Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikinovaĵoj
Serĉi

Gasduktoj el Rusio al Eŭropo estas eksplodigitaj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 28-a de septembro 2022

Gasdukto Norda Fluo.
Ekonomio

Pli pri Ekonomio


La 26-an de septembro sismologoj deSvedio kajDanio registris du eksplodojn en areo, kie troviĝas gasduktojNorda Fluo kaj Norda Fluo — 2. Poste oni registris likojn de tergaso. Firmao Nord Stream AG raportis pri falo de premo en ambaŭ gasduktoj kaj senprecedencaj damaĝoj.

Okazis du eksplodoj: la unua je 2:03, la dua je 19:04 laŭ sveda tempo. Sismologoj komparis ilin kun sentebla tertremo, ĉar almenaŭ unu el ili estis forta je 2,3 laŭ laskalo de Richter. Sismologoj de laUniversitato de Upsalo konkludis ke unu el la eksplodoj egalis al 100 kg jeTNT-ekvivalento. La eksplodoj okazis apud insuloBornholm (Danio) — nord-oriente (Norda Fluo) kaj sud-oriente (Norda Fluo — 2) de ĝi, en internaciaj akvaĵoj, ene de ekonomiaj zonoj de Danio kaj Svedio.

Danio limigis navigadon en la koncerna areo kaj malpermesis la flugojn super ĝi. Tio okazis, ĉar ambaŭ gasduktoj estis plenaj je tergaso kaj post la eksplodoj sur mara surfaco formiĝis 100 metrojn grandaj gasvezikoj leviĝantaj de la mara fundo kaj enhavantaj multe da facile eksplodebla metano. Fakuloj prognozas ke la likoj apud insuloBornholm daŭros almenaŭ unu semajnon — ĝis la gasopremo iĝos egala al tiu de akvo en tiu ĉi loko. Tio signifas ke la gasduktoj perdos 20-30% de la gaso. En gasdukto Norda Fluo — 2 antaŭ la eksplodo troviĝis 177 milionoj da kubaj metroj da gaso kaj nun premo en ĝi draste falis de 105 ĝis 7 baroj. Averaĝe la gasduktoj kuŝas je profundeco 100 metroj, sed en tiu ĉi areo Norda Fluo kuŝas je profundeco 40-50 metroj kaj Norda Fluo — 2 je 50-60 metroj.

Ĉefaj gasduktoj el Rusio al Eŭropo.

Nord Stream AG raportis ke detruitaj estis samtempe tri tubaroj (du de Norda Fluo kaj unu de Norda Fluo — 2), kio estas senprecedenca kaj malebligas pritaksi kiom da tempo necesos por ilia restarigo. Pluraj politikistoj kaj fakuloj diris ke plej probabla aŭ almenaŭ ne ekskludebla versio estas terorisma atako. Fakuloj konstatis ke plenumi tiom teknike komplikan atakon povas nur bone ekipita, trejnita kaj sperta organizaĵo. "La unuaj raportoj montras ke tio povas esti rezulto de atako aŭ sabotado. Se tio konfirmiĝos, tio kongruos al nenies interesoj" komentis ŝtata sekretario de UsonoAntony Blinken. Diversaj politikistoj kaj analizistoj indikas kiel potencialajn kulpulojn Rusion aŭ Ukrainion kaj landojn, kiuj subtenas ĝin. Eksa ministro pri eksteraj aferoj dePollando, aktuale deputito deEŭroparlamento Radosław Sikorski diris ke tio malgrandigas manovrospacon de rusia prezidantoVladimir Putin kaj komentis la novaĵon en Tvitero per du vortoj: "Dankon, Usono".

Ambaŭ gasduktoj estis konstruitaj por liveri tergason el Rusio alGermanio kaj plu al aliaj eŭropaj landoj. Norda Fluo funkciis ekde 2011, sed estis malfunkciigita la 31-an de aŭgusto 2022 fare de Gazpromo kiu referencis al gravaj difektoj de ĝiaj kompresoroj kies riparado ne eblas pro eŭropaj sankcioj. Norda Fluo — 2 estis finkonstruita en 2021 kaj plenigita je gaso, sed ne ekfunkciigita pro rifuzo de Germanio doni al ĝi necesajn sekurecatestilojn. La gasduktoj estis konstruitaj de rusia konzernoGazpromo kaj konglomeraĵo de eŭropaj firmaoj kaj devis garantii stabilan gasliveradon al Eŭropo por pluraj jardekoj. Suma kapacito de la gasduktoj estis 110 miliardoj da kubaj metroj. Kontraŭ ambaŭ projektoj akre protestis Usono kajUkrainio, insistantaj ke Rusio ne devas havi eblecon liveri gason rekte al eŭropaj konsumantoj, sed devas plu uzi peradon de Ukrainio kaj gasduktojn konstruitajn en sovetia tempo tra ĝia teritorio.

Nun gasliverado el Rusio al Eŭropo okazas nur laŭ du gasduktoj: tiu iranta tra Ukrainio (42 milionoj da kubaj metroj tage) kaj Turka Fluo, kiu sekvas elKrasnodara regiono laŭ la fundo de laNigra maro tra Turkio alSlovakio,Bulgario kajSerbio. La merkato preskaŭ tute ignoris la eventon, la gasoprezoj ne ŝanĝiĝis, ĉar ambaŭ gasduktoj jam ne funkciis kaj tio ĉi influos ne tujan, sed nur strategian situacion en la energia merkato de Eŭropo.

Fontoj

[redakti]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon perInterkonaj retejoj 
Retpoŝti tionDisvastigi en FacebookDisvastigi en Digg.comDisvastigi en deliciousDisvastigi en stumbleupon.comDisvastigi en TechnoratiDisvastigi en TwitterDisvastigi en NewsTrustDisvastigi en MySpaceDisvastigi en Identi.caDisvastigi en MenéameDisvastigi en FresquiDisvastigi en NewsvineDisvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo?Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: d:Q114280370Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo
Elŝutita el "https://eo.wikinews.org/w/index.php?title=Gasduktoj_el_Rusio_al_Eŭropo_estas_eksplodigitaj&oldid=174005"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp