
LaĈeĥoslovaka rezistomovado, nome larezistomovado kontraŭ laGermana okupacio de laProtektorato Bohemio kaj Moravio dum laDua Mondmilito estas malabunde dokumentita afero. Kompare kun aliaj landoj subgermana okupacio, estis enĈeĥio malmulta formala rezistado, parte pro efektiva Germana politiko kiu malhelpis agadon de rezistado kaj nuligis la organizojn de rezistado. En la komencaj tagoj de la milito,Ĉeĥoj partoprenis enbojkoto de publika transporto kaj al grandskalaj paradoj. Poste, armitaj partizanaj grupoj partoprenis en sabotado kaj bataletoj kontraŭ la Germanaj policfortoj. Rezistado pintis en laPraga ribelo de majo 1945; dum la armeoj de Sovetunio alproksimiĝis, ĉirkaŭ 30 000 Ĉeĥoj armiĝis. Kvar tagoj de sangelverŝa surstrata batalado okazis antaŭ la sovetaRuĝa Armeo eniris en preskaŭ liberigita urbo.
La Internacia Studenta Tago rememoras la jariĝon de Nazia sturmado en laUniversitato de Prago en 1939 post manofestacioj kontraŭ laGermana okupo de Ĉeĥoslovakio. Ĉiuj ĉeĥaj universitatoj kaj altlernejoj estis fermitaj, ĉirkaŭ 1200 studentoj estis senditaj alNaziaj koncentrejoj, kaj naŭ studentestroj kaj profesoroj estis ekzekutitaj.[1]
Atenco kontraŭ Reinhard Heydrich (ankaŭ nomataOperaco Anthropoid) estis plenumita la27-an de majo1942 enPrago-Libeň (Ĉeĥio). Laatencon faris la ĉeĥoslovakaj paraŝutistojJosef Valčík,Jozef Gabčík kajJan Kubiš, kiuj estis speciale trejnitaj por tiu ĉi tasko enBritio. Temis pri la sola atenco kontraŭ tiom altranga reprezentanto de la germanaj armitaj fortoj dum la tutaDua Mondmilito.Reinhard Heydrich en 1941 kaj 1942 estis reprezentanta regna protektoro de laProtektorato Bohemio kaj Moravio, do la plej alta reprezentanto de la okupaciaj fortoj.
LaPraga ribelo (en ĉeĥa: Pražské povstání) de 1945 estis parte sukcesa klopodo fare de la Ĉeĥa rezistomovado por liberigi la urbon Prago el la Germana okupacio. Germanaj trupoj kontraŭatakis, sed ilia avanco estis malrapidigita pere debarikadoj konstruitaj de ĉeĥoj. La 8an de majo, ĉeĥaj kaj germanaj estroj subskribis batalĉeson permesante ke la germanaj fortoj retiriĝu el la urbo, sed ne ĉiuj unuojWaffen-SS obeis. La batalado pluis ĝis la 9a de majo, kiam la Ruĝa Armeo eniris en preskaŭ liberigita urbo.