Jean Couteaux | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de oktobro1884 (1884-10-31) en Sainghin-en-Mélantois |
Morto | mortojaro nekonata |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto direktoro de hospitalo ![]() |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 18775 |
Jean COUTEAUX [kuto] (naskiĝis la31-an de oktobro 1884 enSainghin-en-Mélantois apudLille, mortojaro nekonata) estisfranca esperantisto, doktoro dejuro kaj direktoro de grandahospitalo.
Li estis esperantisto de1904. Jam en tiu jaro li fondis multajn grupojn kaj komencis ageman propagandon tra tuta Francujo. Li estis sekretario de la Esperanta sekcio de la "Latina Kvartalo" de1911 ĝis1914. En1911 li fondis - kaj redaktis kunRené Dubois - la internacian revuonVekiĝo por la defendo de Esperanto. En1920 li restarigis la [Esperantan federacion de laPariza regiono; li estis ĝia prezidanto ĝis 1928. Li ludis ĉefan rolon en reorganizo deSFPE en 1922-1923. Li estis ĝenerala sekretario de SFPE de 1923.
Jean Couteaux estis la animo de la propagando. Dum 30 jaroj li faris multajn paroladojn kaj artikolojn. Sed precipe per sia ĉiutaga agado, malgraŭ sia tre grava profesia funkcio, li havis plej efikan influon sur la vivon de Esperanto en sia lando. Preskaŭ sola dum longa tempo li prenis sur sin tiun pezegan taskon, iniciatante fondon de grupoj, korespondante kun ĉiuj, direktante ĉion eĉ en la plej malgravaj detaloj. Ankoraŭ en la 1930-aj jaroj li estis la centra akso de laSFPE. Li ĉiujare verkis modelajn raportojn, kiuj prezentas plenan historion de la propaganda movado en Francujo. Li tradukis enritma prozo deCharles Richet:Sokrato, tragedio, 1914. Li estis membro de laLingva Komitato de 1932.
Antaŭe: | Prezidanto de laUnuiĝo Esperantista Franca | Poste: |
---|---|---|
Ernest Archdeacon | 1945–1946 | Pierre Petit |
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el laEnciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas eninterreta arkivo de la fonto. |
![]() | Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priesperantisto. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |