Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Arbedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elArbusto)
Salikarbedo dum la frua printempo enNederlando
Arbedaro depapalao en latropikaj sekaj arbaroj deHavajo.

Arbedotrunkarbusto (frutex, virgultum) estas ligneca planto kun malalta trunketo, kiu disbranĉiĝas tuj de la bazo ekz.siringo,ribujo,kratago. La arbedo maksimume altas 3 metrojn. Laarbeto havas pli altan trunkon (pigmeaj arboj, arbetoj en la altaj montaroj).NPIV"diras (evi) 1 = trunkarbusto " = tufararbusti". Do ĝi konsilas eviton de tiu termino, ankaŭ ĉar tiu termino ne estas pli preciza ol la termino arbusto.

Arbusto estas laŭPIV 2005 ligneca planto malpli alta ol arbo (de 0,5 ĝis 6–7 m) sen trunko,tufarbusto (vidu ankaŭarbedo) aŭ kun malalta trunko,trunkarbusto (ne pli ol 0,5 m).

Arbusteto (suffrutex) estas ligneca planto malpli alta olarbedo, kun branĉoj malpli rigidaj ol ĉe arbedo kaj estantaj ofte pli-malpli duonherbecaj ĉe la supro (t.e. el laburĝonoj kreskas ĉiujare moltigaj partoj); ekz.eriko,kaprifolio,berberiso,rubuso,vakcinioempetro.

Alia fonto[1] difinas ĝin kiel perena, en plenkreska stato ĉirkaŭ 0,5 ĝis 8 m altasentrunka aŭ multetrunkalignecaplanto, kiu senpere disbranĉiĝas supre de lagrundo.Sinonimo estas "arbetaĵo". La sama fakvortaro eksplikas, ke disbranĉiĝi estas forkiĝi en plurajn partojn.

Arbedaro, sinonimo arbedaĵo, estas aro de kelkaj aŭ de multaj grupiĝintaj arbedoj[2].

Veprejo, aŭ densa (dorna) arbustaĵo, estas densa, malfacile trapenetrebla (dorna) arbedaro[3].

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. esperante Simon, Karl-Hermann (ed) 1995 : Lexicon silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I) kun difinoj.Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84p. (p.8)ISBN 3-931 262-08-1
  2. esperante Simon, Karl-Hermann (ed) 1995 : Lexicon silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I) kun difinoj.Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84p. (p.10)ISBN 3-931 262-08-1
  3. esperanteSimon, Karl-Hermann (ed) 1995 :Lexicon silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I) kun difinoj.Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84p. (p.10)ISBN 3-931 262-08-1

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Biologio
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Arbedo&oldid=9038605"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp