Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĉoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zaccarias (Lyrio Panicalli): Tico-Tico no Fubá, 1943

Ĉoro (portugale:choro, prononcuIFA:['ʃoɾu]) estasbrazila muzikstilo, kiu verŝajne en la 1870-aj jaroj ekestis enRio-de-Ĵanejro kiel kunfandaĵo de populara eŭropa muziko (polko,valso) kaj la muziko de afrikajsklavoj.

Deveno de la nomo

[redakti |redakti fonton]

Pri la origino de la nomochoro ekzistas tri teorioj:

  • Choro estas la portugala vorto porlarmado (chorar = larmi). La ofte melankoliaj melodioj de ĉoro klarigus, kiel la muziko ricevis ĉi tian nomon.
  • Xolo povus esti la praulo de la vortochoro;xolo estis afrika danco.
  • Choro povus esti reduktaĵo de la vortocharamela porŝalmo; en la frua fazo ja ofte fakte blovmuzikistaroj ludis ĉorojn.

Instrumentado

[redakti |redakti fonton]
Instrumentoj de ĉoro: po sepkorda kaj seskorda,gitaro,mandolino,fluto,kavakinjo,pandejro

Tradicie ĉoroensemblo konsistas el unu aŭ dugitaroj,kavakinjo,pandejro, variajperkutinstrumentoj kaj ajnaj soloinstrumentoj - oftefluto,klarnetomandolino (port.:bandolim). La basfunkcion origine transprenisofikleido kaj ekde la 1930-aj jaroj sepkorda gitaro (violão de sete cordas). Intertempe ekestis komponaĵoj por ĉiuj ajn instrumentoj kaj ensembloj, ekde piano ĝisbandego. Ekzistas ankaŭ ĉoroj kun kantado, ekzempleTico-Tico no fubá (La pasero en la faruno).

Komponaĵoj de ĉoro

[redakti |redakti fonton]

Improvizado pri la temo de komponaĵo ludas gravan rolon en ĉoro. La plej multajn komponaĵojn karakterizas relative altatempo, melodia kaj ritma strukturoj baziĝantaj sur 16-onoj kajsambeca frazigo, je kio oni ludas ĉi tiujn 16-onojn ne rektaj. La tre rapide ludataj melodiaj linioj el trairaj 16-onoj postulas de la muzikistoj tre altan virtuozecon, kaj tion ne nur je solo- aŭ melodio-instrumentoj: ankaŭ la akompano sin lige apogas sur la melodion, kunplenumas la akcentadon, subtenas kaj portas per tio la melodiopason.

Ofte ĉoroj havas la klasikan formon A B A C A. Ekzistas do ĉefa temo, al kiu sekvas dua melodio, poste reeksonas la unua temo, post tiu alvenas tria, kaj finfine la unua melodio denove ripetiĝas. Tiuj tri partoj povas treege diferenciĝi laŭ ritmaro kaj stilo.

Ĉoro en la nuntempo

[redakti |redakti fonton]

Ekde la apero de la radio en la 1920-aj jaroj la graveco de ĉoro malpliiĝis. Kelkaj muzikistoj tamen konservas ĉi tiun tradicion kaj faras ĉoron kun ĝia virtuozeco al unu el la plej interesaj muzikstiloj de Brazilo. En Eŭropo tiu ĉi muzikstilo tamen estas preskaŭ nekonata.

Ekde la mezo de la 1930-aj jaroj ĉoro malaperis preskaŭ plene, kaj oni remalkovris ĝin en Brazilo nur en la 1950-aj jaroj. Tiam ekzistis unuaj „Rodas do Choro“ [rondoj de la ĉoro]. Muzikistoj renkontiĝis en rondoj similaj alimprovizadkunsidoj ĵazaj, por kompletigi pecojn el la klasika repertuaro de ĉoro per improvizaĵoj.

Daŭris tamen pluajn kvindek jarojn, ĝis kiam ĉoro denove fariĝis respektata muziko. Nun ĉoro estas en modo ne nur en Rio-de-Ĵanejro aŭSan-Paŭlo, sed ankaŭ enNovjorko kaj ĉe la okcidenta marbordo de Usono. Unuaj rondoj de ĉoro nun ankaŭ ekzistas en Eŭropo, precipe enParizo, kiu kiel ĝis nun estas metropolo de brazila muziko. Oktobron de 2006 okazis rondo de ĉoro inHamburgo kun la Camerata do Choro (direktado: Paulo Gouveia, fluto) kaj gastoj el Brazilo, inter ili Wilfried Berk (Rio-de-Ĵanejro/Hanovro) ĉe klarneto.

La filmo „Brasileirinho“ (2005) deMika Kaurismäki ne nur temas pri la muziko, de ĉoro, sed ankaŭ de la homoj, kiuj ludas ĉi tiun muzikon[1]

Gravaj komponistoj kaj muzikistoj de ĉoro

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Informo pri la filmo. Arkivita ella originalo je 2015-09-24. Alirita 2015-03-13 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĉoro&oldid=8886502"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp