Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Armstrong – Unu el la plej gravaj muzikistoj de lapasia ĵazo kun granda influo sur la plua evoluo de ĵazo

Ĵazo estasmuzikĝenro ekestinta proks. 1900 en lasudaj ŝtatoj de Usono, kiun komence generis ĉefenigruloj kaj kiu multmaniere evoluis – ofte per kunfando kun aliaj muzikaj tradicioj kajĝenroj. Intertempe al ĵazo ankaŭ apartenas muzikformoj, kiuj ofte nur malfikse aŭ preskaŭ ne ligiĝas al nigrula tradicio.

Ĵazo ofte estas rigardata rilate sian artan gravecon kiel usona paralelaĵo al „klasika“ eŭropa muziko. Krom tio ĝi malfermis en preskaŭ ĉiuj fakoj de muziko, ekde popularmuziko ĝispopolmuziko, novajn eblecojn.

Distingiloj de ĵazo

[redakti |redakti fonton]

Ĵazo baziĝas plejparte eŭropatonsistemo kaj uzas eŭropajnmelodi- kajharmoni -sistemojn, muzikajn formojn (ekzemplekantoformon), same kiel eŭropajn instrumentojn (blovinstrumentojn, pianon, gitaron, kontrabason, grandan kaj malgrandan tamburojn, cimbalojn). Ĵazo uzas tamen la muzikkulturon devenan el Eŭropo. Centre staras aparta ritmosistemo rilate la movosenton (svingo,ritmomodelo), intensa, spontana interagado (i.a.voko kaj respondo) kaj sonformado orientiĝa je la kanta. Ĉi tiuj elementoj, ĉefe la ritmaro, estas rekondukeblaj sur la muziksento deafrikaj muzikkulturoj.[1]


Pli detalaj informoj troveblas en artikolojĴazharmoniaro kajĴazritmaro.

Ankaŭ la pli tendencoj de ĵazo montras kelkajn muzikajn kaj estetikajn karakterizaĵojn, kiuj ekkonigas ilin kiel.[2] Al ĉi tiuj distingiloj apartenas krom la ĉefe je pli fruaj epokoj stilformajblusaj tonoj:

  • improvizado,
  • ĵazritmaro kun (almenaŭ tendence)plurritma karaktero, ekzemple per lainterpulso
  • aparta maniero de tonformado (ekzempleglitsonoj kajfendosonoj) kaj traktado de la instrumentoj,
  • stila individueco de unuopaj muzikistoj kaj
  • tradiciorilato al antaŭaj stiloj de la ĵazhistorio.

Centraj ĵazstiloj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de ĵazo.

Kadre de la disvastiĝo de ĵazo komence ekestis la ĵazkritiko kaj poste laĵazesploro. Ĝi komprenas ĵazon ne nur kiel entuziasmiga distra muziko, sed ankaŭ kiel serioza kultura atingaĵo. Tiel ĝi kontribuis decide al la estimo kaj al kompreno de pli granda publiko por ĉi tiu muziko. Per tio ĝi preparis la grundon por tio, ke la evoluoj naskitaj ekde la 1940-aj jaroj, kiuj situas, kiel lamoderna ĵazo, trans la popularmuziko, ja trovis tutmondan aŭskultantaron. Tamen la ĵazkritiko kontraŭis per siaj kategoriigoj kaj interpretadoj ofte al la alispeca aliro de la muzikistoj, plejparte stampita de nigrusona kulturo.

La ĵazkritiko konceptis aron da ĵazstiloj kaj interpretis ilian sinsekvo tiel, ke la ĵazhistorio, baziĝanta surbluso,gospelo kajragtimo, almenaŭ ĝis en la 1960-aj jaroj aperis kiel proksimume „konsekvenca“ evoluo: novorleana ĵazo/diksilando; ĉikaga ĵazo; svingo; bibopo; malpasia ĵazo/okcident-marborda ĵazo; malmolbopo /orient-marborda ĵazo; libera ĵazo; kunfando-ĵazo/rokĵazo. Proksimume ekde 1970 la varieco de la malsamaj stiloj kreskis konsiderinde kaj per ili ankaŭ kontraŭaj komprenoj pri tio, kio gravas en ĵazo, kiuj evoluoj estas direktomontraj kaj kiuj nov-alvenintaj muzikistoj estas taksendaj kiel gravaj. Ne plu sukcesis do por la tempo ekde la 1970-aj jaroj ĝenerale akceptita prezentado de stila evoluo. Tial hodiaŭ oni uzas plurajn, parte diferencajn nomojn por stiloj, tendencoj kaj muzikistaj rondoj. Ankaŭ la stilojn de la pasinteco oni riĉigas ekde pli novaj perspektivoj foje per aldonaj stilnomoj („latinida ĵazo“, „modala ĵazo“) kaj taksas ilin diference. Muzikistoj, sed ankaŭ ĵazkritikistoj kaj –esploristoj mem pridubas en ĝenerale ĉiujn tiajn kategoriigojn. Tiuj tamen restis en uzo por ĝenerala orientiĝo.

Novorleana ĵazo (ekde 1900)

[redakti |redakti fonton]
LaAlgiers Brass Band en Nov-Orleano

Novorleana ĵazo evoluis komence de la 20-a jarcento enNov-Orleano (Luiziano) kaj disvastiĝis en la 1910-aj jaroj per novorleanaj bandoj al Ĉikago (Ilinojso) kaj Novjorko. Novorleana ĵazo ofte estas rigardata kiel la unua vera ĵazstilo. Ĝi estis ankaŭ la unua muziko, kiu estis citita per la terminoĵazo. Fama pli malfrua reprezentanto de novorleana ĵazo estisLouis Armstrong, kiu tamen aktivis entute sur multaj diversaj kampoj de ĵazo. Historia antaŭuloj estis la muziko demarŝbandoj, preĝejaj kantoj,nigrulaj preĝokantoj kajbluso, sed ankaŭ ragtimo. En la 1950-aj jaroj la novorleana ĵazo travivis revivigon. Stilaj distingiloj:kolektivimprovizado,breĉoj, trumpeto estas ĉefvoĉo (estas ĉirkaŭludata de aliaj voĉoj).

Diksilando (ekde 1910)

[redakti |redakti fonton]

Pro la tiama rasapartigo bandoj estis separitaj laŭ haŭtkoloroj. En Nov-Orleano ekde la komenco ekzistis kaj nigrulaj kaj ankaŭ blankulaj bandoj. Ili ofte duelis muzike en la stratoj. Finfine elformiĝis blankula ludmaniero de novorleana ĵazo, ladiksilando. Je ĉi tiu stilo la origina sonformado, trentonoj, esprimpova vibrado kaj la totalesprimo paŝis malantaŭen. La melodioj estis pli glataj, la harmonioj pli puraj kaj la tekniko pli lerta. Diksilando tamen ne estas klare dislimigebla de novorleana ĵazo. Dumpase de la tempo muzikistoj ludis sendepende de sia haŭtkoloroj ambaŭ stilojn. Nun ekzistas tri ĉefaj tendencoj de diksilando: la ĉikaga stilo, la okcident-marborda revivigo kaj tradicia novorleana ĵazo.

Ĉikaga ĵazo (ekde 1920)

[redakti |redakti fonton]

En Ĉikago la novorleana ĵazo kaj la diksilando de la profesiuloj el la sudaj usonaj ŝtatoj trovis multajn imitantojn. Al tiuj apartenis aparte junaj amatoroj, plejofte lernantoj kaj studentoj. Ili ne sukcesis samvalore reprodukti la komplikajn strukturojn. Pro tio ekestis nova stilo, laĉikaga ĵazo. Je tiu la melodioj ne interkruciĝas, sed estas paralelaj. La unuopaj solooj havis male al la kolektivimprovizado de la novorleana ĵazo pli multan gravecon. Unuafoje en ĵazo jen aperis lasaksofono kiel grava instrumento. Grava reprezentanto de ĉi tiu stilo estisBix Beiderbecke.

Svingo (ekde 1926)

[redakti |redakti fonton]

Svingo estis la plej populara stilo de la ĵazhistorio. Ĝi ekestis meze ĝis fine de la1920-aj jaroj. Pro la mondekonomia krizo la muzikistoj unuiĝis en tiel nomatajbandegoj, ĉar ili kiel unuopuloj ne plu povis ekzisti en ĉi tiu profesio. Svingo havis sian florepokon inter 1935 kaj 1945.Kansasurba ĵazo kajsudokcidenta svingo komence estis regionaj diferencoj de svingo, kiuj tamen ekde meze de la 1930-aj jaroj ankaŭ akiris transregionan kaj tutmondan gravecon. Dum ĉi tiu tempo ankaŭ gospelo transprenis multan el la ĵazharmoniaro kaj influis poste per tio ritmenbluso.

En Eŭropo evoluis ekde la 1930-aj jaroj lacigana ĵazo. Plej fama reprezentanto de ĉi tiu stilo estis gitaristoDjango Reinhardt, kiu decide kunformis ĉi tiun stilon. En cigana ĵazo troviĝas influoj de eŭropaj muziktradicioj. Gitaroj kaj violonoj apartenas al la baza instrumentaro.

Bibopo (ekde 1940)

[redakti |redakti fonton]
Dizzy Gillespie – vojpreparanto de bibopo kaj latinida ĵazo

Bibopo evoluis ekde 1940 kaj starigis la fundamentojn por lamoderna ĵazo. Apartaĵoj de bibopo estas pli grandaj ritmaj liberecoj por frapinstrumentaro kaj baso, treege rapidajtempoj kaj pli komplikaj harmoniskemoj ol en svingo, samkiel la tempoduobligo en la soloistajn improvizadojn. Samtempe malfirmiĝis la ligo al temo. Muzikistoj kielCharlie Parker kutime reekprenis nur la formon kaj la harmonisinsekvojn de muzikpeco kaj plejparte lasis nekonsiderata melodion de la temo dum la improvizadoj. Plua distingilo de bibopo estas improvizadoj trans pli longa tempospaco; foje ili komencas aŭ malkomencas enmeze de strofo.[3] Miksitajn formojn de ĉi tiumoderna ĵazo kun la svingo oni komence surmerkatigis sub la nomo "mainstream jazz" (ĉeftendenca ĵazo).

Latinida ĵazo (ekde 1947)

[redakti |redakti fonton]

Latinida ĵazo estas ludmaniero demoderna ĵazo, kiu distingiĝas precipe per la transpreno de ritmoj kaj foje ankaŭ komponaĵoj el la repertuaro de lalatinamerika muziko. Komence temis ĉefe pri kombinado de ĵazo kun elementoj de diversaj stiloj elKaribio, je kio lakuba muziko ricevis bazan pozicion. Plivastasence la nocio ampleksas ankaŭ influojn el labrazila popularmuziko. Pioniro de latinida ĵazo estisDizzy Gillespie. Li prezentis en 1947 en la novjorkaCarnegie Hall kune kun kubaj perkutinstrumentistoj "Afro-Cuban Drums Suite". Vidu ankaŭ artikolonAfrikokuba ĵazo.

Malpasia ĵazo (ekde 1948)

[redakti |redakti fonton]

Malpasia ĵazo (angle: cool jazz) evoluis fine de la 1940-aj jaroj enNovjorko el la bibopo. La termino "cool" rilatas al pli silentema baza teniĝo de fermiteco kaj je la muzikado. "Cool" estas la muzikadmaniero kontraste al la pasia ("hot") muzikado de la novorleana ĵazo. Ĝusta traduko de "cool" estus do ne „freŝa“, kiel staras en la vortaro de Bertilo Wennergren[4], sed pli bone „malpasia“. La malpasia ĵazo kun pioniroj kielLennie TristanoMiles Davis estas pli koncerta kaj preferas pli malrapidajn tempojn kaj vaste etendiĝajn melodiliniojn. Laokcident-marborda ĵazo ekestinta en Kalifornio, estas melodiema variaĵo de ĉi tiu stilo, kiu pli klare celas kontentigi distrobezonojn.

Malmolbopo (ab 1955)

[redakti |redakti fonton]
Art Blakey, kun sia bandoJazz Messengers, estis grava reprezentando de malmolbopo

Malmolbopo (an.:hard bop) estas pluevoluigo debibopo. Ĝi enprenis elementojn de pli nova nigrusona distra muziko, kiu rezultigis entute rime akcentatan ludmanieron orientiĝintan je la taktunuoj.Soŭlĵazo estas la plifunka variaĵo, kiu ekestis en la fruaj 1960-aj jaroj.

Libera ĵazo (ekde la fino de la 1950-aj jaroj)

[redakti |redakti fonton]

Libera ĵazo estas unuaflanke historia termino por libera neligita improvizado en ĵazo de la 1960-aj jaroj. Aliaflanke ĝi estas modelo disradianta ĝis nuntempe, kiu proponas la eblecon evoluigi ĉiam novajn formojn en ĵazo. Tial stila analizo estas ebla nur limigite. En nuntempaavangardapionira ĵazo - pli malfrua variaĵo de libera ĵazo – oni kutime baziĝas sur trairaj mezuroj. Krom tio aktuale ekestis perlibera improvizado formo de spontana ludo, kiu tamen rezignas la rilatojn kaj religojn al ĵazo kaj surtretas novan kontinenton trans establiĝintaj muzikĝenroj.

Kunfando-ĵazo (ekde la fino de la 1960-aj jaroj)

[redakti |redakti fonton]

Kunfando-ĵazo estas ĝenro, kiu kombina ĵazon kun aliaj stiloj, aparte kun rokmuziko kaj funko. Estas tipe, ke jen ĵazmuzikistoj miksas ĵazteknikojn, uzante elektre amplifitajn instrumentojn ekz.elektran gitaron, elektranpianonsintezilon kun ritmaj strukturoj el nigrusona popularmuziko. Tio povus estis la ritmomodeloj desoŭlo, deritmenbluso aŭ ankaŭ duumaj ritmoj de la rokmuziko.Ĵazfunko estas funka variaĵo de kunfandomuziko. Samgrade, kiel ĵazmuzikistoj alproksimiĝis al la rokmuziko aŭ al funko (ekzempleVolker KriegelHerbie Hancock) ankaŭ ekestis kunfando ekde la alia flanko: Rokmuzikistoj kielBrian Auger,Al Kooper kaj bandoj kielEmbryoHenry Cow kreisrokĵazon analoge alĵazroko deMiles DavisNucleus.

Nuntempa evoluoj

[redakti |redakti fonton]
AACM-saksofonistinoMatana Roberts ĉeMoers Festival en 2006

Moderna kreiva ĵazo

[redakti |redakti fonton]

Modern-kreema ĵazo estas ĵazstilo, kiu nuntempe ekprenas la stilan variecon demoderna ĵazo. Ĝi estas rigardata kiel pluevoluo de libera ĵazo kaj ekestis per la variaj muzikaj rimedoj, kiuj estas alireblaj por nuntempaj muzikistoj. Multaj ĵazmuzikistoj el tio disvolvis personajn improvizolingvojn. Tiel ili povas esprimi sin improvize en la variaj nuntempaj ĵazstiloj. Muzikistoj kielPaul Bley,James Carter,Theo JörgensmannMichael Moore estas alkalkuleblaj almoderna kreiva ĵazo.

Monda ĵazo resp. etna ĵazo

[redakti |redakti fonton]

Alie ol pli fruaj renkontoj de ĵazmuzikistoj kun muzikistoj el aliaj muzikkulturoj, dum kiuj ĵazmuzikistoj traktisekzotajn temojn per rimedoj de la ĵazstilaro, ekde la 1970-aj jaroj ekestis ligoj de ĵazo kun muziko ekster tiu de Eŭropo kaj Nordameriko, en kiuj la „okcidentumaj“ muzikistoj metis malantauen la ĵazkarakteron favore al egalrajta interŝanĝo kaj al klopodo pri vera kunfando (ekzemple en la ensemblojShaktiCodona). Por ĉi tiuj provoj de muzika sintezo nomoj kiel „monda ĵazo“ aŭ ankaŭ „etnoĵazo“ establiĝis. La termino „mondmuziko“ tamen estas ankaŭ transamaniere komprenebla, laŭsence de komuneco kiel bazo de ĉiuj muzikkulturoj, de tutmonda muzika lingvo kaj eĉ laŭsence de bildigo de universalaj (spiritaj) mondprocesoj per muziko.

Novtradiciismo

[redakti |redakti fonton]

Adeptoj de „novtradiciismo“ rifuzas la evoluojn de libera ĵazo kaj de kunfandoĵazo kiel kontraŭdira al la esenco de ĵazo kaj rigardas la elementojn bluso kaj svingo kiel nemalhaveblajn erojn de ĵazo. La tiel nomata „novbopo“ - aktuala formo de ĵaztradicio deduktita el bibopo kaj malmolbopo – okupas esencan parton de la novtradiciismo, kiu tamen etendiĝas vaste trans ĉi tiu: unuaflanke per retiriĝo sur pli malnovaj stiloj (Louis Armstrong estas grava referenculo), aliaflanke per forta influo de la tiel nomata modala ĵazo (ĉiam modelas la kvinopoj de Miles Davis). En la malfono de publika intereso pri ĉi tiu movado staras trumpetistoWynton Marsalis.

Novklasikismo

[redakti |redakti fonton]
Roy Hargrove

La termino „novklasikismo“ signifas stilon, kiu estas kaj la logika konsekvenco kaj ankaŭ la forturniĝo de libera ĵazo. Ĝi eliĝis el la "gesto de la longa improviza libera flugo", rezignis tamen la estetikon de laavangardo.[5] Ĉi tiu stilo havas komune kun la novtradiciismo („klasikismo“ laŭsence de Berendts) la altestimon por la nigrusona ĵaztradicio, enigas tamen en sian komprenon de tradicio la formojn kaj esprimrimedojn de la tuta ĵazo. Ĉefrolantoj de ĉi tiu stilo, kiu ekde la 1990-aj jaroj pli kaj pli alproksimiĝas al novtradiciismo, estas i.a.Archie SheppDavid Murray. David Murray ekzemple melodiigas en sia ludo la kriecajn preterblov-efektojn de libera ĵazo, kiuj per tio pli similas al modernaj formoj de blusvokoj ol ke ili estus kompreneblaj laŭ avangarda senco.

Psikedela ĵazo

[redakti |redakti fonton]

La termino „Acid Jazz“ (eo:psikedela ĵazo) ekestis en la malfruaj 1980-aj jaroj, kiam ĉefe britajdiskludistoj remalkovris danceblajn sonregistraĵojn de soŭla kaj funka ĵazo el la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kaj ludis endiskludejoj. Multaj sonregistraĵoj el la tiama epoko reaperis sub ĉi tiu nomo. Kadre de ĉi tiu revivigo ankaŭ formiĝis novaj ensembloj, kiuj kombinis ĵazon kunsoŭlo kajfunko. Je tio ili ankaŭ uzis elektronikajn songenerilojn, aparte je lapulso, sed ankaŭ je la aranĝo. Psikedela ĵazo funkcias kiel dancmuziko kaj estas parenca aldiskoo.

Sudmanhatana ĵazo

[redakti |redakti fonton]

„Downtown“ (Sudmanhatano) estas nomo por preskaŭ nure eŭrop-usona ĵazmondeto, kiu en Sudmanhatano apartan stilon. Ĝi enkondukis en la 1980-aj jaroj la ĵazon en treege avangardajn regionojn („bruomuziko“ (uzado de bruoj anstataŭ tonoj) kun ligoj al „Nova Muziko“ kaj al pionira rokmuziko. El tio evoluis treege multstila muzikkompreno: la plej variaj muzikspecoj (trukfilma muziko, pionira ĵazo,grinckerna muziko ktp.) estas egalrajte uzataj – ofte kolaĝece kaj je rapide ŝanĝiĝa sinsekvo. Centra persono de ĉi tiu mondeto estas aldosaksofonistoJohn Zorn.

Imaga popolmuziko

[redakti |redakti fonton]

Je la koncepto deimaga popolmuziko popolmuzikaj aŭ popolmuzikaj sentataj melodioj aŭ ritmaj strukturoj estas la elirpunkto por improvizadoj. Krom muzikistoj el la rondo deAssociation à la Recherche d’un Folklore Imaginaire (ARFI) kiel ekz.Louis Sclavis ankaŭGianluigi Trovesi kaj intertempe ankaŭNorbert Stein el Germanujo apartenas al la ĉefaj reprezentantoj de ĉi tiu stilo.

G-bazo

[redakti |redakti fonton]
Steve Coleman (Parizo 2004), plej elstara reprezentanto de la movadog-bazo

La muziko, kiun faras elstaraj muzikistoj el la rondo deg-bazo (aŭbazego) havas ege komplikan strukturon kaj esta virtuoza. Ĝi enigas multajn elementojn el la ĵaztradicio, akcentas tamen la nuntempecon kaj radikas en la aktuala nigrusonaritmomodela muziko.

Elektronika ĵazo

[redakti |redakti fonton]

Elektronika ĵazo (foje ankaŭ nomata „novĵazo“) estas tendenco deelektronika muziko el la malfruaj 1990-aj kaj 2000-aj jaroj. Ankaŭ elektronika ĵazo nur relative estas nomebla origina ĵazstilo, ĉar la bazo de ĉi tiu muziko plejparte estas elektronika muziko, ligita kun ĵazelementoj. Kiel ankaŭelektronikoĉefpulso elektroĵazo ne estas klare difinita, sed estas varie uzata same kiel uzata por multaj muzikvariaĵoj. Elektronika ĵazo oni nomas ekzemple kajdrumenbasonhaŭzon kun ĵazaludoj.

Glata ĵazo resp. popĵazo

[redakti |redakti fonton]
Rebekka Bakken en 2007 je Vieno

Glata ĵazo ofte estas alordigata alfonmuziko. Ekestinta elĵazroko kajkunfandomuziko de la 1970-aj jaroj, ĉi tiu melodiema muzikado ligas ĵazon kun rimaj strukturoj de populara muziko. Glata ĵazo estas plejparte radioformato, kiu populariĝis je norda Ameriko en la 1990-aj jaroj. Al la pioniroj apartenasBob James,Lee Ritenour kajGrover Washington la pli juna. Aparte sukcesaj interpretantoj estasGeorge Benson kajKenny G., en Germanujo famiĝisTill Brönner. Dum la lastaj jaroj ĉefe kantistinoj kielSilje Nergaard,Rebekka Bakken,Katie Melua,Norah Jones,Viktoria Tolstoy kajSolveig Slettahjell ligas ĵazon kun popularmuzikaj elementoj. Jen la nomopopĵazo pli taŭgas.

Ĵazrepo

[redakti |redakti fonton]

Kiam ekestishiphopo, ĵazo enigis ankaŭ ĉi tiun muzikĝenron. Reprezentanto deĵazrepo en Germanujo estasJazzkantine. Kiel pioniro de ĉi tiu ĵazstilo validas la bandoJazzmatazz.

Muzika formo

[redakti |redakti fonton]

Kompare kun la „grandforma arĥitekturo“ en eŭropaaltkultura muziko kun pli kaj pli grande planita komplika strukturo de siakomponaĵoj ĵazo efikas plejparte simpla, simile ankaŭ al afrikaj kaj barataj muzikformoj. Pro la graveco de improvizado kaj modelritmo en ĵazo la muzika formado estas treege envolvita en la paso de la tempo kun principe malferma finaĵo. Ĵazo havas plejparte sinsekvan strukturon kaj inklinas pro tio almodulaj, pli malgrandaj formeroj. Laŭ muziksciencisto kaj pianistoVijay Iyer la koncentriĝo direktiĝas „anstataŭ sur la grandeformanhierarĥian formo“ pli „ sur etgrajnecajn ritmajn detalojn kaj sur la hierarĥion de ritmaj surtavoligoj. La pli grandaj muzikaj formoj rezultas doelapere el la improvizita formado de ĉi tiuj malgrandaj muzikaj eroj.“[6]

Ĵazo nur parte alproksimiĝis laŭforme al koncertmuziko eŭroptradicia. Jen ĉefe nomendasDuke Ellington kun komponaĵoj kielDiminuendo And Crescendo In Blue aŭ lasuitoBlack, Brown and Beige. Laprogresema ĵazo deStan Kenton kaj ĉefe de latria fluo deGunther Schuller,Charles MingusJohn Lewis[7] daŭrigis ĉi tiun vojon. Pli ofte tamen oni transigis el la eŭropa koncertmuziko lakantoformon sur malpli komplikajn muzikpecojn kaj la pri ili ludataj improvizaĵoj, kiel ekzempleDave BrubeckJutta Hipp.

Kelkaj tendencoj de ĵazo – ekzemple modern kreiva ĵazo aŭ g-bazo – bazigas siajn improvizojn sur propraj komponaĵoj, aliaj ofte baziĝas sur elprovitaj normkantoj kaj famaj kantoj de aliaj muzikĝenroj.

Ĵazaj normkantoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloĵaza normkanto.

Ĵaza normkanto estas melodio kun fiksita harmonio-sinsekvo, kiu ofte servas kiel temo kaj materialo de ĵazimprovizado. Kutime la muzikistoj prezentas la temon je la komenco kaj je la fino de sia peco; inter tiuj okazas improvizadoj preskaŭ ĉiam laŭ soloista sinsekvo. Normkantoj devenas ekde proksimume 1930 elfurorkantoj,ŝansonoj,muzikaloj,filmmuziko kaj propraj muzikaĵoj de ĵazmuzikistoj. Ili apartenas al la fundamenta repertuaro de tradiciemaĵazmuzikisto. Ekde la 1940-aj jaroj bibopmuzikistoj uzis tiajn jam konatajn kantojn kaj verkis novajn melodiojn pri ties akordsinsekvoj aŭ konservis la melodion, ŝanĝis tamen la akordsinsekvojn (harmoniojn) de ĉi tiuj kantoj. Tiamaniere ekestis novaj normkantoj, kies novevoluigitaj temoj nomiĝasbiboptemo.

Multaj ĵazmuzikistoj ludas ĉi tiujn melodiojn kaj improvizas pri ili resp. pri la akordsinsekvoj antaŭmetitaj per la melodioj. La muzikaj interkonsentoj pri tio varias de stilo al stilo. Kelkaj ĵazensembloj je koncertoj uzas ankaŭ selekton da ĵazaj normkantoj ĝenerale konataj en ĵazo, pri kiuj la diversaj muzikistoj ofte povas rapide interkonsenti komune. Ĉi tiu normigo estas la bazo por ĝenerala interkonsento. Per ĝi ĵazmuzikistoj povas koncerti sen antaŭa provludo, eĉ se ili antaŭe neniam estis renkontiĝintaj. Ankaŭ je spontanaj renkontiĝoj de ĵazmuzikistoj, laspontankoncertoj, normkantoj ludas interligan rolon. Kompilaĵon de la plej gravaj kaj plej ofte ludataj ĵazaj normkantoj prezentas la tiel nomataReal Book, kiu estas la „Fundamento“ de la plej multaj improvizadkunsidoj.

Edukado kaj progresigo

[redakti |redakti fonton]

Ekde la komenco de la 1960-aj jaroj, en Eŭropo ekde proksimume 1970, la edukado pri ĵazo ekfloris. Krom je memstaraj akademiaj edukejoj en la „naskiĝlando“ de ĵazo, ekzempleKonservatorio Berklee,Konservatorio de Nov-AnglioLernejo Juilliard, nun ankaŭ oni povis studi ĵazon ĉe laarta universitato je Graz. En Svisujo ekde tiam laSvisa Ĵazlernejo ofertas eblojn de edukado. En Germanujo ekde la 1980-aj jaroj estas kutime, ke ĉe lamuzikaj altlernejoj troviĝas apartaj studofakejo por ĵazo kaj popularmuziko. Dum la lastaj jaroj en la plej multaj landoj ekestis konkursoj kielJugend jazzt kaj precipeĵazpremioj, kiuj aŭ adekvate distingas kaj antaŭenigas multpromesajn junajn muzikistojn aŭ distingas meritajn muzikistojn. La junaj ĵazmuzikistoj nuntempe estas ĝenerale je bonega nivelo. La plej multaj el ĉi tiuj novaj muzikistoj fiksiĝas tamen ĉefe pri la imitado de ĉiel renomaj ĵazformoj. Kelkaj malmultaj tamen transmetas sendepende siajn proprajn ideojn en novajn formojn de muzika formado.

Vortdeveno

[redakti |redakti fonton]
Frua noteldono deThat Funny Jas Band from Dixieland (el 1916, kun nuntempe malkutima skribmaniero)

La deveno de la vortojazz estas neklara. En la komenco oni nomis la fruan ĵazon "Hot Ragtime" [pasia ragtimo] aŭ simple "Ragtime" [ragtimo]. En 1909 la vorto aperis en la kanto „Uncle Josh in Society“: „One lady asked me if I danced the jazz …“, cele al iaspeca de ragtimodanco. En 1913 la termino estas dokumentita kiel nomo por speco de muziko, eble kiel nomo por la muziko por tiu ragtimodanco. Eble ĝi estas deduktita de la vorto „jass“ el la kreolajamajka-kreola lingvo, „jass“, por „energia aktiveco“, aparte porseksumado. Jen fonto pri tio:„If the truth were known about the origin of the word 'Jazz' it would never be mentioned in polite society.“ [„Étude“, Sept. 1924]. (Esperante:"Se la vero pri la deveno de la vorto 'jazz' estus konata, ĝi tute ne estus menciata en la nobla socio.")

Ekde plej malfrue 1915 estis bandoj el Nov-Orleano, kiuj enhavis la vorton „Jass“ aŭ „Jazz“ en la bandonomo kaj/aŭ nomis sian muzikon tia. BandestroTom Brown pretendis esti la unua, kiu uzis la vorton por pli preciza priskribo de bando, pri kio ekestis ega disputo kunNick LaRocca de laOriginal Dixieland Jass Band.[8]

Eblas ankaŭ dedukto de la vorto „Jass“ aŭ „Jazz“ el la uzo de la vorto "jasm" (franca vortaro el 1860) porenergio,dinamiko kajvivoforto, kiel konvena anstataŭa vorto por afrikaj danconomoj kiel ekz.mandinke „jasi“ aŭtemne „yas“), ĉiukaze aliaĵargonvorto (jism) ankaŭ validas kiel deduktita de tiu. Jasi ne nur estas la nomo de danco, sed ankaŭ signifas „eksciti“.

La anglaverbo „to jazz“ por plirapidi aŭ vigligi, estas dokumentita ekde 1917.

Historio de ĵazo

[redakti |redakti fonton]

Kelkaj radikoj troviĝas enbluso,nigrula laborkantado,nigrulaj preĝkantoj (Negro Spirituals) kajgospelo.En1890 ekis laragtimo, al kiu mankis improvizo, sed kiu ja havis svingon (ragged time = distirita tempo). Verŝajne la plej konata verko de tiu ĉi epoko estas "The Entertainer" deScott Joplin (ĝi ege furoris post la filmoThe Sting en1973). Malpli skeme, kaj do pli ĵaze, ludisJelly Roll Morton enNew Orleans. Li mem pretendis, ke li "en1902 inventis la ĵazan muzikon".

Tradicia ĵazo

[redakti |redakti fonton]
Miles Davis en la jaro1984

Moderna ĵazo

[redakti |redakti fonton]

Ĵaz-muzikistoj

[redakti |redakti fonton]
Billie Holiday.

Bandoj

[redakti |redakti fonton]

EnEsperantujo

[redakti |redakti fonton]
Esperanto-ĵazorkestro enBudapeŝto, 1948

Ĵazfestivaloj

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Joachim Ernst Berendt, Günther Huesmann (Bearb.):Das Jazzbuch. 7-a eldono. S. Fischer Verlag, Frankfurto ĉe Majno 2005,ISBN 3-10-003802-9
  • Ken Burns, Geoffrey C. Ward:Jazz – eine Musik und ihre Geschichte. Econ, Munkeno 2001,ISBN 3-430-11609-0. (Laŭ dokumentfilma serio de Ken Burns kun kontribuoj de Wynton Marsalis)
  • John Fordham:Das grosse Buch vom Jazz: Geschichte, Instrumente, Musiker, Aufnahmen. Christian, Munkeno 1998,ISBN 3-88472-395-2
  • Michael Jacobs, "All that Jazz. Die Geschichte einer Musik", Reclam Verlag, 3-a ampleksigita kaj aktualigita eldono, Stutgarto 2007,ISBN 978-3-15-021684-2
  • Arrigo Polillo:Jazz. Die neue Enzyklopädie. Schott Music, 2007.ISBN 978-3-254-08368-5
  • Ekkehard Jost:Sozialgeschichte des Jazz. 2-a eldono. Zweitausendeins, Frankfurto ĉe Majno 2003,ISBN 3-86150-472-3
  • Dirk Sutro:Jazz für Dummies. MITP-Verlag, Bonn 1999,ISBN 3-8266-2836-5
  • Klaus Wolbert (eldonisto):That's Jazz: der Sound des 20. Jahrhunderts; eine Musik-, Personen-, Kultur-, Sozial- und Mediengeschichte des Jazz von den Anfängen bis zur Gegenwart. Bochinsky, Frankfurto ĉe Majno 1990,ISBN 3-923639-87-2
  • Peter Niklas Wilson (eldonisto):Jazz-Klassiker. Reclam, Stutgarto 2005,ISBN 978-3-15-030030-5

Konsultlibroj

[redakti |redakti fonton]

Diskografioj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Muziko

Nigra muzika 1/2Arkivigite je 2010-05-03 per la retarkivoWayback Machine

Nnigra muzika 2/2Arkivigite je 2010-05-03 per la retarkivoWayback Machine

EseoArkivigite je 2009-01-06 per la retarkivoWayback Machine deRoland Levreaud pri"La Socia Enhavo de l’Ĵaz‑Muziko"

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj kaj fontoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Komp. John Miller Chernoff, Rhythmen der Gemeinschaft. Munkeno 1994 (angla lingva 1979)ISBN 3-923804-39-3;Gerhard Kubik, Afrikanische Elemente im Jazz - europäische Elemente in der populären Musik Afrikas. En: G. Kubik, Zum Verstehen afrikanischer Musik. Lepsiko 1988.ISBN 3-379-00356-5, p. 322ss.
  2. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-03-21. Alirita 2011-08-05 .
  3. Andre Asriel, Jazz: Aspekte und Analysen. Berlino 1985, p. 186
  4. viduhttps://bertilow.com/roko/helpo/angla.html#r
  5. cit.l. Hannah Dübgen, Blue Notes on Black and White Keys: Stationen und Aspekte des Piano Jazz der 70er Jahre unter besonderer Betrachtung der Soloimprovisationen von Keith Jarrett, Chick Corea und Alexander von Schlippenbach. 2003[1]Arkivigite je 2009-07-20 per la retarkivoWayback Machine
  6. V. Iyer,Microstructures of Feel, Macrostructures of Sound: Embodied Cognition in West African and African-American Musics. Diss.: Berkeley 1998Arkivigite je 2007-07-14 per la retarkivoWayback Machine
  7. Peter W. Schatt, "Jazz" in der Kunstmusik: Studien zur Funktion afroamerikanischer Musik in Kompositionen des 20. Jahrhunderts. Kassel 1995.ISBN 3-7649-2476-4
  8. Vgl.http://nfo.net/usa/JO1.html#TBroArkivigite je 2010-11-27 per la retarkivoWayback Machine sowiehttp://www.jazzinstitut.de/history/Jazzhistory-1.htmArkivigite je 2014-08-20 per la retarkivoWayback Machine
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĵazo&oldid=9068246"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp