Ĵaŭdo, la 1-a de aŭgusto 2024
Rusio kaj kelkaj okcidentaj landoj faris ampleksan interŝanĝon de malliberigitaj personoj.Rusia Federacio elprizonigis kelkajn politikajn malliberulojn, kondamnitajn en la lastaj jaroj, ĉefe pro iliaj agoj kaj deklaroj kontraŭ lamilito en Ukrainio. Krome, la listo inkludis kelkajn civitanojn de aliaj landoj, sed kondamnitajn en Rusio.
Germanio,Usono,Pollando,Norvegio kajSlovenio transdonis al Rusa Federacio personojn kondamnitajn pro spionado kaj ekonomiaj krimoj, kaj ankaŭ rusan civitanon, kiu mortigis iaman ĉeĉenan teroriston en la centro de Berlino.
La unua onidiro pri eventuala interŝanĝo aperis matene de la31-a de julio, kiam oni eksciis, ke certaj politikaj malliberuloj en Rusio preskaŭ samtempe estis forportitaj el malliberejoj. Iliaj advokatoj atentigis, ke tiaj agoj estas kutime faritaj antaŭ similtipaj interŝanĝoj.
La interŝanĝo mem okazis en la ĉefurbo deTurkio,Ankaro.
Antaŭe dum multaj monatoj cirkulis onidiroj pri ebla interŝanĝo de rusa politikistoAleksej Navalnij. Post lia pereo en malliberejo la16-an de februaro 2024, oni eksciis, ke tiaj intertraktadoj ja okazis, sed ili ne estas en progresinta stadio.
La Usona PrezidantoJoe Biden alte taksis la interŝanĝon kaj dankis ĉiujn partoprenantojn:
| La interkonsento kiu certigis ilian liberecon estis heroaĵo de diplomatio. Entute, ni negocis la liberigon de 16 homoj el Rusio — inkluzive de kvin germanoj kaj sep rusaj civitanoj kiuj estis politikaj kaptitoj en sia propra lando. Kelkaj el tiuj virinoj kaj viroj estis maljuste tenitaj dum jaroj. Ĉiuj eltenis neimageblajn suferojn kaj malcertecon. Hodiaŭ, iliaj torturoj finiĝis. Mi dankas niajn Aliancanojn, kiuj akompanis nin dum malfacilaj kaj kompleksaj intertraktadoj por atingi ĉi tiun rezulton — inkluzive de Germanio, Pollando, Slovenio, Norvegio kaj Turkio. Ĉi tio estas potenca ekzemplo kiel gravas havi amikojn en ĉi tiu mondo, kiujn vi povas fidi kaj konfidi. | —Joe Biden |
Rusio liberigas 15 homojn:
KromeBjelarusio liberigisRico Krieger (Germanio).
Responde estis liberigitaj:
el Usono
el Pollando
el Norvegio
el Slovenio
el Germanio
| Vidu ankaŭ:Deklaroj de ŝtatestroj rilate al la interŝanĝo de malliberuloj la 1-an de aŭgusto 2024 |
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon perInterkonaj retejoj |
|