Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĝerbao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝerbao
insulo[+]

Koordinatoj33° 47′ N,10° 53′ O(mapo)33.783710.8833Koordinatoj:33° 47′ N,10° 53′ O(mapo)
Ĉefa lokoHoumt Souk
Plej alta punkto 
- alteco53 m

Longo31km (19mi)
Larĝo31km (19mi)
Akvokolektejo514km² (51 400ha)[+]
Areo514km² (51 400ha)[+]
Loĝantaro175 820[+](21-a de septembro 2018)
HorzonoUTC+01:00[+]

Ĝerbao (Tunizio)
Ĝerbao (Tunizio)
DEC
Map
Ĝerbao
Vikimedia Komunejo:  Djerba[+]
vdr
Karaktera daktilpalmaro
La rura insula pejzaĝo

Ĝerbao (arabe جربة,france Île de Djerba,latine Meninx) estas insulo deTunizio en laMinora Sirto. La insulo estas 27 km longa kaj 26 km larĝa. Ĝi havas areon da 516 km². La grundo de la ebena kaj semiarida insulo konsistas el agrara lando. La administra centro estas la bazara urboHoumt Souk (64.919). La loĝantaro estas 93.000 kaj konsistas elislamanoj kajjudoj. Loĝantoj de Ĝerbao sukcesis dum la daŭro de la insula historio subteni pacan kunvivadon de ĝiaj islama, kristana kaj juda komunumoj. Ĝerbao posedas multajn moskeojn kaj faman sinagogon.

Oni parolas laberberan kaj laaraban lingvojn en la loka idiomo kiel denaska lingvo. Lafranca estas krome oficiala kaj tre vaste konata lingvo. La insulo estas atingebla el la afrika kontinento per laRomiaŝoseo trans laMediteraneo apudEl Kantara. En la nord-okcidenta parto troviĝas flughaveno.

Ĉefaj produktoj estasolivoj,daktiloj kajfigoj. Lafiŝkaptado estas cetera grava branĉo. La insulanoj, ĉefeberberoj, kutimas ankoraŭ tradiciajn metiojn, kiel la potfarado, juvelfarado kajolivoleo-ekstraktado. La bana turismo fariĝis grava enspezfonto.

LaBatalo de Ĝerbao okazis en Majo1560 proksime al la insulo Ĝerbao interotomanoj estritaj de Pjale Paŝao kaj kristana ŝiparmeo. La rezulto estis favora al la otomanoj; la eŭropanoj perdis ĉirkaŭ la duonon de siaj ŝipoj kaj ĉirkaŭ 8 000 homojn.[1]

Juda komunumo

[redakti |redakti fonton]

Antaŭ la establo de Israelo en 1948, Tunizio estis hejmo por pli ol100 000 judoj, sed post la araba-israela milito en 1967 multaj foriris. Tamen la lando estas hejmo por unu el la plej grandaj judaj komunumoj enMezoriento kajNordafriko, kun2 000 judoj, el kiuj1 200 loĝas en Ĝerbao[2].

Funkciasjeŝivo, kiu proponas sekularan kaj religian edukadojn por infanoj je la aĝo 5 ĝis 14 jaroj. Ĉiujara de la 14-a ĝis la 22-a de majo okazas pilgrimado Ghriba, dum kiu oni vizitas la sinagogon, disdonas almozojn, partoprenas bonfaradon, preĝadon kaj aliajn lokajn tradiciojn. Ankaŭ ne-judaj tunizianoj ofte partoprenas en iuj el la sinagogaj tradicioj. Multaj lokaj virinoj kaj vizitantoj prenas ovojn markitajn per la nomoj de junulinoj el iliaj familioj kaj lasas ilin en speciala loko ĉe la sinagogo. Kiam la pilgrimado finiĝas, la ovoj estas redonataj al la junulinoj, kiuj manĝas ilin kun la espero plibonigi siajn edziniĝajn perspektivojn[2].

En 1985 soldato, kiu devis subteni la ordon, ekpafis en la sinagogo, mortiginte kvin homojn. En 2002, 25-jara franco-tuniziano ligita alAl-Kaida mortigis 21 homojn[2].

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. History of the Middle East Database de Ted Thornton, alirita la 7an de Novembro 2021.
  2. 2,02,12,2Raseef22 (2022-09-13) Kiel tiu ĉi tunizia insulo kunigis islamanojn kaj judojn (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita ella originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-30 .
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĝerbao&oldid=8953099"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp