Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

G —

Vdgiga-.

1996-02-29


garnitur*o [MMES] —

Vdtaksgarnituro,distribua garnituro,ilgarnituro.

Noto. «Aro da samspecaj aŭ samcelaj objektoj, kiuj prezentas unu tutaĵon, komplekson, sortimenton: (…)garnituro de skribotablo (skriboplato, inkujo, sorbilo, tondilo ktp);garnituro por la ungoj (fajliloj ktp)» [PIV1].

Angle: kit
France: kit, ensemble, jeu
Germane: Bausatz
Ruse: набор; комплект

1996-02-29


gast·ig·a komput·il·o

Enkomputila reto, komputilo havanta ne nur komunikadajn sed ankaŭ komputadajn funkciojn.

Rim. Kpretnodo,servilo,stacio;ĉefkomputilo,ilkomputilo.

Angle: host computer, host
Ruse: главная ВМ, ГВМ

1996-02-29


gast·ig·a lingv·o

Ĝeneralcelaprogramada lingvo uzata kiel bazo por krei pli riĉan programlingvon kun specialajesprimiloj por iu aplikkampo.

Noto. Kpindiĝena lingvo.

Angle: host language
France: langage hôte
Germane: Gastgebersprache
Ruse: включающий язык

1996-02-29


gast·traduk·il·o

Tradukilo kiu, rulate sur komputilo de unu speco (ilkomputilo, «gastiga komputilo»), produktascelprogramon por komputilo de alia speco (celkomputilo).

Noto. Vd la rimarkon subkructradukilo.

Angle: cross-compiler
Ruse: кросс-транслятор, кросс-компилятор

1996-02-29


Gaŭs·a elimin·ad·o

Metodo por elimini nekonatojn el linearaekvaciaro, unue formulita de Gaŭso (1849).

Estu ekvaciaroS₀

aj1x₁ + … + ajnxn = bj, j=1,…,m

kieaji, bj estas anoj dekampo. Sen limigi la ĝeneralecon eblas supozi kea11≠0. Tiam el ĉiu ekvacio ekde la dua (j=2,…,m) estas subtrahata la unua ekvacio, obligita peraj1/a11; tiel aperas la ekvaciaroS₁ farita el la diferencoj, el kiu estas eliminita la unua nekonato. La eliminado estas aplikata al la sekva(j) ekvaciaroj, ĝis restos sola nekonato aŭ nulaj koeficientoj ĉe ĉiuj nekonatoj.

Angle: Gaussian elimination
Ruse: метод Гаусса, метод исключений Гаусса

1998-08-05


gcc
  1. Tradukilo el la programlinvoC, realigita kadre de laGNU-projekto.
  2. Komando lanĉanta tradukilon el C aŭ el C++ (GNUeG++) aŭ el alia el pluraj lingvoj kies tradukiloj estis realigitaj kadre de GNU-projekto.
Vdhttp://www.gnu.ai.mit.edu/software/gcc/gcc.html.

1998-08-03


gener·a gramatik·o

Formala priskribo de lasintakso de lingvo per aro da derivreguloj (kpkalkulo).

Detaloj

Angle: generative grammar
Ruse: порождающая грамматика

1996-02-29


gener·a program·pec·o

EnAda, modelo deproceduro,funkciopakaĵo, servanta porgeneri respektivajn konkretajn programpecojn (procedurojn ktp), specifante konvenajnfaktajn parametrojn. Interesa trajto de genera programpeco estas la eblo parametrizisubprogramon jedatumtipoj — kiel en ekzempla pakaĵo (Genera programpeco en Ada). Por generi la aroperaciojn super laenumeracioRoma_cifero sufiĉas deklari

PACKAGE ciferaroj IS NEW aroj(universo=>Roma_cifero);

Generaj programpecoj en Ada estas realigataj simile almakrooj (tamen kun pli fidinda kontrolo, ol tiu de laantaŭtraktilo deC) kaj iom kompensas la mankon de procedurtipaj parametroj en Ada.

Angle: generic unit
Ruse: родовая компонента

1996-02-29


generaci*o

Laŭ laarkitekturo, la elektronika elementa bazo kaj la uzmaniero oni distingas 5 generaciojn de komputiloj.

Angle: (computer) generation
Ruse: поколение ВМ

1996-02-29


gener·ad·o

La agogeneri.

Angle: generation
Ruse: порождение, создание, генерация

1996-02-29


gener·ant·ar·o [EKV] de universala algebraoA

Mat.: Por universala algebraoA, tiasubaroX⊆A, ke la malpleja subalgebrao enA, entenantaX-on, estasA mem. Algebrao estasfinie generebla, se ĝi havas finian generantaron. Algebrao estascikla, se ĝi havas unuelementan generantaron.

(Laŭ [EKV], «SubaroT devektora spacoV superK nomiĝas generantaro deV se ne ekzistas vera ‹t.e. propra — S.P.› subspacoV′ deV kiu entenasT.»)

Angle: generating set
Ruse: порождающее множество

1996-02-29


gener·i [PIV1,SPIV,Pfei] —
  1. (Priderivregulo,sintaksa variablo:) Vdgenera gramatiko.
  2. (Pri maŝinkodo, sistemgenerado:) Vdgenerilo.
  3. (Makrooj,Ada,objektema programado:) Konkretigi ĝeneralan priskribon de programo, datumo,objekto, konstrui;krei specialcelan programaron laŭ ĝenerala algoritmoskemo (makroodifino,genera programpeco,klaso) provizantefaktajn parametrojn. Vdmemorgenerilo,konstruilo.

Rim. En matematiko «generi» signifas «iel produkti»:movo de punkto generas linion; elementoj generas duonringon (vdgenerantaro).

Angle: generate; instantiate, allocate
Ruse: порождать, генерировать, отводить

1998-11-21


gener·il·o
  1. Programo uzata por konstrui specialcelajn programojn aŭ iliajn partojn laŭ donitaj specifoj. Ekz-e,tradukilgenerilo servas por konstruitradukilon el specifo de la fonta kajaŭ cela programlingvo(j), similemakroogenerilo,kodogenerilo.
  2. Memorgenerilo.

Noto. Kpsignogenerilo. Cetere, «gener·iloj. Familiara vorto por generaj organoj» [PIV1].

Angle: generator
Ruse: генератор

1996-02-29


giga-

«Mat.: Pref. uzata antaŭ unuoj por signifi 1000000000 (miliardo); simb.: G» [PIV1].

En komputoscienco la nombra valoro de tiuobloprefikso kutime estas230 = 1024³ = 1073741824, se temas primemorkapacito; ekz-e 1 Gbajt = 1024 Mbajt, tamen lataktofrekvenco 1 GHz = 1000 MHz.

1996-02-29


giga·bajt·o

Mezurunuo dememorkapacito, 1024 megabajtoj,230=1024³=1073741824bajtoj (mallongeGbajt).

Angle: gigabyte
Ruse: гигабайт

1996-02-29


glagolic·o [PIV1] —

Unu el la du Slavonajalfabetoj, kiu dum longa tempo konservis kultan rolon en Kroatio. Probable ĝuste ĝin enkondukis s-ta Cirilo, kvankam tradicie oni atribuas al li la alian Slavonan alfabeton,kirilicon.

Detaloj

Angle: glagolitic alphabet
Ruse: глаголица

1996-04-06


glat*ig·o

[Ekzemplo pri glatigo] Enrastruma grafiko, malakrigo de malglataĵoj, de la «ŝtupoj» en la kurbaj kaj diagonalaj linioj. Ekz-e oni povas bildigi la elstarantajnrastrumerojn en pli hela griza koloro; lagrajneco iĝas malpli evidenta, la konturoj iĝas malpli klaraj. Vd ankaŭpunktismo.

Angle: anti-aliasing, smoothing
France: anti-crénelage, lissage
Germane: Antialiasing
Ruse: сглаживание

1996-08-25


glit·punkt·a prezent·o

Maniero prezenti nombron en la formoM×bE, kieM estas lamantiso (kun siasignumo);b, labazo denombrosistemo (kutime ĝi estas implica kaj en la maŝinaprezento egalas potencon de 2, en laprogramadaj lingvoj, ekz-e en Paskalo,b=10); kajE estas laeksponento. Tiu lasta en la maŝina prezento ofte havas formon dedeŝovo, por ne apartigi la eksponentosignumon; ekz-e eksponento varianta en[−128..+127] estas prezentata adiciite kun 128, tiel ke la deŝovo varias en[0..255]. Por multaj aritmetikaj komandoj necesasnormigi la glitpunktan prezenton.

Kpfikspunkta prezento.

Angle: floating(-point) representation
France: représentation en virgule flottante
Germane: Gleitkommadarstellung
Ruse: представление чисел с плавающей точкой

1996-02-29


GNU

La projekto deFree Software Foundation (Fondaĵo pri libera/senpaga programaro), celanta kreiĉiesaĵon similan alUnikso.

Du gnuaĵoj,Emakso kaj la GNU-aC-tradukilogcciĝis tre popularaj en la mondo.

La GNU-a programaro elŝuteblas el multaj serviloj, ekz-eftp.funet.fi/pub/gnu/ftp://ftp.cnit.nsk.su/pub/gnu.

Vdhttp://www.cs.pdx.edu/~trent/gnu/ (neoficiala respondaro) kajhttp://www.gnu.org/home.html,http://www.gnu.ai.mit.edu/ (oficiala TTT-paĝo de GNU).

1998-05-03


Gnus

Novaĵlegilo enkonstruita enEmakson. Vdhttp://gnus.org/; la respondaro:http://www.ccs.neu.edu/software/contrib/gnus/; la forumo:news:gnu.emacs.gnus.

1997-11-22


Godel·a numer·ad·o

Komputebla maniero kodi vortojn per naturaj entjeroj (kparitmetikigo). Godela numerado designaroS estasfunkcioG: S*→ℕ havanta jenajn ecojn:

TianG(v) oni nomasGodela numero de la vortov∈S*.

Unuafoje tian numeradon uzisK. Gödel (1906–78), kiu kodis la formulojn deentjeriko per naturaj entjeroj; tio ebligis al li esprimi la formulojn kaj la pruvlogikon de la entjeriko per ĝi mem. La paradoksoj de la memapliko rezultantaj el tia numerado sekvigas la Unuan teoremon deGödel pri nekompleto.

Angle: Gödel numbering
Germane: Gödelnummerierung
Ruse: Гёделева нумерация

1996-02-29


Godel·a numer·o

Vd subGodela numerado.

Angle: Gödel number
Ruse: Гёделев номер

1996-02-29


gotik*a

«… 2Lib.: (Pri skribmaniero) Karakterizita per multangulaj literoj:gotika prestipo» [PIV1].

Estis multaj gotikaj skribmanieroj kaj kompletajtiparaj familioj (teksturo, rondgotiko, ŝvabaĥo), el kiuj nun oni ankoraŭ memoras prifrakturo. Vdtipara stilo.

Noto. En la Usona anglagothic ofte signifas «senserifa».

Angle: blackletter, Gothic (type face)
Germane: gebrochene Schriften
Ruse: готический

1996-02-29


grad*o
  1. (Termo:) La sumo de laeksponentoj de ĉiuj variabloj.
  2. (Polinomo:) La maksimuma grado de ĉiujtermoj de lapolinomo.
  3. (Grafeo:)Verticgrado.
  4. Lib.: Vdtipara grado.

Angle: degree; grade
Ruse: степень

1996-06-30


grafe·ik·o, grafeteorio —

Matematika studo degrafeoj.

Angle: graph theory
Ruse: теория графов

1996-02-29


grafe·o [Pfei], grafo —

Mat.: Matematika strukturo, prezentebla per aro da punktoj (verticoj) ligitaj perlinioj aŭ sagoj (eĝoj).

Detaloj

Noto. Nemulte gravas la koincido degraf- kun la nobeltitolo, pli malbonas, ke ĝi kajgrafi- povas kolizii kun la kvazaŭsufiksoj-graf(i) — ekz-e enterminograf(i)o. Etimologie ĝi devenas el la greka γραφή (desegno).

Angle: graph, multigraph
Ruse: граф

1996-02-29


grafik·a (disponaĵo,reĝimo) —

Ebligantaeneligon de la informoj en ajna grafika formo (kontraste alfikssignara):grafika terminalo, printilo.

Angle: graphic (display, device, mode)
Ruse: графический

1996-02-29


grafik·a sign·o
  1. Signo uzata por farigrafikaĵojn. EnUnikodo ilin prezentas lakodonoj de 16u2500 ĝis 16u259F.
  2. (Arkaike:)videbla signo.

Angle: graphic character; linedraw character, drawing character
Ruse: псевдографическая литера

1996-02-29


grafik·a uz·ul·inter·fac·o,GUI

Homa-komputila interfaco en kiu por dialogaeneligo anstataŭ vortoj estas uzataj bildoj. GUI-programo estasplenumata subfenestrosistemo kaj ofertas diversajnfenestraĵojn:piktogramojn,butonojn,menuojn; lauzulo stiras ĝin movante la mus-kursoron inter tiuj objektoj,alklakante la bezonatajnopciojn.

Kpkomandlinia interfaco.

Angle: graphical user interface, GUI
France: interface graphique
Germane: graphische Schnittshtelle, graphische Benutzeroberfläche
Ruse: графический интерфейс, средства графического взаимодействия

1996-02-29


(1)grafik·aĵ·o, bildo —

Desegno traktata aŭ farita per rimedoj de komputilagrafiko.

Angle: image
Ruse: рисунок

(2)grafik·aĵ·o [PIV1,EKV],(ankaŭ:) grafo, grafio —

Mat.:Prezento deĵeto (funkcio) per aro da duopoj 〈argumento, rezulto〉:

G(f) = { 〈x,y〉 : y=f(x) } 

Tia ara prezento kontrastas kun (ekz-e) difino peralgoritmoekvacio; vdfunkcie ekvivalenta.

Noto. Angle, france (kaj nemalofte ankaŭ germane) por grafikaĵo kaj porgrafeo oni uzas unu saman vorton. Pro tiu homonimio iuj okcidentanoj provas identigi (t.e. konfuzi) la du nociojn. Laŭ trafa rimarkigo deA. Shlafer, «kvankam la du nocioj havas ian komunaĵon, ĝi tamen ne estas multe pli granda ol la komunaĵo de grafikaĵo kun la nobeltitolografo» (kiu lasta ja implicas nobelanhierarkion, doarbon ktp). La responda termino rusa, la germana «Schaubild» kaj la aŭtoritato de [EKV] ŝajnas sufiĉa bazo por preferigrafikaĵon. (Por la unuargumentaj reelajfunkcioj la duopoj ekvivalentas al ebenpunktoj, kio pravigas la metaforon.)

Angle: graph
France: graphe
Germane: Schaubild, Graph
Ruse: график

1996-02-29


grafik·il·o

Ajna rimedo por enigi, prezenti sur la ekrano de terminalo aŭ eligigrafikaĵon; povas temi pri rimedo aparata (desegnilo,ekrano) aŭ programa (grafikaredaktilo,desegnilo).

Angle: graphics
Ruse: графическое средство

1996-09-29


grafik·o

Tiu branĉo de komputoscienco, kiu temas pri rimedoj por konstruado kaj transformado de bildoj (grafikaĵoj). Vdkomposta grafiko,vektora grafiko,rastruma grafiko.

Angle: graphics
Ruse: графика, машинная графика

1996-09-01


grajn*ec·o

Enrastruma grafiko, difekto de ekrana aŭ printabildigo, kaŭzata de nesufiĉadistingivo (nesufiĉe fajnarastrumo), sekve de kiu kurba aŭ oblikvalinio aperas evidente ŝtupeca. Por malpliigi grajnecon oni aplikasglatigon; por latiparoj, ankaŭpoluron.

Noto. Laŭ PIV1,

grajneca. Prezentanta aspekton de aro da grajnoj:grajneca ledo, marmoro.

Angle: aliasing
France: crénelage
Ruse: зернистость, ступенчатость

1996-10-13


gramatik*o

Vdgenera gramatiko.

Angle: grammar
Ruse: грамматика

1996-02-29


grand·o·ord·o

Mat.: Vdordo.

Angle: order of magnitude
Ruse: порядок величины

1996-02-29


gras*a tip·ar·fason·o

Lib.:Tipara fasono pli peza ol tiu uzata por laĉefteksto. Ekz-e oni uzas la grasan fasonon por emfazi la kapvortojn en la vortaroj kaj leksikonoj.

Rim. Iujtiparaj familioj disponigas plurajn tiajn grasajn fasonojn; tiu uzata en kompostado de libroj kutime estas relative malpli peza (la plej pezajn oni uzas por specialaj efektoj en afiŝoj kaj similaj artaĵoj). Tial oni povus distingi tiajn pezogradojn uzante la vortojngraseta,grasega. Ŝajnas ke PIV1 elektis la vortongraseta por nomi la plej ordinaran specon (simile al la rusa tradicio); ni tamen opinias pli oportuna uzi la radikvorton por la ordinara speco, kaj laŭbezone precizigi per sufikso (ekz-e,grasega).

Angle: boldface
Ruse: полужирный шрифт

1999-07-14


grifel*o

Krajonforma plasta bastoneto, uzata kielpikilo sur sentiva ekrano, precipe ĉepoŝkomputiloj; kun programo de grafika signorekono grifelo ankaŭ estas uzata por enigi tekstojn anstataŭ klavaro.

Angle: stylus, pen
France: stylet
Ruse: перо, стилус

2002-04-07


grimac*(vinjet)o

Simbolo de dramo, tragikomedio, «aciddolĉa mieno»;mienvinjeto esprimanta kvietan malplezuron, malŝaton, fion; enAskio imitata per:-/ (torda buŝo).

Angle: wry face

1996-02-29


griz·a klav·o

Sur la IBM-ajklavaroj, ĉiu el kelkajklavoj kiujn ne havis la tradicia tajpilo, precipe iu el lasagoklavoj kaj la operacisignoj de lanombra klavaro («la griza pluso» ktp).

Angle: grey key
Ruse: серая клавиша

1996-02-29


grup·numer·o

EnUnikso, unika entjero el[0 … 32767] identiganta aron dauzantoj kun iuj komunajatingorajtoj. Kpuzantonumero.

Angle: group identifier, group id, gid

1999-04-01


grup*o
  1. Mat.: Duopo(A,¤), kieA estas nevakua aro kaj¤:A×A→A estas tiaoperacio keKpadicia grupo,multiplika grupo,duongrupo,monojdo.
  2. Komp.: EnUnikso, aro dauzantoj havantaj komunangrupnumeron kaj iuj komunajnatingorajtojn, kio ebligas al ili, ekz-e, labori super komuna projekto aŭ faciligas administadon.

Angle: group
Ruse: группа

1996-02-29


grup·var·o

Aplikaprogramaro por grupoj de uzuloj, laborantaj kune enreto. Grupvaro helpas kunordigi kaj administri ilian laboron.

Angle: groupware, teamware
France: synergiciel, logiciel de groupe de travail
Ruse: групповое программное обеспечение

1996-10-18


GUI

Vdgrafika uzulinterfaco.

Angle: GUI, graphical user interface
Ruse: ГИП, графический интерфейс пользователя

1996-08-24


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion
[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp