Malneta versio
| Ĥairpur | |||
|---|---|---|---|
| urbo | |||
| Administrado | |||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 144 949 (2017)[+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 27° 32′ N,68° 46′ O(mapo)27.53333333333368.766666666667Koordinatoj:27° 32′ N,68° 46′ O(mapo)[+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Ĥairpur (urdue خيرپُور,sinde:خیرپور) estas universitataurbego enprovincoSindo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurbo de la samnomakantono.

Ĥairpur kuŝas laŭ la orienta kanalo 11 18 kilometrojn sude de la riveroInduso en meza-orienta parto de Pakistano.Hajderabado kun Ĥairpur estas ankaŭduoblaj urboj, nur Induso disigas ilin.Multano troviĝas 102,Fajsalabado 220,Lahoro 299,Sukur 391,Rawalpindi 453,Islamabado 467,Peŝavaro 497,Kveta 508,Hajderabado (Pakistano) 603,Karaĉio 737kilometrojn (aere)[2].
Ĥairpur estis fondita en1783 kaj estis sidejo de norda Sindo. Dum laBrita Imperio inter1843 kaj1947 konstruiĝis lafervojo.Kampuso estis establita en1975, universitata statuso estis donita en1987.
| 1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2010 |
|---|---|---|---|---|
| 34 144 | 48 299 | 61 447 | 102 188 | 144 949 |
La loĝantoj estas islamanoj (97 %) kaj parolas la sindan lingvon (90 %). Ekzistas ankaŭ iometa hindua populacio kajsikoj ankaŭ ĉeestas en Ĥairpur.
En Ĥairpur post la establado de la nova ŝtato Pakistano en 1947 evoluis laindustrio kun tekstiloj,silkoj,ledoj,tapiŝoj. Oni produktassapojn,ŝuojn,cigaredojn,sukerojn. La pli novaj varoj estasmedikamentoj,juveloj kajvestoj, kromemuelejoj prifarunoj funkcias. La ĉirkaŭaĵo estas konata pri ladaktiloj.
Krom la universitatoj ankaŭ en altlernejoj studas la studentoj.
Ĥairpur situas laŭ la ĉefa fervoja arterio de Pakistano inter Karaĉio kaj Lahoro. La situo laŭ la vojaj kontaktoj estas simila, krome vojo kuras al la pli proksima milionurbo Multano.
En Ĥairpur arida (dezerta) klimato regas, sed en julio kaj aŭgusto lamusono efikas.