Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Harry Martinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harry Martinson
Nobel-premiito
Persona informo
Harry Martinson
NaskonomoHarry Edmund Martinson
Naskiĝo6-an de majo1904 (1904-05-06)
en Jämshög church parish
Morto11-an de februaro1978 (1978-02-11) (73-jaraĝa)
en Stokholmo
Mortis proHarakiroRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perĜismorta sangoperdoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboSilverdals cemetery(en)Traduki, Kvarter: B Gravplats: 08859° 24′ 20″ Nordo17° 58′ 15″ Oriento / 59.40567 °N, 17.97095 °O /59.40567; 17.97095(mapo)Redakti la valoron en Wikidatavd
Etnosvedojvd
Lingvojsvedavd
ŜtatanecoSvedioRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
Edz(in)oMoa MartinsonRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoverkisto
romanisto
poeto
sciencfikcia verkistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoDramo,literaturo kajpoezioRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1927–vd
 
Postenoj
Postenojseĝo 15 de la Sveda Akademio(1949–1978)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojSveda Akademio(1949–1978)
Fem unga(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
EnTTTOficiala retejovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Harry Edmund MARTINSON (naskiĝis la6-an de majo1904, mortis la11-an de februaro1978) estissvedaverkisto.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Martinson naskiĝis enJämshög, en la sudorienta sveda provincoBlekinge. Lia patro estis ŝipkapitano, sed mortis en 1910, kiam Martinson havis nur ses jarojn. Li mem estis la plej juna, kaj la sola vira, el kvin gefratoj.

La patrino de Martinson post nelonge forlasis siajn infanojn kaj elmigris al Usono. Laŭ la tiama sveda sistemo por nutrigo de malriĉuletoj, la infanoj estis de la paroĥo kvazaŭ "aukciitaj" kaj lokumitaj ĉe tiu bieno kiu postulis malplej da ekonomia kompenso el la publika kaso.

La juna Martinson plurfoje provis forfuĝi de siaj sinsekvaj prizorgantoj. En 1920, 16-jara, li sukcesis iĝi maristo, kaj dum sep jaroj li plurfoje ĉirkaŭvojaĝis la teron—foje laborante en vaporŝipoj kiel hejtisto, foje vagabondante en Eŭropo, en Brazilo, en Hindio aŭ aliloke.

Jam mondcivitano, Martinson eksuferis detuberkulozo—la sama malsano kiu siatempe prenis la vivon de lia patro—kaj li devis denove restadi sur seka tero. Ree en Svedio li komencis verkadi, uzante siajn riĉajn vivspertojn.

En 1929, Martinson edziĝis al pli aĝa vidvino kaj verkista kolegino,Moa Martinson. La rilato estis komplika. Ili inspiris unu la alian literature, sed li trovis ŝin tro regema. Li kelkfoje provis fuĝi ankaŭ de ŝi, nun vagabondante en sia propra lando, kaj fine sukcesis.

Ankaŭ iliaj politikaj sintenoj evoluis en malsamajn direktojn. Tio klare videblis en 1934, kiam ili kune vizitis internacian verkistan konferencon en Sovetio. Moa estis imponita de la stalinisma propagando, Harry ne; kaj en 1939 li kaj divorcis ŝin, kaj ekluktis kiel volontulo por defendi la najbaranFinnlandon dum la vintra milito.

En 1942, Martinson denove edziĝis, nun alIngrid Lindcrantz; al ili naskiĝis la filinoj Harriet kaj Eva.

Nun serioze komenciĝis lia vico da sukcesoj. En 1949 li iĝis membro de laSveda Akademio, seĝo numero 15; la unua el ĝiaj anoj, sed ne la lasta, kiu venis el la rondo de la tiel nomataj proletaj verkistoj.

En 1954 li iĝis honordoktoro ĉe la universitato de Gotenburgo.

En 1956—unu jaron antaŭSputnik—aperis lia plej fama libro, la spacepopea poemcikloAniaro, kiu tri jarojn poste iĝis bazo de opero deKarl-Birger Blomdahl.

Kvankam esence radikala, Martinson nun ne plu emis eniri konfliktojn. Lia vivsinteno, ĉiam inspirita de aziaj filozofioj, precipetaoismo kajbudhismo, iĝis pli kaj pli tia, kaj en 1961 li diris en intervjuo: "Mi verkas kiel mi verkas ĉar mi estas budhano. Ne religie, sed morale-filozofie." Li ĉiam estis skeptika al la teknika evoluo.

En 1960 aperis lia poemaroVagnen" ("La veturilo"). La titolo estas plursimbola; kelkloke temas pri la budhisma veturilo for de la mondo, aŭ la mala veturilo desansaro; foje tamen temis pri laaŭtomobilo, kiun li tute ne ŝatis.

Sed la libro aperis dum periodo de teknika optimismo. Pli junaj verkistoj nun atakis lin kaj akuzis lin pri defetismo kaj reakciemo. Li deprimiĝis kaj silentis dum tuta jardeko ĝis 1971, kiam aperis lia posta poemaro,Dikter om ljus och mörker ("Poemoj pri lumo kaj mallumo"), kun simila tendenco kiel "Vagnen"; kaj en 1973 lia lasta poemaroTuvor ("Tufoj").

La postan jaron, 1974, la Sveda Akademio decidis doni laPremion Nobel de Literaturo al du el siaj propraj membroj:Eyvind Johnson kaj Martinson. Denove amaso da kritiko, kvankam la propono premiigi ilin venis el multaj personoj ekster la akademio.

Listo de verkoj

[redakti |redakti fonton]

Romanoj

[redakti |redakti fonton]
  • Nässlorna blomma ("La urtikoj floras", 1935)
  • Vägen ut ("La vojo eksteren", 1936)
  • Vägen till Klockrike ("La vojo al Klockrike", 1948)

Esearoj

[redakti |redakti fonton]
  • Resor utan mål ("Vojaĝoj sen celo", 1932)
  • Kap farväl ("Kabo Adiaŭ", 1933)
  • Svärmare och harkrank ("Sfingo kaj tipulo", 1937)
  • Midsommardalen ("La somermeza valo, 1938)
  • Det enkla och det svåra ("La simpla kaj la malfacila", 1939)
  • Verklighet till döds ("Mortiga realeco", 1940)
  • Den förlorade jaguaren ("La perdita jaguaro", 1941)
  • Utsikt från en grästuva ("Panoramo el herbotufo", 1963)

Radiaj teatraĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • Gringo (hispana titolo de la sveda teksto -- "Fremdulo", 1932)
  • Salvation (angla titolo de la sveda teksto -- "Savo", 1933)
  • Lotsen från Moluckas ("La piloto el Molukoj", 1937)

Sceneja teatraĵo

[redakti |redakti fonton]
  • Tre knivar från Wei ("Tri tranĉiloj el Ŭej", 1964)

Dumvive publikigitaj poemaroj

[redakti |redakti fonton]
  • Spökskepp ("Fantomŝipo", 1929)
  • Nomad ("Nomado", 1931; nova, sufiĉe malsama versio 1943)
  • Natur ("Naturo", 1934)
  • Passad ("Alizeo", 1945)
  • Cikada ("Cikado", 1953)
  • Aniara ("Aniaro", 1956; la 29 unuaj kantoj, tamen, aperis jam fine de Cikado, sub la titoloSången om Doris och Mima ("La kanto pri Doriso kaj Mimo")); esperanta traduko de la tutaĵo, fare deWilliam Auld kajBertil Nilsson, aperis en 1979.
  • Gräsen i Thule ("La herboj en Tuleo", 1958)
  • Vagnen' ("La veturilo", 1960)
  • Dikter om ljus och mörker ("Poemoj pri lumo kaj mallumo", 1971)
  • Tuvor ("Tufoj", 1973)

Postmorte publikigita poemaro

[redakti |redakti fonton]
  • De tusen dikternas bok ("La libro de la mil poemoj", 2004)

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]
  • Kalaboza; La libera dimanĉo.
    En: Sveda novelaro / trad.Ferenc Szilágyi. – Stockholm: Sveda Laborista Esperanto-Asocio, 1950. – p. 161-177
  • Antaŭspegula kanto de Libidela; Aniaro (parto) / Trad. Bertil Nilsson kaj William Auld.
    En: Nova Esperanta krestomatio / UEA, 1991. – 509 p. – (Jubilea Kolekto Jarcento de Esperanto ; 5)
    ISBN 92-9017-043-3
  • Rio de Janeiro: (1933);Maro kiel sonĝludo kaj realo: (1933);Kanaloj kaj Atlantiko: (1933).
    En: Nobela novelaro: sep noveloj de tri svedoj / el la sveda trad.Sten Johansson. – Skövde: Al-fab-et-o, 1995. – p. 37-60
  • Aniaro: Esperanto-teksto / aranĝita por surscena prezento deGunnar Gällmo. Laŭ trad. de William Auld kaj Bertil Nilsson. Surscenigita de la Esperanto-Teatro Espero deJerzy Fornal. – s.l. : Ulekso, 1997. – 21 p.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Portantoj deNobel-premio por literaturo 1951-1975
1901–19251926–19501951–19751976–20002001–nuntempo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Harry_Martinson&oldid=8519000"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp