En1848 la serboj ne povis okupi la urbon. La fervojo atingis la urbon en1858. Svislanda komercisto Bernard Staub ekprosperis la vinkulturon ekde1880. En1910 loĝis en la urbo 27 370 loĝantoj (13556germanoj, 8602 serboj, 3890 hungaroj, 879rumanoj, 127slovakoj). La urbo apartenis alTemes (reĝa departemento). En1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) komencis okupi la regionon, dume proksimiĝis ankaŭ la rumana armeo. Inter ili preskaŭ okazis milito, ĉarBritio kajFrancio sekrete promesis la regionon al ambaŭ ŝtatoj. Fine la regiono estis duonigita. La urbo apartenis al la serba flanko. Ekde1920 ĝi apartenis al SHS, ekde1929 kielJugoslavio, ekde2006 kiel Serbio. Inter1941-1944 la germanoj okupis la regionon. Post1944 la germanoj estis forpelitaj. En2002 vivis en la urbo 36.623 homoj (28.372 serboj, 1800 hungaroj, 1734 rumanoj, 85 germanoj).
Katolika preĝejo de VršacLa ĉefa ortodoksa preĝejo de VršacVršac