Movatterモバイル変換
[0]ホーム
*-o
-o
Finaĵo (lingvoscience: sufikso) markanta la vorton kielsubstantivon: la finiĝo „o“ signifas nur simple substantivon, nenion pli[1].- A.
- (post aĵo) Esprimanta tiun aĵon mem respektive la ideon pri ĝi: kruĉo[2]; akvo[3]; birdoj[4]; la jaro 1905PrV.
- B.
- (post eco) Esprimanta tiun econ kiel apartan ideon sendependan de objektoj ĝin posedantaj: fortoDL; grando kaj belo[5].
-ec - C.
- (post ago) Esprimanta tiun agon kiel ideo de procezo aŭ ties rezulto: ofendo[6]; resto[7]; forestoPrV; edziĝo[8]; zorgoPrV.
-ad - D.
- Post participa sufikso:
- 1.
- (post-ant,-int,-ont) Aganton en tempa rilato al sia ago: almozpetantoPrV; posedantoPrV; vivantoPrV; suferintoPrV; mortintoPrV; pendontoPrV.
- 2.
- (post-at,-it,-ot) Homon, en tempa rilato al ago efikanta sur lin: batatoPrV; amato[9]; pendigitoPrV; savitoPrV; purigoto[10].
- E.
- (post aliaj vortspecoj) Esprimanta ĝin kiel ideon sendependan de konkreta manifestiĝo: unuo[11]; dekoPrV; morgaŭo[12]; kialo[13]; neo[14].
Rim.: La finaĵo -o povas estieliziita kaj anstataŭita deapostrofo, se ĝin ne sekvas unu el la postfinaĵoj -j(-) kaj -n. Tiu procedo estas renkontebla precipe en poezio kaj proverboj: rol’ de virino ― bona mastrinoPrV. 1.L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado2.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 153.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 94.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 95.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo6.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:167.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:98.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 399.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 127:210.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 14:411.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro12.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI13. Evgeni Georgiev:Danuba ŝiptrafiko paralizita,Monato, 2000/03, p. 1614.Monato, Marko Naoki Lins:Konstitucio ĉu la civitanoj decidu?, 2004 - angle:
- suffix for nouns in Esperanto
- beloruse:
- афікс назоўніка ў эспэранта
- germane:
- -heit, -keit, -nis, -schaft, -tät
- ide:
- -o
- nederlande:
- achtervoegsel voor zelfstandige naamwoorden in het Esperanto
- okcidentfrise:
- efterheaksel foar haadwurden yn it Esperanto
- portugale:
- terminação dos substantivos em Esperanto
- volapuke:
- -
[8]ページ先頭