PMEG 2024
11.5. Tria persono
En gramatiko ĉio, kio ne estasmi,ni aŭvi (aŭci), estas nomata “la tria persono”.Li,ŝi,ĝi kajili, kajlia,ŝia,ĝia,ilia, estas uzataj por paroli pri io konata, kio estas nek la parolanto, nek la alparolato.Oni kajonia estas uzataj por paroli pri nedifinita(j) persono(j).Si kajsia anstataŭas la aliajn triapersonajn pronomojn en certaj okazoj. Krome ekzistas ankaŭ la neoficialaj triapersonaj pronomojri kajria.
Li kajŝi«
Li kajŝi estas unu-nombraj.Li kajlia estas uzataj, kiam oni parolas pri unu vira persono.Ŝi kajŝia estas uzataj pri unu ina persono:
Li estas knabo, kajŝi estas knabino.FE.16
Mi vokas la knabon, kajli venas.FE.16
Mi vokas la knabinon, kajŝi venas.FE.16
Li estas mia onklo.FE.18
Ŝi estas mia onklino.
Li ne estas lavisto,li estas lavistinedzo.FE.36
Ŝi estas lavistino.
Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto.FE.39
Ŝi fianĉiniĝis.
Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke milin amas.FE.41
Ŝiaj gepatroj volisŝin edzinigi kun alia persono.FE.39
En la salono estis neniu kromli kajlia fianĉino.FE.26
Liaj lipharoj estas pli grizaj, olliaj vangharoj.FE.31
“Jes, patrino”, respondis alŝi la malĝentilulino.FE.21Ŝi = la patrino.
Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sedŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema.FE.41
Li amas tiun ĉi knabinon proŝia beleco kaj boneco.FE.35
Mi renkontis vian patrinon kajŝian kolegon.
Mi bone konas vian fraton kajliajn amikojn.
En unu tago, kiamŝi estis apud tiu fonto, venis alŝi malriĉa virino, kiu petisŝin, keŝi donu alŝi trinki.FE.15 La frazo enhavas du inajn personojn, knabinon kaj virinon. Ĉiujŝi estas la knabino, krom la lasta, kiu estas la virino.
Apenaŭŝia patrinoŝin rimarkis,ŝi [= la patrino] kriis alŝi [= la filino]: “Nu, mia filino?”FE.21
Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri persono de iu ajn sekso, oni tradicie uzasli:
Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, keli vidas la patrinon.FE.11Li respondas ĉi tie alĉiu, do alĉiu persono.
Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila alli.FE.13
Ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamikolian kulpon”.FE.29Li = la malamiko. La frazo temas pri teoria persono, ĉu vira, ĉu virina.
Tia ĉi uzo deli povas esti rigardata kiel seksa diskriminacio. Efektive en tradicia uzoli estas dusignifa: vira kaj sekse neŭtrala, sed multaj opinias, ke tia uzo ignoras virinojn aŭ prezentas virecon kiel normalan kaj virinecon kiel esceptan. Krome tiu dusignifeco ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam oni povas esprimi sin pli klare per ekz.ŝi aŭ li,tiu,tiu persono k.s. Sed tia uzo tamen povas esti maloportuna, kaj tial aperis diversaj proponoj de nova sekse neŭtrala pronomo por homo. La sola tia propono, kiu efektive estas uzata, estasri°. Tiu nova vorto tamen ne estas parto de la oficiala kaj normala Esperanto, kaj ne ĉiuj esperantistoj konas ĝin. Aliaj uzasĝi tiusence, do ankaŭ por homo.
Ĝi«
Ĝi estas unu-nombra.Ĝi kajĝia estas uzataj por paroli pri aĵo (konkreta aŭ abstrakta).Ĝi ne montras sekson:
La tranĉilo tranĉas bone, ĉarĝi estas akra.FE.16
Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? – Miĝin ankoraŭ ne serĉis.FE.20
Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donosĝin al ŝi ĝentile.FE.17Ĝin = la petitan trinkaĵon.
Li donis al mi monon, sed miĝin tuj redonis al li.FE.42
Mi disŝiris la leteron kaj disĵetisĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro.FE.42
Tiam oni ekkantis sanktan kanton, kajĝi sonis tiel bele, ke ĉe Johano aperis larmoj en la okuloj.FA1.60
Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj liĝin uzas.OV.371
Ni rigardu, kio fariĝis al la korpo de la gardisto. Senviveĝi sidis sur la ŝtuparo.FA1.127 Kiam oni parolas pri la gardisto kiel persono, oni uzuli, sed kiam oni parolas nur pri lia korpo (vivanta aŭ mortinta), oni uzuĝi.
Oni uzasĝi ankaŭ pri infaneto, kiu estas tiel juna, ke la sekso ne gravas. Sed oni povas ankaŭ uzili, kiel oni faras por persono, kies sekson oni ne scias:
Sed se oni volas aparte montri la sekson de infaneto, aŭ se oni parolas pri pli aĝa infano, oni kompreneble uzuli aŭŝi.
Ĝi estas uzata ankaŭ por paroli pri besto, eĉ kiam ĝia sekso estas konata:
El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nunĝi kuras sub la lito.FE.26
La birdo ne forflugis:ĝi nur deflugis de la arbo.FE.31
Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, keĝi falos senviva.FA1.14
Nia maljuna amiko renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bovinon tiel ĉarman, kiel bovino nur povas esti. “Ĝi certe donas belan lakton!” li pensis.FA4.230
Se temas pri hejmbesto aŭ alia besto, al kiu oni havas personan rilaton, multaj preferas uzili aŭŝi anstataŭĝi. Ankaŭ en aliaj okazoj, kiamĝi povas kaŭzi miskomprenon, oni povas uzili aŭŝi pri besto. En fabeloj, kie bestoj rolas kiel personoj, estas ofte pli nature uzili aŭŝi, sed ankaŭĝi estas ebla:
Tiu katino estas mia plej bona amiko.Ŝi eĉ dormas en mia lito.
Melku bovon senfine,li lakton ne donos.PE.197 Ĉi tie la pronomoli montras, ke oni parolas pri virseksa bovo. Oni ankaŭ povas uziĝi, sed tio povas kaŭzi nekomprenon, ĉarla vortobovo ne estas per si mem nepre virseksa. Alia eblo estas uzivirbovo anstataŭbovo.
Klinu la kolon antaŭ la maljuna anasino tie.Ŝi estas ĉi tie la plej eminenta el ĉiuj.FA2.36 El fabelo, en kiu birdoj rolas kiel personoj.
En fabelo oni povas uzili aŭŝi eĉ pri nevivanta afero, se ĝi rolas kiel persono, kaj oni volas ĝin prezenti kiel viran aŭ virinan:
La historion de tiu kolumo ni nun aŭdu.Li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiamli okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa rubando.FA3.6 Kolumo rolas viran rolon en fabelo.
Ĝi ankaŭ povas reprezenti unu-nombrajn grupvortojn kiel:familio,popolo,armeo k.s., kvankam temas pri personoj. Iafoje oni tamen uzasili:
Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭĝi povas esti indiferenta pri ĝi. La unuaĝi reprezentas la publikon, plurajn personojn. (La duaĝi estas la problemo.)
En iaj specialaj kuntekstoj oni parolas pri io, kio povas egale esti aĵo aŭ vivulo, besto aŭ homo. Tiam oni uzasĝi eĉ se la priparolata afero principe povas esti homo:
Mamulo naskas idojn, kiujnĝi nutras per lakto. Ankaŭ homo estas mamulo, sed tamen oni uzasĝi, ĉar en tiu ĉi kunteksto ankaŭ homo estas rigardata kiel besto.
Arĥimedo diris, ke korpo estas en sia natura stato kiamĝi estas senmova. Ĉi tiekorpo fakte estas ĉia ajn materia objekto. La ideo de Arĥimedo validas kompreneble ankaŭ por homa korpo, sed en tiu ĉi kunteksto oni rigardas homon kiel aĵon, nuran korpon, ne kiel personon.
Ĝi normale reprezentas aĵon, beston kaj alian klare difinitan aferon, kiun oni povas esprimi per O-vorta frazeto (la aĵo,la granda besto,tiu laŭta sono,lia subita amo...). Sed se oni parolas pri io abstrakta, kio estas redonebla nur per tuta frazo, oni normale uzas anstataŭetio:Li diris al mi sekreton, sed mi forgesisĝin (= la sekreton).Li diris al mi, kie li kaŝis la trezoron, sed mi forgesistion (= kie li kaŝis la trezoron). Sed Zamenhof en tiaj okazoj tamen ofte uzisĝi:
“Mi estis apud ŝi!” “Jes, miĝin scias.”BV.83 = Jes, mi scias, ke vi estis apud ŝi. Oni prefere diru:Jes, mi tion scias.
Ĉu vi, kara Mario, trovasĝin konvena, ke juna virino[...] restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj?M.88Ĝin estas duoblaĵo de la vera objekto, la subfrazo, por helpi al la frazokonstruo. Oni povas tute forigiĝin:... trovas konvene, ke juna virino restu ... Sed oni povas ankaŭ uzihelpantio:... trovas tion konvena, ke juna virino restu ...
En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta.Ĝi estis virino de meza aĝo.M.20 Nun oni preferas:Tio estis virino de meza aĝo. Aŭ:Ŝi estis virino de meza aĝo.
Zamenhof iafoje uzisĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto aŭ objekto, kiam la vera subjekto aŭ objekto estis I-verbo. Li ankaŭ uzis iafojeĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto deesti, kiam la vera subjekto staris postesti. Tiu uzo komplete malaperis, kaj estas nuntempe rigardata kiel eraro:
Por miĝi estis la plej kora ĝojoinciti la hundon.Rt.19Ĝi rolas kiel subjekto, sed la vera subjekto estasinciti la hundon. Oni forlasuĝi.
Ĝi estisvarmega posttagmezo.Rt.83 La vera subjekto estasvarmega posttagmezo. Oni forlasuĝi.
En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas pronomon similan alĝi kiel malplenan subjekton, kiu reprezentas nenion ajn. La koncernaj verboj vere estas sensubjektaj. En Esperanto oni ne uzuĝi ĉe tiajsensubjektaj verboj:Hodiaŭ pluvas.Estos varme tie.
Ekde la 2010-aj jaroj iuj provas sisteme uziĝi kajĝia kiel sekse neŭtralajn pronomojn por homo, do ne nurpor infaneto. Tion oni povas nomi “ĝiismo”. Kelkaj tiel uzasĝi nur por paroli ĝenerale pri persono, do anstataŭ la tradicia uzo deli:Se iu alvenos frue, diru alĝi, keĝi atendu, ĝis mi alvenos. Iafoje oni proponas uziĝi aparte por paroli pri neduumaj personoj (nek viraj nek inaj, aŭ sekse ambiguaj). Krome kelkaj tute radikale uzas ĉiam nurĝi pri ĉiu ajn persono, tute forlasante la pronomojnli kajŝi. Ĝiismo forigas la tradician distingon inter ne-infanetaj homoj kaj aĵoj, kaj estas tial sufiĉe drasta ŝanĝo de la ĝisnunaj lingvaj kutimoj en Esperanto. Ĝiismo povas impresi kiel objektiga kaj ofenda. Aparte ofenda tia uzo povas esti, se oni uzasĝi pri neduuma homo tamen plu uzanteli kajŝi por viraj kaj inaj personoj. Vidu ankaŭri kajria.
Noto: Ĝiismo havas subtenon en du Lingvaj Respondoj de Zamenhof (Lingvaj Respondoj p. 78,n-ro 90 kajn-ro 91). La praktika uzo tamen tute ne sekvis tiujn respondojn, sed rezervis la uzon deĝi al bestoj kaj aĵoj laŭ laFundamenta Gramatiko, kaj al (malgrandaj) infanoj laŭ ekzemploj en laFundamenta Ekzercaro.
Ili«
Ili estas multe-nombra.Ili kajilia estas uzataj por paroli pri pluraj konataj aferoj aŭ personoj (kiuj inkluzivas nek la parolanton, nek la alparolaton).Ili ne montras sekson:
Kie estas la knaboj? –Ili estas en la ĝardeno.FE.16
Kie estas la knabinoj? –Ili ankaŭ estas en la ĝardeno.FE.16
Kie estas la tranĉiloj? –Ili kuŝas sur la tablo.FE.16
Donu al la birdoj akvon, ĉarili volas trinki.FE.9
Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankamili ne ĉiam estas faritaj el tolo.FE.35
Kvinopeili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.FE.14
Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kunili.FE.11
Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amasiliajn (infanojn).FE.18
Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofioniliaj gepatroj nomas Johanĉjo[...], Nikolĉjo[...], Erneĉjo[...], Vilhelĉjo[...], Manjo[...], Klanjo kaj Sonjo[...].FE.38
En kelkaj lingvoj oni iafoje uzasili-pronomon pri nedifinitaj personoj. En Esperanto oni devas tiam uzioni.
Oni«
Oni kajonia estas nedifinitaj pronomoj, kiuj estas uzataj, kiam oni parolas pri ĉia ajn persono, multaj aŭ kelkaj nedifinitaj personoj, k.s.Oni estas normale unu-nombra, sed povas ankaŭ esti multe-nombra.Oni tute ne montras sekson:
En malbona veterooni povas facile malvarmumi.FE.42
Kiamoni estas riĉa (aŭ riĉaj),oni havas multajn amikojn.FE.16
Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.FE.16
Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, keoni ne povis vivi kun ili.FE.11
Lernolibrononi devas ne tralegi, sed tralerni.FE.31
Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiunoni uzas por vino.FE.31
Post infekta malsanooni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.FE.39
La domo, en kiuoni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiuoni preĝas, estas preĝejo.FE.40
Normaleoni montras ĉiun ajn personon, sed iafoje ĝi montras certajn personojn, kiujn oni ne povas aŭ volas precizigi:
Kun bruooni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton.FE.38 Tute ne estas grave, kiuj personoj malfermis.
Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33 La parolanto ne volas precizigi, kiuj malhelpis al li.
Oni alportas la tagmanĝon.Rz.26 Nur la tagmanĝo estas interesa, ne la portanto.
La formojonin kajonia estas tre malofte uzeblaj en la praktiko. Pro ilia maloftegeco, kelkaj sentas ilin kiel strangajn, kaj evitas ilin. Zamenhof mem ne uzis ilin, sed skribis, ke ili estas tute regulaj (Lingvaj Respondoj p. 88,n-ro 106). Je bezono oni ne hezitu uzi ilin:
La malpura aero malsanigasonin.
Kiam oni venas al tiu urbo, oni devas atenti pri la krimuloj. Ili kapablas ŝteli eĉoniajn vestaĵojn.
Ne kritikuonin, ĉar oni povas ankaŭ vin kritiki.
En iuj lingvoj, ekz. la angla, pronomo, kiu ordinare signifasvi, estas iafoje uzata ankaŭ por esprimi sencon similan al tiu deoni. En Esperanto oni povas uzivi en tia maniero, nur se la celita ideo vere inkluzivas la alparolatan personon, t.e. se la senco estas “vi kaj aliaj personoj en simila situacio”:En ĉiu lingvovi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon.FK.277 ≈ En ĉiu lingvooni trovos ... Sed se la alparolato mem certe ne estas inkluzivita, oni kompreneble ne uzuvi:Kiamoni stiras aŭton,oni devas esti atenta. Se oni diras tion al blindulo, kiu ne rajtas stiri aŭton, estus absurde uzivi anstataŭoni.
En iuj lingvoj, ekz. la franca,oni-pronomo povas esti uzata kun la signifo “ni”. Tio ne estas ebla en Esperanto:– Kiel vi fartas, amikoj? – Nu, *oni* sufiĉe bone vivas! Diru:... ni sufiĉe bone vivas.
Ri°«
Ri kajria estas neoficialaj (proponitaj) pronomoj, kiujn iuj uzas (anstataŭli,lia,ŝi kajŝia) por paroli pri unu persono sendepende de ties sekso:
Se iu alvenos frue, diru alri, keri atendu, ĝis mi alvenos.
Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila alri.
Iu postlasis valizon, en kiu estasriaj ŝlosiloj.
Alekso kajria amiko estas ambaŭ neduumaj. (Neduuma = nek viro, nek virino, aŭ sekse ambigua.)
Kelkaj uzasri nur por paroli pri persono de nekonata sekso, aŭ por paroli ĝenerale pri persono de iu ajn sekso, do ĝuste en tiuj situacioj, en kiujoni tradicie uzasli kun sekse neŭtrala senco. Aliaj uzasri nur kiam ili parolas pri neduuma persono. Ankoraŭ aliaj tute radikale uzas ĉiam nurri, kiam ili parolas pri persono, tute forlasante la pronomojnli kajŝi.
Ri kajria estas neoficialaj vortoj, kaj ne ĉiuj esperantistoj konas ilin. “Riismo” estas tamen jam sufiĉe disvastiĝinta, precipe inter junuloj, kaj multaj, kiuj mem neniam uzasri aŭria, tamen komprenas la novajn vortojn. Aliflanke iuj forte kontraŭas la novajn pronomojn, opiniante, ke tia uzo estas neakceptebla reformo de la lingvo. La pronomonri proponis plurfoje diversaj homoj sendepende. La unua propono kredeble okazis jam en 1976, sed notinda praktika uzo estas konstatebla nur post la jaro 2000.