La areo de Ĉigasaki estis loĝita jam ekde la prahistorio precipe pro la bonaj paŝtejoj. La areo formiĝis rapide, post kiam fervoja linio malfermiĝis en 1898. Ĉigasaki naskiĝis kiel urbo en 1908 kaj en 1947 ĝi estis levita grava urbo, fine speciala urbo kun pliigita loka aŭtonomio (pli granda, ol ducent mil) en2003.
Ĉigasaki estas precipe navedurbo de Tokio kaj Jokohamo. La urbego estas signifa turisma celloko pro la maraj strandoj, krome la urbego havas ankaŭ ŝtalindustrion.
Ĉigasaki situas en humida subtropikaklimato (Cfa) laŭ laklimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas inter16°C. La jarpluvo averaĝas 1872 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, neniam neĝas.