Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


La deksesa ĉapitro                                      HENRIO (HENRY) FORD

Matene oni telefonis eloficejo de s-ro Sorensen kaj diris, ke s-roFord pretas nin akcepti.

Ankaŭ nin oni petiskomence viziti s-ron Kameron, personan sekretarion de Ford, kiu atendos nin enburoo de konstrukciistoj.

-Nun s-ro Ford forestas, - sciigisli nin, - kaj mi ne povas ekzakte diri, kiam vi lin ekvidos. Ĉar vi hodiaŭreobservos la uzinon kaj kelkfoje veturos preter la oficejoj, do bonvoluinformiĝi tiam pri alveno de s-ro Ford.

Ni jam sciis, ke Ford nehavas sian propran kabineton kaj ofte kontrolas laboron de buroo dekonstrukciistoj.Do, sciigonin ne surprizis kaj ni sub ursa felo denove ekveturis rigardi dirbornajnmiraklojn.

Poste ni vizitis muzeon de aŭtoj.Ĝi havas nur unueksponejon, kies areo egalas ok hektarojn.Planko estas farita el tektona pargeto, kiu sonassub piedoj, kiel ŝtalo. Plafonon apogas metalaj kolonoj, en kiujn oniinstalis kaloriferojn.

La muzeo ankoraŭ ne estaspreta.Tamen rimarkindaj eksponaĵoj jam estas alveturigitaj ĉi tien ella tuta mondo. Dekoj da vaporaj maŝinoj inkluzive apenaŭ antikvankaldronon de Ŭatt (NB.Watt, James, granda skota inventisto). Ĉiuj maŝinojestas starigitaj sur fundamentojn, por ke ili funkciu. Grandan parton okupas aŭtomobilafako. Ŝajnas, ke ĉi tie kolektiĝis ĉiuj specimenojproduktitaj en la mondo. Ne eblas diri, ke antaŭ tridek jarojkonstrukciistoj ne pensis pri beleco de siaj produktoj. Certe, ili aspektas iommalmoderne, sed estas tre belaj ekzempleroj. Ili havas multe da ruĝakupro, brila verdflava kupro, spegula vitro, marokeno. Ankaŭ sur ilia fonoestas bone videblaj avantaĝoj de modernaj limuzinoj, kiuj estas plimalkaraj, simplaj, potencaj kaj elegantaj.

Probable, Ford ankoraŭ memne havas plenan imagon pri estonta aspekto de lia muzeo, ĉar vidiĝasmanko de ĝenerala ideo pri aranĝo kaj situo de eksponaĵoj. Fordhastas kaj alveturigas novajn objektojn. Ĉi tie estas lignaj plugiloj,erpiloj, teksostabloj, kudromaŝinoj, tajpiloj, antikvaj gramofonoj,lokomotivoj kaj trajnoj.

Sur reloj, enigitaj en poluritanpargeton, staras malnova trajno kun arabeskoj sur krudferaj kradoj. Sureksteraj supraĵoj de vagonoj estas pentritaj rozetoj kun folietoj kaj subfenestroj, en medalionoj, kamparaj pejzaĝoj. Vagonoj estas aligitaj almalgranda lokomotivo kun kupraj lanternoj, balustrado kaj blazonoj. En samatrajno antaŭ sepdek kvin jaroj knabo nomata Edison (NB.Edison, Thomas Alva, granda usona inventisto)disvendis ĵurnalojn al pasaĝeroj.

En ĝi lian orelon frapiskonduktoro, post kio li surdiĝis. En 1927, kiam oni celebris la okdekanjubileon de Edison, refunkciis la malnova fervojo inter Dirborno kaj Detrojtokaj malnova trajno veturigis la grandan inventiston. Kaj, kiel tio estis antaŭsepdek kvin jaroj, Edison disvendis ĵurnalojn al gastoj. Forestis sole malĝentilakonduktoro, kiu forĵetis la knabon el la trajno.Iufoje oni demandis Edison-on: kiel influis liasurdeco lian laboron?Li tielrespondis:

-Neniel. Ĝi eĉ helpisal mi, ĉar mi ne aŭdis multajn stultaĵojn, kiujn ofte parolashomoj.

La trajno moviĝis alDirborno. Kaj ĉirkaŭe, en la tuta mondo, funkciis elektro, tintistelefonoj, sonis gramofonaj platoj kaj elektraj ondoj disvastiĝis ĉie.Kaj ĉi tion inventis la surda oldulo kun vizaĝo de militestro, kiumalrapide, apogita per fremdaj brakoj, trapasis vagonojn kaj vendis ĵurnalojn.

Forlasante la muzeon, ni ekvidisen vestiblo enigitan en plankon betonan platon. Ĝi prezentas spurojn deedisonaj piedoj kaj lian subskribon, kiun li faris mem.

Ni forveturis al alia muzeo deFord, tiel nomata “vilaĝo”, Grinfild-villeĝ (Greenfield Village). Ĝiokupis grandan areon kaj, por ĝin ĉirkaŭrigardi, al vizitantojoni disponigis malmodernajn kaleŝojn, ĉarojn kaj diliĝencojn. Surbenkoj sidis veturigistoj en peltoj kaj cilindraj ĉapeloj. Ili klakis pervipoj. Ili kaj ĉevaloj aspektis strange, tamen enveturo en Grinfild-vilaĝonen aŭtoj estas malpermesata. Ni eniĝis en kaleŝon kaj ekveturislaŭ vojo, kiun ni longe ne vidis. Ĝi estis kvazaŭ el lakvindekaj jaroj de la deknaŭa jarcento, - koto, iomete kovrita per ŝtonetoj.Ni ruliĝis laŭ ĝi trote.

“Vilaĝo” estas novaeksperimento de Ford, kies signifon estas malfacile ekspliki. Eĉ Ford mem ŝajnene scias, por kio li ĝin fondis. Povas esti, li volis revivigi la pasintanepokon kun ĝia etoso, pri kiu li sopiras, aŭ li volis, male,kontrastigi tiaman mizeron kaj nuntempajn teknikajn atingojn.

En la muzean vilaĝon elMenlo parko oni translokigis malnovan labon de Edison, en kiu okazis la unuaj,multenombraj esploroj pri funkciado de la unua elektra ampolo, kiu tie unuelumiĝis. En la labo unue ekparolis fonografo kaj ankoraŭ multo okazistie unue.

La labo estis reale malriĉaligna domo kun knaranta planko kaj malpuraj muroj, interne de kiu aperismodernaj teknikaĵoj. Restaĵoj de edisona laboro estis videblaj. En lalabo troviĝis pluraj vitraj kaj metalaj iloj, vazoj kaj retortoj. Porpurigi ilin necesas eĉ tuta semajno.

Vizitantojn renkontis buklohavaoldulo kun brilaj, nigraj okuloj. Sur lia kapo estis silka ĉapeto, kiunkutime portas akademianoj. Li energie komencis konversacii kun ni. Li estis unuel kunlaborantoj de Edison, sola ulo viva nun.

Li senprokraste eksvingis ambaŭbrakojn kaj ekkriis per plej ebla potenco:

-Ĉion, kio de tie foriris enla mondon, faris juneco kaj potenco de Edison! Maljuna Edison estis neniukompare aljuna Edison! Li estis leono de scienco!

Kaj la oldulo montris al nigalerion de fotaj portretoj de Edison. Iuj prezentis lin juna, simila alBonaparto (NB.Napoleon Bonaparte, franca imperiestro) - sur blankan frunton malleviĝis fierahartufo. Sur la aliaj li similis Ĉeĥov - studenton (NB.Ĉeĥov, Antono, granda rusa verkisto). Lamaljunulo daŭrigis svingi vigle la brakojn. Ni eĉ ekpensis, kial lausonano estas tiom ekzaltiĝema. Cetere, ni baldaŭ eksciis, ke liestas franco.

La sciencisto, rakontante pri siagranda amiko, ekzaltiĝis ankoraŭ plu. Ni estis atentaj aŭskultantojkaj pro tio ni estis premiitaj. La oldulo montris al ni launuanlampon en la mondo, kiueklumis. Li eĉ detale rakontis pri tiu ĉi evento. Ili sidis ĉirkaŭlampo kaj atendis rezulton. Pluraj filamentoj eklumis kaj post unu momentoforbrulis. Kaj finfine ili trovis filamenton, kiu eklumis kaj ne forbrulis. Ilisidis unu horon, - la lampo lumis. Ili sidis du horojn senmoviĝante, - lalampo lumis. Ili sidis la tutan nokton. Tiu estis triumfo.

-Scienco nenien povas foriri deEdison! - ekkriis la oldulo. - Eĉ modernajn radiolampojn generis lumo detiu ĉi inkandeska lampo.

Per tremantaj, sed tre lertajmanoj, la oldulo enigis la lampon en radioricevilon kaj kaptis kelkajnbrodkastajn staciojn. Amplifo estis ne tre granda, sed sufiĉa. Poste lamaljuna sciencisto prenis stanan folion kaj enmetis ĝin en fonografon, launuan maŝinon ekparolintan per la homa voĉo. Ĝis tiam aliaj maŝinojkapablis nur zumi, grinci aŭ fajfi. La oldulo ekfunkciigis la fonografon,albuŝigis tiun saman megafonon, kiun prenis enmane Edison, kaj diris tiujnsamajn vortojn, kiujn diris Edison, el porinfana, malnova kanzono pri Meri(Mary) kaj ŝafineto. La kanzono finiĝas per rido: ha-ha-ha!

-Ha-ha-ha! - tute klare diris lafonografo.

Ni sentis sin tiel, kvazaŭla aparato naskiĝis tuj antaŭ niaj okuloj.

-Tiun nokton Edison iĝissenmorta! - ekkriis la oldulo.

En liaj okuloj aperislarmoj.Kaj li ripetis:

-Juneco estis potenco de Edison!

Kiam la maljunulo eksciis, ke niestas verkistoj, li tuj iĝis serioza, solene ekrigardis nin kaj diris:

-Skribu nur tion, pri kio vipensas. Ne por Anglio aŭ Francio, sed skribu por la tuta mondo.

Li tre ne volis, ke ni foriru. Lirakontis pri Edison, pri la abisena milito, li malbenis Italion kaj militon, lilaŭdis sciencon. Vane s-ro Adams tutan horon provis enigi almenaŭ unuvorton en tiun uraganon da pensoj, konkludoj kaj eldiroj. Tion li ne sukcesis.La franco ne permesis al li eĉ malfermi la buŝon.Fine ni komencis adiaŭiĝikaj ambaŭ olduloj montris, kiel kutime tion ili faras.Ili batis unu la alian laŭ brakoj, ŝultrojkaj dorsoj.

- Good bye, sir! (Ĝisrevido, ĝentlemano), - kriisAdams.

-Good bye, good bye!, - reeĥisla oldulo.

-Thank you very, verymatch!(Grandan, grandandankon), - kriis Adams malleviĝante laŭ ŝtuparo.

-Veri, veri!, - aŭdiĝisde supre.

-Ne, ĝentlemanoj, - diriss-ro Adams, - vi nenion komprenas.En Usono estas bonaj homoj.

Kaj li elpoŝigisgrandan, familian naztukon kun ruĝaj kvadratoj kaj, nedeprenante la okulvitrojn,sekigis per ĝi siajn okulojn.

Kiam ni preterveturis la labon,oni diris, ke s-ro Ford ankoraŭ ne aliris.Ni veturis plu al uzino fabrikanta lumĵetilojn,situanta dekkvin mejlojn for de Dirborno. Nia juna kondukanto estis parolemapersono kaj distris nin la tutan vojon.Okazis, ke en Ford-aj uzinoj funkcias sia,malpublika polico, kiu kalkulas kvincent personojn.En ĝi servas la eksa ĉefo de la detrojtapolico Joe Louis, fama boksisto. Dank`al ĝi en Dirborno regas tuta paco.Sindikatoj tie ne ekzistas. Ilin oni devigis kaŝiĝi.

Uzino, al kiu ni veturis, estisprecipe interesa, ĉar ĝi estis efektivigo de iu nova, teknika kajpolitika ideo. Ni jam kelkfoje aŭdis pri ĝi, ĉar ĝi estasaktuala konekse al tiuj opinioj, kiuj ekzistas en Usono, pri diktaturo de maŝinojkaj pri tio, kiel feliĉigi vivon kaj konservi samtempe kapitalismon.

Dum konversacio kun ni, s-roSorensen kaj s-ro Kameron, kiuj ambaŭ estis kvazaŭ la dekstra kaj lamaldekstra brakoj de Henrio Ford, diris, ke se ili komencus establi novanentreprenon, do ili neniam konstruus uzinon gigantan. Anstataŭ unu uzinoili establus centojn da malgrandaj, nanaj uzinetoj, situantaj proksime unu dela alia.

En Dirborno ni ekaŭdis novansloganon: ”Kampara vivo kaj urba salajro”.

-Imagu vi, - diris ili al ni, - arbareton,kvietan rivereton, eĉ plej malgrandan. Apude funkcias eta uzino. Ĉirkaŭeloĝas farmuloj. Ili kulturas kampojn kaj laboras en uzineto. Freŝaaero, bonaj dometoj, bovinoj, anseroj. Se komencos krizo kaj sekve ni reduktosproduktadon, laboristo ne mortos pro malsato, ĉar li havas terenon, panon,lakton. Ja vi scias, ke ni ne estas filantropoj, ni okupiĝas pri aliajaferoj, ni fabrikas bonajn, malkarajn limuzinojn. Kaj se nanaj uzinoj nerealigus grandan teknikan efekton, s-ro Ford ne akceptus la ideon. Sed ni jamsukcesis konkludi, ke en nana uzino, kie forestas granda amaso da maŝinarokaj personaro, labora kapacito estas sufiĉe pli alta, ol en granda uzino. Tiamaniere,laboristo vivas kiel kamparano kaj perlaboras kiel urbano. Krom tio, nievitigas lin de tiraneco de komercistoj. Ni rimarkis, ke se ni iom pligrandigassalajron, tuj en Dirborno proporcie kreskas prezoj. Tio ne okazos, se malaperoskonglomerato de dekoj kaj centoj da laboristoj en unu loko.

Tiu ĉi ideo aperis ĉeFord antaŭ dudek jaroj, kiel li mem diris al ni poste. Samkiel ceterajusonaj iniciatoj, ĝi estis longe ekzamenata, ĝis disvastigo. Nuntempejam ekzistas dudek nanaj uzinoj kaj Ford establas la novajn ĉiujare.Distanco inter uzinetoj dek, dudekkaj eĉ kvindek mejlojn ne konsternas s-ron Ford.Ideala stato de usonaj vojoj ne aperigasproblemon.

Rezulte, senco de la ideo estas ĉiesprospero. Vivo kampara, salajro urba, krizo ne estas danĝera, teknikaperfekteco estas atingita. Ili ne diris al ni sole, ke la ideo havas grandanpolitikan parton - transformi proletaron kvazaŭ en etajn proprietulojn kajsamtempe liberigi grandajn industriajn centrojn de danĝera amasiĝo dalaboristaro. Reale, tiam ne necesos speciala, sia polico. Kompense, iliajmembroj ricevu po unu bovineto kaj granda negro Joe Louis idilie melku. La eksaĉefo de detrojta polico vagu laŭ herbejoj en surmetita florkrono,kiel Ofelio, kaj balbutu: “Mankas laboro, mi enuas, enuas, ĝentlemanoj!”

La paroloj de usonanoj ĉiamakordiĝas kun la agoj. Leviĝinte sur holmon, ni ekvidis pejzaĝon,pri kiu oni rakontis al ni. Uzino, produktanta lumĵetilojn, situis ĉeeta rivero kaj digo okazigis nur sep futojn da akvofalo. Tamen tio sufiĉis,por funkciigi du malgrandajn turbinojn. Ĉirkaŭ la uzino reale estisarbareto kaj herbejeto, vidiĝis farmoj, aŭdiĝis klukado, bojadokaj, unuvorte, ĉiuj kutimaj kamparaj sonoj.

La uzino troviĝis en unuvitrigita ejo. Plej rimarkinda estas tio, ke en ĝi laboras nur kvincentlaboristoj, produktantaj ĉiujn, diversajn lanternojn por ĉiuj uzinojde Ford. Inter klukado kaj gruntado la uzino fabrikas hore mil antaŭlanternojn,sescent postlanternojn kaj kvincent plafonlanternojn.

Naŭdek ok procentoj de uzinalaboristaro estas farmuloj, kaj ĉiu havas de kvin ĝis kvindek akreojn(NB.unu akreo = 0,4 hektaro). En la uzino oni laboras du skipojn, tamen se ĝifunkcius plenkapacite, do tiam kvanto de produktaĵoj elkreskus je unu fojokaj duono. Pri kio okupiĝos laboristoj, havantaj neniujn akreojn, - lanova ideo parolas nenion, kvankam tiuj homoj konsistigas plimulton de proletarode Unuiĝintaj Ŝtatoj. Sed se suspektinde favoraj kapitalistojsukcesus disloĝigi tutan usonan proletaron en kamparon, kio laŭ simem estas plej nova burĝa utopio, - do eĉ tiam ekspluatado nemalaperus, sed, certe, plifortiĝus kaj transformiĝus en pli rafinitanrimedon.

Malgraŭ etendiĝintaj ĉirkaŭla uzino kamparaj pejzaĝoj, laboristoj, dense starantaj ĉe malgrandajĉenstabloj, havis samajn malgaje ekscititajn mienojn, kiujn havislaboristaro en Dirborno. Kiam eksonis signalo por matenmanĝo, laboristoj,samkiel en Dirborno, tuj sidiĝis sur plankon kaj rapide ekmanĝissiajn sandviĉojn.

-Bonvolu diri, - demandis niadministranton paŝantan kune kun ni preter ĉenstablo, - ĉu viscias, kiom da lanternoj jam estas fabrikitaj hodiaŭ?

Li aliris al muro, sur kiu pendislongaj, mallarĝaj paperfolioj, deprenis la supran kaj tralegis:

-Ĝis tagmezo ni fabrikiskvar mil dudek tri antaŭlanternojn, du mil kvardek cent tridek okpostlanternojn kaj mil naŭcent naŭdek du plafonlanternojn.

Ni ekrigardis niajn horloĝojn.Estis kvarono post tagmezo.

-Informon pri produktaĵoj miricevas ĉiuhore, - aldonis la administranto kaj rependigis la bultenon surhoketon.

Ni reveturis al la oficejo deFord. Ĉi-foje al ni iom hastante eliris renkonten s-ro Kameron kaj ninvenigis.En siakabineto s-ro Kameron kalkulis nin perokule kaj petis alporti kroman seĝon.Ni sidiĝis en paltoj,kio estis maloportune, kaj do ni decidis demeti tiujn. Tamen en pordoj de la ĉambroaperis Henrio Ford.

Li demande pririgardis gastojnkaj riverencis. Okazis ioma tumulto dum manpremado kaj rezulte de tio Fordtranslokiĝis tien, kie mankis seĝo.Tamen s-ro Kameron rapide ĉion ordigis kajFord eksidis.Li sidis sur seĝometinte unu gambon sur la alian. Li estis maldika, preskaŭ plata, iom ĝibetaoldulo, kun saĝa, faltoplena vizaĝo kaj arĝentkoloraj haroj. Liestis vestita je freŝa, griza kostumo, nigraj ŝuoj kaj ruĝakravato. Ford aspektis pli june, ol siaj sepdek tri jaroj, sed sole liaj brunajmanoj kun dikaj artikoj pruvis lian maljunecon. Oni diris al ni, ke li iufojevespere dancas.

Ni tuj ekparolis pri nanajuzinoj.

-Jes, - diris s-ro Ford, - mividas eblecon establi malgrandajn uzinojn, eĉ la ŝtalfandajn. Tamen,nun mi ne rifuzas de grandaj fabrikoj.

Li parolis pri tio, ke li imagasestontan landon, kovritan per etaj fabrikoj, kaj laboristojn, liberigitajn dejugo de komercistoj kaj financistoj.

Farmulo, - daŭrigisFord, - produktas grenon, ni produktas limuzinojn, sed inter ni staras Ŭoll-strit(NB. Wall Street, strato en Nov-Jorko, kiu reprezentas la komercan kaj financanmondon), staras bankoj, kiuj deziras posedi kvoton de rezultoj de nia laboro,samtempe nenion produktante. - Kaj li rapide eksvingis permane antaŭ siavizaĝo, kvazaŭ forpelinte kulon, kaj diris: - ili scipovas sole unu -artifiki, ĵongli per mono.

Ford ŝatas paroli pri siamalamo al Ŭoll-strit. Li tre bone komprenas, ke se li vendas almenaŭunu akcion al Morgan, tiam tiu akiros ĉiujn restintajn.

Dum konversacio Ford oftemovis gambojn. Li jen alpremis ilin al skribtablo, jen krucigis, jen restarigisambaŭ sur plankon kaj komencis balanciĝi. Li havis proksimesituantajn, virecajn okulojn. Kaj ĝenerale, li aspektis kiel ordinara,rusa kamparano, kiu forrazis plene barbon kaj surmetis anglan kostumon.

Ford venas laborejon kunekun ĉiuj kaj pasigas en uzino ĉiun labortagon.Li ne permesas ion ajn produkti laŭ desegnaĵo,nehavanta lian vizon. Ni jam menciis, ke li ne havas propran kabineton. Kamerondiris pri li tiamaniere:

-Sinjoro Ford cirkulas.

Laborrimedo de Ford delongedisvastiĝas ekster limoj de produktado de limuzinoj mem aŭ ceterajobjektoj. Tiu ĉi sistemo en plej alta grado influas la mondan vivon. Tamen,liaj agoj kaj agoj de aliaj industriistoj tiel modifis Usonon, ke en ĝineniu scias, kio okazos morgaŭ. Li persiste ripetadas al ĉirkaŭantoj:

-Tio min ne koncernas. Mi havaspropran taskon. Mi fabrikas limuzinojn.

Denove okazis tumulto, kutima dumadiaŭa manpremado, kaj renkonto kun unu el plej interesaj unikuloj deUsono - Henrio Ford - finiĝis.

 

 

Hosted by uCoz

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp