Entipografioĉapelo estassupersigno angul-forma, kies malferma flanko estas malsupre. Aliaj nomoj estastegmento kajcirkumflekso. Ĝi estas uzata en la alfabeto de pluraj lingvoj, kielEsperanto,la greka,la franca,la portugala,la norvega,la rumana,la vjetnama ktp.
EnEsperanto la ĉapelo estas uzata super la literoj C, G, H, J kaj S por formi laĉapelitajn literojn Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ kaj Ŝ. Aliaj lingvoj uzas ĝin super vokaloj, ofte por marki ties akcentatan kaj/aŭ longan prononcon. En lakimra lingvo ĝi povas aperi ankaŭ super la literoj W (Ŵ) kaj Y (Ŷ), kiuj estas vokaloj en tiu lingvo. En laokcidentfrisa lingvo ĝi povas aperi super la literoj a (â), e (ê), o (ô) kaj u (û). Sed la supersignoj ne estas partoj de la literoj, en la okcidentfrisa, kaj jen kial ili kutime ne estas skribitaj grandlitere.
Laaskia kajunikoda numero de la cirkumflekso estas 94 (U+005E). Unikodo posedas ankaŭ kombiniĝantan formon kun la numero 770 (U+0302).
Kvankam la vortoj "ĉapelo" kaj "cirkumflekso" ofte estas uzataj kvazaŭ sinonimoj, tute strikte "ĉapelo" rilatas al la formo de la signo kaj "cirkumflekso" al ĝiafonetika funkcio. La malnovahelena lingvo posedis cirkumflekson, kiu tamen plej ofte estis skribata kieltildo (~).