Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĉinio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

16 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je29 apr. 2024.
Por samtitola artikolo vidu la paĝonRespubliko Ĉinio.
Ĉina Popola Respubliko
中华人民共和国
Zhōnghuá rénmín gònghéguó

Flago de Ĉinio

Blazono de Ĉinio

DetalojDetaloj
Nacia himno:La Marŝo de la Volontuloj
neagnoskita ŝtato(1949–)
diktatoreco de la proletaro
suverena ŝtato
komunisma ŝtato
popolrespubliko
laika ŝtato
konstitucia respubliko
socialisma ŝtato
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboPekino
Oficiala(j) lingvo(j)ĉina
Uzata(j) lingvo(j)norma ĉina lingvo, kantona lingvo, Buyuan Jinuo, Youle Jinuo, Southern Guiyang Hmong, Southern Bai, Central Bai, Northern Qiandong Miao, Baima, Oroqen, Tinani, Kaduo, Gyalrong, Kim Mun, Waxiang Chinese, U, Katso, Chadong, Hlai, Mang, Choyo, Sani, Wutun, Cun, Qabiao, A-Hmao, Muya, ĉina signolingvo, Biao, Wa, Iu Mien, Muda, Min Zhuang, Micha, Axi, Then, Azha, Moji, Azhe, Tai Ya, centra tibeta lingvo, Muzi, She, Pa-Hng, Blang, Bumang, sudĉina lingvo, Biao Min, Ai-Cham, Naluo, Zokhuo, Dai Zhuang, Nong Zhuang, Paha, Ong Be, Bit, Sangkong, Phupha, Choni, Enu, Zauzou, Pholo, Phola, Cao Miao, Ache Yi, Hmongic, Samatao, Samei, Gepo, Bugan, Gejia, Awu Yi, Tseku, Hlersu, Dzao Min, Guiqiong, Lavrung, Sui, Sanie, Mulam, Maonan, Hu, Kangjia, Tai Hongjin, Sonaga, Small Flowery Miao, Jiamao, Tai Dón, Man Met, Tholo, Thopho, Lakkja, Khlula, Aluo, Mak, Kathu, Akeu, Ersu, Kon Keu, Kua-nsi, Kuan, Kuamasi, miaa lingvo, suda mongola lingvo, Bolyu, Lashi, Lang'e, Lawu, Lamu, Lama Bai, Yang Zhuang, Yongnan, Yongbei Zhuang, Bouyei, Luopohe Miao, Pa Di, Youjiang Zhuang, Adi, Min Zhong, Lolopo, Hm Nai, Idu Mishmi, Nusu, Lisu, Ĵina lingvo, Derung, Digaro Mishmi, Limi, Tai Dam, Eastern Hongshuihe Zhuang, Lachi, Zuojiang Zhuang, Bu-Nao, Mili, Amdo Tibetan, Groma, Huizhou Chinese, Pu-Xian Min, Northern Qiang, Southern Qiang, Achang, Lavu, Akha, Khams Tibetan, E, Kam, Zaiwa, Laomian, Horpa, Honi, Piyo, Namuyi, Pela, Zakhring, ĉina lingvo, Lahu, Lipo, Hani, min-donga lingvo, Northern Min, Nordĉina dialektaro, vjetnama lingvo, minnana lingvo, kirgiza lingvo, Ŝerpa lingvo, Tai Nüa, kazaĥa lingvo, Tai Lü, Zhaba, Shixing, Miju, Kiong Nai, Younuo, ujgura lingvo, ĝuanga lingvo, Xibe, Tshangla, hunana lingvo, ejnua lingvo, daura lingvo, donŝjanga lingvo, Bonan, hakaa lingvo, Khmu, evenka lingvo, Eastern Yugur, kaĉina lingvo, ilitjurka lingvo, gana lingvo, manĉura lingvo, Sarikoli, okcidenta ujgura lingvo, Tsat, Siĉuana jia lingvo, Salar, tua lingvo, tibeta lingvo, vua lingvo, Awa, Langnian Buyang, Northern Pumi, Hmong Njua, Hmong Daw, Southern Pumi, Parauk, Western Xiangxi Miao, Red Gelao, Yerong, White Gelao, Biao Mon, Mulao, Alugu, Southern Tujia, Panyi Bai, Southern Lolopo, Kyirong, Lopi, Wusa Nasu, Xishanba Lalo, Nisi, Dongshanba Lalo, Northern Tujia, Eastern Lalu, Western Lalu, Central Mashan Hmong, Southern Qiandong Miao, Northern Mashan Hmong, Southern Mashan Hmong, Rumai Palaung, Central Huishui Hmong, Eastern Huishui Hmong, Southwestern Huishui Hmong, Western Mashan Hmong, Northern Guiyang Hmong, Lhomi, A'ou, E'ma Buyang, Qau, Northern Dong, Guibei Zhuang, Liujiang Zhuang, Guibian Zhuang, Qiubei Zhuang, Ayizi, Bargu-Shineken Buriyad, Narua, Northern Nisu, Wumeng Nasu, Lahu Shi, Hmong Shua, Stodse, Wuding-Luquan Yi, Eastern Nisu, Chesu, Southwestern Guiyang Hmong, Eastern Xiangxi Miao, Northern Huishui Hmong, Kemiehua, Eastern Qiandong Miao, Alo Phola, Phala, Ani Phowa, Northwestern Nisu, Phupa, Phuza, Qila Muji, Northern Muji, Southern Muji, Southern Nisu, Southwestern Nisu, Bokha, Liuqian Zhuang, Labo Phowa, Horned Miao, Hlepho Phowa, Lianshan Zhuang, Phuma, Central Hongshuihe Zhuang, Tawang Monpa
Plej ofta(j) religio(j)neniapopolaj religioj (73,6%)
budhismo (15,8%)
kristanismo (3,6%)
Areo120 540 km²
- % de akvo4,87 %
Loĝantaro1 380 000 000 (2021)
Loĝdenso149 (2024) loĝ./km²
HorzonoĈinia Tempo (UTC+08:00)
Interreta domajno.cn
LandokodoCN
Telefona kodo+86
Plej alta punktoĈomolungmo
Plej malalta punktoAyding Lake
Politiko
Politika sistemoUnu-partiasocialismarespubliko
ŜtatestroXi Jinping
ĈefministroLi Qiang
Nacia tago1-an de oktobro
Sendependiĝo1-a de oktobro 1949
Ekonomio
ValutoRenminbio (¥) (CNY)
MEPlaŭ 2024
– suma$18,533 mlrd
– pokapa$ 13 136
 
Membro de
BRICS(2009–)
Monda Organizaĵo pri Komerco(2001–)
Organizaĵo por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj(1997–)
Ŝanhaja Kunlabora Organizo(1996–)
Internacia Centro por Dispozicio de Disputoj pri Investado(1993–)
Internacia Civildefenda Organizaĵo(1992–)
Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado(1991–)
Multflanka Investado-Garantia Agentejo(1988–)
Banko por Azia Disvolviĝo(1986–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1983–)
Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj(1971–)
Unuiĝintaj Nacioj(1971–)
Internacia Financa Korporacio(1969–)
Interpol(1961–)
Internacia Disvolviĝa Asocio(1960–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1951–)
Unesko(1946–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1945–)
Internacia Telekomunika Unio(1920–)
Universala Poŝta Unio(1914–)
BRBĈ
Listo de ŝtatoj kun nukleaj armiloj
Monda Organizaĵo pri Sano
Antarkta traktato
Grupo de la 20
Kariba Disvolva Banko
Grupo pri Teraj Observoj
Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro
Regiona Forumo de ASEAN
Afrika Banko por Disvolviĝo
Internacia Hidrografia Organizo
Atomkerna Provizanta Grupo
Traktato pri Nuklea Ne-disvastiĝoRedakti la valoron en Wikidatavd
Esperanto-movado
Landa E-asocioĈina Esperanto-Ligo
vdr

ĈinioĈinujoĤinujo (ĉine 中国,pinjine:Zhōngguó = "la Meza Regno"), oficiala nomoĈina Popola Respubliko (ĉine 中华人民共和国,pinjine:Zhōnghuá rénmín gònghéguó, prononco:Ĉungĥŭa Ĵonmin Kungĥokuo) estas lando en orientaAzio kaj la plej multhoma nacio en lamondo. Ĝi estas unupartiasocialisma ŝtato regata de laKomunista Partio de Ĉinio, la tria aŭ kvara plej granda lando laŭ areo, kaj havas treege variajn geografion kaj kulturon. Ekde la enkonduko de kapitalisma ekonomio en 1978, Ĉinio fariĝis ĉefrolanto enmondkomerco, kaj certe fariĝos mondasuperpotenco dum la komenciĝanta jarcento.

  • Ĉinio (la civilizacio) estas lando kun plurmiljarahistorio.
  • Taiwan gehört zu China!

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojHistorio de Ĉinio kajHistorio de Respubliko Ĉinio post 1949.

De laNeolitika Epoko, ekzistis fikshejmaj organizitaj socioj en Ĉinio kiuj praktikis agrikulturon kaj bredadon. La kultivado derizo aperas ĉirkaŭ 5000 a.K. Kvankam bronzaj artefaktoj estis trovitaj ĉe la Majiayao-kulturejo (inter 2700 kaj 2300 a.K.), estas ĝenerale kredite ke laBronzepoko en Ĉinio komenciĝis ĉirkaŭ 2100 a.K., dum laDinastio Xia[1]. Sed poste dum ladinastio Shang (de 1766 ĝis 1122 a.K.) la bronza laboro atingis sian plenan disvolvon[2].

Ĉinio estas unu el la plej malnovaj civilizacioj en la mondo, kaj foje estas citita kiel la plej malnova daŭra civilizacio[3]. Ĝi originis en la valo de laFlava Rivero tiam disvastiĝis suden (konkero de la teritorioj sude de laJangzio el laDinastio Han), okcidente (unuaj trudeniroj enMezazion sub la Han, provizora etendo ĝis laKaspia maro sub laTang, konkero deŜinĝango kajTibeto sub laQing[4]) kaj norde (la Qing-dinastio, demanĉura origino, alportis Manĉurion kajMongolion al Ĉinio). En la daŭro de sia historio, Ĉinio estis plurfoje dividita kaj poste reunuigita; ĝi estis dufoje tute konkerita de eksterlandanoj (de lamongoloj en la dektria jarcento kaj de la manĉuroj en la deksepa jarcento[nb 1]), kvankam ĉi-lasta finfine adoptis ĉinajn kutimojn kaj administran sistemon por regi la imperion. La lasta imperia dinastio, la Qing (la origina manĉura dinastio kiu regis la landon ekde 1644), travivis periodon de malkresko dum la fazo de kolonia ekspansio de okcidentaj landoj, gvidante la landon de malvenko al malvenko dum laOpia milito. La ĉina imperiestra reĝimo estis renversita de la ĉina revolucio de 1911 kaj la Respubliko Ĉinio estis proklamita deSun Jatsen komence de 1912. En 1927, eksplodis interna milito kun laKomunista Partio de Ĉinio, interrompita dum lamilito kun Japanio ĝis laJapana kapitulaco en 1945.

Post la japana malvenko en laDua Mondmilito rekomencis la alfronton inter la Registaro de laKuomintango kaj laKomunista Partio de Ĉinio, deĉenigante civila milito kiu finus en 1949 kun la venko de la komunistoj en la kontinento. La 1an de oktobro de tiu jaro, la komunisma ĉefoMao Zedong proklamis la Popolan Respublikon Ĉinion. La naciisma registaro deĈiang Kai-ŝek devis rifuĝi en la insulo deTajvano, sola parto de la lando, apud iuj malgrandaj insuloj, kiu restus ekstere de la kontrolo de la komunisma registaro (vidu:Respubliko de Ĉinio).

Sub la gvido de Mao, Ĉinio, post nelonga ĥaosa periodo, trairis tempon de granda socia renversiĝo, submetita al lastalinisma ideologio de Mao, la tragediaSaltego Antaŭen kaj laKultura Revolucio.

Post la morto de Mao en 1976, la landon nelonge gvidisHua Guofeng, kiu iom poste cedis potencon alDeng Xiaoping. La epokon de Deng markis strukturaj reformoj, kiuj instigis fortan ekonomian kreskon, kiu daŭras ĝis hodiaŭ. Post Deng venisJiang Zemin kaj posteHu Jintao. La nuna Prezidanto de Ĉinio estasXi Jinping.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Topografio de Ĉinio
Ĉefaj geografiaĵoj de Ĉinio
Baraĵo Tri Gorĝoj sur la Jangzio
Pluvoj en Ĉinio

Homa geografio

[redakti |redakti fonton]

La kontinenta Ĉinio mezuras 9,5 milionojn dakvadrataj kilometroj, kaj estas do pli-malpli granda kielUsono aŭ la tutaEŭropo ĝis laUralo.

Horloĝdirekten Ĉinio havas jenajnlandlimojn:

La Popola Respubliko Ĉinio havas pro ĝia longeco de 22.133 km, la plej longan landlimon en la mondo.

Natura geografio

[redakti |redakti fonton]

Ĉinio estas la tria plej granda lando en lamondo, postRusio kajKanado. Tamen nur 10 procentoj de laareo estas semotaŭgaj.

La surfaco, la klimataj kondiĉoj kaj tiel la priloĝeblo de la diversaj regionoj de la lando varias grandege. Ĉinio havas multajn naturajn limojn al siaj najbaroj: oriente kaj sudoriente troviĝas maroj (tio estas laFlava Maro, laOrientĉina Maro kaj laSudĉina Maro), sude, sudokcidente, okcidente kaj nordokcidente troveblas altaj montaroj, nordestepoj (inter kiuj laNord-Ĉinia Altebenaĵo) kajdezertoj, kaj nordoriente riveroj (Amuro kajUssuri).

Topografio

[redakti |redakti fonton]

Latopografio de Ĉinio estas ofte ekstrema. Unuflanke, laĈinghaja-Tibeta Altebenaĵo estas la plej alta altebenaĵo sur la Tero, kaj estas nomata la "tegmenton de la mondo." Tie ĉi, ĉe la landlimo kunNepalo estas la plej alta punkto,Ĉomolungmo. Aliflanke, partoj de la desertoj de nordokcidenta Ĉinio estas sub lamarnivelo.

LaGobi-dezerto norde estas granda "malvarma" dezerto, tio bedaŭrinde vastigas inundi agrikultura lando en la procezo dedezertiĝado. LaLeŭsa Altebenaĵo rekte suden konsistas el ŝparlokitaŝlimo (specifeleŭso), kiu elblovas de la deserto, kaj estas tre fekunda sed ankaŭ treeroziema (ĝia flava grundo kontribuas al la koloro de laFlava Rivero). La fekundaj marbordajebenaĵoj de orienta Ĉinio estis la korlando de antikva ĉina civilizacio.

Riveroj

[redakti |redakti fonton]

Ĉinio estas interkruciĝata deriveroj en lapluvema oriento. La tri plej gravaj kaj longaj riveroj de Ĉinio estas laJangzio, la Flava Rivero (aŭ Hwangho) kaj laPerlrivero, sekvita de laMekongo (aŭ Lancangjiang),Bramaputro (aŭ Yarlung-Zangbo) kaj Amuro (aŭ Heilongjiang). Pro geologaj kondiĉoj la riveroj fluas el okcidento orienten, tio estas el altaj regionoj kun neĝo,glaĉeroj kaj malmulte da pluvo al ebenaĵoj kie ofte pluvas.

Historie, la inundebenaĵoj de la Jangzio kaj Flava Rivero spertis severaninundon, kvankam lastatempajakvoenergiaj projektoj, kiel la deBaraĵo Tri Gorĝoj sur la Jangzio, havas treege reduktitan inundiĝon kaj kre vastaj kvantoj da pura elektra energio.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

Laklimato estas tiel varia, kiel estas la topografio. En la okcidento, la nordo kaj la nordoriento regaskontinenta klimato (Köppen klimata klasikoDw) kun malvarmegaj vintroj kaj varmegaj someroj. Sude la klimato estassubtropikatropika, tre distinga klimato, kiu ofte nomiĝas "Ĉinio-klimato" (KöppenCw kajCf). Nordokcidente sekaj klimatoj, ambaŭ varma kaj malvarma (KöppenBW kajBS), regas. Tibeto havas apartan altmontaran klimaton (KöppenETDw).

Biogeografio

[redakti |redakti fonton]

Tial granda lando, Ĉinio havas grandegajn variojn enbiogeografio.Vegetaĵaro varias multe tra la tuta lando, kun malabunde vegetitadezertoj kaj kserofitaroj okcidente kajmezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj nordoriente.Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj situas sudoriente kaj la alta Ĉinghaja-Tibeta Altebenaĵo estas ĉefemontartundro.

Ĉinio enhavas grandan kvanton deendemiaj kaj ofteendanĝerigataj specioj, kun tia raraj kaj ikonecaj specioj kiel lagranda pando,azia nigra urso,siberia tigro kaj la eventualeformortablanknaĝila delfeno (aŭ Baiji) de la Jangzio.

Ekologio

[redakti |redakti fonton]

La medio de Ĉinio estas en malbona stato, kaj daŭras malboniĝi pro rapida disvolviĝo en ekologie delikataj lokoj. Akvopoluo estas severa problemo en Ĉinio, kiel akvo eligaĵo en ĉinaj urboj estas malstrikta reguligata. La Jangzio kaj Flava Rivero estas precipepoluiĝita.

Simile estas aerpoluo problema en la plejparto de urbegoj, kiu rezultas el la granda kvanto deterkarbo-fumoj produktis, ekde terkarbo ankoraŭ estas gravabrulaĵo por ĉinaj familioj. La eksploda pliigo deaŭto-proprieto en Ĉinio pasintjardeke ankaŭ kontribuas aerpoluon. Tia estas la afero de aerpoluo en Ĉinio ke satelita bildoj rivelas brunetan nubon de fulgo, tio formas ĉiujare superSudorienta Azio de januaro tra marto, nomata la "Azia bruna nubo."

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloDemografio de Ĉinio.
Loĝdenso de ĈPR

Kiel la plej multhoma nacio en la mondo, enloĝate de ĉirkaŭ 1,3miliardoj, la ĈPR zorgiĝas pri sia demografia kresko kaj provas, miksrezulte, efektivigi striktan familiplanadan politikon (unuinfana politiko). La registara celo estos stabiligi demografian kreskon frue en la 21a jarcento, kvankam iuj projekcioj taksas loĝantaron de 1,4-1,6 miliardoj de 2025. Tial, Ĉinio daŭros ĝian unuinfanan politikon ĝis almenaŭ la jaro 2020.

Aparte koncernanta estas la granda misekvilibro en la sekso proporcio denaske, kiu ŝajne kaŭziĝis de kombinaĵo de tradicia prefero por knaboj kaj familiplanada premo. Ĉi tiu trovo estigis la malpermeso desonografio por malhelpi seksdiskriminaciaaborto. Kiel ĉi tiu tendenco de seksa misekvilibro pliiĝas, fakuloj avertas pri socian malstabilecon, se ĉi tiu tendenco daŭras.

Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas enurboj.

Laŭ taksoj el la jaro2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas averaĝe 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras averaĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe viroj, 73,3 jarojn ĉe virinoj).

81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el1995).

Ĉefaj urboj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloListo de urboj de Ĉinio.

Ĉinio spertis eksplodan urban kreskon, kiel tiuj kiu loĝis en kamparaj lokoj alfluis al la urboj por laborpostenoj. En la pasinta jardeko, ĉiniaj urboj vastigis ĉe tipa indico de 10% ĉiujare. La indico de urbanizado pliiĝis de 17,4% al 46,8% inter 1978 kaj 2009, skalo senprecedenca en la homa historio.

La rezulto estas granda nombro de urboj en Ĉinio kun grandegaj loĝantaroj, kelkdekoj da kun pli ol milionaj loĝantoj, laŭ la individua difino de “urbo” (“urboj” en Ĉinio estas malsama de la difino en aliaj landoj, kaj sekve difinita diversmaniere). La subaj ciferoj estas de 2008, kaj estas sole taksoj pri la loĝantaro ene de urbocentroj; malsama rangordo ekzistas kiam oni konsideras la tuta metropola loĝantaro (antaŭurba kaj kampara loĝantaro).

Plejgrandaj urboj de laĈina Popola Respubliko

Ŝanhajo
Ŝanhajo
Honkongo
Honkongo
Kantono
Kantono
Ŝenĵeno
Ŝenĵeno
Ŝenjango
Ŝenjango

RangoUrboAdministra dividoUrbocentra loĝantaroMetropola loĝantaroRegiono de Ĉinio
vidi  diskuti  redakti

Pekino
Pekino
Tjanĝino
Tjanĝino
Vuhano
Vuhano
Ĉongĉingo
Ĉongĉingo
Nankino
Nankino

1ŜanhajoMunicipo Ŝanhajo9 495 70118 542 200Orienta
2PekinoMunicipo Pekino7 296 96217 430 000Norda
3HonkongoSAR Honkongo7 000 0007 000 000Centrasuda
4TjanĝinoMunicipo Tjanĝino5 066 12911 500 000Norda
5VuhanoProvinco Hubejo6 660 0009 100 000Centrasuda
6KantonoProvinco Kantonio4 154 80815 000 000Centrasuda
7ŜenĵenoProvinco Kantonio4 000 0008 615 500Centrasuda
8ŜenjangoProvinco Ljaŭningo3 981 0237 500 000Nordorienta
9ĈongĉingoMunicipo Ĉongĉingo3 934 23931 442 300Centrasuda
10NanĉangoProvinco Ĝjangŝio3 790 0004 990 184Orienta
11NankinoProvinco Ĝjangsuo2 822 1177 100 000Orienta
12HarbinoProvinco Hejlongĝjango2 672 0698 499 000Nordorienta
13ŜiĝjaĝŭangoProvinco Hebejo2 620 3579 630 000Norda
14SianoProvinco Ŝenŝio2 588 98710 500 000Nordokcidenta
15ĈengduoProvinco Siĉŭano2 341 20311 300 000Sudokcidenta
16ĈangĉunoProvinco Ĝilinio2 223 1707 400 000Nordorienta
17DaljanoProvinco Ljaŭningo2 118 0876 200 000Nordorienta
18HangĝoŭoProvinco Ĝeĝjango1 932 6127 000 000Orienta
19ĜinanoProvinco Ŝandongo1 917 2046 300 000Orienta
20TajuanoProvinco Ŝanŝio1 905 4033 413 800Norda
21ĈingdaoProvinco Ŝandongo1 867 3658 000 000Orienta
Tasko de 2008 - antaŭurba kaj kampara loko ekskludita de urbocentra loĝantaro


  • Noto: foje anstataŭ Honkongo oni uzas la 2 apartajn urbojnKaŭlunon kajCentralon.
  • Aliaj mezgravaj urboj, tamen milionurboj estas:
DalianĜengĝoŭoŜiĝjaĝŭangĜjilinHangĉĵouNanĉanoCindao
TangŝanUrumĉioLanĝoŭoFuŝunHefejoHandanSuĵou
ŜantouBaotouAnŝanSjuĉĵouFuĉĵouGuijangVusi
DatunSjanjanHuainanŜenĵenoĴongĉengBaodinBensi
Huajbej

Etnoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEtnoj en Ĉinio.
Ujgura knabino

Oni distingas en Ĉinio diversajnetnojn kaj homgrupojn. La plimulto (91,9 %) estas konata kielhanoj (kelkfoje, erare, ĉinoj). Inter la ceteraj oni povas mencii:ĝŭangoj,mjaŭoj,ujguroj,jioj,mongoloj,tibetanoj,bujejoj,koreoj,jaŭoj,kazaĥoj,dajoj, ktp.

La ne-hanoj loĝas plejparte en la monta sudokcidento (Junano,Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (Interna Mongolio,Manĉurio,Ŝinĝango, ktp), la restaĵoj de lamanĉua Qing-dinastio.

Religio

[redakti |redakti fonton]

Oficiale:ateismo. La registaro estas malamika alreligio organizita ekster la regado de laŝtato.

Tradicie:taoismo,budhismo,islamo (2–3 %),kristanismo (1 %, takso).[5]

Politiko

[redakti |redakti fonton]
Granda Popola Halo enTjan'anmen-placo,Pekino

La ĈPR, fondiĝis en1949, regiĝis kielkomunismadiktaturo, sed ekde la kreado de konstitucion en1982, limigoj delibereco konsiderinde malstreĉiĝis, aparte kompare kun la epoko de Mao. La ĈPR registaro restas treabsolutisma en iuj flankoj, precipe en la restriktoj en lainterreto,gazetaro,kunvenado,kopio, kajreligio. LaMinisterio pri Publika Sekureco de Ĉinio (ĉine : 公安部; enpinjino : gōng ān bù) estas la naciapolica aŭtoritato de la Ĉina Popola Respubliko. De ĝia establado en 1949 ĝis1954 ĝi estis nomita la "Centra Oficejo por Publika Sekureco". La oficejo estas la primara policagentejo en la lando. Ĝi estas gvidita fare de la Ministro de Publika Sekureco, kiu havas sidlokon en laŜtata Konsilio. La Ministerio respondecas pri la Armita Popola Polico de Ĉinio. La Ministro de Publika Sekureco ekde2017 estas Zhao Kezhi[6][7][8].

Laregistaro ne ekzistas sendepende de laKomunista Partio de Ĉinio, kaj tial, kelkaj ĉefuloj de la partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. LaĜenerala Sekretario, estas la estro de laKomunisma Partio de Ĉinio kaj la plej altrangula oficiala en la Popola Respubliko Ĉinio. La oficejo estas kutime konsiderata kiel la Supera Gvidanto de Ĉinio, unu-partio komunisma ŝtato. La nuna Ĝenerala Sekretario estasXi Jinping. LaTutlanda Popola Kongreso, kiu kunvenas en laGranda Popola Halo enPekino, daŭrigas aperon dedemokratio, sed ne efektive provizas ĝin. La Partio provas reformikapitalisme, sed ne demokratie. La oficejo de laPrezidanto estas plejparte ceremonia.

LaĈina Popola Politika Konsulta Konferenco (akronime ĈPPKK; ĉine 中国人民政治协商会议, pinjine Zhōngguó rénmín zhèngzhì xiéshāng huìyì, ankaŭ konata kiel la Popola PCC (ĉine 人民政协) aŭ simple la PCC (政协)), estas politika konsila organo de la Popola Respubliko de Ĉinio, kiu funkcias kiel speco de supera ĉambro, kvankam sen leĝdona povo. Diversaj instancoj de laKomunista Partio de Ĉinio estas jenaj:

Estas iuj movoj al politika liberaligo, en tiu balotadoj okazas hodiaŭ ĉe la vilaĝo kaj urbo niveloj, kaj ke leĝfarejoj havas montritan iuj asertiveco kontraŭ la Partio tempaltempe. Tamen, la Partio retenas efika rego super registaro nomumoj: mankas serioza kontraŭstaro, la Partio venkas senbatale plejofte. Politikaj koncernoj en la ĈPR inkluzivas malpliigi la kreskatan malegalecon inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kaj batalas kontraŭkorupto ene de la registara gvidantaro.

Administra divido

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojAdministra divido de Ĉinio kajProvincoj de Ĉinio.

La Popola Respubliko Ĉinio havas administran regon super 22 provincoj kaj konsideras Tajvanon esti sia 23a provinco, malgraŭ sen rego super Tajvano, kiu estas aktuale administriĝis de laRespubliko de Ĉinio. Estas ankaŭ kvin aŭtonomaj regionoj, ĉiu kun nomita malplimulta etno; kvar urboj; kaj du specialaj administraj regionoj (SAR), ke havas alta mezuro de aŭtonomeco.

Sub ĉi tiu unua nivelo de administra registaro, tie ankaŭ ekzistas du pliaj niveloj kun pliiganta lokan regon. Prefektujoj, aŭtonomaj prefektujoj, kaj duanivelaj urboj konsistigas la duan nivelon; subprefektujoj, aŭtonomaj subprefektujoj, trianivelaj urboj, kaj distriktoj konsistigas la trian nivelon. EnInterna Mongolio, la dua- kaj trianivelaj dividoj estas iomete malsama por historiaj kialoj.

v  d  r
Unuanivelaj dividoj de laĈina Popola Respubliko
Provincoj
Anhujo  • Ĉinghajo  • Fuĝjano  • Gansuo  • Gŭiĝoŭo  • Ĝeĝjango  • Ĝjangsuo  • Ĝjangŝio  • Ĝilinio  • Hajnano  • Hebejo  • Hejlongĝjango  • Henano  • Hubejo  • Hunano  • Junano  • Kantonio  • Ljaŭningo  • Siĉŭano  • Ŝandongo  • Ŝanŝio  • Ŝenŝjio  • Tajvano
Aŭtonomaj regionoj
Municipoj
Specialaj administraj regionoj
Tajvano estas postulata de la ĈPR sed agas sendepende kiel la Respubliko de Ĉinio

Armeo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPopola Liberiga Armeo.

Laarmeo de Ĉinio nomiĝasPopola Liberiga Armeo (人民解放军).

En2007, la registaro volis kreskigi labuĝeton de la armeo je 17,8 % por novigi siajn militajn rimedojn.Jiang Enzhu, la parolanto de la nacia kongreso de la popolo, deklaris la4-an de marto 2007 dum konferenco porĵurnalistoj, ke en2007 labuĝeto antaŭvidita por laarmeo sumos 350,92 miliardojn dajuanoj, egalvaloraj al ĉirkaŭ 44,94 miliardoj dadolaroj, do kresko de 17,8 % kompare al2006.Li deklaris, ke Ĉinio volas disvolviĝi pace kaj ĝia milita volo estas nur defendema. Li aldonis, ke la armeo celas sekurecon kaj unuiĝon de la lando (kunTajvano) kaj konstruadon de socio modere prospera.

Tiu buĝeto konstituas 7,5 % de la tuta buĝeto antaŭvidata. En2006, la buĝeto kreskis je 14,7 % kompare al2005, la militaj elspezoj sumis 283,8 miliardojn da juanoj (36,6 miliardojn de dolaroj).

Diplomatio

[redakti |redakti fonton]
Ĉina prezidantoHu Jintao kaj usona tiam-prezidantoGeorge Bush

Ĉinio daŭrigasdiplomatiajn rilatojn kun plej landoj en la mondo. Malgraŭ tio, Ĉinio rifuzas diplomatian rilaton kun iu lando ke agnoskas la Respublikon de Ĉinio aŭ montras signojn de kunlaborado kun Tajvano. Ĝi kontraŭas separatismaj figuruloj, kiel laDalaj-lamao, kvankam multaj landoj daŭrigas diplomatiajn ligojn kun la Dalaj-lamao malgraŭ ĉi tiu.

La monda ekonomio, kaj speciale lausona ekonomio, estas proksime ligita al Ĉinio, kaj rezulte, Ĉinio ofte havas gravan ekspluataĵo super tutmondaj ekonomiaj diskutoj. Lastatempe, usonajpolitiksciencistoj asertas, ke larenminbi-juano estas cele subvalorita, kiu donas Ĉinio maljusta komerca avantaĝo.

Ĉinio havas streĉan rilaton kunJapanio, rezulto de dubinda japana agnosko de abomenaĵoj dum laDua Mondmilito. Ĉinaj malplimultoj en aziaj landoj ankaŭ foje facas sinofobia sintenojn, antaŭ de agresa ekonomia diplomatio de Ĉinio.

Estas teritoria konflikto kunVjetnamio nomita fojeNaŭ-streka linio.

Ĉinio lastatempe komencis investi peze enafrikaj landoj, sopiras je komerco kaj ambaŭpartia kunlaboro. Estas la vido de iuj, ke la investo de Ĉinio en Afriko faros plibona ol jardekoj de internacia monhelpo fariĝas por la kontinento.

Socipolitiko kaj Homrajtoj

[redakti |redakti fonton]

Cenzuro de politika parolado kaj informoj, special en interreto, uziĝas rutine por mutigi kritikon de la Komunista Partio. La registaro subpremasmanifestacioj de organizaĵoj kaj kredaro ke ĝi konsideras potencialan minacon de "socia stabileco", kiel okazis dum laTjan’anmen-placo masakro de 1989.

La Partio havas nekompleta sukceso en rego de informoj: la tre fortaj rego super amaskomunikiloj facas tre fortaj merkataj konkurso, ĉiam pli edukada civitanaro, kaj kultura ŝanĝoj kiuj faras Ĉinio pli malfermita, precipe sur ekologiaj aferoj. Tamen, provoj ankoraŭ fariĝis de la Ĉina registaro regi la haveblan informojn de ekstere mondo, ke renkontiĝis de la popolamaso.

Ĉina civitanoLiu Xiaobo premiiĝi laNobel-premion pri paco en 2010 por lia laboro en la subtera rezisto dehomrajtfitraktoj en Ĉinio, sed kiel politika kaptito en Ĉinio, li ne povis vojaĝiNorvegion ricevi la premion.

Multaj landoj daŭras kondamni la homrajtfitraktojn de Ĉinio.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Ŝanhaja Financa Centro, Turo Ĝin Mao kaj Turo Lujiazui.

La Popola Respubliko Ĉinio nuntempe konsistigas la duan plej grandan ekonomion en la mondo laŭmalneta enlanda produkto, postUsono.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloUsona-Ĉinia komercmilito.

De sia establo en 1949 ĝis 1978, Ĉinio estisSovet-stila socialisma planekonomio. Mao Zedong klopodis puŝi la landon al pli granda industriiĝo en la katastrofaSaltego Antaŭen kaj rezistis ĉian kapitalisman influon. Tamen, la posteulo de Mao,Deng Xiaoping, komencis reformi la ekonomion al kapitalisma direkto. Deng plibonigis interlandajn rilatojn kun Usono kaj ekde1978 proponis la modelon de merkata socialismo. La programo de Deng konsistis el "kvar modernigoj", en la fakoj de terkulturo; industrio; scienco kaj teknologio; militistaro. Sub lia regado oni transdonis kultivejojn al kultivistoj laŭ dekjaraj kontraktoj, malplifortigis la registaran kontrolon pri prezoj, kuraĝigis la naskon de novaj entreprenoj kaj logis eksterlandan investon en la lando.

Ekde tiam, la ĉinia ekonomio rapidege disvolviĝis, interalie danke al la kreo deSpecialaj Ekonomiaj Zonoj kiuj instigis eksterlandan investon. La rimarkinda ekonomia disvolviĝo de Ĉinio dum la lastaj tri jardekoj ĉefe ŝuldiĝas al la abunda kaj malmultekosta laborforto havebla en la lando, kiu altiris entreprenojn el okcidento kaj Japanio. Danke al tio, en2009 nur 10% da ĉinoj ricevis malpli ol unu dolaron tage, dum en1978 la sama procentaĵo estis 64%.

Estas menciinde, ke la ekonomia disvolviĝo ĉefe okazas en la sudorientaj industriaj regionoj, dum kreskas la divido rilate al la malpli riĉaj nordaj kaj orientaj regionoj. Ĉinaj kompanioj, ĉefe grandaj ŝtataj konzernoj, disvolvas ekonomian aktivadon tra la mondo, speciale kadre de la iniciato "Unu zono, unu vojo", deklarita en2013. Tamen en pluraj landoj tio kaŭzis sociajn kaj politikajn streĉiĝojn, kiuj estigis manifestaciojn kontraŭ la "ĉina ekspancio", foje kun apliko de perforto kontraŭ la ĉinaj entreprenoj kaj laboristoj. En 2019 tiajprotestoj kaj incidentoj okazis enKazaĥio kajKirgizio.

LaĈina Tut-Landa Sindikata Federacio (akronime ĈTLSF; tradicie ĉine 中華全國總工會; simpligite ĉine 中华全国总工会; Pinjine Zhōnghuá Quánguó Zǒng Gōnghuì) estas la centra sindikata organizo kaj la nacia sindikata centro de la Popola Respubliko de Ĉinio. Ĝi estas la plej granda sindikato en la mondo kun 302 milionoj da membroj en 1 713 000 primaraj sindikataj organizoj.

Transporto

[redakti |redakti fonton]

Kulturo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojĈina mitologio kajTradicia ĉina religio.

Ĉinio havas longan, eminentan kulturan historion. Tamen, dum la epoko de laKultura Revolucio, la tiama komunista reĝimo provis ruinigi tradician kulturon, rigardatan kiel kontraŭprogresa, pere de reĝimo de teroro. Ekde tiam, la ĉina registaro havas akceptitan tradician kulturon, kaj estas vigla reviviĝo. Grava artefaktoj de ĉina kulturo estaskaligrafio,pentraĵo,dramo,popoldanco,lignoprilaboro,batalartoj (kielKungfuo),teksaĵaj artoj kaj tradiciakuirarto; fakte la plej trovata aktiveco de ĉinoj eksterlande estas plej oftekomerco kajrestoracioj.[9]

Arto

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloĈina arto.

Ĉina arto estasvidarto kiu, ĉu antikva aŭ moderna, originiĝis en aŭ estas praktikata enĈinio aŭ de ĉinajartistoj. La Ĉina arto ankaŭ en laRespubliko Ĉinio (Tajvano) kaj tiu detransmaraj ĉinoj povas esti konsiderata parto de Ĉina arto se ĝi bazas sur la Ĉinaj heredo kajkulturo. Komenca "ŝtonepoa arto" datas el la jaroj 10,000 a.K., ĉefe konsistanta el simplaceramiko kaj skulptaĵoj. Post tiu komenca periodo de Ĉina arto, same kiel ĉe la Ĉina historio, ĝi estas tipe klasita laŭ la sukcedo de regantadinastioj deĈinaj imperiestroj, plej el kiuj daŭris kelkajn centojn da jaroj.

Kuirarto

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloĈina kuirarto.
Aro da tipaj pladoj de la ĉina kuirarto en la provincoSuzhou,Jiangsu, kun ujoj elrizo,salikokoj,melongeno, kajtofuo fermentita, legomoj, anaso kaj centra telerego kun viando kaj bambuo.

Ĉinio havas unu el la plej riĉaj kulinaraj heredaĵoj de la mondo. Solida Ĉina manĝaĵo estas manĝata permanĝbastonetoj, kaj likva per vasta, platfundakulero (kutime el ceramiko). Ĉinoj konsideras la ĉeesto de tranĉilo sur la tablo kiel barbareco, tial la plejmulto de la manĝaĵoj estas preparitaj en malgrandaj pecoj, preta por tuja preno kaj manĝado. Malsimile al okcidentajmanĝaĵoj kie vianda proteino estas la ĉefa elemento de la manĝo, fonto dekarbonhidratoj (rizo,nudelojmoĉioj) plejofte estas la ĉefa ingredienco de ĉina manĝo. Eble paradoksa, dum formala ĉina bankedo oni tute ne rajtas surtabligi rizon.

Luktartoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloĈinaj luktartoj.

Ĉinaj luktartoj, kiuj estas nomatajkung fu (Ĉina: 功夫;pinjine:gong fu) aŭŭu ŝu (武術), estas nombro deluktostiloj kiuj disvolviĝis laŭlonge de jarcentoj en Ĉinio. Tiuj luktostiloj estas ofte klasitaj laŭ komunaj trajtoj, identigitaj kiel "familioj" (家; jiā), "sektoj" (派; pài) aŭ "skoloj" (門; mén) de luktartoj. Ekzemploj de tiaj trajtoj estas fizikaj ekzercoj kiuj inkludasn bestimitadon, aŭ trejnmetodoj inspiritaj deĉinaj filozofioj,religioj kajlegendoj.

Esperanto en Ĉinio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEsperanto-movado en Ĉinio.

La ĉina Esperanto-movado estas bunta kaj plurfaceta.

Sun Mingxiao skizas en artikolo en la gazetoEsperanto la historion de la Esperanto-movado en Ĉinio antaŭ la Dua Mondmilito. Li fokusas sur la figuro de Cai Yuanpei, kiu ricevinte la entuziasmoj de ćinaj studentoj en Eŭropo, kie ili ekkonis la lingvon kaj proponis ĝin kiel instrumento de modernigo ĉefe el maldekstraj vidpunktoj. Cai Yuanpei siavice entreprenis diversajn iniciatojn por disvastigi Esperanton ĉefe inter la medio de instruistoj kaj partikulare kiel ministro pri edukado. Ekde 1916 okazis diversaj debatoj en la esperanta komunumo rilate al la klopodoj modernigi la landon kaj partikulare la ĉinan skribmanieron per latina alfabeto, komuna al Esperanto. Ekde 1925 teruraj historiaj okazaĵoj kondukis al la forgeso de la esperanta neŭtraleco kaj multaj esperantistoj aliĝis alSAT kaj poste al diversaj komunismaj instancoj, dum la movado etendiĝis el Pekino alŜanhajo.[10]

En 1920-aj jaroj Esperanto estis propagandita enŜanhajo, tiama grava centro por laboristoj kajlaborista movado. La 29-an de Februaro 1920 la ruso Vadim A. Stopani prelegis tie pri Esperanto, la situacio de laboristoj kajkomunismo kiel rimedo. Sekve al propagando, oni instruis laboristojn en Esperanto Lernejo Xinhua. En Junio 1920 ankaŭ Zhang Moĉi reveninta el Japanio prelegis pri Esperanto. En tiu epoko diversaj esperantistoj suferis polican persekutadon en kiu oni arigis Esperanton kajbolŝevismon. Tamen plej parto de esperantistoj en tiu etoso kune sentis simpation samtempe kaj por bolŝevismo kaj poranarkiismo. Subite en Aprilo 1921 Stopani memmortigis sin, kaj ŝanhaja Esperanto socio funebris per kelkaj prelegoj. Ŝajne la tialo de la memmortigo rilatis al malkontento kun la subpremema evoluo de la bolŝevismo en Rusio.[11]

Nuntempe (en 2012) eldoniĝas esperantlingve la du informretejojEspero, posteulo de la papera revuoEl Popola Ĉinio, kaj la oficiala ŝtata informiloChina.org.cn, havebla en aliaj ok lingvoj. Ĉi-lasta ankaŭ ofertas televidajn raportojn en Esperanto. El Pekino cetere disaŭdiĝasĈina Radio Internacia (http://esperanto.cri.cn/).

LaUniversala Kongreso de Esperanto mem okazis dufoje en Ĉinio, en1986 kaj en2004, ambaŭfoje en la ĉefurboPekino. En la jaro 1986 la kongresanaro nombris 2482, dum en la jaro 2004 la kongreson partoprenis 2031 esperantistoj.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo,1994. La libro konigas la ĉinajnhistorion,geografion,kulturon,pentrarton,metiarton,literaturon,turismon,Esperanto-movadon kaj aliajn.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Pri historio

[redakti |redakti fonton]

Pri geografio

[redakti |redakti fonton]

Pri loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

Pri politiko

[redakti |redakti fonton]

Pri ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Pri kulturo

[redakti |redakti fonton]

Pri Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. En ambaŭ kazoj temas pri loĝantaroj fremdaj al Ĉinio, en la epoko de ĉi tiuj du invadoj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Patricia Buckley Ebrey,The Cambridge illustrated history of China', Cambridge University Press, 1996, p. 22.
  2. Danielle Elisseeff,Art et archéologie : la Chine du Néolithique à la fin des Cinq Dynasties (960 de notre ère), Réunion des musées nationaux - Grand Palais, kol. « Petits Manuels de l'École du Louvre », 2008 (legi rete,arkivo)
  3. Kio estas kulturo ĉeemsc.nysed.gov.
  4. F. W. Mote,Imperial China 900-1800, Harvard University Press, 2003, p. 876.
  5. religio Cinio pdf (02-04-2023)
  6. . Secret police: The Ministry of Public Security's clandestine foreign operations (en-US) (2022-01-25). Arkivita ella originalo je 25a de Januaro, 2022. Alirita 2022-03-02 .
  7. Back to the Cheka: The Ministry of Public Security's political protection work (en-US) (2022-02-21). Arkivita ella originalo je 21 de Februaro, 2022. Alirita 2022-03-02 .
  8. (Julio 2018) “Intelligence and Informatization: The Rise of the Ministry of Public Security in Intelligence Work in China”,The China Journal (en) 80,p. 1–23.doi:10.1086/697089. 149764208. 
  9. cinio kulturo (02-04-2023)
  10. Sun Mingxiao, La ĉina Esperanto-Movado antaŭ la Dua Mondmilito,Esperanto, 1358(6) Junio 2021, pp. 126-127.
  11. Li Danyang kaj Liu Jian, "Tragedio de anarkia bolŝevisto", tradukita de Chielismo Wang Tianyi,Sennacieca Revuo, (1385-1386), 2020, pp. 5-11.
v  d  r
Ŝanhaja Kunlabora Organizo
 Ĉinio Barato Kazaĥio Kirgizio Pakistano Rusio Taĝikio Uzbekio
Spektantaj ŝtatoj: Afganio Belorusio Irano Mongolio
v  d  r
Ŝtatoj enAzio

Bibliotekoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la9-a de januaro 2022 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĉinio&oldid=9001516"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp