Ĉuĉeo (koree 주체,ifa-e[tɕutɕʰe],ĉinsigne 主體) estas la oficiala gvida ideologio enNord-Koreio, kiu diras, ke alfrontante problemojn, oni kalkulu plej unue je la propraj fortoj.[mankas fonto]
Norda Koreio ne nur proklamis tiujn ĉi ideojn, sed ankaŭ sekvis ilin delonge: en la 1950-aj jaroj okazis malvarmiĝo de la rilatoj kunSovetio, en la 1960-aj kunĈinio. Ambaŭokaze la kialo estis, ke Norda Koreio ne volis iĝi satelita ŝtato superregebla de ekstere.
Post la disfalo de la socialisma ŝtataro ĉuĉeo perdis multon el sia iamamarksisma enhavo. Post la morto de prezidentoKim Il Sen la ideologio ekhavis elementojn preskaŭ religiajn (ekzemple oni ne diras, ke Kim Il Senmortis, sed ke li "estas en aspekto de senmorteco"). Ĉuĉea ideologio estas studata kelkloke en la mondo, ankaŭ ekster Koreio, en neregistaraj societoj.
Ekde la8-a de julio1997 Norda Koreio uzas sian apartan "ĉuĉean" jarkalkulon, kies starta jaro estas1912 (kiam Kim Il Sen naskiĝis). Tiel la jaro2020 estas la 109-a jaro laŭ laĉuĉea jarkalkulo.