Ĉef-komandanto (ankaŭĈefa Militestro kajSuprema komandanto) estas la persono kiu plenumas la supremajnkomandon kaj kontrolon superarmitaj fortoj aŭ specifa armea branĉo. Kiel teknika termino, ĝi referencas al militistaj kompetentecoj kiuj estas posedataj de la plenuma estro de lando (respektiveŝtato), nomeŝtatestro aŭregistarestro.
Tio inkludas ŝtatestrojn kiuj:
- Estas plenumaj estroj kun politika mandato entrepreni diskrecie decid-faradon, inklude komandon de armitaj fortoj.
- Ĉefe ceremoniaj ŝtatestroj (konstituciajmonarkoj,vicreĝoj kaj prezidentoj en parlamentajrespublikoj) kun restintaj esencaj rezervaj povoj super armitaj fortoj, agantaj dum normalaj cirkonstancoj laŭ konstitucia konsilo de registarestroj kun politika mandato entrepreni diskrecie decid-faradon.