Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


EKZERCARO

de la lingvo internacia« Esperanto »


§1

ALFABETO

Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh,Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp,Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.

Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh,Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp,Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.

Nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go,ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro,so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.

§2

Ekzerco de legado.

Al.Bá-lo. Pát-ro. Nú-bo. Cé-lo. Ci-tró-no. Cén-to.Sén-to. Scé-no. Scí-o. Có-lo. Kó-lo. O-fi-cí-ro. Fa-cí-la.Lá-ca. Pa-cú-lo. Ĉar. Ĉe-mí-zo. Ĉi-ká-no. Ĉi-é-lo. Ĉu.Fe-lí-ĉa. Cí-a. Ĉí-a. Pro-cé-so. Sen-ĉé-sa Ec. Eĉ. Ek.Da. Lú-do. Dén-to. Plén-di. El. En. De. Té-ni. Sen.Vé-ro. Fá-li. Fi-dé-la. Trá-fi. Gá-lo. Grán-da. Gén-to.Gíp-so. Gús-to. Lé-gi. Pá-go. Pá-ĝo. Ĝis. Ĝús-ta. Ré-ĝi.Ĝar-dé-no. Lón-ga. Rég-no. Síg-ni. Gvar-dí-o. Lín-gvo.Ĝu-á-do. Há-ro. Hi-rún-do. Há-ki. Ne-hé-la. Pac-hó-ro. Ses-hó-ra Bat-hú-fo. Hó-ro. Ĥó-ro. Kó-ro. Ĥo-lé-ro.Ĥe-mí-o. I-mí-ti. Fí-lo. Bír-do. Tró-vi. Prin-tém-po.Min. Fo-í-ro. Fe-í-no. I-el. I-am. In. Jam. Ju. Jes.Ju-ris-to. Kra-jó-no. Ma-jés-ta. Tuj. Dó-moj. Ru-í-no.Prúj-no. Ba-lá-i. Pá-laj. De-í-no. Véj-no. Pe-ré-i.Mál-plej. Jús-ta. Ĵus. Ĵé-ti. Ĵa-lú-za.Ĵur-nálo.Má-jo. Bo-ná-ĵo. Ká-po. Ma-kú-lo. Kés-to. Su-ké-ro.Ak-vo. Ko-ké-to. Li-kvó-ro. Pac-ká-po.

§3

Ekzerco de legado.

Lá-vi. Le-ví-lo. Pa-ró-li. Mem. Im-plí-ki. Em-ba-rá-so.Nó-mo. In-di-fe-rén-ta. In-ter-na-cí-a. Ol. He-ró-i.He-ro-í-no. Fój-no. Pí-a. Pál-pi. Ri-pé-ti. Ar-bá-ro.Sá-ma. Stá-ri. Si-gé-lo.Sis-té-mo. Pe-sí-lo. Pe-zí-lo.Sén-ti. So-fís-mo. Ci-pré-so. Ŝi. Pá-ŝo. Stá-lo.Ŝtá-lo. Vés-to. Véŝ-to. Dis-ŝí-ri. Ŝan-cé-li. Ta-pí-ŝoTe-o-rí-o.Pa-tén-to. U-tí-la. Un-go. Plú-mo.Tu-múl-to. Plu. Lú-i. Kí-u. Ba-lá-u. Tra-ú-lo.Pe-ré-u. Ne-ú-lo. Fráŭ-lo.Paŭ-lí-no. Láŭ-di.Eŭ-ró-po. Tro-ú-zi. Ho-dí-aŭ. Vá-na. Vér-so.Sól-vi. Zór-gi. Ze-ní-to. Zo-o-lo-gí-o. A-zé-no.Me-zú-ro. Ná-zo. Tre-zó-ro. Mez-nók-to. Zú-mo.Sú-mo. Zó-no. Só-no. Pé-zo. Pé-co. Pé-so.Ne-ní-o. A-dí-aŭ. Fi-zí-ko.Ge-o-gra-fí-o.Spi-rí-to. Lip-há-ro. In-díg-ni. Ne-ní-el.Spe-gú-lo. Ŝpí-no. Né-i. Ré-e. He-ró-o.Kon-scí-i. Tra-e-té-ra. He-ro-é-to. Lú-e.Mó-le. Pá-le. Tra-í-re. Pa-sí-e. Me-tí-o.In-ĝe-ni-é-ro. In-sék-to. Re-sér-vi. Re-zér-vi.

§4

Ekzerco de legado.

Citrono. Cento.Sceno. Scio. Balau. Ŝanceli. Neniel.Embaraso. Zoologio. Reservi. Traire. Hodiaŭ. Disŝiri.Neulo. Majesta. Packapo. Heroino. Pezo. Internacia.Seshora. Cipreso. Stalo. Feino. Plu. Sukero. Gento.Indigni. Sigelo. Krajono. Ruino. Pesilo. Lipharo. Metio.Ĝardeno. Sono. Laŭdi. Pale. Facila. Insekto. Kiu.Zorgi. Cikano. Traetera.Sofismo. Domoj. Spino.Majo. Signi. Ec. Bonaĵo. Legi. Iel.Juristo. Ĉielo. Ĥemio.

§5

Patro kaj frato. ― Leono estas besto. ― Rozo estas floro kajkolombo estas birdo. ― La rozo apartenas alTeodoro. ― La sunobrilas. ― La patro estas sana. ― La patro estas tajloro.

§6

Infano ne estas matura homo. ― La infano jam ne ploras. ― Laĉielo estas blua. ― Kie estas la libro kaj la krajono? ― Lalibro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur lafenestro. ― Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. ― Jenestas pomo. ― Jen estas la pomo, kiun mi trovis. ― Sur la terokuŝas ŝtono.

§7

Leono estas forta. ― La dentoj de leono estas akraj. ― Al leono nedonu la manon. ― Mi vidas leonon. ― Resti kun leono estasdanĝere. ― Kiu kuraĝas rajdi sur leono? ― Mi parolas prileono.

§8

La patro estas bona. ― Jen kuŝas la ĉapelo de lapatro. ― Diru al la patro, ke mi estas diligenta. ― Mi amas lapatron. ― Venu kune kun la patro. ― La filo staras apud la patro. ― Lamano de Johano estas pura. ― Mi konas Johanon. ―Ludoviko, donu al mipanon. ― Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. ―Antaŭ la domo staras arbo. ― La patro estas en laĉambro.

§9

La birdoj flugas. ― La kanto de la birdoj estas agrabla. ― Donu alla birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. ― La knabo forpelis labirdojn. ― Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. ―Bonaj infanoj lernas diligente. ― Aleksandro ne volas lerni, kaj tialmi batas Aleksandron. ― De la patro mi ricevis libron, kaj de la fratomi ricevis plumon. ― Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al laonklo. ― Mi legas libron. ― La patro ne legas libron, sed li skribasleteron.

§10

Papero estas blanka. ― Blanka papero kuŝas sur la tablo. ―La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. ― Jen estas lakajero de la juna fraŭlino. ― La patro donis al midolĉan pomon. ― Rakontu al mia juna amiko belan historion. ― Mine amas obstinajn homojn. ― Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! ―Bonan matenon! ― Ĝojan feston! (mi deziras al vi). ― Kiaĝoja festo! (estas hodiaŭ). ― Sur la ĉielo starasla bela suno. ― En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto nividas la palan lunon kaj la belajn stelojn. ― La papero estas treblanka, sed la neĝo estas pli blanka. ― Lakto estas pli nutra,ol vino. ― Mi havas pli freŝan panon, ol vi. ― Ne, vi eraras,sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia. ― El ĉiujmiaj infanojErnesto estas la plej juna. ― Mi estas tiel forta, kielvi. ― El ĉiuj siaj fratojAntono estas la malplejsaĝa.

§11

La feino.

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estistiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, keĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas lapatrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, keoni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plenaportreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis kromtio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

§12

Du homoj povas pli multe fari ol unu. ― Mi havas nur unubuŝon, sed mi havas du orelojn. ― Li promenas kun tri hundoj. ―Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. ― Elŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estasmalbonaj. ― Kvin kaj sep faras dek du. ― Dek kaj dek faras dudek. ―Kvar kaj dek ok faras dudek du. ― Tridek kaj kvardek kvin faras sepdekkvin. ― Mil okcent naŭdek tri. ― Li havas dek unu infanojn. ―Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdeksekundoj. ― Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas lakvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. ― Ladudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. ― Lasepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta,ol la ses unuaj tagoj. ― Kion Dio kreis en la sesa tago? ― Kiun datonni havas hodiaŭ? ― Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) deMarto. ―Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan deFebruaro de la jaro mil sepcent tridek dua.

§13

La feino (Daŭrigo).

Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiuestas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian plimaljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruranmalamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝinmanĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese. Inter aliajaferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn enĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kajalporti domen plenan grandan kruĉon.

§14

Mi havas cent pomojn. ― Mi havas centon da pomoj. ― Tiu ĉiurbo havasmilionon da loĝantoj. ― Mi aĉetis dekduon(aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. ― Mil jaroj(aŭ milo da jaroj) faras miljaron. ― Unue mi redonas al vi lamonon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mipetas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. ―Por ĉiu tago mi ricevas kvinfrankojn, sed por lahodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dekfrankojn. ― Kvinoble sep estas tridek kvin. ― Tri estas duono deses. ― Ok estas kvar kvinonoj de dek. ― Kvarmetroj da tiu ĉiŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvarkaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). ― Unu tago estastricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro. ― Tiujĉi du amikoj promenas ĉiam duope. ― Kvinope ili sinĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. ―Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj alĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. ― Tiu ĉi librohavas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago podek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

§15

La feino (Daŭrigo).

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto,venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, keŝi donu al ŝi trinki. “Tre volonte, mia bona,”;diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kajĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis alla virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virinopovu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis siansoifon, ŝi diris al la knabino: “Vi estas tiel bela, tielbona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon”(ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon demalriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos laĝentileco de tiu ĉi juna knabino). “Mi faras al vidonacon,” daŭrigis la feino, “ke ĉe ĉiuvorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floroaŭ multekosta ŝtono.”

§16

Mi legas. ― Ci skribas (anstataŭ „ci” oni uzasordinare „vi”). ― Li estas knabo, kaj ŝi estasknabino. ― La tranĉilo tranĉas bone, ĉarĝi estas akra. ― Ni estas homoj. ― Vi estas infanoj. ― Iliestasrusoj. ― Kie estas la knaboj? ― Ili estas en laĝardeno. ― Kie estas la knabinoj? ― Ili ankaŭ estas enla ĝardeno. ― Kie estas la tranĉiloj? ― Ili kuŝassur la tablo. ― Mi vokas la knabon, kaj li venas. ― Mi vokas laknabinon, kaj ŝi venas. ― La infano ploras, ĉarĝi volas manĝi. ― La infanoj ploras, ĉar ilivolas manĝi. ― Knabo, vi estas neĝentila. ― Sinjoro, viestas neĝentila. ― Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. ― Miahundo, vi estas tre fidela. ― Oni diras, ke la vero ĉiamvenkas. ― En la vintro oni hejtas la fornojn. ― Kiam oni estasriĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.

§17

La feino (Daŭrigo).

Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen,ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tielmalfrue de la fonto. “Pardonu al mi, patrino,” diris lamalfeliĉa knabino, “ke mi restis tiel longe”. Kajkiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝiabuŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandajdiamantoj. “Kion mi vidas!” diris ŝia patrino kungrandega miro. “Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝoelsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas, miafilino?” (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomisŝin sia filino). La malfeliĉa infano rakontis alŝinaive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dumŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego dadiamantoj. “Se estas tiel,” diris la patrino, “mi devas tiensendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo devia fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrablehavi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpiakvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donosĝin al ŝi ĝentile.”

§18

Li amas min, sed mi lin ne amas. ― Mi volis lin bati, sed liforkuris de mi. ― Diru al mi vian nomon. ― Ne skribu al mi tiajnlongajn leterojn. ― Venu al mi hodiaŭ vespere. ― Mi rakontos alvi historion. ― Ĉu vi diros al mi la veron? ― La domo apartenasal li. ― Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato. ―SinjoroPetro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭtre amas iliajn (infanojn). ― Montru al ili vian novan veston. ― Miamas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj ĉiu homoamas sin mem. ― Mia frato diris alStefano, ke li amas lin pli, ol sinmem. ― Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sedŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. ― Miajfratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niajfratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝisilia domo. ― Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vivian. ― Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin ensia ĉambro. ― La infano serĉis sian pupon; mi montris alla infano, kie kuŝas ĝia pupo. ― Oni ne forgesas facilesian unuan amon.

§19

La feino (Daŭrigo).

“Estus tre bele,” respondis la filinomalĝentile, “ke mi iru al la fonto!” ― “Mi volaske vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!” Lafilino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plejbelan arĝentan vazon, kiu estis en laloĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝividis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el laarbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu samafeino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, porvidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉiknabino). “Ĉu mi venis tien ĉi,” diris alŝi la malĝentila kaj fiera knabino, “por doni al vitrinki? Certe, mi alportis arĝentan vazonspeciale por tio, pordoni trinki al tiu ĉi sinjorino! Mia opinio estas: prenu memakvon, se vi volas trinki.” ― “Vi tute ne estasĝentila,” diris la feino sen kolero. “Bone,ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉeĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭserpento aŭ rano.”

§20

Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas. ― Viskribas, kaj la infanoj skribas; ili ĉiuj sidas silente kajskribas. ― Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj liĝentile salutis min. ― Hodiaŭ estas sabato, kajmorgaŭ estos dimanĉo. ― Hieraŭ estis vendredo,kaj postmorgaŭ estos lundo. ― Antaŭ tri tagoj mi vizitisvian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. ― Ĉu vi jamtrovis vian horloĝon? ― Mi ĝin ankoraŭ neserĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mianhorloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. ― Kiammi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. ― Se mi estus sana, miestus feliĉa. ― Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tujvenus al mi. ― Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruantolin ne punus. ― Kial vi ne respondas al mi? ― Ĉu vi estas surdaaŭ muta? ― Iru for! ― Infano, ne tuŝu la spegulon! ―Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! ― Li venu, kaj mi pardonosal li. Ordonu al li, ke li ne babilu. ― Petu ŝin, ke ŝisendu al mi kandelon. ― Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon,ĉar la vivo ne estas longa. ― Ŝi volas danci. ― Mortipro la patrujo estas agrable. ― La infano ne ĉesas petoli.

§21

La feino (Daŭrigo).

Apenaŭ ŝia patrino ŝinrimarkis, ŝi kriis al ŝi: “Nu, mia filino?” ―“Jes, patrino”, respondis al ŝi lamalĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. ―“Ho, ĉielo!” ekkriis la patrino, “kion mi vidas?Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝipor tio ĉi!” Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. Lamalfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plejproksima arbaro. La filo de la reĝo, kiu revenis deĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estastiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉitute sola kaj pro kio ŝi ploras. ― “Ho ve, sinjoro, miapatrino forpelis min el la domo”.

§22

Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. ― Promenantesur la strato, mi falis. ― KiamNikodemo batasJozefon, tiam Nikodemoestas la batanto kaj Jozefo estas la batato. ― Al homo, pekintasenintence, Dio facile pardonas. ― Trovinte pomon, mi ĝinmanĝis. ― La falinta homo ne povis sin levi. Ne riproĉuvian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; liestas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nunĉiam mensoganto. ― La tempo pasinta jam neniam revenos; latempon venontan neniu ankoraŭ konas. ― Venu, ni atendas vin,Savonto de la mondo. ― En la lingvo "Esperanto" ni vidas laestontan lingvon de la tuta mondo. ―Aŭgusto estas mia plejamata filo. ― Mono havata estas pli grava ol havita. ― Pasero kaptitaestas pli bona, ol aglo kaptota. ― La soldatoj kondukis la arestitojntra la stratoj. ― Li venis al mi tute ne atendite. ― Homo, kiun onidevas juĝi, estas juĝoto.

§23

La feino (Fino)

La reĝido, kiu vidis, ke el ŝiabuŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petisŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉivenas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝidokonsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio,kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukisŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie liedziĝis je ŝi. Sed pri ŝia fratino ni povas diri,ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia proprapatrino ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabino,multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti,baldaŭ mortis en angulo de arbaro.

§24

Nun li diras al mi la veron. ― Hieraŭ li diris al mi laveron. ― Li ĉiam diradis al mi la veron. ― Kiam vi vidis nin enla salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ liestis dirinta al mi la veron). ― Li diros al mi la veron. ― Kiam vivenos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ liestos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos almi, li diros al mi la veron). ― Se mi petus lin, li dirus al mi laveron. ― Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi laveron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). ― Kiam mi venos,diru al mi la veron. ― Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭela veron (aŭ estu dirinta al mi la veron). ― Mi volas diri alvi la veron. ― Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭmi volas esti dirinta la veron).

§25

Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estusamata. Estu amata. Esti amata. ― Vi estas lavita. Vi estis lavita. Viestos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. ― Li estasinvitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estusinvitota. Estu invitota. Esti invitota. ― Tiu ĉikomercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. ― Lasurtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. ―Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. ―Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj demi. ― Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vibaldaŭ. ― Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata,se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. ― Laŭ laprojekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estaskonstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝiestos konstruata pli ol tri jarojn. ― Honesta homo agas honeste. ― Lapastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭnelonga tempo), loĝis longe en nia urbo. ― Ĉuhodiaŭ estas varme aŭ malvarme? ― Sur la kameno inter dupotoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolantaakvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, lavaporo iras sur la korton.

§26

Kie vi estas? ― Mi estas en la ĝardeno. ― Kien vi iras? ― Miiras en la ĝardenon. ― La birdo flugas en la ĉambro (=ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi). ― Labirdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster laĉambro kaj flugas nun en ĝin). ― Mi vojaĝas enHispanujo. ― Mi vojaĝas en Hispanujon. ― Mi sidas surseĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. ― Mi metis la manon surla tablon. ― El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nunĝi kuras sub la lito. ― Super la tero sin trovas aero. ―Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. ―Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. ― En la salono estisneniu krom li kaj lia fianĉino. ― La hirundo flugis trans lariveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. ― Mirestas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. ― Kiam liestis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. ― Lidiras, ke mi estas atenta. ― Li petas, ke mi estu atenta. ― Kvankam viestas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. ― Se viscius, kiu li estas, vi lin pli estimus. ― Se li jam venis, petu linal mi. ― Ho, Dio! kion vi faras! ― Ha, kiel bele! ― For de tieĉi! ―Fi, kiel abomene! ― Nu, iru pli rapide!

§27

La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pripersonoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia samakiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon dela artikolo (ekzemple rusoj aŭpoloj, kiuj ne scias alianlingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi laartikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed nenecesa. Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri„l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas pervokalo). ― Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado devortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsonecoaŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutanvorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatikafiniĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo,sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj);tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unutagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (=ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi,tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por laabono).

§28

Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur lanominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, laakuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliajkaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vortola finon „n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiuloko); tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en laĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj„ĝardenon”, „tablon” staras tie ĉien akuzativo ne ĉar la prepozicioj „en” kaj„sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volisesprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovisantaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tieflugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, alla tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis laloko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj niuzus la finiĝon „n” tute egale ĉu iaprepozicio starus aŭ ne. ― Morgaŭ mi veturosParizon(aŭ en Parizon). ― Mi restos hodiaŭ dome. ― Jam estastempo iri domen. ― Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn:mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. ― Flanken, sinjoro! ― Mikonas neniun en tiu ĉi urbo. ― Mi neniel povas kompreni, kionvi parolas. ― Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi nerenkontis lin, nek lian fraton).

§29

Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kianprepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion„je”. Sed estas bone uzadi la vorton „je” kieleble pli malofte. Anstataŭ la vorto „je” ni povasankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. ― Mi ridas je lia naiveco(aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas liannaivecon). ― Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: lalastan fojon). ― Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. ― Mi sopiras jemia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). ―El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉuĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝiestasaktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi laakuzativon. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj“obei la patron” (anstataŭ “obei je lapatro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de lasenco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri“pardoni al la malamiko” kaj “pardoni lamalamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al lamalamiko lian kulpon”.

§30

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. ― La montritajn naŭvortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povasjam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se nialdonas al ili la literon „k”, ni ricevas vortojn demandajnaŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom,kiu. Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojnmontrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel,ties, tio, tiom, tiu. Aldonantela literon „ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn:ĉia,ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel,ĉies, ĉio,ĉiom, ĉiu. Aldonante laprefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia,nenial,neniam, nenie, neniel, nenies, nenio,neniom, neniu. Aldonante al lavortoj montraj la vorton „ĉi”, ni ricevas montron pliproksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉiaŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj lavorton „ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn,kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn,kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ farialiajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliajvortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea,ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).

§31

Lia kolero longe daŭris. ― Li estas hodiaŭ en kolerahumoro. ― Li koleras kaj insultas. ― Li fermis kolere la pordon. ― Liafilo mortis kaj estas nun malviva. ― La korpo estas morta, la animoestas senmorta. ― Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unutagon. ― Li parolas, kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable. ―Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. ― Li estas bonaparolanto. ― Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankonde nia domo. ― Li loĝas ekster la urbo. ― La ekstero de tiuĉi homo estas pli bona, ol lia interno. ― Li tuj faris, kion mivolis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. ― Kiagranda brulo! kio brulas? ― Ligno estas bona brulamaterialo. ― Lafera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. ―Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Li eliris ella dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. ―La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis alla domo kaj surflugis sur la tegmenton. ― Por ĉiuaĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpagefunton da sukero. ― Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. ―Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon. ―En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. ― Liaj lipharoj estaspli grizaj, ol liaj vangharoj.

§32

Teatramanto ofte vizitas lateatron kaj ricevas baldaŭteatrajn manierojn. ― Kiu okupas sin je meĥaniko, estasmeĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estasĥemiisto. ―Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomidiplomato, sed fizikiston oni ne povas nomifiziko, ĉar fizikoestas la nomo de la scienco mem. ― La fotografistofotografis min, kajmi sendis mian fotografaĵon al mia patro. ― Glaso de vino estasglaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzaspor vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. ― Alportu al mimetron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiukuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). ― Miaĉetis dekon da ovoj. ― Tiu ĉi rivero havas ducentkilometrojn da longo. ― Sur la bordo de la maro staris amaso dahomoj. ― Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajnlandojn. ― Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. ―Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas lasuferojn de siaj najbaroj. ― En la ĉambro sidis nur kelke dahomoj. ― „Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vortohavas signifon de mezuro.

§33

Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda:li estas de meza kresko. ― Li estas tiel dika, ke li ne povas trairitra nia mallarĝa pordo. ― Haro estas tre maldika. ― La noktoestis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nianazo. ― Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kielŝtono. ― Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. ― Li sentissin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estisnaskita. ― Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon. ― Lafenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia fratotuj ĝin denove malfermis. ― Rekta vojo estas pli mallonga, olkurba. ― La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭrenversiĝos. ― Li staras supre sur la monto kaj rigardasmalsupren sur la kampon. ― Malamiko venis en nian landon. ― Oni tielmalhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. ― La edzino demia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. ― Sur lakorto staras koko kun tri kokinoj. ― Mia fratino estas tre belaknabino. ― Mia onklino estas bona virino. ― Mi vidis vian avinon kunŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. ― Lia duonpatrino estasmia bofratino. ― Mi havas bovon kaj bovinon. ― La juna vidvinofariĝis denove fianĉino.

§34

La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉiper ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝantranĉilon. ― Ĉu vi havas korktirilon, pormalŝtopi la botelon? ― Mi volis ŝlosi la pordon, sed miperdis la ŝlosilon. ― Ŝi kombas al si la harojn perarĝenta kombilo. ― En somero ni veturas per diversaj veturiloj,kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. ― Hodiaŭ estas belafrosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. ― Perhakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudriloni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfiloni fajfas. ― Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke daplumoj, krajono kaj inksorbilo. ― Oni metis antaŭ mimanĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo,forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. ― Envarmega tago mi amas promeni en arbaro. ― Nia lando venkos, ĉarnia militistaro estas granda kaj brava. ― Sur kruta ŝtuparo lilevis sin al la tegmento de la domo. ― Mi ne scias la lingvonhispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenisiom vian leteron. ― Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉajkampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanajŝafoj.

§35

Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. ― Mi trinkis teon kunkuko kaj konfitaĵo. ― Akvo estas fluidaĵo. ― Mi ne volistrinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektanmalklaraĵon. ― Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. ―En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro,sulfuracido, azotacido kaj aliaj. ― Via vino estas nur ia abomenaacidaĵo. ― La acideco de tiu ĉi vinagro estas tremalforta. ― Mi manĝis bongustan ovaĵon. ― Tiu ĉigranda altaĵo ne estas natura monto. ― La alteco de tiu montone estas tre granda. ― Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mimulton da pakaĵo. ― Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kajceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili neĉiam estas faritaj el tolo. ― Glaciaĵo estasdolĉa glaciigita frandaĵo. ― La riĉeco de tiuĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estasankoraŭ pli granda. ― Li amas tiun ĉi knabinon proŝia beleco kaj boneco. ― Lia heroeco tre plaĉis al mi. ―La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantajfolioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj. ― Mi vivas kun li engranda amikeco.

§36

Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. ― Petro,Anno kajElizabeto estas miaj gefratoj. ― Gesinjoroj N. hodiaŭ vesperevenos al ni. ― Mi gratulistelegrafe la junajn geedzojn. ― Lagefianĉoj staris apud la altaro. ― La patro de mia edzino estasmia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro demia edzino. ― Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miajboparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝiafratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas labogefratoj de mia edzino. ― La edzino de mia nevo kaj la nevino de miaedzino estas miaj bonevinoj. ― Virino, kiu kuracas, estas kuracistino;edzino de kuracisto estas kuracistedzino. ― Ladoktoredzino A. vizitishodiaŭ la gedoktorojn P. ― Li ne estas lavisto, li estaslavistinedzo. ― La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estasreĝidoj. ― Lahebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenasde Izraelo. ― Ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido ―nematura koko, bovido ― nematura bovo, birdido ― nematura birdo.

§37

La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. ― Ĉiujloĝantoj de regno estas regnanoj. ― Urbanoj estas ordinare pliruzaj, ol vilaĝanoj. ― La regnestro de nia lando estas bona kajsaĝa reĝo. ― La Parizanoj estas gajaj homoj. ― Niaprovincestro estas severa, sed justa. ― Nia urbo havas bonajnpolicanojn, sed ne sufiĉeenergian policestron. ―Luteranoj kajKalvinanoj estas kristanoj. ― Germanoj kajfrancoj, kiuj loĝasen Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. ― Li estasnelerta kaj naiva provincano. ― La loĝantoj de unu regno estassamregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, lakonfesantoj de unu religio estas samreligianoj. ― Nia regimentestroestas por siaj soldatoj kiel bona patro. ― La botisto faras botojn kajŝuojn. ― La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵistofaras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. -Ŝteliston neniu lasas en sian domon. ― La kuraĝa maristodronis en la maro. ― Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simpletransskribas paperojn. ― Ni havas diversajn servantojn: kuiriston,ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston. ― La riĉulohavas multe da mono. ― Malsaĝulon ĉiu batas. ― Timulotimas eĉ sian propran ombron. ― Li estas mensogisto kajmalnoblulo. ― Preĝu al la Sankta Virgulino.

§38

Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke daseĝetoj. ― En nia lando sin ne trovas montoj, sed nurmontetoj. ― Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horoĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iomvarmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma. ― Ensomero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. ― Li sidas apud latablo kaj dormetas. ― Mallarĝa vojeto kondukas tra tiuĉi kampo al nia domo. ― Sur lia vizaĝo mi vidisĝojan rideton. ― Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj lakaleŝo enveturis en la korton. Tio ĉi estis jam nesimpla pluvo, sed pluvego. ― Grandega hundo metis sur min sianantaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari, ―Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. ―Johanon,Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion,Klaron kajSofioniliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo),Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjoaŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo),Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjoaŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo(aŭ Sofinjo).

§39

En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenisbroson kaj purigis la veston. ― Li paliĝis de timo kaj poste liruĝiĝis de honto. ― Li fianĉiĝis kunfraŭlinoBerto; post tri monatoj estos la edziĝo; laedziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj laedziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. ―Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kajinfaniĝis. ― Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojnde la malsanulo. ― Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas alni. ― Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiajgepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. ― En la printempola glacio kaj la neĝo fluidiĝas. ― Venigu la kuraciston,ĉar mi estas malsana. ― Li venigis al si elBerlino multajnlibrojn. ― Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen nemortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon,promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn deveturanta vagonaro kaj mortiĝis. ― Mi ne pendigis mianĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de miakapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur labranĉoj de la arbeto. ― Sidigu vin (aŭ sidiĝu),sinjoro! ― La junulo aliĝis al nia militistaro kajkuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.

§40

En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. ―La pafado daŭris tre longe. ― Mi eksaltis de surprizo. ― Misaltas tre lerte. ― Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. ― Liahieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa paroladolacigas lin. ― Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan,sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis, ― Li kantas trebelan kanton. ― La kantado estas agrabla okupo. ― La diamanto havasbelan brilon. ― Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la mallumaĉielo. ― La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj ladomo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. ― La kuiristosidas en la kuirejo. ― La kuracisto konsilis al mi iri enŝvitbanejon. ― Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoletoaŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo;tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estascigaringo. ― Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kajbastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. ― Enla kandelingo sidis brulanta kandelo. ― En la poŝo de miapantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto miportas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. ― Larusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

§41

Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. ― Vitroestas rompebla kaj travidebla. ― Ne ĉiu kreskaĵo estasmanĝebla. ― Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viajleteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. ― Rakontu al mivian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi. ― Lirakontis al mi historion tute nekredeblan. ― Ĉu vi amas vianpatron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. ― Mi kredeble nepovos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havoshodiaŭ gastojn. ― Li estas homo ne kredinda. ― Via ago estastre laŭdinda. ― Tiu ĉi grava tago restos por miĉiam memorinda. ― Lia edzino estas tre laborema kajŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kajkriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉela plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portaslonge la koleron kaj li tute ne estas venĝema. ― Li estas trekredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al lila plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. ―Centimo,pfenigo kajkopeko estas moneroj. ― Sablero enfalis en mian okulon. ― Li estas trepurema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. ― Unufajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.

§42

Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni nepovis atingi ianrezultaton, kaj ni disiris. ― Malfeliĉo oftekunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. ― Midisŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojnen ĉiujn angulojn de la ĉambro. ― Li donis al mi monon,sed mi ĝin tuj redonis al li. ― Mi foriras, sed atendu min,ĉar mi baldaŭ revenos. ― La suno rebrilas en la klaraakvo de la rivero. ― Mi diris al la reĝo: via reĝamoŝto, pardonu min! ― El la tri leteroj unu estisadresita: alLia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia GrafaMoŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. ―La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la(tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kielsimplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. ― Mi volonteplenumis lian deziron. ― En malbona vetero oni povas facilemalvarmumi. ― Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo,sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana,malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta,malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro,sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto,sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido,nesana, malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda,sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino,sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.

Akademio:

Fundamento:


[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp