Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĝoser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝoser
Persona informo
Naskiĝo
Morto
TomboPiramido de ĜoserRedakti la valoron en Wikidatavd
ŜtatanecoAntikva EgiptioRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
DinastioTria egipta dinastiovd
PatroĤaseĥemujRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoNimaethap(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojHetephernebti(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oHetephernebti(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojInetkaes(en)Traduki, Seĥemĥet, Nyânkh-Hathor(fr)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupoŝtatreprezentantoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
Postenojfaraono
Pharao of the 3rd dynasty(en)Traduki
pharaohs of old Kingdown of Egypt(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Neĉerĥet - Ĝeser, aŭ la plej komunaĜoser estis la duafaraono de la3a dinastio kaj de laMalnova imperio de Egiptio. Li regis ekde la jaro 2665 ĝis 2645 a. K., laŭ iuj egiptologioj ankaŭ malmultajn jardekojn antaŭe aŭ iom poste, sed ĉiukaze ĉiam minimume 20 jarojn.

Ŝtupa Piramido de Ĝoser enSakkara, Egiptio

En la enskriboj de lia epoko, la nomo aperas kielNeĉerĥet (nṯr ẖt), tio es "dia korpo". En postaj dokumentoj, dum laNova Imperio, oni nomis linĜeser (ḏsr) «Sublima», rakontanta okazintaĵojn de lia regado kaj la konstruadon de la piramido kiu portas lian nomon (piramido de Ĝoser). Konfirmante tiel ke Neĉerĥet kaj Ĝeser aŭ Ĝoser estas la sama persono.

Kiel la reĝino Nemaathapi, edzino deĤaseĥemuj, lasta reĝo de la dua dinastio, aperas kun la titolo "Patrino de la Reĝo", kelkaj aŭtoroj asertas ke ŝi estis la patrino e Ĝeser kaj keĤaseĥemuj estus lia patro. Eble li estis la plej juna frato deSanaĥt, aŭ sia filo (laŭ la egiptologojJürgen von Beckerath kaj Nicolas Grimal). Laŭ W. Helck, Ĝoser estis bofilo de Ĥaseĥemuj per la geedziĝo kun Hetephernebti.

Tri damoj estas konataj dum lia regado: Hetephernebti, Inetkaues kaj alia tria, kies nomo perdiĝis, kiu eble estis Nimaethap. La unua povis esti lia edzino. Laŭ W. Helck, Ĝoser estis bofilo de Ĥaseĥemuj per geedziĝo kun Hetephernebti. La rilatoj inter Ĝoser kaj lia sukcedinto,Seĥemĥet Ĝeser Teti, estas nekonata.

Politikaj aktivecoj

[redakti |redakti fonton]

Komence de lia regado, li loĝis enAbidozo, kie li ekstarigis sian tombon, enBet Ĥalaf. Tamen, io poste li translokigis sian loĝejon al la proksimaMemfiso, la landa ĉefurbo.

Tiu ĉi faraono ordonis realigi plurajn ekspediciojn alSinajo, pro kiuj la nomadaj triboj estis subpremitaj, por ekspluati la valorajn mineralojn de la regiono, kiajturkiso kajkupro. Ankaŭ estis strategie grava kiel konekto interAzio kaj la valo deNilo. Eble li fiksis la sudan landlimon de la reĝlando enElefantina, kune al launua akvofalo de Nilo.

La unua monumenta piramido

[redakti |redakti fonton]

Fama pro la mendo al siaveziro,Imhotepo, konstruigi la komplekson depiramidoj de Sakkara, konsiderata la unua granda monumenta komplekso surŝtona de Egiptio kaj ankaŭ de la mondo.

Seksto Julio Afrika komentis:

Citaĵo
 Dum lia regado vivisImutes (Imhotep), kiu danke al sia medicina lerteco havas la prestiĝon deAsklepio inter la egiptoj, estate la inventisto de la arto konstrui per tranĉita ŝtono. Krome, li ankaŭ sin dediĉis al la literaturo. 
— Julio Afrika.[1]

Pro la majesteco kaj grandeco de la konstruaĵoj dum lia regado, precipe la piramido de Sakkara, kelkaj erudiciuloj defendas la teorion ke Ĝoser minimume regis 29 jarojn.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Vidal Manzanares, César.Manetón. Historia de Egipto (1998). Alianza Editorial, S.A.ISBN 84-206-0622-7
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĝoser&oldid=9055617"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp