Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Japana imperia epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elImperia jaro)

Lajapana imperia jaro (皇紀kōki) estasepoka sistemo multe uzita en laJapana Imperio inter1872 kaj1945, sed malofte uzata depost la fino de laDua Mondmilito. Ĝia unua jaro estas la jaro kiam la mita imperiestroĜimmu fondis Japanion, t.e.660 a.K. laŭ lagregoria kalendaro. La jarnumeroj laŭ sistemo imperia populariĝis aparte ĉe naciismemaj japanoj, parte pro tio ke la jaroj havis pli altajn numerojn ol laŭ la kristana nombrado.

Pro ĝia jarcenteco, la jaro 2600 (gregorie1940) estis aparte grava. Oni planis la somerajnOlimpikojn kajTokian Ekspozicion por tiu jaro, sed devis nuligi tiujn eventojn pro lamilito en Ĉinio.

Post la Dua Mondmilito, Usono okupis Japanion kaj haltigis la oficialan uzadon de la jarnombrado Kōki. Nuntempe oni malofte uzas ĝin.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Japana_imperia_epoko&oldid=8461977"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp