Ó,ó (o kundekstra korno) estas litero deĉeĥa,feroa,hungara,islanda,kaŝuba,pola,slovaka kajsoraba alfabetoj. Krome la litero ekzistas en lahispana,irlanda,kataluna,okcitana,portugala kajvjetnama lingvoj kiel variaĵo de la literoo, kaj ankaŭ povas esti aplikata en laangla lingvo pro aliaj kialoj.
Ó estas 24-a litero de la ĉeĥa alfabeto, 25-a de la hungara kaj 28-a de la slovaka. Indikas la sonon/oː/.
En lapinjino ó estasyángpíng-sono (ĉine 阳平, altleviĝanta tono)o.
Ó estas 18-a litero de la feroa alfabeto. Povas indiki sonojn/œ/ aŭ/ɔuː/.
Ó estas uzata en la hispana, kataluna kaj portugala lingvoj por indiki akcentitan [o] kiam ne estas ordinara laŭ la reguloj. En la kataluna ĝi krome emfazas fermitecon de sono.
Ó estas vaste uzata en irlanda lingvo kiel prepozicio kun la signifo «el». Krome estas uzata en viraj familiaj nomoj, kie ĝi estas derivita de la vortouaidh kio indikas nepon, distinge demac indikanta filon. Kiam irlandaj nomoj estis angligitaj, tiu Ó, antaŭ tio ofte renkontebla en nomoj, estis jen preterlasata, jen anstataŭata per ordinara O.
Ó estas 19-a litero de laislanda alfabeto. Indikas la sonon/oṷ/.
Ó estas 23-a litero de la kaŝuba alfabeto. Indikas la sonon/o/. En la sudajdialektoj povas indiki la sonon/u/.
Ó estas 21-a litero de la pola alfabeto. Estas prononcata same kielu. La diferenco inter du literoj estas nur historia: per ó estas indikataj komencaj sonoj [o] relative antaŭnelonge ŝanĝiĝintaj al [u]; envortderivado kajfleksiado la litero ó ofte interviciĝas kun ne ŝanĝiĝinta litero o:Kraków —w Krakowie,krakowski.
Ó indikas la sonon/uʊ/ en lasuprasoraba lingvo kaj/ɛ/ aŭ/ɨ/ en lamalsuprasoraba.
En la vjetnama alfabeto ó indikas la sononsắc (alte levitan o).
Grafemo | HTML | Unikodo | TeX |
---|---|---|---|
Ó | Ó | U+00D3 | \acute O |
ó | ó | U+00F3 | \acute o |