉiutaga vorto "tombo" multe pli oftas ol akademia termino "sepulto" kaj ke kvin-litera vorto tombo ankaŭ en informkesto pri utilas ol 15-litera kaj tri-vorta termino "loko de sepulto", sed eble tia diskuto tute ne necesas, por propno havi nur alternativan eblecon de parametronomo en vikipedia informkesto...@Tlustulimu: Ĉu vi vidis mian proponon de 2023-12-02, kaj kion vi opinias pri ĝi?ThomasPusch (diskuto)20:14, 7 dec. 2023 (UTC)Reply
Farite. Nun eblas parametro-nomo "tombo", kaj ankaŭ la vortoTombo: estas restarigita en la aspekto. Estus bone se iu per roboto povus ŝanĝi ĉiujn aperojn de "loko de sepulto" al "tombo" kie la informkesto estas uzata, kaj poste ni tute forigos ka longnoman parametron. - Sincere,Moldur (diskuto)07:39, 8 dec. 2023 (UTC)Reply
Komento: @User:ThomasPusch: Mi malpli konsentas kun parametronomo "tombo=" ... gxi estas tro mallonga kaj eble ambigua. Tamen mi sxangis cxiujn parametrojn ("loko de sepulto=", "loko de tombo=", "loko de ripozo=") al "tombo=".Taylor 49 (diskuto)20:06, 12 dec. 2023 (UTC)Reply- @Taylor 49: Koran dankon. Mallonga parametronomo laŭ mi ne estas problemo, sed avantaĝo, kaj aparte bonas se parametro aspektas paĝe kiel "tombo", ke oni ne devas parkerigi ke por meti ion en la informkeston oni devas skribi" | loko de sepulto = " anstataŭ simple" | tombo = ", kiel ĉiu divenus ne longe studinte la ŝablonan dokumentadon. Ke la vorto tombo estas ambigua, estas teoria demando.Tombo principe estas drasta vorto (loko kien oni metas kadavron, ĝis mikrobojn digestis ĝin komplete, kaj la loko ankaŭ nomiĝas stombo post tio), ne iu diplomatia ĉirkaŭaĵo kiel "loko de ripozo" (se mi hodiaŭ nokte dormos, mi ripozos en mia lito, sed tio espereble ne estos mia tombo). Kompreneble eblas intelekte konstrui iujn problemojn: se oni forbrulis iun homon kaj ĵetas la cindron en la venton sur ŝipo inter Stokholmo kaj Talino, ĉu tiam la balta maro estas la tombo aŭ entute ne estas tombo?? Oni povas ion ajn skribi en la informkeston, "meze inter Stokholmo kaj Talino meze de la balta maro" same bone eblas kiel "-". Sed loko de sepulto ne estas multe pli helpa en tiu stranga situacio, tie la noto probable devos esti "-". Mi ne volas imagi nun diversajn scenarojn de entombigoj, sed al mi gravas ke la informkesto estu laŭeble facila kaj simple uzebla por la ankoraŭ vivantoj. Tial koran dankon ankoraŭfoje!!ThomasPusch (diskuto)20:26, 12 dec. 2023 (UTC)Reply
Komento: @User:ThomasPusch: Nun oni esploru kunpuŝon de "Ŝablono:Informkesto gravulo" kun "Ŝablono:Informkesto homo".Taylor 49 (diskuto)20:31, 12 dec. 2023 (UTC)Reply
- Ho ne, mi timas iujn problemojn, se ni nun volas iĝi tute radikalaj! Ne, sincere: ambaŭ informkestoj estas tiom amplekse uzataj, kaj ni lastatempe tre verve kunigis informkestojn, tiel ke informkesto organizaĵo nun temas pri ŝtataj ministerioj, volontula kafejo en Libano kaj loka futbala klubo, kaj informkesto urbo ankaŭ taŭgas por vilaĝo, grupiĝo de tri domoj en alpa valo aŭ kvartalo de urbeto ie en sur la terglobo, kaj informkesto muzeo ankaŭ kovras plej malsamajn lokojn, ke eblas ke ni iom bremsas nin. Ne necesas, ke fine estas nur kvar informkestoj, unu por homoj ĉiuspecaj, faraonoj el la 1-a egipta dinastio kaj infanaj aktoroj de 2023, keltaj dioj, fikciaj personoj el romanoj kaj katolikaj papoj plus martiroj, beatuloj kaj la tuta vatikana klubo, poste unu kesto por ĉiaj lokoj, muzeo, koncertejo, strato kaj privata domo, stadiono, vilaĝo, urbego, distrikto kaj lando, monto, lageto, rivero, arkeologia loko, fikcia loko kielHoghwarts aŭBervalo, oceano kaj kontinento, plia por ĉiuj grupoj de homoj, ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj, tablotenisaj kluboj, sinfoniaj orkestroj, luteranaj paroĥoj en Minesoto kaj laborgrupoj de lokaj Esperanto-kluboj, kaj eble kvara kesto por ĉio elpensita, pentraĵoj, libroj, filmoj, retejoj, gazetoj, statuoj, muziko kaj en tiu informkesto ankoraŭ eniru ĉio alia. Mi ne scias, eble informkesto gravulo kaj informkesto homo tute ne estas tiom diferencaj, sed mi ne vere entuziasmas elprovi tion, ĉar mi ĵus malkovras kiom de nia vikipedio mi neniam vidis kaj kiaj strangaĵoj kaŝiĝas ie tie. Tial mi malgraŭ mia nomo ne insistas puŝe ŝtopi ĉiujn aĵojn en unu aŭ kvar kestojn. Mi jam tre ĝojas se la nova informkesto gravulo vere montriĝas tre bone funkcii. Kvankam klare, la ideo kunigi informkeston gravulo kun homo, papo kaj esperantisto estas iu kiu facile venas en la kapon. Bone, se la informkesto interne jam tiom similiĝis ke simplas la kunmeto, sed se ekestas iuj teknikaj problemoj, mi ne volus puŝi kaj ne volus ke ni faros por ni iujn problemojn kiuj deprenas nian energion kiun ni bezonas aliloke...ThomasPusch (diskuto)21:17, 12 dec. 2023 (UTC)Reply
Komento: @User:ThomasPusch:Uzanto-Diskuto:Tlustulimu#Informkesto_homoUzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo_2021#Informkestoj Pluraj nomoj por sama parametro estasBONTENA HORORO NEPRE EVITENDA. Pluraj kopioj de sama sxablono estasBONTENA HORORO NEPRE EVITENDA.Taylor 49 (diskuto)20:38, 12 dec. 2023 (UTC)Reply
@Tlustulimu: La multaj konkeroj de regionoj en orienta Eŭropo, forpeloj de la tutaj loĝantaroj kaj anstataŭigoj de alilandaj loĝantaroj signifas ke oni en ĉiu informkesto devas havi la eblecon noti nomon de urbo aŭ regiono en la formo kiu ĝustis kiam temis pri ĝi, ĉar se informkesto prenas la nomon el vikidatumoj, ĝi ĉiam prenas la nomon de 2023, ankaŭ se temas pri homo de tute pasinta jarcento. En la parametroj "loko de naskiĝo/de morto" tio funkcias bone, sed en la parametro "loĝloko" de "informkesto reganto" ŝajne funkcias ne kiel devus. Ekzemple la germaninoEdith Stein laŭ la informkesto nun naskiĝis en 1891 enBreslaŭo kaj en sia vivo vivis en "loĝloko" Vroclavo kaj Münster, kvankam ŝi mortis en 1942 kaj la vorto Wrocław nur oficialiĝis en 1946, la vorto Vroclavo ankoraŭ poste. Tio estas same sence kiom aserti ke la rusa caro Petro la Granda vivis kaj regis enLeningrado,RSFSR,
Sovetunio, aŭ ke la romia imperiestro Konstanteno estis turko elIstanbulo. Ĉu mi ion misfaris en mia meti de la parametro "loĝloko" en la paĝoEdith Stein aŭ kial ne funkcias tiel kiel devus, kaj kiel funkcias en "loko de naskiĝo/de morto"???ThomasPusch (diskuto)20:14, 7 dec. 2023 (UTC)Reply
Kaj lastan demandon, kiun mi ankaŭ demandos en la paĝo pri nomŝangoj: ĉu vi ambaŭ, moldur kaj Tlustulimu, vidis kaj subtenas la internan renomigon de "informkesto reganto" al informkesto gravulo", kiel oniproponis je 2023 12 02 ?ThomasPusch (diskuto)20:19, 7 dec. 2023 (UTC)Reply
- Loĝloko:
Farite. En Informkesto reganto, tio jam bonorde funkciis. En Informkesto sanktulo, tiu parametro ankoraŭ ne funkciis, tiu Informkesto ne pludonis la parametron al la baza Informkesto reganto. Tion mi nun fiksis. -Moldur (diskuto)06:37, 8 dec. 2023 (UTC)Reply- @Moldur: Super. La beata Edith Stein benu vin eterne! Kaj via propra katolika sanktulo,Marteno de Tours, ĉiukaze, ankaŭ se vi estas luterano. Koran dankon!ThomasPusch (diskuto)20:30, 12 dec. 2023 (UTC)Reply
- ☺☺☺ -Moldur (diskuto)20:59, 12 dec. 2023 (UTC)Reply
Por verkoj en kiuj la gravulo estas menciita konsideru uzi la liston de parametro P1441 (notu ke NE temas pri la notindaj verkoj fare de la gravulo).
Ankaŭ por eblaj alinomoj konsideru uzi la liston de parametro P460
Sj1mor (diskuto)06:00, 4 jan. 2024 (UTC)Reply
Mi volas elĉerpi referencoj de vikidatumoj por aŭtomati meti ilin en artikolojn uzantaj la informkeston kaj montri ilin.
Unue mi naive provis uzi la <ref> </ref> sed tiu ne funkciis.
Poste mi provis uzi (iom simila al), sed ankaŭ tiu ne funkciias (tiu estas la uzo ĉe ekzemple la norveglingva (bokmal) vikipedio).
Mi ne estas certa ĉu tiu estas la problemo sed Ja ekzistas "Wikimedia infobox template" sed neniu simila pri reference.@Tlustulimu , Ĉu iu scipovas helpi? mi antaŭdankasSj1mor (diskuto)07:50, 17 feb. 2024 (UTC)Reply
Notu ke, homo povas havis pli ol unu religio (sinsekvo dum la vivo aŭ eble samtempe), pli ol unu politika partio (politikistoj transiras partioj), kaj pli ol unu patro kaj unu patrino (ekz. kreskigita en GLAT familio).
Ĉu endas aŭ indas ke tiu estu reflektata en la flanktitolo (aldono de pluralo j tiam kiam estas listo)?
PS notu ke iom da flanktitoloj malsamas ol la nomo de la parametro (ekz sekvanto kaj sekvulo por P156)Sj1mor (diskuto)21:35, 20 mar. 2024 (UTC)Reply
Saluton. Mi proponas aldoni la jenon al la dokumentado, ĉar ĉi tiu informkesto interne ja uzas {{dato kaj loko}}:
Se la informkesto kalkulu la aĝon, skribu laŭ la sekva skemo (jaro-monato-tago, ĉion per nombroj):<pre> | dato de naskiĝo = 1900-01-01 | dato de morto = 1980-03-01</pre>
Mi intertempe jam foje redaktis artikolojn pri personoj kaj ekuzis tiun skemon. Ĝi ebligas, ke la informkesto kalkulas la aĝon.Tlustulimu (diskuto)18:38, 10 maj. 2024 (UTC)Reply
Forte por: YYYY-MM-DDISO 8601.Taylor 49 (diskuto)18:50, 10 maj. 2024 (UTC)Reply
FariteŜablono:Informkesto homo/dokumentado.Taylor 49 (diskuto)18:52, 10 maj. 2024 (UTC)Reply- ĉu? Mi ne trovis iun ŝanĝon.Tlustulimu (diskuto)18:57, 10 maj. 2024 (UTC)Reply
- Mia propono rilatas al "informkesto gravulo/dokumentado".Tlustulimu (diskuto)18:58, 10 maj. 2024 (UTC)Reply
- [1]Taylor 49 (diskuto)19:07, 10 maj. 2024 (UTC)Reply
- Vi diskutas subite pri parenca ŝablono. Ĉu ne?Tlustulimu (diskuto)19:14, 10 maj. 2024 (UTC)Reply
- Estas du (kunigendaj?) sxablonoj por sama tasko. Cxe unu vi rekte efektivigis vian proponon.Taylor 49 (diskuto)21:29, 11 maj. 2024 (UTC)Reply
- Hm. Por propono je kunigo ja ekzistas aparta paĝo, nomeVP:KA. - Krome eventualan kunigon faru uzanto, kiu povas normale tajpi esperanton, do kun diakritaj literoj. La x-sistemo estis malaktivigita jam ekde jaroj.Tlustulimu (diskuto)16:47, 12 maj. 2024 (UTC)Reply
Saluton. Mi ĵus ŝanĝis la kodon en la informkesto por la subteno departio(P102), pli malpli laŭ mia propono elDiskuto:Jair Bolsonaro. Nun finfine aperas la jarindikoj ĉe la unuopaj partioj enJair Bolsonaro, same bone kiel en la kataluna Vikipedio, kie mi ja foje trovis la solvon. Bonŝance la necesan Lua-modulon jam alian fojon mi transprenis. - AmikeTlustulimu (diskuto)19:49, 2 jun. 2024 (UTC)Reply
- La saman kodon mi intertempe aldonis poredz(in)o(P26),posteno(P39) kajokupo(P106). Ĉio bone funkcias enJair Bolsonaro.Tlustulimu (diskuto)21:03, 2 jun. 2024 (UTC)Reply
- Saluton. Iomete pli kompleksan kodon mi aldonis hodiaŭ porhonorigo(P166). Sed nun enAlexander Stubb la datoj ĉe "Honoroj" aperas en maltaŭga ordo, nome "monato", "tago" kaj "jaro". Tion mi ankoraŭ korektos, sed ne nun nek tuj. Eble ja mankas vere iu helpa Lua-modulo. Sed nun estas iomete paŭzo. - AmikeTlustulimu (diskuto)16:03, 4 jun. 2024 (UTC)Reply
Saluton. Mi rimarkis post mia aktualigo de la subteno porpatro(P22), ke enAŭgusto Cezaro ĉe patro aperas du nomoj. Laŭ la rilata Vikidatuma paĝo unu el la du estas adoptopatro. Ĉu eble tio iel estu menciata en la informkesto? Se jes, kiel? Ial la kataluna ŝablonoca:Plantilla:Infotaula person pri tio havas sufiĉe simplan kodon, same pripatrino(P25). Do, kion fari? - AmikeTlustulimu (diskuto)15:06, 7 jun. 2024 (UTC)Reply
- @Tlustulimu: Vi pravas. Laŭ la informkesto priAŭgusto Cezaro li nun havas du patrojn Gajo Oktavio kaj Julio Cezaro. Tio laŭ la biologio kaj laŭ la esperanta gramatiko ne eblas kaj la informkesta programado tial ne akcepteblas (kaj la du viroj eĉ ne estis gejaj amantoj de la 21-a jarcento kiuj oficiale registris samseksan ĉielarkan edzecon ke volus ke la infano ambaŭ virojn same voku "patro"). Nur la biologia generinto estas la patro, kaj la alia nur povas esti "adoptopatro" kiu same kiel "bopatro", "prapatro" aŭ "patrino" ne estas biologia patro. Ĉu vi ne povas programadi tiel ke patro estas "parametro p22 kondiĉe ke ne uzatas iu property:P1039, do parenca rilato". Alternative, iom malpli elegante ankoraŭ eblus ke patro estas "unua indiko en parametro p22, ĉiuj pluaj ignoriĝas". Sed kiel estas nun, vere aspektas stultege, kvankam eventuale povas daŭri semajnojn aŭ jarojn ĝis iu sufiĉe kritike legas por rimarki la stultecon, sed eĉ se plurajn monatojn neniu rimarkas estas stulte.ThomasPusch (diskuto)23:53, 16 okt. 2024 (UTC)Reply
@Moldur kaj Tlustulimu: Mi volas ke en la paĝoKarolo Martelo uziĝu la loka parametro "lingvo" aŭ "lingvoj", ne la informoj kiuj ĵus aktualas en vikidatumoj. Nun en tiu paĝo la loka parametro estus "lamalnovaltgermana kajgermana" kaj laŭ la enpreno de vikidatumoj rezultus "latina •malnovaltgermanavd", do laŭ la nuna stato la enhavo estas sama. Sed la indiko primalnovaltgermana en vikidatumoj ne havas plurajn referencojn el la usonangla scienca literaturo rete alirebla, kaj mi ne volus nun studi bibliotekistikon por eltrovi tiajn vikidatume por ĉiuj anglalingvanoj konvinkajn referencojn. Do mi timas ke sen tia usonangla referenco, povus alveni iuj francaj hobiaj naciistoj kiuj diros ke la ĝermanaj frankoj fakte estis francoj kiuj nur parolis vulgaran latinon respektive mezepokan francan, kun pruvo ke kiel ĉiu scias la ĝermana reĝo "Charles-Magne" havis francan nomon kaj vivis en la rezidejo "Aix-la-Chapelle", kiu restis franca ĝis la prusoj malhonore venkis la grandan imperiestron Napoléon Bonapart en 1815 kaj nur tiam laŭ la Viena Kongreso la urbo ŝteliĝis de la teŭtonoj kaj ricevis la nomon "Aachen". Ĉiu scias ke tiu argumentado estus kretena, sed mi ŝatus ne disputadi kun iuj francismaj pseŭdohistoriistoj anglalingve en vikidatumoj, sed prefere volus disputadi, se necese, kun samaj homoj esperantlingve en la diskutpaĝo de la tekstoKarolo Martelo. SED, kvankam la dokumentado informas ke "lingvo" estas la ĝusta loka parametro, la "informkesto gravulo" ignoras tiun lokan parametron kaj nur enprenas tion kio estas en vikidatumoj. Kion mi faras malĝuste? Aŭ ĉu povas esti, ke la parametro "lingvo" estas malĝuste programita, ke ĝi ne prioritatas lokan parametron se estas iu ajn indiko en vikidatumoj?? Mi dankemos pri via opinio. SincereThomasPusch (diskuto)23:28, 16 okt. 2024 (UTC)Reply
Ankoraŭ plia strangaĵo koncernas la parametron en la ligita "informkesto politikisto". Mi ĵus volis en la paĝoGebriele Fava ŝanĝi misetan vikidatuman enprenon per loka, kaj skribis|kampo= administrado, ŝtata funkciado, investado kaj socia sekureco, sed mi faris ion malbone kaj la informkesto ignoras mian lokan parametron. "Administrado, ŝtata funkciulo kaj investado" el vikidatumoj estas malfeliĉa listigo, -ado- -ulo -ado, sed povas esti ke la parametro "kampo" funkcias nur en "informkesto sciencisto". Ĉu iu havas solvon pri tiu problemeto? Eble mi nur uzis malbonan parametron "kampo"...ThomasPusch (diskuto)09:37, 15 apr. 2025 (UTC)Reply
Pri laOskar-premiitoj (kiel arbitran ekzemplon vi vidu la paĝon priMichael Crichton aŭ priClark Gable) el la multegaj uzantoj de {{informkesto gravulo}} estas problemo. Tie nun supre de la informkesto paradas rompita ligilo al eksa bildetodosiero:Oscar-academy-award-free.png, kiu evidente estis reforprenita de la komunejo. Sed tie ekde 7 jaroj stabile estas la bildetodosiero:Oscarestatuilla.png, kiun tute eblus uzi kiel anstataŭaĵo,SE oni scius kie eblas ŝanĝi la nomon de la bildeto (aŭ eĉ tute simplan bildetondosiero:Premio Oscar.png). Ĉu iu scias kie eblas adapti la bildeton??? --ThomasPusch (diskuto)07:19, 30 maj. 2025 (UTC)Reply
Farite - mi ne scias kial antaŭ mi ne vidis la lokon.ThomasPusch (diskuto)07:35, 30 maj. 2025 (UTC)Reply- Tamen, la svelta statueto en amplekso de nur 10 rastrumoj estis tro malgranda en la informkesto por por rekoni tie pli ol miniaturan strieton. Mi tial alŝutis bustan variaĵondosiero:Oscar busto.png kaj permesis al ĝi amplekson de 20 rastrumoj (daŭre tre eta, sed almenaŭ duoble granda).ThomasPusch (diskuto)13:27, 30 maj. 2025 (UTC)Reply