Ĝajpuro, angle Jaipur, hinde जयपुर , (kiu ankaŭ nomiĝas la "rozkolora urbo") estas laĉefurbo de lasubŝtato Raĝastano en la federacia ŝtatoBarato .
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis3 073 350 loĝantoj sur areo de467 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de6 581 loĝantoj/km².
Aerpanoramo de Ĝajpuro Ĝajpuro situas enmontaro 431 metrojn super la marnivelo.Tonk (Raĝastano) troviĝas 85,Sikar kajKiŝangarh po 100,Gangapur (Savai Madhopur) 105,Alŭaro 108,Aĝmer 126,Agra 224, tutlanda ĉefurboDelhio 236,Ĝodpur 285,Mumbajo 935,Kolkato 1358kilometrojn (aere)[1] .
Maharaĝo Saŭai Jai Singh fondis Ĝajpuron en1727 kaj ĝi estis la unua planita urbo de Barato. Ĝis1947 dominado debritoj okazis. En1876 Albert,Princo deKimrujo vizitis la histoririĉan urbon, tial antaŭe oni farbis la domojn per rozkolora farbo. Tiu koloro karakterizas la urbon.
En Ĝajpuron venas 4 fervojaj linioj kaj 7 vojoj kaj apude kuŝas signifaflughaveno .
Palaco de VentojLa observatorioJantar Mantar , kiu enhavas astronomiajn instrumentojn el la 18-a jarcento. Lafortikaĵo Amber estas fama pro la arkitekturojhinda kajislama . Estaselefantoj por veturi ĉirkaŭ la fortikaĵo. La fortikaĵo Ĝejgar situas pli alte ol la fortikaĵo Amber, en la montaro Aravali. Ĝajpuro Palaco de Ventoj en Ĝajpuro Palaco sur lago en Ĝajpuro