Malneta versio
| Etimologia Vortaro de Esperanto | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Aŭtoro | Ebbe Vilborg | ||||
| Eldonjaro | 1989 | ||||
| Urbo | Malmö | ||||
| Eldoninto | Eldona Societo Esperanto | ||||
| Paĝoj | 104 + 114 + 128 + 124 + 196 | ||||
| ISBN | 91 85288 17 9 | ||||
| |||||
Etimologia Vortaro de Esperanto (EVE) de la svedaesperantologoEbbe Vilborg estas la plej ampleksa kaj fidindaetimologia (vort-historia) vortaro de la baza vorto-trezoro de Esperanto. Ĝi eldoniĝis inter 1989 kaj 2001 ĉeEldona Societo Esperanto en lasveda urboMalmö en 5 volumoj.
Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis laOSIEK-premion de laOrganiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en1992.
EVE pritraktas ĉiujn vortojn, kiuj troviĝas en laFundamento de Esperanto aŭ apartenas al la 1-a ĝis 8-aOficialaj Aldonoj (OA) de laUniversala Vortaro (parto de la Fundamento de Esperanto; la 9-a OA aperis nur post publikigo de EVE). Ĝiaj precipaj fokuso kaj intereso estas, sur kiu fontolingva bazo Esperanta radiko ekhavis sian specifan formon. Ĝi do penas spuri la vortkreajn pensojn deL.L. Zamenhof. La plua etimologio de vorto en la pasinteco interesas ĝin nur rande.
EVE prezentas etimologie parencajn vortojn de la Esperantaj radikoj en la ĉefaj referenc-lingvoj de Esperanto, nome en franca, germana, pola, rusa kaj angla, krome (okaze) en la itala, hispana, latina kaj malnova greka. Regule ĝi registras la vort-formon en la planlingvojIdo,Interlingue kajInterlingua, okaze ankaŭ enVolapuko. Ĝi abunde diskutas ĉiun vorton referencante tre komplete al la pli frua etimologia fakliteraturo de Esperanto.
Krome EVE enhavas apartan ĉapitron primorfologiaj elementoj kaj afiksoj kaj detalan liston de la diskutata etimologia literaturo.
Fine de volumo 5,Claus Killing-Günkel aparte estas dankata.
Jen ekzempla enskribo (mallongigoj malŝlositaj):
"PIPR/O (Fundamenta radiko, Plena vortaro Rusa-Internacia 1889): Latina pip/er -eris; Angla pepper, Franca poivre, Germana Pfeffer, Itala pepe, Pola pieprz, Rusa perec.
La fontlingvoj forte diverĝas; Zamenhof alprenis la Latinan formon (eble pro ĝia internacia botanika uzo: Piper „-arbedo“), tamen kun ellaso de -e- (eble laŭ modelo de samtipaj Latindevenaj vortoj, precipe kadavr/o el Latina cadaver, aŭ inspirite de Pola: laŭGregor, Douglas B. 1982 :La Fontoj de Esperanto, 2a eld. Glasgow, paĝo 28; la radiko baziĝas sur Angla kaj Pola). La ellaso donas plurajn avantaĝojn: mallonga radiko, nenia risko por konfuzo kun pip/er/o, akcento analogaal tiu de la fontlingvoj. Kp. speciale la plurilate analogan spicnomon zingibr/o. ƒIdo same, Interlingue pipre, Interlingua pipere.
El Greka péperi sama senco, el Sanskrita pippalî sama senco (de necerta origino). -André Cherpillod 1992 :Mil Ekzotaj Vortoj, La aŭtoro,Courgenard, paĝo 87.