Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĝajsalmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
urba panoramo
urba panoramo
Ĝajsalmer
urboRedakti la valoron en Wikidatavd
Administrado
Poŝtkodo345001
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro65 471  ()[+]
Loĝdenso12 837 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo26° 55′ N,70° 55′ O(mapo)26.91666666666770.916666666667Koordinatoj:26° 55′ N,70° 55′ O(mapo)[+]
Alto225 m[+]
Areo5,1 km² ( 510 ha)[+]
HorzonoUTC+05:30[+]
Ĝajsalmer (Raĝastano)
Ĝajsalmer (Raĝastano)
DEC
Situo de Ĝajsalmer
Ĝajsalmer (Barato)
Ĝajsalmer (Barato)
DEC
Situo de Ĝajsalmer

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoJaisalmer[+]
vdr


Ĝajsalmer (angle kaj ankaŭ raĝastane kaj hindie la kutima latinliterigo,raĝastaneबिकाणो,hindie जैसलमेर, noma signifo "la suna urbo") estasurbo en lasubŝtatoRaĝastano de la federacia ŝtatoBarato.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Ĝajsalmer situas en la okcidento de la subŝtato, meze de ladezerto Tar.Barmer troviĝas 138,Ĝodpur 220,Nagaŭr 229,Bikaner 266,Pali (Raĝastano) 270, subŝtata ĉefurboĜajpuro 483 (voje 575), tutlanda ĉefurboDelhio 648,Mumbajo 904,Kolkato 1825kilometrojn (aere)[1].

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

Laŭ la nombro de loĝantoj en komparo al aliaj barataj metropoloj malgranda urbeto, la urbo tamen internacie konatas pro la impresa arkitekturo de multaj historiaj konstruaĵoj el flaveca sabloŝtono: la urbo kroniĝas fare de fortikaĵo, kiu enhavas la palacon kaj plurajn templojn, sed ankaŭ en la ĉirkaŭaj urbopartoj estas multaj pitoreskaj temploj, privataj domoj kaj pordegoj.

Aparte gravaj lokoj por la lokuloj pro la dezerta situo de la urbo estas la ĉirkaŭaj pluvakvaj lagoj, kiuj historie provizis la loĝantojn per vivnecesa akvo kaj kiuj estas ĉirkaŭataj per templetoj. En la urbo la precipa lago nomiĝasGadsisar, elfosita en 1367, sed en la ĉirkaŭaĵo estas pluraj pliaj, ekzemple la pitoreskaAmar Sagar.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

La fervoja linio finiĝas en Ĝajsalmer, krome 4 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. Ekzistas ankaŭflughaveno.

lagoGadsisar dumsunleviĝo
templa lagoAmar Sagar en la urba ĉirkaŭaĵo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĝajsalmer&oldid=8588855"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp