| Ágost Marczell | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 24-an de aŭgusto1884 (1884-08-24) |
| Morto | |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
MARCZELL Ágost [marcel] estishungara doktoro pri historio, instruisto mezlerneja, redaktoro de pedagogia revuo, aŭtoro de trihungarlingvaj dramoj.
Li naskiĝis la24-an de aŭgusto 1884 enNádszeg,Hungara reĝlando (nuntempaTrstice enSlovakio). Pri la morto mankas informoj.
Marczell Ágoston frekventisgimnazion inter 1895-1902 enEsztergom. Li plulernis enUniversitato de Budapeŝto, kie li akirisdiplomon prihistorio kajgeografio en1907, poste li doktoriĝis. Li instruis enSzolnok, poste enBudapeŝto. Li esperantiĝis en1929. Li estis interalie vicprezidanto de Hungara Esperanta Katolika Societo kaj gvidiskursojn laŭ laCseh-metodo. Li redaktis periodaĵonKatolika Stelo.
| Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el laEnciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas eninterreta arkivo de la fonto. |