Ĉefurbateritorio aucĉefurbadistrikto estas normale speciale dezajnitaadministra divido kie oni instalas la sidejon de laregistaro delando. Tiele, enfederacia modelo de registaro, neniusubŝtato aŭ teritorio povas havi politikan aŭ ekonomian avantaĝon relative al la aliaj pro la fakto ke la landaĉefurbo kuŝas ene de tieslimoj. Ĉefurba teritorio povas esti specifa formo defederacia distrikto.
Oni devas fari distingon por administraj dividoj kiuj inkludas naciajn ĉefurbojn, sed havas nespeciale dezajnatan statusn jure (por ekzemplo,Francilio ne havas distingajn kvaliton el aliaj regionoj deFrancio). Kelkaj federaciaj landoj (kiajBelgio), donas al siaj landaj ĉefurboj statuson kiel plena, egalaj federaciaj unuoj.
Kelkaj federaciaj landoj ne faras distingon administracie por la teritorio ĉirkaŭ la ĉefurbo. Kelkaj federaciaj landoj havas siajn landajn ĉefurbojn en la ĉefurbo de federacia subŝtato:Sarajevo, la ĉefurbo deBosnio kaj Hercegovino, estas ankaŭ la ĉefurbo de laFederacio Bosnio kaj Hercegovino; plie,Berno, la ĉefurbo deSvisio, estas la ĉefurbo de laKantono Berno.
Du landaj ĉefurboj en federaciaj landoj estas nek federaciaj unuoj, nek specialaj ĉefurbaj distriktoj, nek ĉefurboj de federaciaj unuoj: nomeOtavo, la ĉefurbo deKanado, kajPalikir, la ĉefurbo de laFederaciaj Ŝtatoj de Mikronezio. La kanada registaro deklaras la otavan areon kielNaciĉefurba Regiono, kvankam tiu termino simple reprezentas la jurisdikcian areon de la registara agentejo kiu administracias federacie posedatajn terojn kaj konstruaĵojn, kaj ne estas fakta administracia unuo.