Ljudmila RUDENKO (ruse Людмила Владимировна Руденко; naskiĝis la 14-an de julio[jul.]/27-an de julio 1904[greg.],Lubni, laPoltava gubernio, laRusia Imperio — mortis la4-an de marto 1986,Leningrado,RSFSR,Sovetunio) estis sovetia grandmajstrino deŝakludo.
Ŝi naskiĝis enLubni, laPoltava gubernio de laRusia Imperio. Ŝia patro lernigis ŝakon al ŝi kiam ŝi estis 10-jaraĝa, sed ŝi preferis naĝadon. Nur en 1925, kiam ŝi ekloĝis enLeningrado ŝi dediĉis sin al ŝako. En 1944, ŝi iĝis ĉampiono de Leningrado, kaj en 1950 ŝi iĝis ŝaka majstrino kaj mondĉampiono. En 1976, ŝi iĝis grandmajstrino.
Grigorij Levenfiŝ estis unu el ŝiaj trejnistoj.
En 2002, estis ludata la Memoriga ŝaka konkursoLudmila Rudenko. En 2015, ŝi akceptiĝis en la "monda halo de fameco pri ŝako" enSankta Luiso,Usono, kaj la 27-an de julio 2018 la reta serĉilo de la firmaoGuglo peraparta serĉila dezajno honorige atentigis pri ŝi.[1]