Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĉina Radio Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉina Radio Internacia
emblemo
radiostacio
international broadcasting(en)Traduki
fremda agentoRedakti la valoron en Wikidata
Komenco1941vd
Geografia situo39° 54′ 19″ N,116° 13′ 38″ O(mapo)39.90527778116.22722222Koordinatoj:39° 54′ 19″ N,116° 13′ 38″ O(mapo)
Lando(j)Ĉiniovd
SidejoShijingshan District
Ĉina Radio Internacia (Pekino)
Ĉina Radio Internacia (Pekino)
DEC
Map
Ĉina Radio Internacia
RetejoOficiala retejo
vdr

Ĉina Radio Internacia (ĈRI) (ĉine 中国国际广播电台[1],pinyine:zhōng guó guó jì guǎng bō diàn tái[2]) estas internacia publika ensendant-organizaĵo enPopola Respubliko de Ĉinio. Kune kun Ĉina Nacia Radio (ĈNR) kaj Ĉina Centra Televidilo (CCTV), ĝi estas unu el la tri ĉefajamaskomunikilaj organizaĵoj en laPRĈ. La organizaĵo fondiĝis en 3-a de decembro 1941.[3] La retejo de la elsendanto disponigas novaĵojn kaj aliajn programojn per 57 lingvoj.[4].

Ĝi elsendis enEsperanto de1964 ĝis2021.[5] Pro siaj unuhoraj ĉiutagaj programoj, Ĉina Radio Internacia fariĝis la plej ofte kaj plej longe elsendanta radio en la internacia lingvo.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Teamo de Ĉina Radio Internacia en Esperanto

Radio unue aperis enĈinio inter 1920-1930. Tamen, malmultaj homoj aŭ urboj tiutempe posedis radiojn aŭ staciojn. Ankaŭ plimulto da uzado de la radio dum tiu tempo estis por politikaj celoj.

La Komunisma Partio unue uzis radion enJanan en marto 1940 per transmisiilo kiun oni alportis elMoskvo.Xinhua Nova Ĉina Radio (XNCR) en laĉina lingvo dissendiĝis deJanan ekde la30-a de decembro1940. XNCR estis oficiale fondita la 3-an de decembro1941, per 15-minuta programo en la japana[6]. Ĝi pli ofte kaj pli formale elsendis al plej vasta areo post 1945; la programoj fariĝis pli regulaj kaj formalajn, kaj enhavis novaĵojn, oficialajn anoncojn, militajn bultenojn kaj artajn kaj literaturajn programerojn.

La elsendado en laangla lingvo komenciĝis la11-an de septembro1947, dum la intermilito deĈinio, en la vilaĝo Shahe sur Taihang-montoj en la provincoHebejo. La unua celo de XNCR, kiu tiutempe lokiĝis en montara kaverno, estis provizi informojn pri la lastatempaj venkoj.

La radiostacio translokiĝis al la ĉefurboPekino, kiam la Popola Respubliko de Ĉinio fondiĝis en 1949. La10-an de aprilo1950 ĝia nomo ŝanĝiĝis al Radio Pekino, angle Radio Peking. En la1960-aj jaroj, la stacio estis konata pro sia subteno de lakultura revolucio subMao Zedong. La stacio en 1983 ricevis novan nomon en la angla, nome Radio Beijing; en Esperanto ĝi plu estis Radio Pekino, kvankam en korespondaĵoj oni ofte uzis la vortumon "Esperanto-sekcio de Radio Pekino (Beijing)".En 1984 Ĉina Radio Internacia komencis disaŭdigi AM- kaj FM-programojn en pluraj lingvoj: angla, araba, franca, germana, hispana, japana, korea kaj rusa, kaj ankaŭ en la kantona dialekto al aŭskultantoj en Ĉinio.La1-an de januaro1993, la nomo de la stacio ŝanĝiĝis al Ĉina Radio Internacia, por eviti konfuziĝon kun loka pekina radio.

En1997 inaŭguriĝis la nova konstruaĵo de Ĉina Radio Internacia, en la n-ro 16 de la strato Shijingshan.

Elsendo en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

La Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia (tiam Radio Pekino) komencis la esperantan disaŭdigon la19an de decembro1964. Laŭlonge de sia ekzisto, la elsendo enhavis plurajn programerojn: "Leterkesto", "Vojaĝo en Ĉinio", "Ĉina kulturo", "Ekonomia panoramo", "Socia vivo", "Esperanto en marŝo", "Dimanĉo", "Muzika programero", "Ĉiutagaĉinlingvo", "Fokusoj de la semajno", "Ĉinaceramiko", "Ĉina stilo", "Miaentreprena rakonto", "Legado en plezuro", "Sugesto priĉina kulturo" ktp, kaj ofte okazigas konkursojn[7].

Konfirmilo de aŭskultado de Radio Pekino

En ĝiaj unuaj monatoj ĝi direktiĝis nur alEŭropo, dufoje en ĉiu semajno, duonan horon ĉiufoje. Poste, en aprilo1965, ĝi estis elsendata ankaŭ alJapanio,Koreio kajsudorienta Azio. En oktobro1979, dank' al la sukceso, Radio Pekino komencis ĉiutagan elsendon en Esperanto. De oktobro1980 ĝi direktiĝis ankaŭ alLatinameriko[8].

La29-a de septembro 2001: La Ĉina Radio Internacia komencas ĉiutage publikigi novaĵojn pri Ĉinio en Esperanto.[9] LaEsperanto-versio de la retejo aperis la 1-an de majo2002, kun filmoj, legeblaj novaĵoj kaj raportoj kaj aŭskulteblaj programeroj. Krome, por pli bona ricevado en Eŭropo, de la 1a de marto2004, la esperanta programo de Ĉina Radio Internacia estas ĉiutage elsendata per mezaj ondoj elAlbanio[10]

La regulaj elsendoj de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) en Esperanto ĉesis en decembro 2021. Plu funkcios tamen la Esperanto-redakcio, kiu prizorgas la novaĵretejon de ĈRI en Esperanto kaj produktas videojn.[5]

Filmoj

[redakti |redakti fonton]

En2011 kreiĝis la reta dissenda platformo CIBN (el la angla China International Broadcasting Network) kielkonsorcio formita de Ĉina Radio Internacia, Amasmedioj Huawen, JinZhengYuan, Youku, Oriental Times Media kaj Holdinga Grupo Suning.

Tio ebligis produktadon de altkvalitaj filmoj, kiel la ĵurnaloPanorame, kiu daŭris ĉirkaŭ 10 minutojn kaj estis prezentita de Jianping Zhao. La lasta programo dePanorame estis sendita en majo2012. Aliaj filmoserioj, kiujn oni esperantigis, estis tiu pri Kunqu-opero, kaj la titoloSaluton, Ĉinio, en2016, kies eroj daŭras ĉirkaŭ 2:30 minutojn kaj per sinsekvo de buntaj bildoj prezentas ĉefajn aspektojn de laĉina kulturo, kieltoŭfuo,silko,papertondaĵo kaj Taishan-monto. Kelkajn filmetojn kaj intervjuojn faras la Esperanto-redakcio mem.

Hortabelo

[redakti |redakti fonton]

Ĉina Radio Internacia regule elsendas siajn programojn ĉiutage laŭ tiu horaro (laŭ UTC):

DeĜisKurtondaj, mezondaj kaj satelitaj informojLandojRimarkoj
UTCUTC
11.0012.00Somere:
15110 kHz (19,85 m); 11635 kHz (25,78 m)
Vintre:
1017 kHz (294,99 m);
7210 kHz (41,61 m); 9450 kHz (32,75 m)
Orienta Azio
13.0014.0011650 kHz (25,75 m); 9440 kHz (31,78 m)Sudorienta Azio
Somere:
16.00
Somere:
17.00
1215 kHz (246,91 m)Albanio - Sudorienteŭroposendilo: Fllake (41,22 Nordo 19,31 Oriento) sendoriento [grado]: 33; 315, 330 (sendoriento de la sendilanteno)
Vintre:
17.00
Vintre:
18.00
1215 kHz (246,91 m)Albanio - Sudorienteŭroposendilo: Fllake (41,22 Nordo 19,31 Oriento) sendoriento [grado]: 33; 315, 330 (sendoriento de la sendilanteno)
17.0018.00Somere:
11650 kHz (25,75 m)
Vintre:
7245 kHz (41,41 m)
Eŭropo
19.3020.309745 kHz (30,79 m); 7265 kHz (41,29 m)Eŭropo
22.0023.009860 kHz (30,43 m); 7315 kHz (41,01 m)Latin-Ameriko

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

La retejo de ĈRI disponeblas en la jenaj lingvoj:

Albana
Araba
Belorusa
Bengala
Bulgara
Birma
Kroata
Kmera
Mandarena
Ĉeĥa
Dana
Nederlanda
Angla
Esperanto

Estona
Filipina
Finna
Franca
Germana
Greka
Haŭsa
Hebrea
Hindia
Hungara
Islanda
Indonezia
Itala
Japana

Kazaĥa
Korea
Laŭa
Litova
Malaja
Mongola
Nepala
Norvega
Persa
Pola
Portuguala
Paŝtoa
Rumana
Rusa

Serba
Sinhala
Hispana
Svahila
Sveda
Tamila
Tajlanda
Tibeta (Lhasa kaj Kangba)
Turka
Ukraina
Urdua
Ujgura
Vjetnama

Olimpia Radio

[redakti |redakti fonton]

En Julio 2006, ĈRI lanĉis novan stacion nomita ĈRI Olimpia Radio ĉe 900 AM en Pekino. Pere de tiu ĉi speciala dissendo oni povis aŭskulti tuttage novajn programojn enmandarena,korea,angla,rusa,franca,hispana,araba,japana kajgermana.

Informfontoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Ŝtata Administracio de Radio, Filmo kaj Televidilo. ŜARFT. Arkivita ella originalo je 2011-12-11. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-12-11. Alirita 2011-11-30 .
  2. 中国国际广播电台. 汉语词典. Arkivita ella originalo je 2010-12-05. Alirita 2011-11-30 .
  3. About us. Arkivita ella originalo je 2011-11-26. Alirita 2011-11-30 .
  4. Ĉefpaĝo de Ĉina Radio Internacia. Arkivita ella originalo je 2015-02-13. Alirita 2011-11-30 .
  5. 5,05,1"Ĉina Radio ne plu elsendas en Esperanto",Libera Folio, 20-a de decembro 2021. Kontrolita 15-a de junio 2022.
  6. Konigo pri Ĉina Radio Internacia. Arkivita ella originalo je 2019-03-23. Alirita 2018-05-19 .
  7. Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI[rompita ligilo]
  8. Radio Pekino, informa broŝuro [sen dato].
  9. Novaĵo de EsperantoLandArkivigite je 2022-04-07 per la retarkivoWayback Machine 21-a de jan. 2002, rigardita 12-a de jan. 2013
  10. Ĉina Radio sendas el Albanio, enEsperantoland. Arkivita ella originalo je 2018-05-20. Alirita 2018-05-19 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Radioj en esperanto
Elsendante
Esepranto flago
Ĉiutagaj
Ĉiusemajnaj
Ĉiumonataj
Elsendinte (havantaj aŭ nehavantaj retarĥivejo)
Ĉiutagaj
Malplenas
Ĉiusemajnaj
Ĉiumonataj
v  d  r
Esperanto en Ĉinio
AsociojEsperanto-flagoFlago de Ĉinio
Revuoj
Aranĝoj
Organizaĵoj
Centroj
Bibliotekoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĉina_Radio_Internacia&oldid=8632547"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp