Eble indas aldoni ligilon al IMDB, kiu ekzistas en alivikipediaj ŝablonoj? Ekz:
|-{{#if: ||IMDb ||--RG72 05:43, 29. Jul 2009 (UTC)
Saluton. Mi ĵus malfaris la formatoŝanĝon de Jujijo, ĉar li uzis la post diskuto malaprobitan <font> por tio. Krome li forĵetis mikroformaton el la kaplinio de la informkesto, kvankam estas peto en la ŝablona dokumentado ne fari tion. - Do bonvolu pli atente ŝanĝi ŝablonon. Se vi ne komprenas ion, bonvolu antaŭe demandi ĉi tie. Amike --Tlustulimu 11:48, 5. Sep 2010 (UTC)
Mi refaris ŝanĝojn de Tlustulimu. Se li estus rigardinta, kiel aspektas paĝoj kun tiu ĉi ŝablono, li estus konsentinta, ke la kesto estas tro mallarĝa. Kaj krome, primikroformatoj mi vidis nenion en la ŝablona paĝo. Mi estas en lingva versio Esperanto, kial mi devus legi pri la mikroformatoj en la angla?Jujijo 06:33, 6. Sep 2010 (UTC)
Krome, mi ŝanĝis neniujn mikroformatojn, Tlustulimu ne diras veron. Bv rigardi.Jujijo 06:45, 6. Sep 2010 (UTC)
Se vi tiel persistas en "viaj mikroformatoj" kaj ne akceptas opinion de alia, ĉu vi povus afable diri al mi, kiel oni ŝanĝu tipojn de skribo, kiujn oni antaŭe faris per font-family? Kaj rilate al la larĝeco de kesto, pli bona estus larĝo 23.em, kiu faras la kestojn pli belaj. Nun ili estas "nudeloj", akompanata teksto estas rompata en ili, la kesto aspektas kiel "pritranĉita". VdAudrey Hepburn.Jujijo 06:44, 7. Sep 2010 (UTC)
Rilate al "titolo" (kio estas plejparte la nomo de rilatulo) en la ŝablona kesto, ĝi devus esti iom diferenca ol la cetera teksto en la ŝablono, aŭ per tipo de skribo kaj ĝia grandeco aŭ per koloro ks. Viaj ŝanĝoj ne permesis fari tion.Jujijo 06:46, 7. Sep 2010 (UTC)
ĈuŜablono:Informkesto esperantisto estas escepto en la kestoj? Tie estas kaj la diferenca koloro de la nomo en la ŝablono kaj la grandeco de la nomo de rilatulo rilate al la cetera teksto en la ŝablono. Bv iom studi presan aranĝon, tipografion ktp.Jujijo 06:50, 7. Sep 2010 (UTC)
En iuj informkestoj estas larĝo 23.em kaj tipo de skribo fondita laŭ font-family kaj neniun ili ĝenas. Ĉu miaj ŝanĝoj en tiu ĉi informkesto estas atako kontraŭ mi?Jujijo 06:55, 7. Sep 2010 (UTC)
La devena larxgo estis ĉi tie 23em, ne 21em.Jujijo 07:17, 7. Sep 2010 (UTC)
Mi ŝanĝis kelkajn kestojn al larĝo 23em, por ke la larĝeco estu la sama. La ceteraj restis kun la larĝeco 23em. La evoluo iras antaŭen, ne malantaŭen kiel kankroj. Sed ĉi tie Tlustulimu ne volas havi la diferencan titolon en la ŝablona kesto, kiel tio estas en aliaj kestoj, li fervore defendas la arkaikan version.Jujijo 07:57, 7. Sep 2010 (UTC)
Viajn malfarojn, Tlustulimu, mi konsideras kiel persona atako kontraŭ mi, ĉar ekz enŜablono:Informkesto astronomia objekto mi trovis neniujn mikroformatojn. Multaj ŝablonoj estas "netuŝitaj" per la mikroformatojn, eĉ kontrolitaj kaj redaktitaj de vi, kaj ili funkcias bone, sed ve al iu, kiu volus ŝanĝi ion post vi.Jujijo 09:14, 7. Sep 2010 (UTC)

Mi bone komprenas, kial vi defendas mikroformatojn en kelkaj informkestoj, ies malaprobon defont, big, small ka. Vi kreis eble ian "hejman version" de la kestoj videbla nur ĉe kelkaj homoj kaj miaj ŝanĝoj iom rompis ilin. Ĉu via versio ne aspektas "hazarde" iel simile? Estus pli bone, se vi kreus tiun ĉi version ankaŭ por aliaj aŭ ne ataku homojn, kiuj de tempo al tempo ŝanĝos ion en la kestaj ŝablonoj.Jujijo 06:59, 8. Sep 2010 (UTC)
Vi skribis:La mikroformatoj ne havas sencon en ĉiuj informkestoj, ĉar ne por ĉio ekzistas tiaj normoj. Bedaŭrinde tio ne estas sufiĉa respondo. Por mi estas informkesto kiel informkesto (mi ne estas absoluta analfabeto en la kreado de ŝablonoj). Aŭ la mikroformatoj necesas ĉe ĉiuj informkestoj por ke ili funkciu bone, kaj se ili estas bezonataj nur ie, tio ŝajnas al mi stranga. Por ke mi diru tion per alia diraĵo: Aŭtomobilo bezonas por veturi kvar rondajn radojn, estas sensence, ke iu havu nur du radojn aŭ ja kvar radojn, sed kvarangulajn. Aŭtomobilo kiel aŭtomobilo, ĉiu nun veturas per kvar rondaj radoj. Do simile laŭ mia opinio la informkestoj: ĉiu aŭ bezonu la mikroformatojn aŭ ili estu uzitaj nenie. Ĝis nun vi ne klarigis al mi, kian ili havas signifon, kion ili faras kun la ŝablonoj. Aŭ vi ne scias klarigi tion aŭ vi ne volas diri tion al mi. Mi do finas tiun ĉi nefruktodonan interparolon. Okaze, ke aperos respondoj al miaj demandoj, ni povos daŭrigi.Jujijo 11:50, 8. Sep 2010 (UTC)
La vikidatumoj bone funkcias cxe la parametro|geedzo = (P26) sed trudas tiun rezulton tiel ke se gxi ekzistas en vikidatumoj oni ne povas aldoni ion ajn alia! Ekzemple cxeDennis Quaid li havis plurajn edzinojnvidu en la angla, tion mi ne povas aldoni (same en pluraj aliaj biografioj)!
JabieroKubo (diskuto)18:47, 14 aŭg. 2019 (UTC)
@Moldur: uzas tre bonan solvon por aperigi plenajn informojn ĉe informkestoj de aktoroj, temas pri kombino de: {{Informkesto reganto}} kun {{Informkestero aktoro}}. Per ĝi oni povas aperigi la plej kompletajn informojn, pli ol per {{Informkesto homo}} aŭ {{Informkesto aktoro}}.
Vidu ekzemplon ĉeNatalie Portman:https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Natalie_Portman&action=edit
Laŭ liakomento "Sed eble mi aŭ iu alia ankoraŭ plibonigos {{Informkesto aktoro}}, tio estus preferinda solvo". Laŭ mi lia solvo estas pli rapida kaj simpla do ĝi estas kontentiga kaj mem rekomendas ĝian uzon! Se estus iu alia opinio bonvolu skribi ĉi tie. Mi aparte treege uzas tiun infokeston kaj multe sopiris pri pli ampleksa versio kiel tiu ĉi nuna
!
JabieroKubo (diskuto)08:58, 18 apr. 2020 (UTC)
Ĉu ne estas bona ideo krei novan, tute similan sed apartan (do ne simpla alidirektilo kaj kun aparta aspekto (koloro)) informkeston por reĝisoroj? eĉ ili foje aktoris ne vere temas pri aktoro sed pri reĝisoro, kaj miopinias tiu estas aparte kontrolite en propra informkesta ŝablono, ĉu ne?
PS ni jam havas [[Kategorio:Reĝisoroj laŭ landoj]].Sj1mor (diskuto)05:39, 20 apr. 2025 (UTC)
Aktuale estas 2500 intancoj de tiu ĉi informkesto. Gratulojn.
Mi sugestas aldoni al ĉiu el ili tiujn ŝablonojn kiuj ligas al propra paĝo ĉe la grandaj sociaj retejoj.
Do la listo estas le jena:
Vidu ekzempleCynthia Nixon.
Kion vi opinias? ĉu valoras la penon? Ĉu roboto povos fari tiun aldonon aŭtomate?Sj1mor (diskuto)17:46, 20 aŭg. 2025 (UTC)
Notu tiun gravan parametron, kaj laŭ mia kompreno ĝi devus esti plenumita mane, do ne estas paramtero en vikidatumoj por plenigi ĝin! Ĝi estas grava ĉar ĝi informas pri la elstareco de aktoro el ĉiuj ilia rolaro.Sj1mor (diskuto)06:58, 2 sep. 2025 (UTC)