Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĉeĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:50° 05′ 14″ N14° 25′ 16″ O / 50.08722 °N, 14.42111 °O /50.08722; 14.42111(mapo)
Ĉeĥio
ĉeĥe Česko
(respubliko)
Situo de Ĉeĥio enkadre de Eŭropo
Oficiala nomo: Česká republika
Moto: Pravda vítězí (lat. Veritas vincit)
Himno: Kde domov můj
Membreco
Historiaj regionojBohemio,Moravio,Ĉeĥa Silezio
Parto deEŭropo
Montaroj
Najbaras kun
Regionoj
Grandaj urboj
Konataj lokoj
KonstruaĵoBolt Tower
Riveroj
10
 - Odra
 - Ostravice
 - Opava
 - Mže
 - Elbo
 - Vultavo
 - Ohře
 - Dyje
 - Moravo
 - Svratka
ĈefurboPrago
 - mezoPrago
 - koordinatoj50° 05′ 14″ N14° 25′ 16″ O / 50.08722 °N, 14.42111 °O /50.08722; 14.42111(mapo)
Plej alta punktoNeĝulo
 - situoGigantmontaro
 - alteco1 602 m s. m.
Plej malalta punktoHřensko
 - alteco115 m s. m.
Areo78 867,0 km² (7 886 700 ha)
Loĝantaro10 900 555 (2024)
Denseco138,21 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Moravia karsto,Rokoj ĉe Praĥov,Bohemia paradizo
Estiĝo1-a de januaro 1993
GvidantaroParlamento de Ĉeĥio
PrezidentoPetr Pavel
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMEST (UTC+2 de marto ĝis oktobro)
Telefona antaŭkodo+420
ISO 3166-1203 CZE CZ
AŭtokodoCZ
Interreta domajno.cz
Monunuokrono
Lingvoĉeĥa
Situo de Prago rilate al Eŭropo
Situo de Prago rilate al Eŭropo
Situo de Prago rilate al Eŭropo
Situo de la ĉefurbo enkadre de Ĉeĥio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Ĉeĥio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Ĉeĥio
Regionoj kaj historiaj landoj
Regionoj kaj historiaj landoj
Regionoj kaj historiaj landoj
Vikimedia Komunejo: Czech Republic
Retpaĝo: www.czechia.eu
Portalo pri Ĉeĥio
Esperanto-movado en Ĉeĥio

ĈeĥioĈeĥujo, oficiale ĝis 2016 ĉiam nomita laĈeĥa Respubliko (ĉeĥe Česká republika, ekde majo 2016 oficialeČesko[1]Pri tiu ĉi sono aŭskultu), estaslando situanta enMez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kunGermanio (810,7 km, el tio kunSaksio 153,9 km kaj kunBavario 356,8 km), sude kunAŭstrio (466,1 km), oriente kunSlovakio (256,8 km) kaj norde kunPollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km) - viduLandlimo de Ĉeĥio.

La teritorio de Ĉeĥio konsistas el tri historiaj teritorioj:Bohemio,Moravio kajĈeĥa Silezio. Ekde la jaro1920 estas partoj de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj regionoj de devenaSuba Aŭstrio:České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n.Vitorazio) kaj ĉirkaŭaĵo deValtice (la t.n.Valticio) kaj la t. n.Dija triangulo.

Ĉeĥio estas membra lando deNordatlantika alianco (NATO),UNO kaj deEŭropa Unio (EU). Krom tio Ĉeĥio estas membro deVisegrada grupo.

Ekde la 1-a de januaro 1993 Ĉeĥio estas sendependa lando, ĉar antaŭe ĝi estis la okcidenta parto deĈeĥoslovakio[2].

Ĉeĥio kromnomiĝas "koro de Eŭropo", danke al sia loko.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de Ĉeĥio.

Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regiononkeltoj kaj en la1-a jarcento estas venantaj triboj deĝermanoj.

Ekde la5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperasslavoj. En la7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon deSámo. En la jaro833 enMoravio, enSlovakio, en nordaHungario kaj en okcidentaSubkarpatio estiĝasGrandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭBohemion (890894),Silezion,Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro894 forŝiriĝis, estis en la jaro907 malprosperigita de hungaroj.

La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princoBořivoj la 1-a el dinastio dePremislidoj. En la paso de la10-a kaj la11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado deKarolo la 4-a. En la15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojnhusanaj militoj.

En la jaro1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio dehabsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj1547 kaj1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de latridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥajprotestantistoj.

Nur reformoj deJozefo la 2-a en la jaro1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landojnacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco.

Post malvenko deAŭstrio-Hungario en launua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la28-an de oktobro de1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝintaĈeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭSlovakio kajKarpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio).[3] Pro premo de lanaziaGermanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj –Italio,Britio kajFrancio – Ĉeĥoslovakio estis enseptembro de1938 permunkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t. n.Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis deHungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon deTěšín) akirisPollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t. n. dua respubliko. La14-an de marto de1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t. n.Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la15-an de marto de1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamitaProtektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝisGermanio kajAŭstrio.

Enfebruaro de1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potenconkomunistoj; la lando fariĝas komunisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro1960 estis ties nomo ŝanĝita jeĈeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la21-an de aŭgusto per invado de armeoj deSovetunio kaj pluaj landoj deVarsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko,Pola Popola Respubliko,Hungara Popola Respubliko kajBulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la1-an de januaro de1969,Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la17-an de novembro de1989. Komence de la jaro1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspektonĈeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko.

Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la1-an de januaro de1993[2], kiam ĝi per pacvojodispartiĝis en Ĉeĥion kaj enSlovakion. En la jaro1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝisNATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en2003 siajn alirojn alEŭropa Unio, kiu ekvalidis la1-an de majo de2004.

Historio — Rilataj temoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistoriaj ŝtatestroj de Ĉeĥio.

Politika sistemo

[redakti |redakti fonton]

Ĉeĥa Respubliko estasparlamentademokratio kaj ties kapo estasprezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere deParlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobiSenato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj.

LaRegistaro de Ĉeĥio (ĉeĥeVláda České republiky) estas la plenuma povo en la Ĉeĥa Respubliko. La membroj de la registaro estas la ĉefministro, lia deputito kaj aliaj ministroj. La registaro funkcias pro jura bazo en la ĉeĥa konstitucio.

La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

[redakti |redakti fonton]

14 Regionoj

[redakti |redakti fonton]
REGIONOREGIONA URBOLOĜANTOJ (2008)
Ĉefurba regiono PragoPrago1 212 097
Mezbohemia regionoPrago1 201 827
Sudbohemia regionoČeské Budějovice633 264
Regiono PlzeňPlzeň561 074
Regiono Karlovy VaryKarlovy Vary307 449
Regiono Ústí nad LabemÚstí nad Labem831 180
Regiono LiberecLiberec433 948
Regiono Hradec KrálovéHradec Králové552 212
Regiono PardubicePardubice511 400
Regiono VysočinaJihlava513 677
Sudmoravia regionoBrno1 140 534
Regiono OlomoucOlomouc641 791
Regiono ZlínZlín590 780
Moravia-Silezia RegionoOstrava1 249 897

Ankoraŭ enkadre deĈeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis endistriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa,distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon.

En la jaro1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la1-an de januaro de1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido.

En la jaro2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo dePrago estas primatoro.

Al la1-a de januaro de2003 estis nuligitaj la distriktaj oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj.

El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj.

Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj deEŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj.Regiono Plzeň kajSudbohemia regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento,Regionoj Karlovy Vary kajÚstí nad Labem en regionon Nordokcidento,Regionoj Liberec,Hradec Králové kajPradubice en regionon Nordoriento,Regiono Vysočina kajSudmoravia regiono en regionon Sudoriento,Regionoj Olomouc kajZlín en regionon Meza Moravio.Regionoj Prago,Meza Bohemio kajMoravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido — Rilataj temoj

[redakti |redakti fonton]

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Geografia mapo de Ĉeĥio
Topografio de Ĉeĥio
Moraviasileziaj Beskidoj vintre

Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn deNorda Maro,Balta maro kajNigra maro. La ĉefaj riveraksoj enBohemio estasElbo (370 km) kunVultavo (433 km), enMoravio riveroMorava (246 km) kun riveroDyje (306 km) kaj enSilezioOdro (135 km) kun riveroOpava (131 km).

El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidentan kaj la mezan partojn de Ĉeĥio plenigasĈeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava,Český les,Krušné hory,Krkonoše,Orlické hory,Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy).

Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado deoceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe enBohemio, enMoravio kaj enSilezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500–1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m.

Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj enEŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando.

Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj.

  • la plej malalte situanta loko:Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro.
  • la plej alte situanta loko: montoSněžka, 1602 m super maro.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEkstremaj punktoj de Ĉeĥio.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Ĉeĥio montriĝas unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, tiel precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj.

Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro1999. La kresko en la jaroj20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj deEU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso.

Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico.

Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minaskrudnafton kajtergason,kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko,hordeo,maizo),terpomojn,sukerbeton,legomon,linon kajkolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado delupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro,porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipekarpoj).

La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kajDukovany). La ĉefaj industriaj centroj estasPrago kajPlzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭOstrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, kesenlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj.

Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso2003). En laurboj vivas sume 71 % da populacio.

Plejmulton de la loĝantaro de Ĉeĥio konsistigasĉeĥoj (94,2 %, el kiuj 3,7 % proklamis por simoravian naciecon kaj 0,1 %silezian), kiuj parolas laĉeĥan lingvon. La ĉeĥa lingvo apartenas al la okcidentslava branĉo de lahindeŭropa lingva grupo.

Pluaj etnaj grupoj reprezentitaj en Ĉeĥio estaspoloj,germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato),ciganoj,hungaroj,ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo deĈeĥoslovakio en la jaro1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro.

Plejmulto da populacio estasateistoj. La plejnombra eklezio estasromkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de laEklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de laĈeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro de la konfesantoj dejudismo estas ekde ladua mondmilito nur eta.

Kulturo

[redakti |redakti fonton]
Paskaj ovoj

Heredaĵo:Český Krumlov historia centro,Kutná Horamezepokaarĝenta urbo,Praga historia centro, malnova urboTelč,Karlovy Vary – mondfama banurbo,Olomouc – ĉefepiskopejo.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. diplomata terminologio deUnuiĝintaj Nacioj pri la nomigo en la angla kaj franca, en Esperanto ankaŭantaŭ 2016 jam kutimis la vorto Ĉeĥio - komparula retan vortaron, PIV 1970 (p. 155) kajPIV 2020
  2. 2,02,1(en)The Velvet Revolution and its consequencesArkivigite je 2019-12-07 per la retarkivoWayback Machine,oficiala retejo de la Ĉeĥa Respubliko, la 8-an de marto 2008.
  3. (CS) PRECLÍK, Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha book, 219 pages, first issue vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná-Mizerov, Czech Republic) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (in association with the Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019,ISBN 978-80-87173-47-3, pp.148-214

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Ĉeĥio

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bazaj informoj priĈeĥio enla vikio de UEAesperante

v  d  r
Landlimo de Ĉeĥio
v  d  r
ĈeĥioĈeĥaj landoj
v  d  r
Ĉeĥa respubliko (CZ)
Memstaraj regionoj
Teritoriaj ("malnovaj") regionoj (sidejo)
Mezbohemia (Prago) | Sudbohemia (České Budějovice) | Okcidentbohemia (Plzeň) | Nordbohemia (Ústí nad Labem) |Orientbohemia (Hradec Králové) | Sudmoravia (Brno) | Nordmoravia (Ostrava) |memstara teritoria unuo: la ĉefurboPrago
Historiaj ĉeĥaj landoj:
v  d  r
Ŝtatoj enEŭropo
Pozicio de Eŭropo
Dependaj kaj
aliaj teritorioj:
v  d  r
Membroŝtatoj de laEŭropa Unio
 Aŭstrio • Belgio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Irlando • Italio • Kipro • Kroatio • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Svedio
Flago de la Eŭropa Unio
Kandidatoj:
v  d  r
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OECD)
 Aŭstralio • Aŭstrio • Belgio • Britio • Ĉeĥio • Ĉilio • Danio • Francio • Finnlando • Germanio • Hispanio • Estonio • Grekio • Hungario • Irlando • Islando • Israelo • Italio • Japanio • Kanado • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Meksiko • Nederlando • Norvegio • Nov-Zelando • Pollando • Portugalio • Slovakio • Sud-Koreio • Svedio •  Svislando • Turkio • Usono
v  d  r
Nord-Atlantika Alianco
 Albanio  •  Belgio  •  Britio  •  Bulgario  •  Ĉeĥio  •  Danio  •  Estonio  •  Finnlando  •  Francio  •  Germanio  •  Grekio  •  Hispanio  •  Hungario  •  Islando  •  Italio  •  Kanado  •  Kroatio  •  Latvio  •  Litovio  •  Luksemburgio  •  Montenegro  •  Nederlando  •  Nord-Makedonio  •  Norvegio  •  Pollando  •  Portugalio  •  Rumanio  •  Slovakio  •  Slovenio  •  Turkio  •  Usono
Mapo de landoj de NATO
Mapo de landoj de NATO
Petis aliĝon:
v  d  r
Armeoj de laNATO-membroŝtatoj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je lanekonata dato akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la semajno en la27-a semajno de la jaro2005.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĉeĥio&oldid=9036197"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp