Konsideru do ĝian enhavon singardeme. Bonvolu diskuti en ladiskutpaĝo por restarigi la neŭtralecon. Malneŭtralaj asertoj povas esti forigitaj. Specifu:{{Malneŭtraleco|temo=|dato=aprilo 2025}}}
Tibeto (ĉine西藏,pinjine:Xīzàng,tibeteBod) estasaŭtonoma regiono deĈinio situanta enAzio norde deHimalajo. Ĝia ĉefurbo estasLasao. Tibeto iam estis sendependa reĝlando, sed nun, laŭ la ĉinia registaro kaj aliancanoj, ĝi estas parto deĈinio. Tamen tiu suvereneco estas kontestata.
La "aŭtonoma regiono Tibeto"(Xizang) etendiĝas sur 1,2 milionoj da kvadratkilometroj kaj enhavas 3,6 milionojn da loĝantoj en 2020. La plejmulta etno estastibetanoj, kies lingvo estas latibeta. La regiono apudasŜinĝangon kaj havas limojn kunBarato,Nepalo,Butano kajBirmo.
Tibeto situas en la sudokcidenta limregiono, sudokcidento de la Ĉinghaja-TibetaAltebenaĵo. Ĝi najbaras alBarato,Birmo,Butano,Sikimo kajNepalo en la sudo kaj okcidento. Ĝia regionlimo estas longa 4 mil km kaj areo pli ol 1,22 milionoj da kvadrataj kilometroj, t.e. 12.8% de tiu de la tuta lando.
En1950, laĈina Popola Respubliko eniris perforte Tibeton kaj aneksis ĝin al sia teritorio. Tibeto fariĝis aŭtonoma regiono, oficiale regata deDalai-Lamao kaj dePanĉen-lamao. La centra ĉina registaro de tiam zorgas pri milita defendo, eksterlandaj rilatoj, financoj kaj edukado de Tibeto.
La politiko de Ĉinio koncerne Tibeton severiĝis en1958, kiam la tibetaj aŭtonomistoj oponiĝis al la centra registaro. En 1959 Dalai-lamao rifuĝis en Barato kun 100 000 fideluloj, kaj tie estigis ekzilan registaron.
Rezistantoj (khampa), rifuĝintaj en la nepalaj montaroj kaj subtenitaj de Barato, milite batalis kontraŭ Ĉinio. En Tibeto Panĉen-lamao gvidis la registaron ĝis li estis elpelita en1965.
En marto 2008,okazis protestoj en Lasao kiuj estis vigle kontraŭbatalinta fare de ĉina popola armeo: oni parolas pri ĉirkaŭ 100 viktimoj inter la tibetanoj.
En Tibeto oni trovis entute pli ol 90 specojn de minaĵoj kaj konstatis la rezervokvanton de 26 el ili. La rezervokvanto de 11 specoj estas inter la unuaj 5 lokoj de la lando.
Fueloj
Tibeto estas abunda jeakvoenergio, tervarmo, suna kaj venta energioj. Laŭ statistiko la jara akvoenergio estas ĉ. 200 milionoj dakW, t.e. 30 % de tiu de la tutaĈinio. La tersurfaca akva rezervokvanto estas 354,8 miliardoj da kubmetroj, kiuj konsistigas 13,5 % de tiu de Ĉinio. La akva rezervokvanto deglaĉeroj estas 330 miliardoj da kubmetroj. La ekspluatebla akvoenergio estas 56,59 milionoj da kW kaj konsistigas 15 % de tiu de la tuta lando. La tervarma rezervokvanto de Tibeto okupas la unuan lokon de Ĉinio. Latermofonto Yangbajan proksime de Lhaso estas la plej granda alttemperatura vapora fonto kaj ankaŭ unu el la plej grandaj utiligataj termofontoj de la mondo.
Vegetaloj
Tibeto estas granda regno devegetaloj. Tie estas unu el la plej grandaj forstumejoj de nia lando. En Tibeto kun kompleto da primitivajarbaroj, kreskas 5 mil specoj de altklasaj vegetaloj. Tie la arbaroj egalas al 2.08 miliardoj da kubmetroj daligno. La arbaroj kovras 9.84% dae la tero. Tie kreskas pli ol 1 mil specoj de sovaĝaj vegetaloj taŭgaj por farmacio, el kiuj 400 estas ofte uzataj.
Animaloj
En Tibeto vivas 142 specoj demamuloj, 473 specoj debirdoj, 49 specoj derampuloj, 44 specoj deamfibioj, 64 specoj defiŝoj kaj 2300 specoj deinsektoj. Lapantolopoj (Pantholops hodgsoni), sovaĝaj gruntbovoj,kiangoj kajovioj estas raraj bestoj protektataj de la ŝtato. Ili vivas ekskluzive sur la Ĉinghaja-Tibeta Altebenaĵo. Lablanklipa cervo, unu el la raraj bestoj de la mondo, vivas ekskluzive en Ĉinio. La tieaj nigrokolajgruoj kajkrosoptiloj (Crossoptilon crossoptilon) estas unuaklasaj protektataj de la ŝtato.
Turismo
La Tibeta Aŭtonoma Regiono ekspluatas siajn originalajn turismajn naturajn kaj artefaritajn fontojn. Nun ĝi havas 4 turismajn lokojn:Lasao, okcidenta Tibeto, sudokcidenta Tibeto kaj suda Tibeto.
En la fino de1994 en Tibeto funkciis 30 diversaj turismaj servoj, 50hoteloj, el kiuj 7 estas stelaj, pli ol 400 turismaj aŭtoj, 3 mil oficistoj de turismaj servoj .
Medioprotektado
La aero en Tibeto estas maldensa kompare kun tiu en aliaj lokoj de Ĉinio, sunlumoj estas sufiĉaj kaj temperaturo malalta, pluvo malofta. Ĉiu kubmetro da aero havas nur 150-170 g. daoksigeno, egale nur al 62-65.4% de tiu surebenaĵo.
En Tibeto la industria poluo estas apenaŭa. Tie neniam okazis grava media polucio, nek falis acida pluvo. La loko alprenis taŭgan kontraŭrimedon kontraŭ ĉia ajn poluo. Ĝi praktikas la sistemon de prijuĝo de la media polucio al ĉiuj konstruotaj projektoj eble poluantaj la medion, kaj faras projekcion de la ĉefa konstruo kaj rimedon kontraŭ la ebla poluo samtempe, tiel ke ankaŭ la antaŭaj poluaj fontoj estis nuligitaj. 80% de la fumoj estigitaj en bruligo estis nuligitaj. La urba konstruo estas farata laŭ racia projekcio kaj oni donas sufiĉan atenton al arbarizado. EnLasao la verdaĵoj kovras 17.6% de la areo kaj la pokapa verdaĵ-kvanto estas 12 kvadrataj metroj.
En la1990-aj jaroj la teknikaj kaj esploraj departementoj faris enketadon pri la industria polua fonto, sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj. En Lasao, Xigaze kaj Qabdo funkcias kontrola stacio de la medioj. Laŭ observado la medio nun en Tibeto estas bona. La atmosfero kaj akvo ne estas poluitaj kaj la media radio estas sub normala normo kaj estas neniu radia polucio malutila al la homoj.
Inundoj kaj terglitoj en la aŭtonoma provinco Xi-Zang
Pro la altigita temperaturo ankaŭ sur la tre alta regiono kie troviĝas Tibeto ŝanĝiĝas la naturo, aparte rilate akvon. Pro la temperatur-altigo la daura frosto en kelkaj regionoj de la Himalajo perdiĝas; pro tio moviĝas la grundo, ŝtonaroj kaj rokoj, kiuj antaue estis kvazau gluitaj de la t.n. permafrosto. Simile okazas pli ofte kaj forte inundoj, kiuj detruas domojn kaj mortigas homojn. Aliaj kaŭzoj estas la urbaniziĝo (parte pro politikaj kaŭzoj) kaj pli frue (antau 20-30 jaroj) la forhakado de la montara arbaro. Pri tiu Chr. Lavarenne kaj mi verkis artikolon jam 1996[3]
Loĝantoj kaj nacioj
Loĝantoj: 3 milionoj (fine de 2011)
Loĝantara kresko: 2 % (fine de 2011)
Nacioj
La tibetnacianoj nombras 3 milionojn, kiuj konsistigas 90.4% de la regiona loĝantaro. Tie vivas 66 milhanoj, kiuj konsistigas nur 2.8% de la tuta loĝantaro. Krome, tie vivas ankaŭ 18 mil loĝantoj de aliaj nacimalplimultoj, kiuj konsistigas nur 0.8% de la tuta loĝantaro. En Tibeto vivas ankaŭmenbaoj,lobaoj,hujoj k.a.
En1998 la importa kaj eksporta valoro estis 120 milionoj dausonaj dolaroj. Danke al la favoraj politikoj ellaboritaj de la ŝtato speciale por Tibeto, la tibetanoj aktive disvolvas eksporton de sianaciaj metiartaĵoj kaj brutaj produktaĵoj. Tie nun rapide disvolviĝas ne nur ŝtataj eksterakomercaj entreprenoj, sed ankaŭ landlimaj merkatoj. Nun Tibeto estas nia fenestro al la Suda Azio.
Fremda investo
Ĝis1998 la regiona registaro jam aprobis 74 entreprenojn investitajn de eksterlandanoj.
Internacia helpo
La Disvolva Programo deUN subvenciis al Tibeto 4 milionojn da usonaj dolaroj ekde1981 por Tervarma Elektrejo Yangbajan. Estas jam transdonita al uzado la sinteza agrikultura projekto, konstruita helpe de la Monda Nutraĵa Programo de UN por batalo kontraŭ trosekeco kaj plibonigo de la irigaciaj kondiĉoj en la 4 gubernioj en la valo de rivero Lasao. La Infana Fonduso de UN donis 3.215 milionojn da usonaj dolaroj por konstrui sanprotektan stacion de virinoj kaj infanoj en Tibeto. En 1995 la Disvolva Programo de UN decidis doni 828 mil usonajn dolarojn al Tibeto por naturaj parkoj en la gubernioj Nyanang, Dingri, Dinggye kaj Jilong.
Telekomuniko
Telefonio: 59166 familioj havas telefonon
Radio kaj TV-stacioj: En2000 funkcias en Tibeto 2 radio-stacioj kaj 2 TV-stacioj
Trafiko
La ŝosea reto kun Lasao kiel la centro ligas multajn lokojn de Tibeto. En la tuta regiono estas 15 trunkaj ŝoseoj, 315 branĉaj kun totala longeco de 22 mil km. La ŝoseoj kunligas Tibeton kunSiĉuano,Ĉinghajo,Ŝinĝango,Junano kaj Nepalo.
La tibeta registaro deziras, ke alilandaj entreprenistoj investu la fuelan, transportan, konstruan, tekstilan, malpezindustrian, maŝinfabrikan, komercan, manĝaĵan, brutobredan, prilaboran kaj turisman aferojn en Tibeto, kaj precipe la longtempan, mezlongtempan kaj profitodonan sintezan ekspluaton. Ili povas funkciigi entreprenojn sendepende, kunlabore kun la ĉinaj flankoj kaj fari teknikan kunlaboron kunĈinio. La registaro aprobas ankaŭ ĉiujn individuojn kaj privatajn entreprenojn, kiuj kunlaboras kun eksterlandanoj en la komercado kaj faras landliman komercon.
Folkloro
En Okcidenta kulturo, en Tibeto estas paradiza urboŜangrilao. En ĝiaj montoj loĝas, laŭ lokaj tradicioj kaj kelkaj atestantoj/esploristoj, ia hom- aŭ simi-eca "neĝomonstro"Jetio, kiu eble estasrestaĵa homeculo.
LaTibeta medicino (Tibeta:bod sman) estas sistemo de resanigo disvolvita en Tibeto kaj kiu plejparte disvastiĝis en la landoj kaj regionoj de la tibeta altebenaĵo. Pri ĝia deveno estas diversaj legendoj.
En Esperanto
Marjorie Boulton, en sia mikspota libroFaktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 4an ĉapitron "Fabelo el Tibeto" al tiu lando; ŝi komentas pri ties etendo kaj rakontas amuzan fabelon pri pakto inter reĝo kajmuso.[4]