Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

$100 Laptop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
$100 Laptop

Pri la temo estasPortalo:Komputilo

$100 Laptop [ŭan handrd dala leptop] estas nomo de projekto deMIT Media Lab, ĝi ankaŭ estas konata kielXO-1. En kadroj de la projekto estas esplorata eblo produktitekokomputilon ne plimultekoste ol kontraŭ 100dolaroj. La tekokomputilo estas destinata al lernantoj de malriĉaj landoj. Iniciatinto de la projekto, dekano deMedia LabNicholas Negroponte, opinias, kecentdolara tekokomputilo ŝanĝos lernadon en ĉiuj landoj de la mondo. Tekokomputilo havas ĉefan trajton - porteblecon, kiu permesas uzi ĝin kaj en lernejo kaj en hejmo.Sejmour Papert (profesoro, mondfama specialisto pri infana edukado) opinias, ke la tekokomputilo stimulos lernadon. Centdolara tekokumputilo devas esti facile enigebla en komputilan reton kaj havi eblon konektiĝi alInterreto. Rezulto de la projekto estis prezentita dumMonda Ekonomia Forumo enDavoso. Nicholas Negroponte opinias ekfabriki la tekokomputilon en 2007. La projekton subtenasAMD,Google,News Corp ka.

OrganizoOLPC, signifanta "One Laptop Per Child" ("Po unu tekokomputilo por ĉiu infano"), estas usona senprofita asocio kreita deMIT Media Lab por ellabori, fabriki, kaj disdoni la prirevatan, ekvendontan en 2007 $100-tekokomputilon. Ĉefa defio de la organizo estas la grando de la projekto - nome, provizi tian tekokomputilon al ĉiu lernejaĝa knabo kaj knabino tutmonde.

Teknika priskribo de$100 Laptop

[redakti |redakti fonton]
  • procesoro:AMD.
  • Ĉefĉiparo:AMD.
  • Ĉefmemoro: 1 GB - estos uzata ankaŭ kiel ĉefdisko. Dume esploratas speco de la memoro.
  • Ekrano: 14-cola plurkolora. Dume ne estas certe, kia teknologio estos uzata por la ekrano - esploratas projekcia ekrano kaje-ink.
  • WiFi,USB.
  • Operaciumo:Linux.
  • Korpo devas esti malglata.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri teknologio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priteknologio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=$100_Laptop&oldid=7928938"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp