Lidja Zamenhof | |
---|---|
![]() Polaesperantistino, plej juna filino deL. L. Zamenhof | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-a de januaro1904 enPollando |
Morto | aŭtune de1942 enTreblinka |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando![]() |
Alma mater | Universitato de Varsovio![]() |
Subskribo![]() | |
Familio | |
Patro | L. L. Zamenhof![]() |
Patrino | Klara Zamenhof![]() |
Frat(in)oj | Adamo Zamenhof kajZofia Zamenhof![]() |
Okupo | |
Okupo | lingvisto tradukisto esperantisto verkisto ![]() |
Lidja Zamenhof (pole:Lidia, naskiĝis la29-an de januaro1904 enVarsovio, mortis en1942) estis juda-pola verkisto, tradukisto kaj la plej juna filino deKlara Zamenhof kajL. L. Zamenhof, la iniciatinto deEsperanto.
Ŝi naskiĝis enVarsovio, tiam en laRusa Imperio. Ŝi estis agema antaŭeniganto de Esperanto kaj ankaŭ dehomaranismo, tipo de religia kaj etikamondcivitaneco formulita fare de ŝia patro.
Ĉirkaŭ 1925, ŝi estiĝis ano de laBahaa movado. Fine de 1937, ŝi iris al Usono por instrui la Bahaan religion kaj ankaŭ Esperanton. En 1938, pro enmigradaj problemoj en Usono, ŝi devis reiri al Pollando, kie ŝi daŭre instruis kaj ankaŭ tradukis Esperanten multajn Bahaajn verkojn.
Jud-devena, ŝi estis murdita en lagermanaekstermejoTreblinka iam post somero1942.
Lidja ZAMENHOF lernis Esperanton kiel 9-jara knabino. En sia 14 jaro ŝi jam pretigistradukojn el lapola literaturo. Kelkajn jarojn poste aperis ŝiaj unuaj publikigaĵoj. Fininte en1925 sian universitatan studadon dejuro, ŝi fordonis sin tute al la laboro porEsperanto. En la sama jaro dumla 17-a Universala Kongreso enĜenevo ŝi konatiĝis kun laBahaa Kredo. Lidja fariĝis sekretariino de lahomaranismaEsperanto-Societo Konkordo enVarsovio kaj ofte aranĝis paroladojn kaj kursojn. Ekde laVienaUK en 1924 ŝi ĉeestis ĉiunUniversalan Kongreson. KielCseh-metoda instruistino de Esperanto, Lidja faris propagandajn vojaĝojn kaj gvidis kursojn en diversaj landoj.
Ŝi aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo, enUniversala Esperanto-Asocio,Cseh-Instituto kaj en laBahaa Kredo. Krome Lidja skribadis por la ĵurnalo "Literatura Mondo", precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al "Pola Esperantisto", "La Praktiko", "Heroldo de Esperanto",Enciklopedio de Esperanto kaj aliaj Esperanto-publikigaĵoj.
Tre konata estas ŝia traduko deQuo Vadis?, la verko deHenryk Sienkiewicz, publikigita en1933.
En la jaro1937 ŝi iris alUsono por pli longa restado. En decembro1938 ŝi devis forlasi Usonon ĉar ties enmigroservo (Immigration Service) ne plilongigis ŝian restadopermeson pro kontraŭregula "pagita laboro" por Esperanto-kursoj. Postrevene kaj vojaĝante tra sia hejmlando, ŝi instruis pri Esperanto kaj la Bahaa Kredo.
Lidja Zamenhof entreprenis ankaŭ taskon elpoligi "Iridiono"-n deZygmunt Krasiński, unu el la plej komplikaj verkoj de la polaromantismo, tre malfacile tradukebla, kaj ŝi ĉi-verkon plenan de filozofiaj kaj historiaj aludoj tradukis. Bedaŭrinde, ĝi ne aperis en tuteco, verŝajne pro manko de kuraĝa eldonisto. Eblas tamen konatiĝi kun unu fragmento: la lasta sceno de la kvara parto troviĝas en "Pola Esperantisto" n-ro 1, 1928, paĝoj 7-10. Ĉu ie konserviĝis tiu ĉi teksto, aŭ ĉu ĝin, same kiel la tutan bibliotekon de D-ro Zamenhof, ensorbis flamoj en la forbruligita domo de la familio Zamenhof, en la tragika septembro1939, kiam komenciĝis ladua mondmilito?
Lidja faris korektojn enFabeloj de Andersen, vol. 2-4, tradukitaj de ŝia patro, kaj eldonitaj post lia morto. Proprajn tradukaĵojn, en apartaj volumoj, Lidja komencis publikigi ekde1925. Tiujare aperisNoveloj deHenryk Sienkiewicz, kaj en 1932Noveloj deBolesław Prus. Apartan famon alportis al ŝi la traduko deQuo Vadis? de Sienkiewicz,Nobel-premiito por tiu verko, esperantlingve publikigita en1933. Ŝi ankaŭ tradukis de la verkoj deBahá'u'lláh, la fondinto de laBahaa komunumo, la faman verkon nomitan laLibro de Certeco.
Dum la dua mondmilito Lidja Zamenhof iĝisviktimo de la tragedio nomata eŭfemismeholokaŭsto. Sub la germanaokupada reĝimo, ŝi estis arestita kaj malliberigita en laVarsovia geto. Tie ŝi klopodis helpi al aliaj havigi medikamentojn kaj nutraĵojn. Finfine ŝi estis transportita al laekstermejo enTreblinka, kie ŝi estis murdita iam post la somero de la jaro1942.
Lige kun la 100-a datreveno de la naskiĝo de Lidja, estis publikigita la libroPor ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj kun artikoloj, eseoj, recenzoj, entute publicista verkaro de Lidja Zamenhof.
PriHomo, Dio, profeto.
![]() |
|
PriParizaj Paroladoj de'Abdu'l-Bahá“;
![]() |
|
Aitor Arana,La okulvitroj de Lidia, romanigita vivo de Lidia Zamenhof, grandparte bazita sur realaj eventoj kaj helpe de materialoj kaj pensoj de Lidia mem, Prozo originala, Ars Libri, 2023[1].
Sekve de mondonaco far la Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) en 1993 al laFondumo Zamenhof la Porinfana Klinika Hospitalo Doktoro Ludoviko Zamenhof enBjalistoko, Pollando, nomis hospitalan salonon honore al Lidja [Lidia] Zamenhof kaj ornamis ĝin per respektiva tabulo.Je ŝia memoro kaj honoro en decembro 1995 okazis speciala kunveno enJewish Holocaust Museum en la Usona ĉefurboVaŝingtono. La aranĝaĵo atentigis pri la klopodoj de Esperantistoj savi persekutitajnjudojn dum laDua mondmilito.Ŝia simbolatombo (memortabulo ĉe la tombo deKlara Zamenhof) troviĝas en lahebrea tombejo de Varsovio ĉe la str. Okopowa enVarsovio.
Ŝian vivon kaj agadon priskribisIsaj Dratwer en la libro "Lidia Zamenhof. Vivo kaj agado" kaj anglalingveWendy Heller en "Lidia. The life of Lidia Zamenhof, Daughter of Esperanto". Tiu ĉi verko de Heller aperis en Esperanto-traduko en2008 ĉeFlandra Esperanto-Ligo. Ankaŭ ampleksa ĉapitro de la libro "La familio Zamenhof" deZofia Banet-Fornalowa estas dediĉita al Lidia ZAMENHOF. Informojn pri ŝi donas ankaŭ pluraj publikigaĵoj de Bahaa Esperanto-movado kaj pluraj aliaj artikoloj. En2009 ĉeFlandra Esperanto-Ligo estis publikigita la libroPor ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj kun artikoloj, eseoj, recenzoj fare de Lidja Zamenhof.
![]() | Trovu« Lidia Zamenhof » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el laEnciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas eninterreta arkivo de la fonto. |