Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Łowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Łowicz (prononcu: ŭoviĉ) (esperante:Loviĉo)

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Devizo:Semper invicta (Ĉiam nevenkita)
urba komunumo
 
Ĝemelurboj
LubliniecŜepetivkaRedavd
Łowicz (Pollando)
Łowicz (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomoŁowicza
ProvincoLodzio
DistriktoDistrikto Łowicki (prononcu: ŭovicki)
KomunumoKomunumo Łowicz /Loviĉo
Speco de komunumoUrba
Urba komunumoJes
Fondita enAntaŭ1136
UrborajtojAntaŭ1298
Koordinatoj52° 6′ N,19° 56′ O(mapo)52.119.933333333333Koordinatoj:52° 6′ N,19° 56′ O(mapo)
Areo23,41 km²
Loĝantaro30383 (en 2004)
Loĝdenso1 297,9 loĝ./km²
Poŝtkodo99-400 - 99-402
Telefona antaŭkodo46
AŭtokodoELC
TERYT1101305011
EstroKrzysztof Jan Kaliński (prononcu: Kristoforo Johano Kalinjski)
Titolo de estroUrbestro
Adreso de estraroul. Stary Rynek 1 / Malnova Urboplaco n-ro 1
Poŝtkodo de estraro99-400
Ĝemelaj urboj(Germanio)Colditz,
(Litovio)Šalčininkai,
(Usono)Cheektowaga,
(Francio)Montoire-sur-le-Loir
Komunuma retejohttp://www.lowicz.eu/serwis/
vdr
La urbodomo deLoviĉo
La procesio deKristokorpa Festo enLoviĉo enPollando, kiu estas enskribita sur la polan liston denemateria kultura heredaĵo
La folklor-kostumoj enLoviĉo
Apoloniusz KędzierskiŁowiczanka (Loviĉanino) (1910)
LaRespubliko de Ambaŭ Nacioj post laDispartigoj de Pollando-Litovio
La ruinaĵoj de la post-primasa kastelo,2010
La Katedrala Baziliko de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Virgulino Maria kaj de la Sankta Nikolao enLoviĉo
Pola reĝoAleksandro Jogajlido /Aleksandro (Pollando-Litovio) liberigas de la dogano kaj de aliaj impostoj la loĝantojn de la tri urboj de la Loviĉa Tero: Nova Loviĉo, Malnova Loviĉo kaj Podgrodzie (en la jaro1502).

Łowicz (prononcu: ŭoviĉ) (esperante:Loviĉo, latine:Lovitium) estas urbo enLodzio enPollando. Ĝi apartenas alkomunumo Łowicz /Loviĉo endistrikto Łowicki kaj estas ĉefurbo de Łowicz-Diocezo /Loviĉa Diocezo, akademia edukejo kaj grava voj-nodo.Loviĉo estas unu el la plej belaj urboj enMazovio kajLodzio situanta ĉe la riveroBzura inter la urbojLodzo kajVarsovio kaj famas pro la tradicio de belegaj katolikaj procesioj deKristokorpa Festo (vidu la apudan foton) kaj pro tio estas enskribita sur la polan Nematerian Liston de Kultur-heredaĵo([1]).

La urbo havas preskaŭ 31.000 loĝantojn (en la jaro2014).Ĝi situas ĉirkaŭ 60 km nord-oriente de la urboLodzo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Loviĉo estis jam menciita en la jaro1136 (la 7an de julio) en labuleo (bullo) de la papoInocento la 2-a (sub la tiama nomo:Loviche), la urbajn rajtojn ĝi ricevis antaŭ la jaro1289. De la 12a ĝis la 18a jc, ĝi apartenis al la ĉefepiskopoj deGniezno. Ĝi apartenis al la plej riĉaj kaj la plej grandaj polaj urboj, danke al multaj privilegioj kaj pro la famaj foiroj kaj pro la situo ĉe la komerca vojo interToruno /Toruń kajLvovo. Ĉirkaŭ la jaro1355 ĉefepiskopoJarosław Bogoria Skotnicki konstruis la gotikan, masonitan kastelon, kiu fariĝis la ĉefa sidejo en Pollando de polajprimasoj (vidu la apudan foton). En la jaro1502 pola reĝoAleksandro Jogajlido /Aleksandro (Pollando-Litovio) liberigas de la dogano kaj de aliaj impostoj la loĝantojn de la tri urboj de la Loviĉa Tero: Nova Loviĉo, Malnova Loviĉo kaj Podgrodzie (sube vidu la foton de la reĝa dokumento). De la jaro1572 dum lainterrego, Loviĉo plenumis la rolon de "dua ĉefurbo" deRespubliko de Ambaŭ Nacioj. Danke al mecenateco de la polaj ĉefepiskopoj kreadis tie-ĉi la plej grandaj artistoj de la tiama Pollando. Tiun evoluon haltigis lasveda diluvo (en la dua duono de la 17a jc) kaj tiam estis ruinigita laKastelo de Primasoj (vidu la foton), post venko de poloj kontraŭ svedoj la revivigo de la urbo okazis nur en la dua duono de la 18a jc. La urbo kaj la distrikto estis la atestanto de gravaj historiaj eventoj. DumDispartigoj de Pollando-Litovio (vidu la apudan mapon), fakte post la dua dispartigo la urbo kaj distrikto troviĝis enPrusio. La teron defendis la insurekciaj soldatoj en la 19a jc. De la jaro1807 ĝi estas en laVarsovia Duklando, kaj kun la ceteraj posedaĵojNapoleono Bonaparte /Bonaparto donacis la urbon kaj la princlandon al marŝaloDavout, poste dum laKongresa Pollando ĝi iĝis la propraĵo de la rusiaGrandduko deRusia ImperioKonstantin Pavloviĉ (1779 - 1831) - li estisGrandduko deRusa Imperio kaj la dua filo de laImperiestroPaŭlo la 1-a kaj Maria Feodorovna aŭ Sophie Dorothee deVirtembergo el laRomanovoj (dinastio) kaj lia edzinoJoanna Grudzińska - filino de la lasta posedanto de la urbo kaj la kastelo enChodzież el la familio Grudziński estisAntoni Grudziński. Tio estismorganata geedzeco kio estis en rondoj de eŭropa nobelaro tiageedzeco, en kiu unu el geedzoj havas el vidpunkto de nobelahierarkio malpli altan devenon ol la alia (ekzemplebarono kajprinco). Tia ĉi geedzeco estas ja valida kaj la infanoj elirintaj el ĝi estas konsiderataj kiel laŭleĝaj, sed kutime ili heredas soletitolon de la malpli postenigita generinto kaj ili estas eliminitaj el eventuala sekvanteco al trono.

- La Princino de Łowicz /Loviĉo. En la jaroj1838 -1914 ĝi estis posedaĵo de rusaj caroj. Ĝis nun konserviĝis monumentaj limfostoj de Loviĉa Princlando en la vilaĝoj Bąkowa (prononcu: Bonkova) kaj Patoki. Post la konstruo de la fervojo en la jaro1845 la urbo reakiris la gravecon sur la industria mapo de la lando. Loviĉo estis tre detruita dum ambaŭ mondmilitoj.En la jaro1907 enLoviĉo estis kreita la paroĥejo deMariavitoj (malnov-katolikoj) de la Plej SanktaSakramento kaj multaj lokaj kredantoj deMariavitismo estis esperantistoj. Ĉe la tiama strato Glinki en la jaro1910Mariavitoj konstruis la nov-gotikan preĝejon omaĝe al la Plej SanktaSakramento. Dum la jaro1935 okazis disiĝo en la loviĉa paroĥejo deMariavitoj. Tiam parto de la kredantoj kun la paroĥestro apogis laMariavitismon reformitan. Kiel sidejon de sia paroĥejo ili elektis la brikdomon ĉe la strato Browarna, kaj ili nomis sin la katolikojMariavitoj, la dua grupo nomis sin malnov-katolikojMariavitoj.

Józef Chełmoński,Memportreto, 1902-a jaro

Dum laDua Mondmilito la germanaj okupantoj konstruis lageton por judoj kaj en apudaj vilaĝoj Małszyce kaj Kapituła la deviglaborejoj. Post la jaro1945 oni rekonstruis ĝin el la ruinoj, fonditaj estis novaj fabrikoj. La 14an de junio1999 dum sia 7a pilgrimado al Pollando, vizitis la urbon la papoJohano Paŭlo la 2-a.

Famaj loĝantoj

[redakti |redakti fonton]
Władysław Grabski, dufoje ĉefministro de Pollando
Stefan Starzyński - fama urbestro deVarsovio dum juneco loĝis elLoviĉo ĉe la Zduńska strato, kie nun estas la memortabulo omaĝe al li
Zbigniew Bródka - dum laVintra Olimpiko 2014 enSoĉio
La pentraĵo de Zdzisław Pągowski - "Loviĉaninoj"
Paweł Bejda
Artur Zawisza, pseŭdonomo "Czarny"
La monumento omaĝe al Artur Zawisza pseŭdonomo "Czarny" enLoviĉo

Naskiĝis en Varsovio ĉe la str. Dobra n-ro 33. Lia patrino estis instruistino de la franca lingvo, patro devenis de malriĉiĝinta nobelaro. Infanecon pasigis en Łowicz /Loviĉo. En gimnazio enLoviĉo li partoprenis lernejan strikon en1905, kolportis la "Laboriston", pro kio li estis arestita kaj malliberigita en varsovia citadelo. EnLoviĉo che la domo en kiu li loĝis (la Zduńska strato) estas memortabulo omaĝe al li. (vidu la apudan foton).

  • Zbigniew Bródka (prononcu: Zbignjef Brudka) (naskiĝis la 8-an de oktobro1984 enGłowno / prononcu: Gŭovno)) estas polarapidsketisto specialiĝanta en la distanco de 1500 metroj. Li estas la unuapolo, kiu gajnis mondpokalon en rapid-sketado (distanco de 1500 m). Zbigniew Bródka estas ora medalisto de mondĉampionado en distanco de 1500 metroj en laVintra Olimpiko 2014 enSoĉio kaj bronza medalisto de mondĉampionado en distanco de 1500 metroj (teame) en 2014 same enSoĉio. Krome li estas dekkelkfoja ĉampiono dePollando, same enkurtdistanca kuro kajlongdistanca kuro. Pasintece li aktivis enatletiko kajtriatlono. Profesie li estasfajroestingisto en la Distrikta Fajrobrigado en Łowicz /Loviĉo. Li loĝas enDomaniewice - la komunum-vilaĝo che la urbo Łowicz /Loviĉo. (vidu la apudan foton).
  • Stanisław Klicki (legu: Stanislao Klicki) (naskiĝis en1773 en la vilaĝo Drążewie apudCiechanów, mortis en1847 enRomo) - partoprenanto de laInsurekcio de Kościuszko kaj poste jam generalo en kampanio deBonaparto /Napoleono Bonaparte kaj poste en laKongresa Pollando, tiam enLoviĉo havis sian stabon. Dum laNovembra ribelo estis por mallonga tempo vic-diktatoro, kaj post la malvenko de la ribelo kondamne sendita alSiberio.
  • Zdzisław Pągowski (prononcu: Zdzjisŭaf Pongofski) (naskiĝis la 4an de aŭgusto1909 en Łowicz /Loviĉo, mortis la15an de aŭgusto1976 enVarsovio) estis pola pentristo, la ano depostimpresionismarealismo kajkolorismo, aŭtoro de multaj oleopentraĵoj, akvareloj, desegnaĵoj, pentraĵoj, afiŝoj, sigeloj, ekslibrisoj, li estis projektanto de skulptaĵoj kaj monumentoj, memortabuloj, standardoj kaj ornatoj, li estis ankaŭ literskribartisto, scenografo, populariganto de arto kaj sociaganto, amanto de la urboLoviĉo kajLoviĉo-Tero (i.a. la pentraĵo de la interno de la Palaco enNieborów kaj la pentraĵo "Loviĉaninoj" - vidu la apudan foton).
  • Paweł Bejda (legu: Paŭlo Bejda) (nask. 1966 en Łowicz /Loviĉo) - vic-vojevodo deLodzio de la jaro2012 kaj de la jaro2015parlamentano de PolaSejmo, li finis la Mekanikan Fakultaton de la Universitato enOlsztyn kaj poste plurajn post-diplomajn studojn. Li estas politikisto dePola Popola Partio kaj ĝia Prezidanto de la rondo endistrikto Łowicki, li estis kandidato de tiu partio por laEŭropa Parlamento dum la balotoj en2014, Vic-urbestro de Łowicz /Loviĉo dum la jaroj2002 ĝis2006 kaj de tiu jaro la ano de la Distrikta Konsilantaro ĝis la2012 kiam oni nomumis ĝin por la prestiĝa posteno vic-vojevodo. Danke al lia apogo La Distrikta Starostejo en la jaro2009 eldonis la E-prospekton "Eltondu Łowicz-Teron" (la kuntradukinto estisEduardo Kozyra). Tio eblis danke al tio ke lia patro estis esperantisto en la E-grupo enLoviĉo kune kun d-roStefano Brzozowski (legu: Bĵozofski) kajgrafo, pastroMaria Wawrzyniec Rostworowski. Danke al Paŭlo Bejda la vojevodino deLodzioJolanta Chełmońska (legu: Ĥeŭmonjska) prenis sur sin la patronecon por la Senata E-ekspozicio en Loviĉo (la15a de julio ĝis la15a de aŭgusto2014) kaj la vicvojevodo Paŭlo Bejda eĉ persone partoprenos la finan vernisaĝhon de la ekspozicio la 15an de aŭgusto2014 - tio okazis en la Centro de Kulturo en Łowicz /Loviĉo en la "subtegmenta galerio".
  • Artur Zawisza pseŭdonomo "Czarny" (legu: Ĉarni) (nask. 1809 en Sobota apud Łowicz /Loviĉo - mort. enVarsovio) - kapitano dum laNovembra Ribelo, pro la partopreno en la ribelo kondamne, publike pendumita en Varsovio. (vidu apude lian foton). EnLoviĉo estas monumento omaĝe al li (vidu la apudan foton).
Adam Ignacy Komorowski -primaso de Pollando, entombigita enbaziliko enLoviĉo, la nekropolo de polaj primasoj
La procesio deKristokorpa Festo enLoviĉo enPollando, kiu estas enskribita sur la polan liston denemateria kultura heredaĵo
PapoJohano Paŭlo la 2-a transprenas de la manoj deIKUE-anoj la EsperantajnRoman Meslibron kajLegaĵaron en septembro 1997

La Honoraj Civitanoj

[redakti |redakti fonton]
Alojzy Orszulik, episkopo de la Diocezo enLoviĉo

Lia apostola devizo estis:Totus Tuus (Tute Via; pruntita de ensanktiĝa mariana preĝo de sankta Louis Maria Grignion de Montfort).

Johano Paŭlo la 2-a ricevis laOrdenon de la Blanka Aglo en la jaro1993 kiel la unua Kavaliro de la Ordeno post ĝia restituo. Li estis i.a. filozofo, teologo, intelektulo,poligloto, i.a. Li konisEsperanton,metafizika poeto kaj kristanamistikulo.

La 14an de junio1999 dum sia 7a pilgrimado al Pollando, vizitis la urbon la papoJohano Paŭlo la 2-a, kaj nomumis la katedralon kielbaziliko. (vidu la foton de lapapo kun laIKUE-anoj, esperantistoj,Vatikano).

Famuloj naskitaj enLoviĉo

[redakti |redakti fonton]
Daniel Olbrychski, pola teatr- kaj filmaktoro, naskiĝis enLoviĉo
  • Daniel Olbrychski (legu: Danjel Olbriĥski) (naskigĥis la 27an de februaro1945 enLoviĉo) - fama pola teatr- kaj filmaktoro. (vidu la apudan foton). Liaj ligoj kunEsperanto: Li ludis rolon de Jan Bronski en la filmo "La lada tambureto". Jan Bronski estis polo, onklo de ĉefa rolulo Oskaro. Oskaro fakte priskribas la vivon deGuenter Grass, duonkaŝubo kaj duongermano, skribisto, Nobel-premiito, ĝuste pro la romano "La lada tambureto". Fakte la vera nomo de Jan Bronski estis Bernard Binnebesel, kiu estis granda pola patrioto naskita enMalborko, kiu estis esperantisto kaj kunfondis la E-movadon kaj agadis en E-klubejo enMalbork ĝis la jaro1921.
Hanoch Albeck (1890-1972), juddevena universitata profesoro naskita enLoviĉo

Ĝemelaj urboj

[redakti |redakti fonton]

Esperanto

[redakti |redakti fonton]
La Preĝejo deMariavitoj (malnov-katolikoj) de la Plej SanktaSakramento en Łowicz /Loviĉo
La panoramo deLoviĉo kun la Preĝejo deMariavitoj
La Distrikta Starostejo enLoviĉo
La Katedrala Baziliko de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Virgulino Maria kaj de la Sankta Nikolao enLoviĉo
La Nova Urboplaco kun la fontano enLoviĉo
La Zduńska-strato enLoviĉo
La Poŝtoficejo enLoviĉo
Paweł Bejda, la patrono de la Senata E-ekspozicio enLoviĉo
La Preĝejo de Piaristoj de Gracoplena Dipatrino en Łowicz /Loviĉo
La konstruaĵo postmisiista laŭ projekto de Tylman el Gameren, nun la Muzeo en Łowicz /Loviĉo
La Mazovia Humanism-Pedagogia Altlernejo en Łowicz /Loviĉo
La Ĉefa Stacidomo en Łowicz /Loviĉo
Łowicz /Loviĉo en la gravuraĵo de Georgo Braun kaj Francisko Hogenberg

En la urbo estas la Preĝejo deMariavitoj (malnov-katolikoj) de la Plej SanktaSakramento (vidu la suban foton) kaj multaj lokaj kredantoj deMariavitismo estis esperantistoj.Mariavitismo - religia movado naskiĝinta enPolujo (Płock) en1887, en la naskiĝjaro deEsperanto. La Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de Mariavitismo devas posedi Esperanton. Iniciatinto estis „panjo“Feliksa Kozłowska, antaŭe katolika monaĥino, estis pluraj pastroj esperantistoj (ekz. pastroFurmanik Adamo Gabrielo), episkopo esperantistoMaria Filip Feldman li loĝis enPłock (ĉe la strato Dobrzyńska 27) li i.a. prizorgis la "Mariavitan Junularon" (li persone partoprenis laUK deEsperanto kaj aliajn E-aranĝojn) kaj eĉ estis unu arĥiepiskopo d-roJohano Mario Miĥaelo Kowalski, ĉefulo de mariavita religio (li ankaŭ loĝis enPłock), esperantisto kaj li instruis persone Esperanton, laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estis instruata. Komence la mariavita movado estis kaŝa, sed post laekskomuniko de laRomapapo en1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita)eklezio. Mariavitismo distingiĝas de laromkatolikismo:Diservoj okazas ennacia lingvo.Celibato estis forigita, lapastroj povas edziĝi kun la pastrinoj aŭ aliaj kunkredantinoj. Pastroj povas esti ne nur viroj (iam ekzistis 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepiskopino). Pekkonfesoj okazas ne antaŭpastro, sed senpere antaŭDio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉiujn librojn. Forestas devigajfastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo: laSanktejo deMizerikordo kajAmo enPłock. La pastro devige posedas Esperanton. La eklezio eldonas gazeton en Esperanto („La Juna Mariavito“ kaj „Renkonte al la Suno“.

De la kvindekaj jaroj de la 20a jc aktivis en la urbo Bolesław Nowiński (oficisto, li loĝis en la centro de la urbo, ĉe la strato Zduńska 34/17).

De la sepdekaj jaroj en la 20a jc aktivis enLoviĉoesperantistoj:grafoMaria Wawrzyniec Rostworowski (1924-2008), li estis la pastro deMariavitoj (malnov-katolika) kaj d-roStefano Brzozowski (legu: bĵozofski), li laboris kiel kuracisto en la hospitala diagnostik-laboratorio kun la alia esperantistoLadislao (Władysław) Bejda - filo de liPaweł Bejda (vidu la apudan foton) estis de la jaro 2012 la vic-Vojevodo en la Lodza Vojevodio /Lodzio kaj apogas Esperanton - partoprenis kielAlta Protektanto de la Senata Esperanto-ekspozicio en Loviĉo la 15an de aŭgusto 2014, li ĉeestis persone la finan vernisaĝon kaj dum elpaŝo laŭdis Esperanton.En la jaro 2009 danke al la apogo dePaweł Bejda kaj la Distrikt-Starostejo enLoviĉo oni eldonis la koloran E-prospekton "Eltondu Łowicz-Teron" en la Centro de Kulturo, Turismo kaj Promociado de la Łowicz-Tero (Tekstoj kaj grafika prilaboro: Jacek Rutkowski; E-Traduko:Eduardo Kozyra, Sofia Śmistek, Roberto Kamiński kaj Jarosław Parzyszek).

La 16an de aŭgusto2014 venis deLodzo dum sia turneo traPollando la SenataEsperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre2012 enVarsovio en la PolaSenato kaj estis organizita okaze de la125-jara Jubileo de Esperanto fare dePola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj fare de polaj parlamentanoj i.a.senatanoEdmund Wittbrodt kun financa helpo deMecenato de Esperanto elJapanioEtsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post laSenato estis prezentata enMalborko,Nowy Staw,Tczew,Gdynia,Pelplin,Wołów,Złotoryja,Vroclavo,Sosnowiec,Czeladź,Będzin,Lębork kajLodzo. AlLoviĉo la ekspozicion invitis la loka esperantistino deEDE-Pollando sinjorinoStanisława Zielak kaj laUrbestro de Łowicz /Loviĉo sinjoroKrzysztof Jan Kaliński (Legu: Kristoforo Johano Kalinjski). La ekspozicio okazis de la 15a de julio ĝis 15a de aŭgusto 2014 en Loviĉa Centro de Kulturo sub la Alta Patroneco de la Lodza Vojevodo kaj kunorganizantoj estas la Loviĉa Urbestro, Loviĉa Centro de Kulturo kajPola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando). Dum la daŭro de la Senata Ekspozicio en la tagoj 11-15a de aŭgusto 2014Eduardo Kozyra gvidis la rapidan E-kurson "Esperanto dum 5 tagoj" kun ĉeesto de 14 gekursanoj, i.a. kvar gejunuloj (13-25 jaraj) kaj du geredaktoroj de www.lowicz24.eu kaj de la gazeto "Nova loviĉano" ("Nowy Łowiczanin") - en la ambau po-dufoje aperis artikoloj pri la E-evento[2][3], same faris portaloj de Urba Oficejo kaj Loviĉa Centro de Kulturo. En la tuta urbo estis tri diversaj afiŝoj pri la E-eventoj (po 50 ekzempleroj, pri la Senata Ekspozicio kaj la monologo "Doktoro Esperanto" kaj 40 ekzempleroj pri la E-kurso "Esperanto dum 5 tagoj" krome du okmetraj longaj penditaj super la stratoj la reklamiloj / reklamrubandoj. Ni aldonu, ke la plej mondfama loviĉanoZbigniew Bródka - la vintra olimpika ĉampiono deSoĉio en la rapida sketado, kiu estas profesie fajrobrigadisto dum unu monato sur sia moderna fajrobrigadista aŭtomobilo portis la E-afiŝon "Esperanto dum 5 tagoj" kun intenco ankaŭ partopreni la kurson persone, sed bedaŭrinde lastmomente oni informis lin pri la deviga partopreno /ĝuste en la tempo de la E-kurso/ en la grupiĝo de la sketad-sportistoj en urboSanok en sudorienta Pollando). La solena fina vernisaĝo okazis la 15an de aŭgusto2014 je la horo 17:30 kun persona ĉeesto de Vic-VojevodoPaweł Bejda kies patro estis esperantisto (ekzistas eĉ portalo de la Vojevodio deLodzo, kie aperis la speciala artikolo pri la E-evento.[4]).La saman tagon je la horo 16:00 en kinejo "Fenikso" (ĝi troviĝas en la Loviĉa Centro de Kulturo) la ekssekretariino deEDE-PollandoIrena Grochowska sukcese prezentis la monologon "Doktoro Esperanto" (jen ligilo al la filmita monologo "Doktoro Esperanto" kaj artikolo pri la E-evento en la portalo de www.lowicz24.eu. ([5],[6], ĝi estas en pola, tamen la komentoj estas parte en Esperanto, kaj jen la dua ligilo al la artikolo pri la E-evento, kiu aperis en la portalo en la urboWągrowiec - la komentoj estas ankaŭ parte en Esperanto.[7]).Je la horo 18:30 oni planis celebradon de la ekumena E-diservo en la loka Preĝejo deMariavitoj (malnov-katolikoj) de la Plej SanktaSakramento(vidu la foton) fare de la pastro de tiu preĝejoRoberto Żaglewski, pastro elKołobrzeg Stanislao Stolc - la Animzorganto de Katolikaj Esperantistoj, pastrinoBożena Chabowska el la kapelo de katolikojMariavitoj enLoviĉo, pastoroMateo Łaciak el la evangeli-aŭgsburga kredkonfeso enZgierz kaj katolika pastro de la proksima paroĥejo enNieborów. Bedaŭrinde latrafik-akcidento de la pastro Stanislao Stolc malebligis la venon alLoviĉo kaj akazigi la E-diservon. La sekvonta urbo en la turneo de la E-ekspozicio estis urboSztum.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. PROCESJA BOŻEGO CIAŁA W ŁOWICZU Procesja Bożego Ciała w Łowiczu stanowi zwyczaj praktykowany w szczególny sposób od pokoleń przez mieszkańców Łowicza i okolic, związany silnie z przestrzenią miasta Łowicza i katedrą łowicką.Boże Ciało - to jedno z najważniejszych świąt w kościele katolickim. W 1264 roku papież Urban IV bullą „Transiturus de hoc mundo” skierowaną do patriarchów całego Kościoła ustanowił uroczystość Najświętszego Ciała i Krwi Chrystusa. Przypuszczalnie wtedy też otrzymał te bullę arcybiskup gnieźnieński (patriarcha Kościoła Polskiego). W Kościołach Partykularnych Uroczystość ta nie od razu została przyjęta. Sobór w Vienne w 1311 roku przypomniał wszystkim lokalnym Kościołom o celebracji tej Uroczystości. Do jej rozpowszechnienia przyczyniła się procesja będąca głównie adoracją Jezusa Chrystusa pod postacią hostii. Wkrótce jednak, bo już w XV wieku modlitwę wielbiącą uzupełniono o proszalną. Świętu nadano bowiem także charakter prośby o pogodę, urodzaj, odsunięcie klęsk żywiołowych. Wtedy też wprowadzono zwyczaj czytania lub śpiewania fragmentów ewangelii przy czterech ołtarzach. Był on i jest nadal praktykowany w znacznej większości polskich parafii. Wielu wiernych uczestniczących w procesjach na terenie całej Polski przynosi do swych domów gałązki roślin zdobiących ołtarze. Jest to często naśladowanie zachowań poprzednich pokoleń. Niewiele osób pamięta o znaczeniu tego zwyczaju, o charakterze głównie magicznym, mającym na celu zapewnienie domostwu ochrony i dobrobytu.Procesja łowicka przebiega w określony tradycją sposób z wykorzystaniem tradycyjnych przedmiotów obrzędowych. Do cech procesji łowickiej należy przywdziewanie przez uczestników odświętnych strojów regionalnych, budowa ołtarzy tradycyjnie w tych samych miejscach, przez określone grupy jak również udział Miejsko – Strażackiej Orkiestry Dętej.Tradycje związane z procesją Bożego Ciała przekazywane są z pokolenia na pokolenie, całe rodziny angażują się w dekorowanie ołtarzy, noszenie chorągwi parafialnych, figur i obrazów przedstawiających świętych, noszenie sztandarów, poduszek i sypanie kwiatów. Dzień Bożego Ciała to ogromne święto w wielu rodzinach, a niektóre osoby od ponad 54 lat biorą udział w tych szczególnych uroczystościach, a noszenie chorągwi parafialnych jest dla nich wielkim honorem i ogromnym wyróżnieniem.ŁowiczKilkusetletnia historia Procesji Bożego Ciała w Łowiczu była i jest symbolem wiary oraz okazją do wyrażenia niezwykłego przywiązania Łowiczan do kultury swojego regionu. Według Łowiczan, przekazanie tradycji zwyczajów, obrzędów świątecznych zapewniających poczucie tożsamości i ciągłości następnym pokoleniom jest ich obowiązkiem. Procesja Bożego Ciała w Łowiczu łączy rodziny i pokolenia. Wielkie przywiązanie Łowiczan do tej tradycji sprawia, że wracają z dalekich stron (ze świata) do rodzinnego domu by uczestniczyć w tym wyjątkowym dla nich święcie.Przebywanie w Łowiczu w Boże Ciało i uczestnictwo we Mszy Świętej i Procesji, w strojach łowickich, stanowi ważny czynnik budujący indywidualną tożsamość, a także jest istotnym wyznacznikiem tożsamości wszystkich mieszkańców Łowicza i Ziemi Łowickiej. Barwna procesja zachwyca niezwykłym klimatem i jest symbolem regionu łowickiego. Razem z bogactwem kultury ludowej opasującej Prymasowski Łowicz z jego wielowiekową tradycją podkreśla odrębność etniczną i jednocześnie jest ostoją polskości.
  2. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2016-01-25. Alirita 2014-08-24 .
  3. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2016-01-25. Alirita 2014-08-24 .
  4. http://www.lodzkie.eu/page/125,aktualnosci.html?id=5227
  5. https://www.youtube.com/watch?v=jn4YshAb5Rw&feature=youtu.be
  6. http://lowicz24.eu/wiadomosci/l24/5280-finisaz-zakonczyl-tydzien-z-jezykiem-esperanto
  7. http://www.gloswagrowiecki.pl/artykuly/newsy/7723-sukces-wgrowczanki-w-owiczu.html

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Malnova Urboplaco en Łowicz, dekstre videbla la Katedrala Baziliko de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Virgulino Maria kaj de la Sankta Nikolao en Loviĉo
Malnova Urboplaco en Łowicz, dekstre videbla la Katedrala Baziliko de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Virgulino Maria kaj de la Sankta Nikolao enLoviĉo
  • La interno de la Katedrala Baziliko de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Virgulino Maria kaj de la Sankta Nikolao en Loviĉo- ambono
    La interno de la Katedrala Baziliko de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Virgulino Maria kaj de la Sankta Nikolao enLoviĉo- ambono
  • La Altaro de Anĝelgardantoj
    La Altaro de Anĝelgardantoj
  • La Altaro de Sankta Anna
    La Altaro de Sankta Anna
  • La Altaro de Sankta Barbara
    La Altaro de Sankta Barbara
  • La Altaro de Korpo de Kristo en la Kapelo de la Plej Sankta Sakramento
    La Altaro de Korpo de Kristo en la Kapelo de la Plej Sankta Sakramento
  • La Altaro de Sankta Jozefo
    La Altaro de Sankta Jozefo
  • La Altaro de Sankta Johano Nepomuko
    La Altaro de Sankta Johano Nepomuko
  • La Kapelo se Sankta Triunuo, la triptiko
    La Kapelo se Sankta Triunuo, la triptiko
  • La volbo super la Kapelo de la Plej Sankta Sakramento, en la norda navo
    La volbo super la Kapelo de la Plej Sankta Sakramento, en la norda navo
  • La epitafio de arciepiskopo Mikołaj Prażmowski
    La epitafio de arciepiskopo Mikołaj Prażmowski
  • La blazono de arkiepiskopo de Gniezno Władysław Aleksander Łubieński
    La blazono de arkiepiskopo deGniezno Władysław Aleksander Łubieński
  • La jubilea tabulo de Pio la 11-a
    La jubilea tabulo dePio la 11-a
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Łowicz&oldid=8755660"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp