Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ábalos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ábalos
municipo de RioĥoRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Rioĥo
KomarkoKomarko de Haro
Poŝtkodo26339
En TTTOficiala retejo[+]
UrbestroMaria Blanca Recio Moraza
Demografio
Loĝantaro256  (2025)[+]
Loĝdenso14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo42° 34′ N,2° 43′ U(mapo)42.571666666667-2.7102777777778Koordinatoj:42° 34′ N,2° 43′ U(mapo)[+]
Alto590 m[+]
Areo18,1 km² (1 810 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Ábalos (Provinco Rioĥo)
Ábalos (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Ábalos
Ábalos (Hispanio)
Ábalos (Hispanio)
DEC
Situo de Ábalos

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoÁbalos[+]
vdr

Ábalos [Abalos] estas vilaĝo kaj municipo de laaŭtonoma komunumo (regiono)Rioĥo en nordaHispanio, nome en la nordokcidentakomarko de Haro.[1]​ Ĝi estas en angulo al la eŭska provincoAlavo, kaj limas norde kun la montaro Toloño kaj la montopasejo de Herrera, oriente kun Samaniego kaj Villabuena de Álava (ĉio en Alavo), kaj okcidente kaj sude kunSan Vicente de la Sonsierra kaj Baños de Ebro.

La municipa teritorio de Ábalos, oriente deSan Vicente de la Sonsierra.
Preĝejo de Santa Stefano.

En 740 okazis atako de la reĝo Alfonso la 1-a kiu detruis la bordojn de la rivero Ebro. La detruitaj urboj estus Mirandam (nuna Miranda de Ebro), Revendecam, Carbonariam, Abeicam (Ábalos, kie trapasis la riveron), Brunes (eble Briones sed ne tute certe), Cinissariam (nuna Cenicero) kaj Alesanco.

En la 11-a kaj 12-a jarcentoj aperis foje citita la loko en la dokumentoj de la monaĥejo deSan Millán de la Cogolla. Inter ili la donaco de la preĝejo de Sankta Felikso al la monaĥejo de San Millán, realigita de Gonzalo Núñez de Lara kaj lia edzino Goto Núñez en 1084.

En 1397 Karolo la 3-a de Navaro donis al Rui López de Dábalos la vilaĝon.

En la 15-a kaj 16-a jarcentoj la loko apartenis al San Vicente de la Sonsierra ĝis 1653, sed ankaŭ poste kiel senjorlando ĝis 1727, kiam la lokanoj aĉetis la finan sendependencon.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el preskaŭ 800 loĝantoj ĝis nunaj 248.

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado. Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj kvar ermitejoj, vinkeloj, du palacoj kaj domegoj, vitejaj kabanoj, ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Ermitejo de San Felices.
    Ermitejo de San Felices.
  • Ermitejo de Sankta Roĥo.
    Ermitejo de Sankta Roĥo.
  • Ermitejo de Sankta Bartolomeo.
    Ermitejo de Sankta Bartolomeo.
  • Palaco de la Vicreĝo de Napolo.
    Palacode la Vicreĝo de Napolo.
  • Palaco de la Markizoj de Legarda.
    Palaco de la Markizoj de Legarda.
  • Blazondomo nomita de la Kradoj.
    Blazondomo nomitade la Kradoj.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld.Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133.ISBN 84-7359-551-3.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ábalos&oldid=9099579"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp