Ĉokolado en siaj plej oftaj formoj: polvo kaj strioj.Diverskoloraj ĉokoladpecoj.Varmigita malvarma ĉokolado.
Ĉokolado estas dolĉamanĝaĵo kajtrinkaĵo farita elkakao. Ĝi estas farita el rostitaj kaj muelitaj kakaosemoj, kaj ĝi estas disponebla kiel likva, solida, aŭ pasta, ĉu per si mem aŭ kielgustiga agento en aliaj manĝaĵoj. Kakao estis konsumita en ia formo ekde almenaŭ la epoko de la civilizo deOlmekoj (19a–11a jarcentoj a.n.e.),[1][2] kaj poste ankaŭmezamerikaj civilizoj konsumis ĉokoladajn trinkaĵojn antaŭ esti enkondukitaj en Eŭropo en la 16-a jarcento.[3]
La semoj dekakaujo havas intensanamaran guston kaj devas estifermentitaj por disvolvi la guston. Postfermentado, la semoj estas sekigitaj, purigitaj, kaj rostigitaj. La ŝelo estas forigitaj por produkti kakaograjnojn, kiuj estas poste muelitaj ĝis kakaopasto, neadulteritan ĉokoladon en kruda formo. Post la kakaopasto estas likvigita per varmo, ĝi estas nomita "ĉokoladpasto". Tiu pasto povas esti malvarmigita kaj procezita en siaj du komponaĵoj: kakaa solida polvo kaj kakaa butero. Kuirĉokolado, nomita ankaŭ amara ĉokolado, enhavas kakaajn solidojn kaj kakaan buteron en variaj proporcioj sen aldonitasukero. Polva kuirkakao, kiu enhavas pli dafibro ol kakabutero, povas esti procezita peralkalo por produkti la nomitan "nederlanda ĉokolado". Multo de la ĉokolado konsumita nuntempe estas en la formo de dolĉa ĉokolado, kombino de kakasolidaĵoj, kakabutero, aŭ aldonitaj vegetalaj oleoj kaj sukeroj. Laktoĉokolado estas dolĉa ĉokolado kiu aldone enhavaslaktopulvoron aŭkondensitan lakton. Lablanka ĉokolado enhavas kakabuteron, sukeron kaj lakton, sed ne kakasolidaĵojn.
Ĉokolado estas unu el la plej popularan manĝaĵoj kaj gustoj en la mondo, kaj ekzistas multaj manĝotipoj kiuj enhavas ĉokoladon, ĉefedesertoj, kielĉokoladtortoj,kukoj,ĉokoladaj pudingoj,ŝaŭmaĵoj, "brownie" kaj ĉokoladerajbiskvitoj. Multajbombonoj estas plenigitaj aŭ kovritaj per dolĉa ĉokolado. Ĉokoladstrioj, ĉu faritaj el solida ĉokolado ĉu el aliaj ingrediencoj trempitaj aŭ kovritaj per ĉokolado, estas manĝataj kielmanĝetoj. Donacoj el ĉokolado mulditaj je tre diversaj formoj (kiel ovoj, koroj, kaj moneroj) estas tradiciaj en diversaj festoj, kielKristnasko,Pasko,Sankt-Valentena tago, kajĤanuko. Ĉokolado estas uzata ankaŭ en malvarmaj kaj varmaj trinkaĵoj, kiel ĉokoladlakto kajvarma ĉokolado, kaj eĉ en kelkajalkoholaĵoj, kiel ĉecrème de cacao.
Kvankam kakao originiĝis el Ameriko,okcidentafrikaj landoj, aparteEburbordo kajGanao, estas la ĉefaj produktantoj de kakao en la 21-a jarcento, kalkulite en ĉirkaŭ 60% de la tutmonda produktado. Pro ĉirkaŭ du milionoj dainfanoj engaĝiĝintaj en la produktado de kakao en Okcidenta Afriko,infansklaveco kaj trafikado asocia kun la kakaproduktado kaj komerco restas grava afero.[4][5] Informo de 2018 asertis, ke internaciaj klopodoj por plibonigi la vivkondiĉoj de infanoj estis bremsitaj rezulte en malsukcedo pro la konstanta malriĉeco, foresto de lernejoj, pliiĝanta tutmonda kakapeto, pliintensa agrikulturo de kakao, kaj plua ekspluatado de infanlaboro.[4]
Laŭ lalegendo, estis la azteka Dio-reĝoKvetzalkoatlo,ĝardenisto de laparadizo, kiu donacis la kakafabon al la homoj. Kun la malkresko de lamajaa imperio, en proksimume la jaro 900, latoltekoj kajaztekoj, setlintaj en lamajaa imperio, plu kultivis ĝin.Moktezumo, azteka imperiestro de 1440 ĝis 1469 estis fama ĉar li kutimis trinki 50 boteletojn da ĉokolado ĉiutage. Konvinkita al ĝia vivfortikigeco, li ĉiam trinkistason da ĉokoladtrinkaĵo antaŭ ol eniri sianharemon. Tamen la trinkaĵo de la aztekaj dioj estisamara, ĝi estis farita per pistitaj faboj,spicoj kaj bolantaakvo. Rapide la hispanoj dolĉigis ĝin perkansukero,agavsuko,mosko kajvanilo.
La diferencoj inter lagrundoj, laklimatoj, la specioj de kakaujoj, la kultivmanieroj, la fabprilaboroj donas apartecon al ĉiuj kakaoj. La fakuloj konsentas, ke la plej bongustaj kakaoj venas de Trinidado, insuleto deKaraiboj je 15 km de Venezuelo. Tie estas la "Medoko de la kakao".
Latrinitario, plantita de la hispanoj en la 17-a jarcento enTrinidado, disvastiĝis iomete ĉie en la mondo (15% el la tutmonda produktado). Tiuhibridaĵo heredis la fajnecon de la kriolo kaj la fortikecon de la forastero.
La kakaujo aŭkafoarbo (ne konfuzu kun alia signifo de kafujo, kiu estasskatolo en kiu stokitaskakaopulvoro) estasdaŭrfoliaarbo, el la familio de lasterkuliacoj, kiu kreskas en latropikaj regionoj. En la naturo, ĝi estas alta je 12 ĝis 15metroj, kiam ĝi estas kultivata, ĝi estas alta je 4 ĝis 10 metroj.Malfortika, ĝi prefere kreskas enombro, ŝirmita de laventoj, kaj en malseka, varma kaj regula klimato. Ĝi komence produktas, kiam ĝi estas 4- aŭ 5-jara, kaj plej produktas, kiam ĝi estas inter 10- kaj 25-jara.La tre malgrandajfolioj blankaj aŭ iom rozkoloraj aperas engrapoloj kunpremitaj senpere sur latrunko aŭ sur la ĉefajbranĉoj. Nur unufloro el cent naskosfrukton aŭ fabujon.Estas durikoltoj ĉiujare.La fabujoj similas alrugbepilko, kunlongeco de 20 cm. Ili entenas 20 ĝis 50 fabojn envolvitajn en blankecamucilago. La vorto "fabo de kakao" estas uzata por la fermentinta kaj sekigitagrajno, preta porkomerco.
La rikoltistoj bone scias, kiam la frukto estamatura por la plukado. Kelkfoje, per skuo de la fabujo, ili certiĝas pri ĝia matureco. La plukado daŭras dum pluraj monatoj kaj necesigas multan laboron. La elfabujigo okazas sur la plukadloko. Kiam la fabujo estas plukita, ĝi estasdiagonale fendigata pertranĉilo aŭmaĉeto. Post elfabujigo, la faboj estas metataj por fermentado dum pluraj tagoj. Post fermentado, la valoraj faboj estas dismetataj por sekigo, kiu daŭras dum ok ĝis dek kvin tagoj kaj ili akiras la guston karakterizan de la ĉokolado.
La natura sekigo estas per lasunradiado, la artefarita en 100-gradaj varmejoj. Dudek freŝaj fabujoj liveras unukilogramon da sekigitaj faboj. Post kvalitokontrolo kaj purigo, la faboj estas rostataj kiel kafgrajnoj. Tio estas decidiga kaj delikata ŝtupo, en kiu laaromo de la faboj kaj la bela ĉokolada koloro disvolviĝas. Poste la faboj estas pecigataj, la nedezirindajĝermoj estas forigataj, kaj fine pistataj por produktikakapaston, kiu entenas la tutan originangrason. Tiam du vojoj estas ireblaj aŭ tiu de lakakapulvoro aŭ tiu de la ĉokolado.
Ĝis la18-a jarcento, la ĉokolado estis fabrikata de lamonaĥoj kaj religiulinoj, laŭ la aztekaj metodoj. Ili uzis ĝin kiel refortikigilon por elteni laritajnfastojn, konsiderante ke la ĉokolado kun akvo ne rompis la faston. Tamen lajezuitoj malpermesis ĝin en 1650, opiniante ke tiu trinkaĵo estis tro revigliga por ne estidiabla.
En la 18-a jarcentoVatikano estis konkerita de la ĉokolado. La oficiroj, kiuj partoprenis en lakanonizaj ceremonioj, ricevis pakon de ĉokoladajbombonoj. Ekde la 19-a jarcento la ĉokolado estas en ĉiujkristanaj festoj kielPasko kajKristnasko.
Laindustrio de la ĉokolado disvolviĝis en Eŭropo fine de la 18-a jarcento. La unua mekanika fabriko estis kreata en 1780. En 1828 Van Houten patentigis inventaĵon pri pulvorĉokolado. En 1847 la kompanio Fry deBristol muldis la unuan ĉokoladtabuleton. En 1853 Menier mendis alGustave Eiffel la konstruadon de sia ĉokoladfabriko enNoisiel kaj fariĝis en 1869 la unua monda produktanto.Victor Auguste Poulain, siavice, konstruigis fabrikon en 1862, sekvata deHenri Nestlé en 1867. En la sama jaro,John Cadbury fondis fabrikon-ĝardenon.
En 1872 la sviso Peter produktis la unuan laktan ĉokoladon kaj la italoCaffarel kreis la recepton de "gianduja". En 1879Rodolph Lindt inventis la konĉan procedon porhomogenigi la paston. Lakonĉoj utilas por delikate movi la ĉokoladon (kelkfoje dum pluraj tagoj) por elstarigi ĝian aromon kajoleecigi ĝin.
La pasio de la hispanoj por la ĉokolado estas malpli intensa ol tiu de la kakakonkerintoj. Tamen la tradicio de kvalito ankoraŭ vivas kun la firmaojBlanxart,Ramon Roca aŭValor. Se la plej fama brita ĉokoladpersono estas John Cadbury, iuj firmaoj profitas pri lareĝa agnosko kielAckerman aŭBendicks ofMayfair, fama pro siaj mentaj ĉokoladoj.
Svisio estas la alia lando de la ĉokolado, kaj precipe la unua konsumanto en la mondo. Tie naskiĝis Lindt,Sprüngli, Suchard kun ĝiaj famaĵoj: lalakta ĉokoladoMilka kajToblerone.
Nuntempe, la ĉokolado estas manĝata preskaŭ ĉiutage. Lareklamado sukcesas allogi la frandemon de lainfanoj kaj fideligi ilin per kolekteblaĵoj enŝovitaj en lapakoj. Por allogi la homojn kaj ne nur la infanojn, la fabrikantoj zorgas pri la aspekto de la ĉokoladpecoj sed ankaŭ pri la pakaĵoj, kiu kunigas la ideojn deplezuro kajlukso. La ĉokolado fandiĝas en labuŝo. La ĉokolado kaj lavino havas propranvortotrezoron kun fortavolupta karaktero. La spertuloj parolas pri "belegamahagonarobo". La pasiuloj pri la ĉokolado ariĝas en gustumajkluboj kaj kolektas ĉiujn objektojn rilatajn al ĉokolado.
Malmultaj nuntempaj ĉokoladistoj mem fabrikas sian ĉokoladon per kakafaboj. Ili plej ofte aĉetas bazan ĉokoladon el industriaj ĉokoladfabrikoj kaj poste muldas ĝin por krei ĉokoladajn objektojn kaj ofte verkojn. La plej malfacila afero estas la elekto de la diversgustaj ĉokoladoj kaj la miksado. Kutime la ĉokoladistoj elektas du aŭ tri ĉokoladojn, kiujn ili miksas, sed poste venas la artisto, tiu, kiu elektas la sekretankondimenton aŭ kondimentojn, kiu faras el ĉiu ĉokoladaĵo io aparta eĉ unika.
Por fabrikikakapulvoron, necesas elpastigi grandan parton de ĝiabutero. La kakabutero kun aldono desukero, delakto kaj de aromoj estas uzata por la fabrikado de lablanka ĉokolado, kiu ne meritas sian nomon.
Kvankam esplorado sugestas, ke eĉ malaltaj niveloj deplumbo en la homa korpo povas esti damaĝaj por infanoj,[14][15] estas malverŝajne ke ĉokoladkonsumado en malgrandaj kvantoj povas okazigiplumbovenenadon. Kelkaj studoj montris, ke plumbo povas ligiĝis al kakaŝeloj, kaj poluado povas okazi dum la fabrika procezo.[16] Unu studo montris, ke meza plumbonivelo en laktoĉokoladaj bombonstrioj estas de 0.027 µg de plumbo por gramo de bombono;[16] alia studo trovis, ke kelkaj ĉokoladoj aĉetitaj en usonajsuperbazaroj enhavis ĝis 0.965 µg por gramo, proksime al la internacia (volonta) normiga limo por plumbo en la kakapolvo aŭ kakasemoj, kiu estas 1 µg da plumbo por gramo.[17] En 2006, la usona FDA malaltiĝis je unu kvinono la kvanto de plumo permesebla en bombonoj, sed la plenumo de tiu postulo estas nur volonta.[18] Studoj konkludis, ke "infanoj, kiuj estas grandaj konsumantoj de ĉokoladaĵoj, povas esti sub risko superi la ĉiutagan limon de plumbo; ĉar unu 10 g kubo de nigra ĉokolado povas enhavi tiom multo kiom ĝis 20% de la ĉiutaga limo de plumboenglutado. "Krome ĉokolado povas ne esti la nura fonto de plumbo en ilia nutrado"[19] kaj "ĉokolado povus esti grava fonto dekadmio kaj plimbenglutado, aparte ĉe infanoj."[20] Laŭ studo de 2005, la averaĝa koncentro deplumbo el kokofaboj estas de ≤ 0.5 ng/g, kio estas unu el la plej malaltaj registritaj valoroj por natura manĝaĵo.[16] Tamen, dum la kultivado kaj la produktado, ĉokolado povas absorbi plumbon el la medio (kiel el atmosferaj antaŭaj elsendoj de la nun neuzata plumbobenzino).[16][21]
LaEŭropa Instanco pri Nutraĵa Sekureco rekomendis tolereblan semajnan engluton de kadmio de 2.5mikrogramoj por kg de korpopezo de eŭropaj, indikante, ke konsumado de ĉokoladaj produktoj okazigas eksponon de ĉirkaŭ 4% inter ĉiuj aliaj manĝejoj.[22][23][24] La Kalifornia Propono 65 de 1986 postulas avertan indikilon de ĉokoladaĵoj kiuj havas pli ol 4.1 mg de kadmio por laktaĵo ekzistanta en unusola produkto.[25][26][27]
Unu kuleraĵo (5 gramoj) de seka nedolĉigita kakapolvo havas 12.1 mg dakafeino[28] kaj 25-g peco demalhela ĉokolado havas 22.4 mg de kafeino.[29] Kvankam peco de 7 oz. (200 ml) de kafo povas enhavi 80–175 mg,[30] studoj montris psikaktivajn efikojn en kafeindozoj tiom malaktaj kiom ĝis 9 mg, kaj montriĝis, ke dozo tiom malalta kiom ĝis 12.5 mg havas efikojn pri kogna plenumado.[31]
Ĉokolado povas esti faktoro porpirozo en kelkaj personoj, ĉar unu el ties konstituantoj, nometeobromino, povas efiki sur la muskolo de laezofaga sfinktero tiel ke ĝi ebligas, ke stomakaj acidoj eniru en laezofagon.[32]Venenado pro teobromino estas trodoza reago al la amaraalkaloido, kio okazas pli ofte ĉebredbestoj ol ĉe homoj. Tamen, ĉiutaga englutado de 50–100 g da kakao (0.8–1.5 g de teobromino) fare de homoj estis asocia kun ŝvitado, tremblado, kaj forta kapdoloro.[33]
En sufiĉaj kvantoj, la teobromino trovita en ĉokolado estasvenena por animaloj kiel katoj, hundoj, ĉevaloj, papagoj, kaj malgrandaj roduloj ĉar ili malkapablasmetaboli la kemiaĵon efektive.[37] Se oni manĝigas al animaloj ĉokoladon, la teobromino povas resti en la sangocirkulado ĝis 20 horoj, eble okaziganteepilepsiajn atakojn,koratakojn,internan sangadon, kaj finfine la morton. Medicina traktado plenumita debestokuracisto postulas instigo alvomado en du horoj de la englutado kaj administrado debenzodiazepinoj aŭbarbituratoj kontraŭ atakoj, kontraŭmisritmiloj kontraŭmisritmoj, kaj devigo al diurezo.
Tipa hundo de 20 kg normale suferos grandan intestan misordon manĝinte malpli ol 240 g de malhela ĉokolado, sed ĝi ne nepre suferoj bradikardion aŭ takikardion se ĝi ne manĝas almenaŭ duonkilogramon de laktoĉokolado. Malhela ĉokolado havas 2 ĝis 5 fojojn pli da teobromino kaj tial ĝi estas pli danĝera por hundoj. Laŭ la gvidilo deMerck & Co. nomeMerck Veterinary Manual, proksimume 1.3 gramoj de kuirĉokolado por kilogramo de hunda korpopezo estas sufiĉe por okazigi simptomojn de veneneco. Por ekzemplo, tipa strio de kuirĉokolado de 25 g estus sufiĉa por okazigi simptomojn en hundo de 20 kg. En la 20-a jarcento, estis informoj ke eĉmulĉo farita el kakafabaj ŝeloj estas danĝera por hundoj kaj gregoj.[38][39]
Ĝenerala pruvaro estas nesufiĉa por determini la rilaton inter konsumado de ĉokolado kajakneo.[41][42] Variaj studoj ne indikas al ĉokolado, sed al la altaglukemia naturo de kelkaj manĝaĵoj, kiel sukero,maiza siropo, kaj aliaj simplajkarbohidratoj, kiel eblaj kaŭzoj de akneo,[41][42][43][44] kun aliaj eblaj dietaj faktoroj.[41][45]
Manĝaĵoj, inter kiuj ankaŭ ĉokolado, tipe ne estas tipe konsideratajmanio.[46] Kelkaj personoj tamen povus deziri aŭ kaprici por ĉokolado,[46] kio kondukis al neologismoĉokoholismo (laŭ alkoholismo) aŭĉokoladismo.[46][47]
Ĉokoholulo (kiel neologismo) estas persono kiu sopiras aŭ rekte kompulsie konsumas ĉokoladon.[48] En la angla lingvo la vorto "chocoholic" estis por la unua fojo uzita en 1968, laŭ Merriam-Webster. Ĝi estasvortokunfandaĵo de "ĉokolado" kaj "alkoholulo" en diversaj lingvoj.[48] La termino estas uzata precize aŭ humure por priskribi personon kiu estas eksterordinare amema al ĉokolado; tamen, estas ankaŭ medicina pruvaro kiu subtenas la ekzistadon de faktadependeco el ĉokolado.[49] Psikoaktivaj konstituantoj de ĉokolado kiuj funkciigas ‘bonfartan’ reagon en la konsumanto estastriptofano kajfenetilamino, kiuj povus kontribui al sopirego kaj dependecaj respondoj, aparte ĉe personoj kun specifaj genetikaj aleloj.[50] Ankaŭ la kvanto desukero uzata en ĉokoladproduktado efikas sur la psikoaktivaj efikoj de ĉokolado.[51]
Dolĉamara ĉokolado (ankaŭ nomitanigra ĉokolado,amara ĉokolado, aŭmalhela ĉokolado) estas formo de ĉokolado, kiu enhavas pli grandan pocenton dakakasoleidoj kaj kakabutero ol kunlakta ĉokolado, kaj iom al neniom da sukero. Registaraj kaj industriajnormoj pri kiuj produktaĵoj devasetikediĝi kiel „dolĉamara ĉokolado” varias laŭlando kajmerkato. Tutmonda pliiĝo demendado de dolĉamara ĉokolado okazis en la frua21a jarcento.
Ĉokolado estis ŝlosila temo de kelkaj sukcesaj libroj kaj kinadaptaĵoj. En 1964,Roald Dahl publikigis porinfanan novelon titolitanCharlie and the Chocolate Factory. Tiu novelo centriĝas al malriĉa knabo nomita Charlie Bucket kiu vizitas la plej grandan ĉokoladan fabrikon en la mondo, posedaĵo de ekstercentra Willy Wonka.[52] Oni faris ĝis du filmadaptaĵojn de la novelo nome:Willy Wonka & the Chocolate Factory (1971) kajCharlie and the Chocolate Factory (2005). Tria adaptaĵo, origina antaŭsekvaĵo titolitaWonka, estis aperinta en 2023.[53]
Como agua para chocolate amafera romano de 1989 de la romanistinoLaura Esquivel, estis adaptita al samnoma filmo en 1992.Chocolat, romano de 1999 deJoanne Harris, estis adaptita al filmo enChocolat kiu estis elsendita unu jaron poste.[54]
↑Laŭ "Basiswörterbuch Russisch",ISBN 978-3-12-517332-3. La etimologia vortaro ial mencias la rusan formon en la esperanta ortografioŝokolada, do kun fina a.
↑Etimologia vortaro de Esperanto, volumo 1: A - D,ISBN 91-85288-17-9, paĝo 83
↑Karen Dakin kaj Søren Wichmann (2000) “CACAO AND CHOCOLATE A Uto-Aztecan perspective“Ancient Mesoamerica, 11, 55–75.
↑ (2019) “Cardioprotective mechanisms of cocoa”,Journal of the American College of Nutrition38 (6),p. 564–575.doi:10.1080/07315724.2018.1557087. 58582304.
↑ (2008) “Impact of Alkalization on the Antioxidant and Flavanol Content of Commercial Cocoa Powders”,Journal of Agricultural and Food Chemistry56 (18),p. 8527–33; 8527.doi:10.1021/jf801670p.
↑Caffeine. Arkivita ella originalo je 24a de Septembro 2015. Alirita 8a de Septembro 2015 .
↑ (2009) “Survey of Commercially Available Chocolate- and Cocoa-Containing Products in the United States. 2. Comparison of Flavan-3-ol Content with Nonfat Cocoa Solids, Total Polyphenols, and Percent Cacao”,Journal of Agricultural and Food Chemistry57 (19),p. 9169–80.doi:10.1021/jf901821x.
↑ (2007) “Metals”, Hayes, A.W.:Principles and Methods of Toxicology,5‑a eldono, CRC Press.ISBN 978-0-8493-3778-9.
↑ (2007) “Toxic effects of metals”, Casarett, LJ:Casarett and Doull's Toxicology: The Basic Science of Poisons,7‑a eldono, McGraw-Hill Professional.ISBN 978-0-07-147051-3.
↑16,016,116,216,3 (Oktobro 2005) “Lead contamination in cocoa and cocoa products: isotopic evidence of global contamination”,Environmental Health Perspectives113 (10),p. 1344–1348.doi:10.1289/ehp.8009.
↑ (2006) “Is lead toxicity still a risk to U.S. children?”,California Agriculture60 (4),p. 180–4.doi:10.3733/ca.v060n04p180.
↑32021R1323 (angle) (10 August 2021). Alirita 15a de Marto 2023 . “new maximum levels for baby foods and chocolate/cocoa products were established under Commission Regulation (EU) No 488/2014”.
↑32014R0488 (angle) (12 May 2014). Alirita 15a de Marto 2023 . “maximum levels of cadmium in foodstuffs Text with EEA relevance”.
↑ (3a de Aprilo 2018) “Cadmium and lead in cocoa powder and chocolate products in the US Market”,Food Additives & Contaminants: Part B11 (2),p. 92–102.doi:10.1080/19393210.2017.1420700. 13677509.
↑ (1979) “Caffeine content of common beverages”,Journal of the American Dietetic Association74 (1),p. 28–32.doi:10.1016/S0002-8223(21)39775-9. 10192823.
↑ (October 2010) “Effects of low doses of caffeine on cognitive performance, mood and thirst in low and higher caffeine consumers”,Psychopharmacology152 (2),p. 167–173.doi:10.1007/s002130000506. 7176784.
↑Theobromine: Toxicity summary. PubChem, U.S. National Library of Medicine (25a de Novembro, 2023). Alirita 26a de Novembro, 2023 .
↑ (2011) “Oxalate content in commercially produced cocoa and dark chocolate”,Journal of Food Composition and Analysis24 (7),p. 916–922.doi:10.1016/j.jfca.2011.03.008.
↑ (1995) “Nutrient and antinutrient profiles of raw and fermented cocoa beans”,Plant Foods for Human Nutrition (Dordrecht, Netherlands)48 (3),p. 217–23.doi:10.1007/bf01088443. 21376588.
↑ (1984) “Cacao bean shell poisoning in a dog”,Journal of the American Veterinary Medical Association185 (8),p. 902.
↑ (1943) “The poisoning of livestock by cacao products”,Veterinary Record55 (15),p. 165.
↑ (2021-05-25) “Obesity and Cardiovascular Disease: A Scientific Statement From the American Heart Association”,Circulation143 (21),p. e984–e1010.doi:10.1161/CIR.0000000000000973.
↑41,041,141,2 (2013) “Epidemiology of acne vulgaris”,British Journal of Dermatology168 (3),p. 474–85.doi:10.1111/bjd.12149. 24002879.
↑ (Novembro 2013) “Acne: risk indicator for increased body mass index and insulin resistance”,Acta Dermato-Venereologica93 (6),p. 644–9.doi:10.2340/00015555-1677.
↑ (April 2014) “Diet and acne update: carbohydrates emerge as the main culprit”,Journal of Drugs in Dermatology13 (4),p. 428–35.
↑ (February 2005) “A systematic review of the evidence for 'myths and misconceptions' in acne management: diet, face-washing and sunlight”,Family Practice22 (1),p. 62–70.doi:10.1093/fampra/cmh715.
↑ (1993) “'Chocolate Addiction': A Preliminary Study of its Description and its Relationship to Problem Eating”,Appetite21 (3),p. 233–46.doi:10.1006/appe.1993.1042. 36613545.
↑Nehlig, Astrid. (2004)Coffee, tea, chocolate, and the brain. Boca Raton: CRC Press, p. 203–218.ISBN 9780429211928.
↑ (2019-03-12) “Increasing Chocolate's Sugar Content Enhances Its Psychoactive Effects and Intake”,Nutrients11 (3),p. 596.doi:10.3390/nu11030596.
Rosenblum, Mort (2006).Chocolate: A Bittersweet Saga of Dark and Light. North Point Press.ISBN 978-0-86547-730-8
Ryan, Órla (2011).Chocolate Nations: Living and Dying for Cocoa in West Africa. Zed Books.ISBN 978-1-84813-005-0
Squicciarini, Mara P.; Swinnen, Johan (2016).The Economics of Chocolate. Oxford: Oxford University Press.ISBN 978-0198726449.
(nl) Jean-Pierre Wybauw,Perfecte chocolade, klasikaĵo verkita de la konsilisto de Barry Calebaut, tradukita en 8 lingvoj, interalie en la angla sub la titoloFine chocolates GOLD, eld. Lannoo, 2016,ISBN 978-94-014-3342-6 (rete konsultebla)
Young, Allen M. (2007).The Chocolate Tree: A Natural History of Cacao (Reviziita kaj etendita eldono). University Press of Florida.ISBN 978-0-8130-3044-9