Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĝardenado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝardenado estas aktiveco kreskigiplantojn enĝardeno, ofte ĉe la loĝdomo, plejofte por ornamaj celoj sed foje ankaŭ pormanĝado. Ĝardenado estas farata proekonomia,hobiaestetika motivoj.

La termino povas rilati al konservado de ĝardeno sur malgranda skalo kiel ekzemple privata ĝardeno en la korto de domo al publikaj ĝardenoj kiuj disvastiĝas sur granda areo.

La grado de implikiĝo de la homoj kiuj konservas la plantojn en sia ĝardeno kaj la uzado de la ĝardeno en la urbaj kaj kamparaj lokoj diferencas ĝardenlaboron deagrikulturo kajforstado. Ĝardenado pro ekonomia motivo diferencas deagrikulturo je intenseco kaj grandeco de areo. Specoj de ĝardenado:

Plani kaj desegni ĝardenojn estis populara arto ĉefe enJapanio,Francio kajAnglio, kie aliroj kaj stiloj de pejzaĝa arkitekturo nomitaj "japana ĝardeno ", "franca ĝardeno " kaj "angla ĝardeno " ankaŭ estis evoluigitaj.

La ĝardenisto devas prizorgi kaj purigi la ĝardenon. Pritondado defolioj kajbranĉoj, purigado de la ĝardeno (perbalailo aŭ folioblovilo), traktado defiherboj kaj plantado de novaj plantoj estas parto de la ĉiutaga prizorgado de la ĝardeno.

La ĝardenindustrio inkluzivas profesiulojn kaj servojn kiel ekzemple ĝardenistoj, produktante plantvartejojn, vendante ĉe plantvartejojn, ĝardenlaboristajn entreprenistojn, pejzaĝajn arkitektojn, kaj manaĝerojn de ĝardenlaborejoj en aŭtoritatoj kaj publikaj institucioj.

Ĝardenadaj iloj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĝardenado&oldid=8588908"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp