Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĝakarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:06° 12′ 00″ S106° 48′ 00″ O / 6.20000 °S, 106.80000 °O /-6.20000; 106.80000(mapo)
Ĝakarto
(Daerah Khusus Ibukota Jakarta)
indonezie Jakarta
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Daerah Khusus Ibukota Jakarta
Moto: Jaya Raya (venka kaj prosperanta)
Kromnomo: La grandadurio
ŜtatoIndonezio Indonezio
InsuloJavo
Subdivido
6
 - Norda Jakarto
 - Suda Jakarto
 - Okcidenta Jakarto
 - Orienta Jakarto
 - Centra Jakarto
 - Miloj da Insuloj
Historiaj regionojGranda Barato,Taruma reĝlandoTarumanagara,Reĝlando Sunda
FlughavenoFlughaveno Halim Perdanakusuma
Tipo de urboAglomeraĵo
Memorindaĵoj
5
 - Moskeo Istiqlal
 - Nacia Monumento
 - Palaco Merdeka
 - Taman Mini Indonesia Indah
 - Muzeo Wayang
TuroĜakarta Turo
MaroJava maro
SituoĜakarto
 - altecom s. m.
 - koordinatoj06° 12′ 00″ S106° 48′ 00″ O / 6.20000 °S, 106.80000 °O /-6.20000; 106.80000(mapo)
Areo740,28 km² (74 028 ha)
 - de lando662,33 km² (66 233 ha)
 - de akvo6 977,5 km² (697 750 ha)
Loĝantaro11 135 191 (2024)
 - de metropolo26 600 000
Denseco15 041,86 loĝ./km²
 - de metropolo26 600 000 loĝ./km²
Fondo5-a jarcento
 - oficiala estiĝo22-a de junio1527
UrbestroTeguh Setyabudi

(ekde 18-a de oktobro 2024)

HorzonoWIB / OIT (UTC+7)
Poŝtkodo1xxx0
Telefona antaŭkodo+62 21
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Indonezio
Situo enkadre de Indonezio
Situo enkadre de Indonezio
Divido de la ĉefurba regiono
Divido de la ĉefurba regiono
Divido de la ĉefurba regiono
Vikimedia Komunejo: Jakarta
Retpaĝo: www.jakarta.go.id
Portalo pri Indonezio
Map
Nuboskrapuloj (meze Wisma 46) en Ĝakarto
Ĉefvojo en Ĝakarto
Urbodomo de Ĝakarto

Ĝakarto(Jakarta, oficiale konata kiel Speciala Ĉefurba Regiono Ĝakarto (indonezie Daerah Khusus Ibu Kota Jakarta), estasĉefurbo kajhavenurbo derespublikoIndonezio. Ĝi estas la plej loĝata urbo en Indonezio kaj unu el plej loĝatajaglomeraĵoj en la mondo. Ĝi estas same la ekonomia, kultura kaj politika centro de la lando.

Ĝi situas ĉe laĜakarta golfo sur la nordokcidenta marbordo deinsuloJavo. En decembro de 2012 la urbo havis 9'761'407 loĝantojn en la propra urbo[1] kaj 13'194'000 kun laaglomeraĵo. Ĝi estas ne nur la plej loĝata urbo en Indonezio sed ankaŭla plej loĝata enSudorienta Azio.[2] La oficiala metropola areo, konata kielJabodetabek (nomo formita per la kombino de la komencaj silaboj de Jakarta,Bogor,Depok,Tangerang kajBekasi), estas la dua plej granda en la mondo.

Establita en la 4a jarcento, la urbo iĝis grava komerca havenurbo por laSunda Regno. Ĝi estisde facto ĉefurbo de laNederlanda Hindio (konata kielBatavia tiam, respektiveBatavio). Nuntempe la ĉefurbo pluestis la ĉefurbo de Indonezio ekde la sendependeco de la lando esti deklarita en 1945. La urbo estas nune la sidejo de la Sekretariaro deASEAN.

Ĝakarto estis listita kielmondurbo en la esplorado de 2008 fare de laGlobalization and World Cities Study Group and Network (GaWC).[3] Baze sur esplorado fare de la Brooking Institute, en 2011 la ekonomia kresko en Ĝakarto rangis la 17a inter la 200 plej grandaj urboj de la mondo, saltinte el ĝis rango de 2007 kiel la 171a. Ĝakarto kreskis pli rapide olKuala Lumpur,Pekino kajBangkoko.[4]

Historio

[redakti |redakti fonton]

La pli fruasetlejo, Jaĝakarta ("venkoriĉa urbo"), estis detruita en1619 farNederlanda Orienthinda Kompanio. La Kompanio fondis samloke lokonBatavia (en EsperantoBatavio) kiel havenon por la florantaspicokomerco. (Pri la nomo vidu: "Batavoj".)

La urbo estis alinomita dum ladua mondmilito al Ĝakarto. Je la pli frua nomo atentigas nur la validaregiona aŭtokodo "B".

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Ĝakarto kovras 661.23 km², nome la plej malgranda inter ĉiuj provincoj de Indonezio. Tamen, ĝia metropola areo kovras 6 392 km², kio etendiĝas al la du najbaraj provincojOkcidenta Javo kajBanteno.[5] La areoGranda Ĝakarto inkludas tri najbarajnkabupaten (nome Bekasi, Tangerang kaj Bogor) kaj kvin apudajn urbojn (nomeBogor,Depok,Bekasi,Tangerang kajSuda Tangerang).

Ĝakarto estas en la nordokcidenta marbordo deJavo, ĉe la elfluejo de la rivero Cilivung en laĜakarta Golfo, ero de laJava maro. Ĝi estas stratege proksime de laSunda Markolo. La norda parto de Ĝakarto estas ebena tero, kaj kelkaj ties areoj estas sub marnivelo,[6] kaj suferas oftajn inundojn. La sudaj partoj de la urbo estas montetaj. Ĝi estas unu el nur du aziaj ĉefurboj kiuj estas en lasuda hemisfero (kun la ĉefurbo deOrienta Timoro nomeDili). Oficiale, la areo de Ĝakarta Speciala Distrikto estas 661.23 km² de terareo kaj 6 977 km² de marareo.[7] La insuloj Seribu (Mil Insuloj), kiuj estas administracie parto de Ĝakarto, estas en Ĝakarta Golfo, norde de la urbo.

Ĝakarto kuŝas sur malalta kaj ebena aluvia ebenaĵo, game el −2 ĝis 91 m kun averaĝa alto de 8 m super marnivelo kun historie etendaj marĉecaj areoj. Kelkaj partoj de la urbo estis konstruitaj sur akiritaj tajdaj areoj ekzistantaj tra la areo.[8] Dek tririveroj fluas tra Ĝakarto. Ili estas Cilivung, Kalibaru, Pesanggrahan, Cipinang, Angke, Maja, Mookervart, Krukut, Buaran, Okcidenta Tarum, Cakung, Petukangan, Sunter kaj Grogol River.[9][10] Ili fluas el la altaj teroj Puncak ĝis la sudo de la urbo, poste tra la urbo norden al la Java maro. la rivero Cilivung dividas la urbon en la okcidenta kaj orienta distriktoj. Tiuj riveroj, kombine kun la pluvoj de malseka sezono kaj nesufiĉa drenado pro ŝtopiĝo, faras ke Ĝakarto ofte suferasinundojn.

Krome, Ĝakarto enfaliĝas ĉirkaŭ 5 ĝis 10 cm ĉiujare, kaj eĉ ĝis 20 cm en la nordaj marbordaj areoj. Post fidinda studo, oni ekkonstruis ringandigaron konatan kiel Giganta Ĝakarta Marmurego ĉirkaŭ la Ĝakarta Golfeto por helpi kontroli la minacon el la maro. Tiu digego estos ekipita per pumpilsistemo kaj retenareoj por defendi kontraŭ akvo kaj funkcii kiel pagŝoseo. Oni esperas, ke la projekto estu finkompletigita ĉirkaŭ 2025.[11] En Januaro 2014, la centra registaro interkonsentis konstrui du akvobaraĵojn sur la rivero Ciavi, en Bogor, kaj tunelon de 1.2 km el la rivero Cilivung ĝis la rivero Cisadane por mildigi inundojn en la urbo.[12] Nuntempe oni konstruas subteran akvokanalon 1.2 km longan, kun kapacito de 60 m³ por sekundo inter la rivero Cilivung kaj la Orienta Flukanalo por milidi la inundojn de la rivero Cilivung.[13] En 2023, la gazetoNew York Times informis, ke en kelkaj lokoj Ĝakarto estas enfaliĝanta ĝis 30 cm ĉiujare.[14]

Medidefendantoj indikas, ke tiu enfaliĝo estas helpata per la elfosado desubtera akvo, grandparte eksterleĝe. Krome, la registara manko de strikta regularo pliigas la problemon, ĉar multaj ĵus konstruitaj altaj konstruaĵoj, korporacioj kaj fabrikoj ĉirkaŭ Ĝakarto decidas eksterleĝe elfosi subteran akvon. Fakte, en ĵusa inspektado al 80 konstruaĵoj en Jalan Thamrin, grandtrafika ŝoseo liniigita kun nubostrapuloj kaj vendejaregoj, 56 konstruaĵoj havas pumpilojn por subtera akvo, kaj 33 estis pumpantaj tiun akvon eksterleĝe.[15] Tio povus esti haltigita ĉesigante la elfosadon (kiel faris la urbonTokio), pliigante la efikecon, kaj trovante aliajn fontojn por uzado de akvo. Krome, pliigi regularon pere de pli alta impostado aŭ limigi la pumpadon de subtera akvo montriĝis helpa ĉe urboj kiel Ŝanghajo, Tokio, kaj San Jose en kiuj oni bremsis la enfaliĝon.[16] La riveroj de Ĝakarto estas tre poluataj kaj nuntempe netaŭga portrinkakvo.[17]

Arkitekturo

[redakti |redakti fonton]
Betavia tradicia domo en distrareo Taman Mini Indonesia Indah.

Ĝakarto havas arkitekture gravajn konstruaĵoj game laŭlonge de diversaj historiaj kaj kulturaj periodoj. Arkitekturaj stiloj montras Malajajn, Sundajn, Javajn, Arabajn, Ĉinajn kaj Nederlandajn influojn.[18] Eksterlandaj influoj efikis sur la arkitekturo de la tradicia Betavi domo. La domoj estis konstruitaj el nangka ligno (Artocarpus integrifolia) kaj enhavis tri ĉambrojn. La formo de la tegmento rememorigas pri la tradicia java "joglo".[19] Aldone, la nombro de registritaj kulturheredaj konstruaĵoj pliiĝis.[20]

Fasado de la Bankomuzeo Indonesia en Kota Tua.

Koloniaj konstruaĵoj kaj strukturoj estis tiuj kiuj estis konstruitaj dum la kolonia periodo. La hegemoniaj koloniaj stiloj povas esti dividitaj en tri periodoj: nome laNederlanda orjarcento (17-a ĝis fino de la 18-a jarcento), la transirstila periodo (fino de la 18-a jarcento – 19-a jarcento), kaj la nederlanda modernismo (20-a jarcento). Kolonia arkitekturo estas evidenta en domoj kaj vilaoj, preĝejoj, civilaj konstruaĵoj kaj oficejoj, ĉefe koncentrita en la Ĝakarta Malnova Urbo (Kota Tua) kaj en Centra Ĝakarto. Arkitektoj kiel J.C. Schultze kaj Eduard Cuypers desegnis kelkajn el la plej gravaj konstruaĵoj. Verkoj de Schultze estas ekzemple la koncertejo Gedung Kesenian Jakarta, la konstruaĵo de la Indonezia Supera Kortumo kaj la konstruaĵo de la Ministerio de Financoj, dum Cuypers desegnis la Bankomuzeon Indonesia kaj la Muzeon Mandiri. Komence de la 20-a jarcento, plimulto de konstruaĵoj estis konstruitaj laŭNovrenesanca stilo.

Ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj, la arkitektura gusto ekŝanĝis favore al raciismo kaj almodernismo, aparte perartdekora arkitekturo. La elita ĉeurbo Menteng, disvolviĝis dum la 1910-aj jaroj, estis la unua klopodo en la urbo kreadi idealan kaj sanigan loĝejaron por la meza klaso. Tiuj originaj domoj havis laŭlongan organizadon, kun grandaj tegmentorandoj, grandaj fenestroj kaj malferma aerumado, ĉiuj praktikaj trajtoj por tropika klimato.[21] Tiuj domoj estis disvolvigitaj de N.V. de Bouwploeg, kaj establitaj de Pieter Adriaan Jacobus Moojen.

Post sendependiĝo, la procezo naci-konstruado en Indonezio kaj detruado de la memoro de koloniismo estis tiom grava kiom la simbola konstruado de arteriaj ŝoseoj, monumentoj, kaj registaraj konstruaĵoj. La Nacia Monumento en Ĝakarto, desegnita de Sukarno, estas la modelo de naciismo en Indonezio. Komence de la 1960-aj jaroj, Ĝakarto havigis aŭtoŝoseojn kaj super-skalajn kulturajn monumentojn kiel la Stadiono Gelora Bung Karno. La parlamenta konstruaĵaro montras hiperbolan tegmenton rememorigan de la germanaj raciismaj kaj korbusaj desegnokonceptoj.[22] La konstruaĵo de 1996, Wisma 46 staras ĝis alto de 262 m kaj ĝia plumplinta pinto celebras teknologion kaj simboligas stereoskopion.

La urba konstruadego pluis dum la 21-a jarcento. La Ora Triangulo de Ĝakarto estas unu el la plej rapidaj evoluantaj Centraj Negocdistriktoj en la Azi-Pacifika regiono.[23] Laŭ laKAKUL kaj Emporis, estas 88nuboskrapuloj kiuj atingas aŭ superas 150 m, kio metas la urbon ene de la tutmondaj 10 urboj kun plej da nuboskrapuloj.[24] Ĝi havas pli da konstruaĵoj pli altaj ol 150 metroj ol ĉiuj aliaj urboj de Sudorienta Azio kaj eĉ de laSuda Hemisfero.

Termarkiloj

[redakti |redakti fonton]
Selamat Datang Monumento, termarkilo de 1960-aj jaroj de Ĝakarto en la okcidenta pinto de la distrikto Menteng.

Plimulto de termarkiloj, monumentoj kaj statuoj en Ĝakarto estis ekkonstruitaj en la 1960-aj jaroj dum la epoko deSukarno, poste kompletigitaj en la epoko deSuharto, kvankam kelkaj datas el la kolonia periodo. Kvankam multaj el la projektoj estis kompletigitaj post lia prezidenteco, oni konsideras, ke Sukarno, kiu estis memarkitekto, planis monumentojn kaj termarkilojn de Ĝakarto, ĉar li deziris, ke la urbo estu modelo de pova nova nacio. Inter monumentaj projektoj tiukadre konstruitaj, iniciatitaj, kaj planitaj dum lia regado estas la Nacia Monumento Monas, la Moskeo Istiqlal, la parlamenta komplekso, kaj la Stadiono Gelora Bung Karno. Sukarno ankaŭ konstruigis multajn naciismajn monumentojn kaj statuojn en la ĉefurbo.[25]

Nacia Monumento Monas, simbolo de Ĝakarto.

La plej fama termarkilo, kiu iĝis la simbolo de la urbo, estas la 132 m altaobelisko de la Nacia Monumento (Monumen NasionalMonas) en la centro de la placo Merdeka. Je ĝia sudokcidenta angulo starasMahabarato-temaArĝunaŬiĝaja ĉarstatuo kaj fontano. Plu sude tra Jalan M.H. Thamrin, unu el la ĉefaj avenuoj, la monumentoSelamat Datang staras sur fontano en la centro de latrafikocirklo de Hotel Indonesia. Aliaj termarkiloj estas la Moskeo Istiqlal, la Ĝakarta Katedralo kaj la Preĝejo Immanuel. La iamaBatavia Stadhuis, nome havenoSunda Kelapa en la Ĝakarta Malnova Urbo estas alia termarkilo. La Aŭtografa Turo de Thamrin Nine en Centra Ĝakarto, je 382.9 metroj estas la plej alta konstruaĵo en Indonezio. la plej ĵusa termarkilo konstruita estas la Ĝakarta Internacia Stadiono.

Kelkaj statuoj kaj monumentoj estas naciismaj, kiel la Monumento al la Ekhavo de Okcidenta Nov-Gvineo, Tugu Tani, la statuo al la Junularo Patung Pemuda Membangun kaj lagatotkaĉa Monumento Dirgantara. Kelkaj statuoj rememoras naciajn heroojn de Indonezio, kiel Diponegoro kaj Kartini en la placo Merdeka. La statuoj de Sudirman kaj Mohammad Husni Thamrin estas en stratoj kiuj portas iliajn nomojn. Estas ankaŭ statuo deSukarno kajHatta en la Proklama Monumento kaj en la enirejo al la Soekarno–Hatta Internacia Flughaveno.

Placoj, parkoj kaj lagoj

[redakti |redakti fonton]
Boatado en la lago de la Indonezia arkipelago en Taman Mini Indonesia Indah.

En Junio 2011, Ĝakarto havis nur 10.5% verdajn malfermajn spacojn (Ruang Terbuka Hijau), kvankam tio kreskiĝis ĝis 13.94%. Publikaj parkoj estas inkluditaj en publikaj verdaj malfermaj spacoj.[26] Estas ĉirkaŭ 300 integritaj de infanoj uzeblaj publikaj spacoj (RPTRA) en la urbo en 2019.[27] Je 2014, 183 akvorezervejoj kaj lagoj estis konstruitaj en la areo Granda Ĝakarto.[28]

  • Placo Merdeka (Medan Merdeka) estas preskaŭ 1 km2 areo kiu estas hejmo de la simbolo de Ĝakarta, nome la Monumento Monas aŭMonumen Nasional (Nacia Monumento). Ĝis 2000, ĝi estis la plej granda urba placo en la mondo. La placo estis kreita de la nederlanda ĝenerala guberniestro Herman Willem Daendels (1810) kaj estis origine nomitaKoningsplein (Reĝa Placo). La 10an de Januaro 1993, Prezidento Suharto ekbeligis la placon. Inter ĝia trajtoj elstaras cerva parko kaj 33 arboj kiuj reprezentas la 33 provincojn de Indonezio.[29]
  • La Nacia Monumento (indonezieMonumen Nasional, mallongigitaMonas) estas 132 m alta turo-obelisko en la centro de Placo Merdeka. Ĝi estas la nacia monumento de la Respubliko de Indonezio, konstruita memorfesti la lukton por indonezia sendependeco. Ĉi tiu monumento estas kronita kun flamo kovrita per orfolioj kiu simbolas la brulan spiriton de lukto de la indonezianoj.
  • Lapangan Banteng (Bufalejo) estas en Centra Ĝakarto proksime al la Moskeo Istiqlal, la Ĝakarta Katedralo, kaj la Ĝakarta Centra Poŝtoficejo. Ĝi kovras ĉirkaŭ 4.5 hektarojn. Dekomence, ĝi estis nomitaWaterlooplein (Placo Waterloo) kaj funkciis kiel ceremonia placo dum la kolonia periodo. Koloniaj monumentoj kaj memormonumentoj starigitaj sur la placo dum la kolonia periodo estis detruitaj dum la epoko de Sukarno. La plej elstara monumento en la placo estas laMonumen Pembebasan Irian Barat (Monumento al la "Liberigo" de Okcidenta Irian (Novgvineo)). Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la parkon oni uzis kiel busterminalo. En 1993, la parkon denove oni turnis en publika spaco. Ĝi iĝis distrejo por la popolo kaj nuntempe utilas kiel ekspoziciejo aŭ por aliaj eventoj.[30] 'Jakarta Flona' (Flora dan Fauna), ekspozicio pri floroj kaj ornamplantoj kaj maskotoj, okazas en tiu parko ĉirkaŭ Aŭgusto ĉiujare.
Ancol Gondola.
  • Taman Mini Indonesia Indah (Miniatura Parko de Indonezio), en Orienta Ĝakarto, havas dek parketojn.
  • Taman Suropati aŭ Parko Suropati estas en Menteng, Central Ĝakarto. La parko estas ĉirkaŭata de nederlandaj koloniaj konstruaĵoj. Taman Suropati estis konata kielBurgemeester Bisschopplein dum la kolonia epoko. La parko estas cirklo-forma kun surfaca areo de 16,322 m². Kelkaj modernaj statuoj estis faritaj por la parko fare de artistoj de la landoj deASEAN, kio kontribuas al ĝia kromnomo 'Taman persahabatan seniman ASEAN' ('Parko de la amikeco de artistoj de ASEAN').[31]
  • Parko Menteng estis konstruita sur la loko de la tiama stadiono Menteng de la teamo Persija. Parko Situ Lembang estas proksime, kaj havas lagon centre.
  • Parko Kalijodo estas la plej nova parko, en la nordokcidenta subdistrikto Penjaringan, kun 3.4 ha ĉe la rivero Krendang. Ĝi formale malfermiĝis la 22a de Februaro 2017. La parko estas malfermita 24 horojn tage kiel verda malferma spaco (RTH) kaj infanamika integrita publika spaco (RPTRA) kaj havas sketejojn laŭ internaciaj normoj.[32]
  • Mangrovejo kaj Natura Rezervejo Muara Angke kaj laNaturturisma Parko Pantai Indah Kapuk en la nordokcidenta subdistrikto Penjaringan.[33]
Tebet Honda Parko, SudaPavilono.
  • Parkoj Tebet Honda, Puring, Mataram, Langsat, Ayodya kaj Martha Christina Tiahahu Literatura Parko en Suda Ĝakarto.[34][35]
  • Labestoĝardeno Ragunan (Kebun Binatang Ragunan) estas en Pasar Minggu, Suda Ĝakarto. Ĝi estas la tria plej malnova bestoĝardeno en la mondo kaj la dua plej granda kun la plej diversaj populacioj de animaloj kaj plantoj.[36]
  • Setu Babakan estas 32-hektara lago ĉirkaŭita de Betavia kultura vilaĝo, en Jagakarsa, Suda Ĝakarto.[37] Ankaŭ la Parko Dadap Merah estas en tiu areo.
  • Taman Impian Jaya Ancol, alinome Ancol estas la plej granda integrata turisma areo en Sudorienta Azio. Ĝi estas laŭlonge de la golfeto, ĉe Ancol en Norda Ĝakarto.
  • Taman Waduk Pluit/Pluit Lagoparko kaj Putra Putri Parko estas en Pluit, Norda Ĝakarto.[38]

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • LaNacia Muzeo de Indonezio estas arkeologia, historia, etnologia kaj geografia muzeo en Ĝakarto. Ĝi temas pri historio, etnologio, arkeologio kaj kulturo de Indonezio. Pro la elefanta statuo antaŭ la ĉefenirejo, la muzeo ankaŭ estas konata kielGedung Gajah (Elefanto-domo). Ĝiaj ampleksaj kolektoj kovras la tutan teritorion de Indonezio kaj preskaŭ ĝian tutan historion. La muzeo klopodis por konservi indonezian heredaĵon dum du jarcentoj.
  • LaMoskeo Istiklal (indonezieMasjid Istiqlal) estas la nacia moskeo de Indonezio. Ĝi situas en la centro de Ĝakarto. Ĝi estas la plej granda moskeo en Sudorienta Azio kaj povas gastigi 120 000 devotulojn.

Administraciaj dividoj

[redakti |redakti fonton]
Divido de la ĉefurba regiono
Divido de la ĉefurba regiono

Sunda Kelapa, pliposte nomata Jayakarta, estas la malnova haveno de Ĝakarto. Sunda Kelapa estis la origina loko el kio ekestis Ĝakarto.

Demografio

[redakti |redakti fonton]

Ĝakarto altiras homojn el la tuta Indonezio, ofte serĉe de laborposteno. La censo de 1961 montris, ke 51% de la urba loĝantaro estis naskiĝinta en Ĝakarto mem.[39] Interna enmigrado tendencis malhelpi la efekton de familiplanaj programoj.[40] La Ministerio de Internaj Aferoj (Kemendagri) tabulas siajn proprajn datumojn, kio pliiĝis ekde oni ekpostulis personajn identigilon en la lastaj jardekoj, kaj listigis la loĝantaron de Ĝakarto en 11 261 595 personoj fine de la jaro 2021.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Indonezio estas la plej granda ekonomio deASEAN, kaj Ĝakarto estas la ekonomia nervocentro de la Indonezia insularo. La laŭnomaMEP de Ĝakarto estas 203.702 mil milionoj da usonaj dolaroj kaj laaĉetpova MEP estis 602.946 mil milionoj da usonaj dolaroj en 2021, kio estas ĉirkaŭ 17% de la tuta Indonezio.[41] Ĝakarto estis rangigita la 21a en la listo de laIndekso de Urboj de Ekonomia Influo en 2020 fare de la gazeto CEOWORLD.[42] Laŭ laJapana Centro por Ekonomika Esplorado, la regiona malneta produkto por persono de Ĝakarto rangigas ĝin la 28a inter 77 urboj en 2030 el 41a en 2015, nome la plej granda en Sudorienta Azio.[43] La indekso Savills de Fortaj Urboj antaŭdiris, ke Ĝakarto estos inter la 20 pintaj urboj en la mondo ĉirkaŭ la jaro 2028.[44][45]

Kulturo

[redakti |redakti fonton]
PupojOndel-ondel estas la maskoto de la urbo kaj la simbolo de la Betavia kulturo. En tiu ĉi poŝtmarko inter monumentoj kaj termarkiloj de la urbo.

Kiel ĉefurbo de Indonezio, Ĝakarto estas fandopoto de kulturoj el ĉiuj etnaj grupoj de la lando. Kvankam Betavioj estas indiĝena komunumo de Ĝakarto, la urba kulturo reprezentas multajn lingvojn kaj etnajn grupojn, subtenas diferencojn pri religio, tradicioj kaj lingvoj, anstataŭ nura kaj hegemonia kulturo.

Amaskomunikiloj

[redakti |redakti fonton]

Transporto

[redakti |redakti fonton]

Ĝakarto havas egan sistemon de rapidaj busoj nomitanTransJakarta kiun oni lastatempe fervore pligrandigis kaj plidensigis. Sistemo de urbaj fervojlinioj nomitaKRL Commuter LineKRL Jabotabek, kurtigoKRL estaskereta rel listrik kio siavice signifas "elektra fervojo", ekzistas kaj ekzistis delonge kaj estas en iomete uzebla stato sed suferas je nesufiĉa kapacito. Nuntempe oni konstruas du pliajn sistemojn,MRT Jakarta (parte subtera malpeza fervojo) kajLRT Jabodebek (malpeza fervojo).

LaInternacia Flughaveno Soekarno–Hatta (indonezieBandara Internasional Soekarno-Hatta, mallongigita SHIA, IATA-kodo : CGK, ICAO-kodo : WIII), ankaŭ nomita Cengkareng (la nomo de la distrikto Cengkareng en nordokcidenta Ĝakarto, kiu estas ofte uzita fare de lokuloj), estas la pli granda internacia flughaveno de la indonezia ĉefurbo Ĝakarto, antaŭFlughaveno Halim Perdanakusuma.

Turismaj interesaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Ĉe Ĝakarto troviĝas la plej granda – ankoraŭ ekzistanta – haveno por kargo-velŝipo, Tanjung Priok.

Naskiĝintoj

[redakti |redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti |redakti fonton]
  1. UsonoNovjorko,Usono
  2. UsonoLos Angeles, Usono
  3. UsonoĈikago, Usono
  4. UsonoVaŝingtono, Usono
  5. UsonoSan Francisco, Usono
  6. Sud-AfrikoJohannesburg,Sud-Afriko
  7. Sud-AfrikoKaburbo, Sud-Afriko
  8. Sud-AfrikoPretoria, Sud-Afriko
  9. BaratoNov-Delhio,Barato
  10. BaratoNavi Mumbai, Barato
  11. BaratoMumbai, Barato
  12. Unuiĝintaj Arabaj EmirlandojDubajo,Emirlandoj
  13. Unuiĝintaj Arabaj EmirlandojAbu Dabio, Emirlandoj
  14. Sauda ArabioĜido,Saud-Arabio
  15. Sauda ArabioRijado, Saud-Arabio
  16. NederlandoAmsterdamo,Nederlando
  17. NederlandoRoterdamo, Nederlando
  18. JapanioTokio,Japanio
  19. JapanioOsako, Japanio
  20. JamajkoKingstono,Jamajko
  21. MeksikoMeksikurbo,Meksiko
  22. BraziloSao Paulo,Brazilo
  23. UrugvajoMontevideo,Urugvajo
  24. TurkioIstanbulo,Turkio
  25. GermanioBerlino,Germanio
  26. Nord-KoreioPjongjango,Nord-Koreio
  27. Singapuro Singapuro,Singapuro
  28. FilipinojManilo,Filipinoj
  29. MalajzioKuala Lumpur,Malajzio
  30. Sud-KoreioSeulo,Sud-Koreio
  31. IranoTeherano,Irano
  32. ĈinioPekino,Ĉinio
  33. FrancioParizo,Francio
  34. AnglioLondono,Anglio
  35. HungarioBudapeŝto,Hungario
  36. EgiptioKairo,Egipto

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Jumlah Penduduk Provinsi DKI Jakarta. Dinas Kependudukan dan Catatan Sipil. Arkivita ella originalo je 2013-12-27. Alirita 27a de Februaro 2014 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2013-12-27. Alirita 2015-05-19 .
  2. Indonesia Population 2014. World Population Review (26a de Marto 2014). Alirita 11a de Aŭgusto 2014 .
  3. The World According to GaWC 2008. Globalization and World Cities Study Group and Network (GaWC). Loughborough University. Arkivita ella originalo je 2016-08-11. Alirita 7a de Decembro 2009 .
  4. Foke lebih yakin lembaga survei asing (24a de Aprilo 2012). Arkivita ella originalo je 2013-08-31. Alirita 2015-05-19 .
  5. "Publikasi Provinsi dan Kabupaten Hasil Sementara SP2010". Bps.go.id. Arkivita el la originalo la 13an de Oktobro 2010. Alirita la 7an de Junio 2011.
  6. "The Tides: Efforts Never End to Repel an Invading Sea". Jakarta Globe. Arkivita el la originalo la 17an de Novembro 2015. Alirita la 15an de Novembro 2015.
  7. Governor Decree 2007, No. 171. el Statistiko DKI Ĝakarta Provinca Oficejo,Jakarta in Figures, 2008, BPS, provinco DKI Jakarta
  8. Murray et al. 2014, pp. 267–72.
  9. Simanjuntak, T. P. Moan (16a de Julio 2014)."Maja River in Pegadungan Strewn with Water Hyacinth and Mud". Berita Resmi Pemprov. Arkivita el la originalo la 18an de Marto 2015. Alirita la 30an de Junio 2017.
  10. Elyda, Corry (27a de Decembro 2014)."BPK slams city's efforts to manage liquid waste".The Jakarta Post. Arkivita el la originalo la 2an de Aprilo 2015.
  11. Hendrix, Esmeralda, "Dutch to study new dike for Jakarta Bay".
  12. New Ciliwung River Dams Planned as Jakarta Struggles With Latest Floods (20a de Januaro 2014). Arkivita ella originalo je 25a de Septembro 2015. Alirita 5a de Decembro 2018 .
  13. Jatinegara residents complain about underground tunnel project. Arkivita ella originalo je 25a de Septembro 2015. Alirita 24a de Aprilo 2015 .
  14. "The Plan to Build a New Capital", The New York Times, 17a de Majo 2023.
  15. "Jakarta, the fastest-sinking city in the world", BBC News, 12a de Aŭgusto 2018.
  16. (1985) “Land subsidence caused by ground water withdrawal in urban areas”,GeoJournal 11 (3).doi:10.1007/BF00186338. 189888566. Alirita 30a de Marto 2023.. 
  17. Jakarta, the fastest-sinking city in the world (16a de Aŭgusto 2018). Arkivita ella originalo je 27a de Aprilo 2021. Alirita 27a de Aprilo 2021 .
  18. Knörr 2014, p. ?.
  19. Nas & Grijns 2000, p. 324.
  20. "Number of cultural heritage buildings in Jakarta increased".
  21. Wilson, Willy, "Building on the Past", The Jakarta Post, 11a de Julio 2012.Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivoWayback Machine
  22. Bishop, Phillips & Yeo 2003, p. 198.
  23. Where are the fastest evolving Central Business Districts in Asia Pacific?. Arkivita ella originalo je 9a de Julio 2018. Alirita 20a de Junio 2017 .
  24. CTBUH Tall Building Database. The Skyscraper Center. Arkivita ella originalo je 8a de Decembro 2015. Alirita 27a de Oktobro 2015 .
  25. Silver 2007, p. 101.
  26. "Ruang Terbuka Hijau Terus Ditambah", Poskotanews.com, 25a de Junio 2011. (indonezie)Arkivigite je 2011-06-26 per la retarkivoWayback Machine
  27. "Jakarta to revive RPTRAs".
  28. "30 lakes and reservoirs in Greater Jakarta disappear".
  29. Taman Medan Merdeka (indonezie). deskominfomas. Jakarta.go.id. Arkivita ella originalo je 23a de Majo 2010.
  30. Taman Lapangan Banteng (indonezie). deskominfomas. Jakarta.go.id. Arkivita ella originalo je 24a de Majo 2010.
  31. Taman Suropati (indonezie). deskominfomas. Jakarta.go.id. Arkivita ella originalo je 23a de Majo 2010.
  32. Egi Adyatama (5a de Marto 2017) Kalijodo Park Expected to be New Tourism Icon in Indonesia. Arkivita ella originalo je 31a de Marto 2017. Alirita 30a de Marto 2017 .
  33. . Taman Wisata Alam Angke Kapuk, Permata di Utara Jakarta. Arkivita ella originalo je 25a de Novembro 2020. Alirita 4a de Decembro 2020 .
  34. "Travel: Must-visit public parks in the capital".
  35. "City allocates Rp 140 billion to revamp five parks".
  36. Ninis Chairunnisa (21a de Septembro 2014) Ragunan Zoo Mulls Safari Night. Arkivita ella originalo je 8a de Decembro 2015. Alirita 3a de Januaro 2017 .
  37. "Metro Madness: A Day of Betawi Culture at Setu Babakan".
  38. "Hidden parks in the concrete jungle".
  39. Cybriwsky & Ford 2001, pp. 202–13.
  40. (2008)Statistik Potensi Desa Provinsi DKI Jakarta 2008 10 (indonezie). Jakarta: Statistics Indonesia.ISBN 978-979-724-994-6.
  41. Badan Pusat Statistik Jawa Timur. (2022)Produk Domestik Regional Bruto Kabupaten/kota di DKI Jakarta 2019–2021. Jakarta: Badan Pusat Statistik.
  42. "Most economically influential cities in the world, 2020".
  43. "Shenzhen and Jakarta shine in city economy forecasts for 2030".
  44. "Jakarta makes top 20 for resilient cities in global real estate index".
  45. "2028, Jakarta Diperkirakan Masuk Daftar Kota Tangguh Dunia".

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Indonezio
v  d  r
Plej grandaj urboj laŭ loĝantaro
v  d  r
Administra divido deIndonezio
Sumatro
Javo
Kalimantano
Malgrandaj Sundaj Insuloj
Sulaveso
Molukoj
Okcidenta Nov-Gvineo
v  d  r
Aziajĉefurboj
Azio
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloJakartaangle.
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĝakarto&oldid=9212206"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp