Hupo estasinstrumento komponita de elguma piraĵo unuigita altrumpeto. Kiam oni premas la piraĵon, aero eliras tra la trumpeto, kreantesonon. Antikve oni uzis ĝin enaŭtoj kiel aŭda signalo, sed lastatempe ĝi estis anstataŭata de sona elemento movata deelektro.
La hupo estas muzika ventinstrumento. Ĝi inventiĝis enFrancio en1680 kaj tiam servis nur por ĉasado. Poste ĝi estis alportita enGermanion kaj tie oni ĝin perfektigis kaj aplikis en muziko. Por tio ĝi estis adoptita en Francio en1730 sed ĝi ne estis enmetita en la tiaman orkestrokomponon ĝis1757.
En tiu epoko ĝi elsendis malmultajn sontipojn, sed en1760 la germano Hampl inventis sistemon por ampleksigi la gamon de sonoj, per ŝtopado per mano de parto de la kloŝo de la instrumento. Tiu malkovro malfermis kampagadon al lertaj artistoj kiuj dediĉis sin al la studado de lakorno. Alia germano, nome Haltenhoft, plibonigis tiun instrumenton per aldono de pumpilo pere de kiu oni agordas precize la instrumenton, kiam pro la varmo de la spiro supreniras la entonado.[1]
Dekomence la aŭtoj (kaj alitipaj veturiloj) uzis hupojn por averti la preterpasotojn pri neatendita proksimeco de endanĝeriganta veturilo. Kiam tiuj vehikloj oftiĝis, la uzado de hupoj restis kiel tradicia avertilo, sed ofte senkiale kaj ankaŭ malprofite.
En la nuntempa kulturo, hupoj estas unu el la plej oftaj elementoj de sona poluado: ĝi anstataŭas la homan voĉon; multegaj stirantaj personoj (aŭtoj, aŭtobusoj, trajno ktp.) funkciigas hupojn senzorge kaj sen atenti la ĉirkaŭajn personojn aŭ cirkonstancojn.
Ilia senzorga uzado malelegantas kaj malprofitas kaj pro tio la diversajtrafikaj regularoj permesas ĝian uzadon nur perripetaj kaj kurtaj sonfrapoj en la jenaj kazoj kaj nur tage:
Alikaze por averti stiristojn aŭ eĉ piedirantojn ĉiam eblas uzi lumajn signojn anstataŭ aŭdajn kiuj ne estas garantio ĉar avertato povas esti surda, kvankam ne blinda, se stiristo.