PMEG 2024
31.7.4. Neado depovi,devi kajvoli
Normalene staras ĝuste antaŭ tio, kion ĝi neas. Logike estas do diferenco interne povi kajpovi ne, interne voli kajvoli ne, kaj interne devi kajdevi ne.
Povi +ne«
Zamenhof zorge diferencigisne povi (ofte uzeblan) kajpovi ne (uzeblan nur malofte).
Ne povi signifas, ke mankas povo fari ion:
Mine povas iri. Mankas povo iri.
Li estas tiel dika, ke line povas trairi tra nia mallarĝa pordo.FE.33
Fizikiston onine povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem.FE.32
La tranĉilo estis tiel malakra, ke mine povis tranĉi per ĝi la viandon.FE.34
Povi ne signifas, ke ja ekzistas povo, nome povo eviti ion:
Mipovas ne iri. Ekzistas povo eviti iradon.
“Se la samovaro ne volas kanti,”[...] “ĝipovas ne kanti.”FA1.202 Ĝi povas eviti kantadon. Ne estas devo kanti.
La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo[...],povas en la unua tempo tutene uzi la artikolon.FE.27 Estas al ili permesate eviti la artikolon.
Oni eĉ povas kombini la du signifojn alne povi ne, kio signifas, ke mankas la povo eviti ion:
Mine povas ne iri. = Mi devas iri, ĉar mankas la povo eviti iradon.
Li tion faradis tiel lerte, ke onine povis ne ridi.FA2.53 Estis neeviteble ridi.
Devi +ne«
Principe estas granda diferenco interne devi kajdevi ne.Ne devi logike signifas, ke mankas devo fari ion, ke regas libereco.Devi ne logike signifas, ke ekzistas devo eviti ion, ke mankas libereco. Tamen Zamenhof uzisne devi kajdevi ne sendistinge. Normale li uzisne devi, iafojedevi ne. La efektiva signifo estas tamen preskaŭ ĉiam “devi ne”:
Onine devas havi tro multe da konfido al si mem.M.170 = Oni devas ne havi tro da konfido al si mem.
Ŝi surmetis la ruĝajn ŝuojn – tion ŝi ja povis fari – sed tiam ŝi iris al la balo kaj komencis danci, kaj tion ŝine devis fari.FA2.100 = ... kaj tion ŝi devis ne fari.
Pri gustoj oni disputine devas.PE.262 = Pri gustoj oni devas ne disputi.
Memoru bone, ke de la komenco ĝis la fino de tiu laboro, se ĝi daŭrus eĉ jarojn, vine devas paroli; la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj.FA1.170 = ... vi devas ne paroli ...
Mine devas agi kontraŭ mia konscienco.M.58 = Mi devas ne agi kontraŭ mia konscienco.
Lernolibron onidevas ne tralegi, sed tralerni.FE.31 La kontrasto intertralegi kajsed tralerni estas pli klara kun la logika vortordodevi ne.
La logikan signifon dene devi Zamenhof normale esprimis perne bezoni. Oni povas ankaŭ uzine esti necese:
Vine bezonas tiel rapidi.FA1.11 = Ne ekzistas devo por vi tiel rapidi.
Kiu bone agas, timine bezonas.PE.699 = Kiu bone agas, por tiu ne ekzistas devo timi.
Ne estas necese, ke vi tien iru. = Ne ekzistas devo por vi tien iri.
Ĉion ĉi kaŭzis verŝajne, kene kutime staras antaŭ la ĉefverbo. Precipe influis la simileco kunne povi, kiu estas la plej kutima nea formo de tiu verbo. Ĉedevi la inversa signifo estas la plej kutima, sed Zamenhof elektis uzi la plej kutiman formon por la plej kutima signifo.
Normale oni ankoraŭ sekvas la zamenhofan uzadon dene devi, sed multaj nun efektive uzasne devi kajdevi ne laŭ iliaj logikaj signifoj. Tio povas iafoje eventuale estigi konfuzon kaj miskomprenon.
En la parolo oni ofte distingas per elparola emfazado. Se temas pri manko de devo, oni emfazas la verbondevi. Alie oni emfazas alian vorton:
Vinedevas iri tien. Emfazo jedevas. = Ne ekzistas devo por vi iri tien.
Vine devasiri tien. Emfazo jeiri. = Vi devas ne iri tien.
Voli +ne«
La diferenco interne voli kajvoli ne praktike estas tiel malgranda, ke ne gravas, kiun formon oni uzas. Normale oni uzasne voli: