| Por samtitola artikolo vidu la paĝonÉpoisses. |
| Époisses | |
|---|---|
| Ŝtato | Francio |
| Deveno | Côte-d’Or |
| Origino | bovlakto |
| Produkta certifikado | Nomo de Regata Origino |

Époisses AOP estasfrancafromaĝo, nomumita laŭ la loĝloko kun la sama nomoÉpoisses el la regionoBurgonjo. La fromaĝo ĉefe venas el la departementoCôte-d'Or. Ĝi estas unu el la 44 francaj fromaĝoj kiuj rajtas porti la ruĝflavan AOC/AOP-kontrolmarkon, kiu ekde januaro 2012 anstataŭas laAOC-markon.
Laŭ onidiro la fromaĝo estas farata ekde la16-a jarcento en la regiono. Klare estas ke certe en la18-a jarcento oni faris la fromaĝon en la farmejoj. En ĉiaj administraj skribaĵoj la fromaĝo aperas, kaj estas referencata al la maniero de preparado.
Post laUnua Mondmilito la farado de fromaĝo stagnas, pro la malapero de granda parto de la vira populacio la tasko de la virinoj sur la kamparo fariĝas multe pli peza. Sekvo estas ke mankas tempon por la laborintensa fromaĝofarado. La fromaĝo iom post iom malaperas kaj en 1954 ĝi estas tute for, ĝis en 1956 eta grupo dakamparanoj denove volas produkti ĝin kaj kolektas la ankoraŭ ĉeestantan sperton. La dediĉo ne estis vana, en 1991 la fromaĝo oficiale estis rekonata kaj rajtas porti laNomo de Regata Origino-kontrolmarkon.