Saluton. Mi ĵus vidis, ke iu IPulo forigis el la ŝablono la helpan ŝablonon {{Futbala vestaro}}. Ĉu estis kontrolita, ĉu tio eble havas kromefikojn sur la jam kreiitajn artikolojn? Se ne, la ŝanĝo estu malfarata. Krome certe eblas ŝanĝi la ŝablonon tiel, ke kaj la parametrobildo de vestaĵoj kaj la helpa ŝablono funkcius. Kore --Tlustulimu 20:29, 25. Okt 2009 (UTC)
Mi ĵus - hazarde rimarkinte fuŝeton - korektis la vestojn en la informkesto de la germana futbala kluboFC Schalke 04 (io ŝanĝiĝis tie depost la lasta redakto, ĉu la kluba vestodezajno mem, ĉu la nomoj de grafikaj eroj en la vikimedia komunejo, kaj oni ne jam adaptis tiujn ŝanĝojn al la e-lingva artikolo). Savante mian redakton, mi notis "Tiel la klubaj vestaĵoj, bildigindaj en la informkesto, denove bildiĝas ... nur restas eta kesto, ĉe mi kun ciferoj "30 00", kiu laŭ mi troas tie...". Mi tamen nun konstatas, ke tiu kesteto kun ciferoj "30 00" en mia retkrozilo fajrovulpo 13.0 ankaŭ aperas en aliaj utiligoj de la informkesto "futbalteamo" (ekzempleFC Barcelona,Bayern München), kaj ankaŭ videblas en la dokumentado de la informkesto. Kio okazas tie? Ĉu temas pri problemo de fajrovulpo 13.0 aŭ ĉu la (laŭ mi komplikaspekta) kodigo de la vestobildigo ekhavis fuŝon? --Aidas (diskuto) 08:29, 11 Jun. 2012 (UTC)
|colspan="3"|& #12288;" (sen spaceto post &, ĉi-tie metata nur por vidigo). Ĝi en tre novaj retkroziloj ŝajne rezultigas simplan malplenan spacon, sed en pli malnovaj la strangan keston. Mi anstataŭigis la kodon per la simpla "|colspan="3"|& nbsp;", kiun ĉiu retkrozilo, kaj nova kaj malnova, senprobleme komprenas. Kaj jen ĉio enordas.ThomasPusch (diskuto) 22:00, 26 Jun. 2012 (UTC)El la 176 instancoj, artikoloj kiuj uzas tiun ĉi ŝablonon, preksaŭ ĉiuj havas nomon en la propra loka lingvo, do neesperanta.
Ĉu ne sensas do havi la ŝablonon enmetata ĉe la supro de tiu ĉi ŝablono?