Estiĝo de Ĉeĥoslovakio post launua mondmilito limoj de nove estiĝintaj ŝtatoj (ruĝe) kaj tiam ĵus pereintaAŭstrio-Hungario (grize, se ili diferenciĝas de la novaj)
Proponata federacia aranĝo kun ŝirmo kaj integro de minoritatoj, laŭ modelo desvislanda konfederacio estis rifuzita de la fondintoj de Ĉeĥoslovakio. Pleje la ĉeĥa lingvo estis proklamita kiel oficiala lingvo.
Ĉeĥoslovakajn rilatojn grave trafis tutmonda ekonomia krizo de la unua duono de la tridekaj jaroj, en la jaro1933 en Ĉeĥoslovakio estis preskaŭ 1 000 000 da senlaboruloj.
Foriris la unua ondo de elmigrado. Pluraj el tiuj, kiuj restis, precipe judoj, ciganoj kaj ankaŭ aliaj naciecoj, same kiel rezistmovadanoj, pereis en la koncentrejoj aŭ ili estis ekzekutitaj.
Dume interne de la lando malbone konataĈeĥoslovaka rezistomovado. Jam en la komencaj tagoj de la milito,Ĉeĥoj partoprenis en bojkoto de publika transporto kaj al grandskalaj paradoj. Poste, armitaj partizanaj grupoj partoprenis en sabotado kaj bataletoj kontraŭ la Germanaj policfortoj. Rezistado pintis en laPraga ribelo de majo 1945; dum la armeoj de Sovetunio alproksimiĝis, ĉirkaŭ 30 000 Ĉeĥoj armiĝis. Kvar tagoj de sangelverŝa surstrata batalado okazis antaŭ la sovetaRuĝa Armeo eniris en preskaŭ liberigita urbo.
Post finigo de la milito enmajo de1945 Ĉeĥoslovakio estis renovigita, sed sen la teritorio deKarpata Rutenio, kiu estis aligita al sovetaUkrainio enkadre de ekspansiemo deSovetunio direkte al okcidento.
Granda parto de loĝantoj, 3 ĝis 4 milionoj, de la germana kaj la hungara naciecoj, estis „forŝovita“, respektive „elpelita“, surbaze dedekretoj de Beneš perceptante „kolektivan kulpon“ kun interkonsento de aliancanoj.
La unua ondo de „naciigo“ transigis kiel dum la milito „arjigitajn“, same tiel ankaŭ pliajn posedaĵojn en la manojn de nomenklaturaj kadroj.
La memstareco de la postmilita Ĉeĥoslovakio estis malfortigita. Jam tiam el la ĉeĥoslovaka politiko komencis realiĝi dependeco de Sovetunio, preparata de Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈ) dum la milito enMoskvo. KielBeneš, tiel ankaŭ kelkaj pliaj anoj de liaekzila registaro enLondono fine minimume pasive toleris tiujn ĉi preparojn.
Oni supozas, keJan Masaryk, filo deTomáš Garrigue Masaryk, la ekzila kaj postmilita ministro de eksterlando esprimis mallonge post februara puĉo enmarto de1948 malkonsenton kun tiu ĉi politiko kaj fine li pagis per sia vivo tiun ĉi malkonsenton (sed ekzistas ankaŭ versio pri lia memmortigo).
La komunisma puĉo, kulminita la25-an de februaro de1948, kondukis al transpreno de la tuta potenco de KPĈ kaj al unu eltotalismajreĝimoj de la eksa interesema sfero deSovetunio. Tiu ĉi tago estis de la reĝimo solenigata ĝis la jaro1989 kiel Venka Februaro, kiu estis sekve unu el ŝtataj solentagoj.
Post la jaro1948 foriris la dua ondo de elmigrado. La reĝimo firmigis sian potencon per elkonstruitaj procesoj, ekzekutoj, malliberigado kaj regado de timo. La dua ondo de „naciigo“ kaj „kolektivigo“ transgvidis pliajn posedaĵojn en la manojn de estiĝanta „nova klaso“.
Mallonga periodo de degeligado enSovetunio en duono de la sesdekaj jaroj gvidis al liberigo en tiama Ĉeĥoslovakio kaj alPraga printempo en la jaro1968. Esperoj por „socialismo kun homa vizaĝo“ estis laŭ ordono elMoskvo energie finigitaj per la invado de ŝtatoj deVarsovia Kontrakto, oficiale nomita „frateca helpo“. Tiamaj ĉeĥoslovakaj politikistoj (Alexander Dubček kaj pluaj) ne vidis alian eblecon ol denove, same kiel antaŭ 30 jaroj cedi al la premo.
Tiutempe foriris la tria ondo de elmigrado. Venis la t.n. „normaligo“ kajGustáv Husák. La sekvantaj du dekjaroj estas konsiderataj kiel regado de „griza zono“, la regado dekonformismo. LaKatolika Eklezio ekz. minacatis per instalo de ŝtatajpacpastroj.
Kiam la rilatoj interne de Sovetunio liberiĝis kaj perestrojko realiĝis en la dua duono de la okdekaj jaroj, ennovembro de1989 ankaŭ lasocialisma Ĉeĥoslovakio malfermis sin al la ĉirkaŭa mondo ekirante al vojo al demokratio kaj al merkata ekonomio.