Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikinovaĵoj
Serĉi

Evangelia Eklezio de Berlino aprobas samseksajn geedziĝojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Germanio

Pli pri Germanio
Mezeŭropo

Dimanĉo, la 10-a de aprilo 2016

La Evangelia Eklezio de Berlino-Brandenburgo-Silezio-Supra Luzacio, unu el la dudekaj regionaj eklezioj de laEvangelia Eklezio en Germanio (germaneEvangelische Kirche in Deutschland, EKD), akceptis en sia jara sinodo de 2016 permesi celebrireligiajn ceremoniojn por samseksemuloj, post balotado kun 91 poraj voĉdonoj kaj 10 kontraŭaj, iĝante tiel la tria germana regiona evangelia eklezio permesi la samseksaj geedziĝoj, post Hesse-Nassau kaj Renanio. Tamen, la pastroj estas liberaj akcepti aŭ rifuzi celebri la ceremoniojn. Antaŭe, la Evangelia Eklezio deBerlino faris ritojn pri benado ek de 2002, sed tio estis tre limigita kaj ne ekzistis ring-interŝanĝo nek oficiala enskribo de la paro en la registroj de la eklezio.

La decido estas tre grava ĉar temas pri la eklezio de la germana ĉefurbo kaj la ĉefa protestanta eklezio de la lando, kies plej ofta religio estasprotestantismo, per 29% el la germana loĝantaro. Ĝi ankaŭ estas la eklezio de la nuna germana prezidanto,Joachim Gauck kaj lakancelieroAngela Merkel, kies patro estis pastro de tiu eklezio. Aldone, ĝi estas la dua plej granda protestanta eklezio de Eŭropo, post laEklezio de Anglio.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ partatraduko de la artikoloIglesia Evangélica de Berlín aprobó el matrimonio homosexual, elhispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesiloAtribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).

(hispana)José Pablo Jofré «La Iglesia Evangélica de Berlín aprueba el matrimonio homosexual» –ABC, 09-04-2016 (arkivita [ ]) (germana)Claudia Keller «Trauung für alle in Berlin erlaubt» –Der Tagesspiegel, 09-04-2016 (arkivita [ ])


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon perInterkonaj retejoj 
Retpoŝti tionDisvastigi en FacebookDisvastigi en Digg.comDisvastigi en deliciousDisvastigi en stumbleupon.comDisvastigi en TechnoratiDisvastigi en TwitterDisvastigi en NewsTrustDisvastigi en MySpaceDisvastigi en Identi.caDisvastigi en MenéameDisvastigi en FresquiDisvastigi en NewsvineDisvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo?Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: d:Q23777524Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estasarĥivita kaj ne povas esti redaktata plu.
Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn.
Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝonsur la diskutpaĝo.
Elŝutita el "https://eo.wikinews.org/w/index.php?title=Evangelia_Eklezio_de_Berlino_aprobas_samseksajn_geedziĝojn&oldid=173143"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp